10.
            PSIKO KAJ LERNADO
            Psikologiajn trajtojn de homo
            difinas konsisto de lia nerva shistemo. La ghenerala
            funkcisistemo konsistas el informsentiloj (iloj kiuj
            informas la cerbon kiaj estas okuloj, oreloj, hauto,
            lango ktp.), la cerbo kiu prilaboras la informojn
            komparante ilin kun antauaj scioj (memorajhoj) kaj la
            "motoroj" (muskoloj) kiuj plenumas tion
            kion ordonas la cerbo. Chiujn ilin interligas la nervoj
            kiuj estas kondukila reto tra kiu vojaghas
            informoj, chu tiuj inter la sentiloj kaj la cerbo,
            chu inter la cerbo kaj la muskoloj.
            La psikologio pristudas
            laueble la homan pensmanieron, do, la vastan kampon
            de pensado, de maniero prilabori informojn en la
            cerbo kaj fari decidojn. La cerbo havas la econ ke
            ghi akceptas informojn, memoras ilin, faras
            konkludojn, memoras la konkludojn. Sed ghi ankau forgesas
            parton de siaj memorajhoj. Homo memoras bone kaj
            daure nur tiujn informojn kiuj havis grandan
            gravecon (io tre danghera au surpriza) au tion kion
            li plurfoje ripete akceptas kiel informon. Chi-lasta
            maniero estas la lernado. Char la homo konstante
            akceptadas multegajn informojn el kiuj plej multaj
            estas malgravaj (ja ili estas nedangheraj au
            nesurprizantaj), la cerbo jam mem faras selekton kaj
            la plej multajn el ili tute ne akceptas en la
            memorilon, ne memoras ilin.
            Sed ankau tiuj memorajhoj kiujn
            ghi akceptis, sed kiuj ne baldau poste ripete atingqs
            ghin kaj refortigos tiun memoritan informon, estos
            iom post iom pli palaj, pli senfortaj ghis ili
            komplete elvishighos. Sed la homo povas mem arte
            plifortigadi la memorajhojn, se li de tempo al tempo
            konscie elvokas la memoritajn bildojn, repensas pri
            ili, do ripetas tion kion li memoris. Simile kiel, en
            komputiloj - por povi rapide prilabori gravajn tujajn
            informojn, ghi devas havi sufichan liberan kapaciton
            kaj ghi lau certa automatismo forjhetas tion kion ghi
            momente jughas neprioritata.
            Se oni volas enmeti sciojn en
            la cerbon, necesas au prezenti ilin tre interese,
            strechmaniere, surprizmaniere, ke la cerbo distingu
            ilin tuj kiel gravan, memorindan novajhon, au oni
            devas ofte ripetadi tiun scion ke la malforta impulso
            estu chiam plifortigata ghis ghi estos sufiche granda
            ke ghi restu laueble ghis tiam en la memorilo, kiam
            ni ree bezonos tiun scion, kaj uzante ghin, denove
            ghin plifortigos.
            La psikologoj, studante la
            homan konduton de la infanagho ghis la maljunagho
            konstatis ke aktivecojn kiujn ni bezonas chiam, dum
            la tuta vivo, ni lernas jam ghis la kvina au sesa
            jaragho. Temas pri tio kion ni nomas kutimoj. Ne nur
            lernado de la marshado au parolo sed ankau lernado
            pri higieno, pri maniero konduti chetable, rilate al
            fremdaj homoj, maniero sin vesti kaj pri multegaj
            etaj chiutagaj agoj pri kiuj ni poste en la vivo tute
            ne plu pensas. Ni faras ilin automate.
