Tiun chi libron mi verkis en la
tempo kiam miaj du filinoj, Danka kaj Maja, eniris la
aghon de adoleskigho kun la celo ke mi faciligu al
ili komprenon de la mondo kaj provu respondi
demandojn al kiuj ili ne facile povas trovi
respondojn en la por ili komprenebla literaturo.
Mi esperas ke ghi helpos ankau
aliajn adoleskighantajn gejunulojn por pli facile
orientighi en la mondo por ili multrilate konfuziga
kaj nelogika.
Mi aparte dankas al Damir
Mikulichich kaj Ivo Borovechki kiuj tralegis la
manuskripton kaj donis al mi gravajn konsilojn.
Oktobro 1990
La autoro