            Ankau tiuj kutimoj difinas nin
            kiel individuojn kiujn oni nomas bonkonduta au
            malbonkonduta, malferma au enfermita, flata au
            malkashparola, sinjoreca au kamparaneca, belvesta au
            malbelvesta, kultura au nekultura. Tiuj kutimoj kiujn
            ni akiras en la frua agho (ghis la 6-a jaro) forte
            enradikighas en tiu parto de nia cerbo kiu zorgas pri
            automatismoj kaj ni praktike neniam plu povos shanghi
            ilin. Tial homoj edukitaj en simpla kamparana hejmo
            fartas tre malbone en societo de supera klaso, kiu
            alkutimighis al alia maniero konduti, vesti sin ktp.
            La homan psikon karakterizas konstante du elementaj
            partoj: lia emocia heredobazo (infana eco) kaj lia
            racia, lernita, konscia, neheredita parto
            (plenkreskula eco).
            La esploroj de la emocia parto
            (la infaneco en ni) montris ke ni povas dividi ghin
            je du partoj:
            a) libera infaneco (liberaj,
            naturaj emocioj)
            b) nelibera infaneco (brernsitaj
            emocioj).
            Liberaj emocioj diras al ni:
            ludu, char mi nun emas ludi (ne labori). Au: dushu
            vin per malvarma akvo, char nun estas varmege (ne
            suferu pro la varmego). Au: aliru tiun knabinon char
            shi allogas vin, plachas al vi (ne turmentu vin per
            suspiroj pro tio char la gepatroj diris ke vi estas
            tro juna por tio).
            En la juneco (0 ghis 6 jaroj)
            la gepatroj instruas (kaj edukas) nin per malpermesoj
            kaj stimuloj. Se la malpermesoj rilatas al evidente
            dangheraj aferoj, la infano akceptas tiun malpermeson
            kiel scion pri danghero (ne kuru surstrate char auto
            povas mortigi vin, ne jhetu teleron surplanken char
            ghi povas rompighi kaj poste suferos via postajho).
            Tiaj malpermesoj donas al ni
            scion kaj faras el ni elkreskintan, racian personon,
            personon kiu povas kombini inter intuicioj (liberaj
            emocioj) kaj siaj scioj, racia konduto.
            Tamen, dum la eduktempo la
            gepatroj faras ankau neraciajn malpermesojn,
            malpermesojn kiuj rilatas ne al rektaj dangheroj, sed
            al preferinda konduto eh la socio en kiu oni vivas au
            preferinda konduto por la koncema patro au patrino.
            luj socioj pro religiaj ritoj malpermesas al virinoj
            ekstere marshi kun nekovrita kapo ech se estas tre
            varme. Oni malpermesas al knabinoj malkovri la kapon
            somere - tio ne prezentas por infano akiron de klara
            kaj logika scio. Ghi simple devas obei. Ofte en
            diversaj socioj au familioj ekzistas malpermesoj pri
            libera rilato al la seksa funkcio (oni enigas en la
            infanojn malpermesojn pro kiuj ili hontas pri siaj
            seksorganoj). Sed ankau multaj neplenumitaj deziroj
            de la gepatroj kauzas tion ke ili malpermesas mem
            subkonscie al la infanoj kondutojn kiuj logike ne
            estas klarigeblaj. luj volas ke iliaj infanoj ne estu
            pli sukcesaj en la vivo ol ili estis kaj enigas en
            ilin malpermesojn pri ambicio, aliaj volas ke la
            infanoj estu edukitaj por la plej malfacilaj
            cirkonstancoj kaj malpermesas al ili montri siajn
            normalajn suferemociojn, ploron, plendon ktp. Ofte la
            gepatroj simple enkonstruas en la infanojn
            malpermesojn kiujn ili mem ricevis de siaj gepatroj,
            ne sciante kial devas esti tiel, sed certe devas esti
            tiel - ja niaj gepatroj postulis tion de ni.
            Tiuspecaj malpermesoj enkonstruighas en la homa psiko
            same kiel kutimoj kaj lertoj - do, kiel automatismo
            kaj ne kiel racia scio.
            Tiu chi nelibera infana eco en
            la homo au bremsitaj emocioj konsistigas la
            psikobarojn, kiujn iuj nomas "psikaj
            kompleksoj". Diference de logikaj
            malpermesoj kiuj eniras nian sciobankon, la
            "kompleksoj" malpermesas al ni iun agon por
            chiam. La komprenataj, sciataj malpermesoj estas
            kondichaj, permesas pridubon, prijughon en chiu
            unuopa kazo chu necesas obei ghin au ne. Se ni lernis
            ke necesas timi fajron char ghi estas danghera kaj
            tial ni evitu ghin, en la kazo ke brulas domo kaj en
            ghi restis iu persono, ni racie konkludas ke nun tiu
            malpermeso ne validas, kaj endangherigante nin mem ni
            iros helpi. Sed se oni ricevis malpermeson ke la
            fajron oni ne rajtas tushi char dio tion malpermesas
            (iuj tribaj sorchistoj rezervas al si la rajton zorgi
            pri fajro por tiel havi ilon por obeigi la aliajn),
            tiu homo ne iros helpi al iu brulanta, ech se temus
            pri la plej kara persono.
            Kaj jen nova elemento en la
            kompleksa cerba strukturo de la homo - la lernitaj
            automatismoj kauzitaj de socia chirkauajho (familio,
            nacio, religio).
            La nuntempaj psikaj problemoj
            de homoj en evoluintaj socioj plej ofte rilatas
            ghuste al la konflikto inter racia, konscia, lernita
            kompreno de la mondo kaj tiuj neraciaj automatismoj
            kiuj suferigas la individuon en kontakto kun aliaj
            individuoj. Se islamanino vivas en neislama lando kaj
            shia edzo neislamano ne povas kompreni kial shi chiam
            ekstere devas havi la kapon vualitan, shi mem
            komprenos ke tio estas racie nenecesa, sed pro la
            malpermeso kiu eniris en shian subkonscion, en la
            automatismon, shi ne povos liberighi de la sento ke
            shi faras ion teruran, kiam shi forigas la vualon
            ekster la hejmo.
            En tiaj cirkonstancoj chiu homo
            mem devas konsciighi (raciigi, meti en la sferon de
            scio) pri sia(j) "komplekso(j)", kompreni
            ilin kaj klopodi iom limigi ilin en kontakto kun
            aliaj personoj pri kiuj li scias ke tio ilin ghenas
            (chefe tiuj kun kiuj oni ofte kaj longe restadas kune
            kiel ekz. gefamilianoj kaj kunlaborantoj). Nur tiam
            ankau aliaj personoj povas helpi klopodante toleri
            tiujn "kompleksojn", se ili vidas ke la
            "kompleksulo" mem klopodas mildigi ilin.
            Tamen, tio estas tre malfacila.
            La plej multaj homoj (ju pli aghaj des pli malfacile)
            ne povas kompreni, akcepti ke ili mem havas la
            "kompleksojn", ke ilia konduto estas
            malbona kaj nervigas la aliajn. Ili subkonscie
            kontrauas akcepti la scion ke ili dum sia tuta vivo
            klopodas kontentigi siajn "kompleksojn"
            (do, negativajn automatismojn, kondutmanierojn kiuj
            ghenas aliajn). Personoj kies "kompleksoj"
            estas tre profundaj, farighas ekstreme dangheraj, char
            ne volante raciigi sian problemon, konsciigi ghin al
            si, ili ekstremisme trudas sian vivkoncepton al la
            aliaj. Se ili havas potencon, ve al homoj kiuj vivas
            sub la firmamento de tiu potenco!
            Tamen, necesas kompreni ke ni
            chiuj havas "kompleksojn" kaj ke kelkaj el
            ili reciproke subtenas sin kaj ne ghenas unu la
            alian. Dependas de kvanto da "kompleksoj",
            de tio kiujn "kompleksojn" havas la homoj
            apud kiuj oni vivas kaj de amplekso de la potenco
            kiun havas certa individuo, kiomgrada estos la
            reciproka suferigado.