9. INTUICIO KAJ SCIO

La hereda bazo en la homo enkonstruis automatismojn kiuj lin karakterizas. Temas pri duspecaj automatismoj:

a) fizikaj kapabloj kaj

b) sentoj (emocioj).

La fizikaj kapabloj estas potencialaj kaj trovighas en la korpokonsisto. Potenciale la homo havas multajn kapablojn sed neniu el ili tute automate ekfunkcias. Oni devas chion unue lerni. Ech manghi oni devas lemi, char ghi ne estas automata bezono dum la tempo de enutera evoluo. Manghi oni devas lerni, paroli oni devas lerni. Ech dum jarmiloj multajn potencialajn kapablojn la homoj ne uzis (ekzemple la parolon). Eble ni havas potencialajn kapablojn kiujn ni uzos nur en la estonto. Same individue. Depende de la lernolongo homoj evoluigas kapablojn diversmaniere. lu ekzercas gimnastikon kaj kapablas korpe kion plej multaj aliaj ne kapablas. luj lemas muziki kaj kapablas lerte virtuozi, aliaj lernas lingvojn kaj kapablas pli lerte, pli riche au en pli da lingvoj paroli ktp. Potenciale ni chiuj kapablas chion tion, sed depende de individua lernado, ni evoluigas nur iujn el la ebloj. Krome, la fizikaj diferencoj ankau al tio influas. Homo naskita blinda neniel kapablas desegni bildojn au produkti filmojn, sed li lernas pli detale aferojn rilatantajn al aliaj liaj kapabloj. Li farighos multe pli lerta muzikisto ekzemple.

Alia afero estas sentoj. Sentoj au emocioj estas automatismoj kiuj ne rilatas al lernado. Ili reguligas nian normalan funkciadon kaj ekzistas duspecaj sentoj:

a) tiuj kiuj avertas pri dangheroj kaj

b) tiuj kiuj atentigas pri niaj bezonoj.

Che ambau specoj ni distingas gradojn de negativaj sentoj (se la stato de danghero au manko de bezono pligrandighas) kaj gradojn de pozitivaj sentoj (se la stato de danghero au manko de bezonoj malpligrandighas, la stato plibonighas).

A) Sentoj rilate la bezonkontentigon havas la jenajn gradojn:

a) kiam la stato malbonighas (negativaj sentoj) el la normala: indiferento, malkontento, malespero, terursento

b) kiam la stato plibonighas (pozitivaj sentoj) el la ekstrema: ekstazo, kontentego, kontento, indiferento

B) Sentoj rilate la dangherojn:

a) kiam la stato malbonighas (negativaj sentoj) el la normala: indiferento, timo, timego, paniko

b) kiam la stato plibonighas (pozitivaj sentoj) el la ekstrema: entuziasmo, ghojego, ghojo, indiferento.

Surbaze de sentoj kaj lernitaj automatismoj la homoj faras decidojn por kiuj ne necesas scioj. Se al vi estas malvarme, vi klopodos trovi varmon, se vi vidas rapidegantan auton, vi klopodos ghin eviti, se vi estas malsata, vi serchos manghon. Se atakas vin iu, vi klopodos forkuri au defendi vin. Tiuj reagoj bazighas sur niaj automatismoj kiujn kune ni nomas intuicio. Surbaze de sia intuicio, iuj birdoj kapablas flugi milojn da kilometroj kaj post jaro reveni samloken, katoj trovas eksan hejmon ech se oni foriris dekojn da kilometroj for, abeloj trovas sian abelujon de malproksimo ktp. Tamen, tiu chi intuicia funkciado validas nur se temas pri relative normalaj cirkonstancoj. La intuicia automatismo ke kaze de korpa varmego ni serchas la manieron malvarmigi ghin ne estas utila kaj bona reago se ni havas gripon kaj devas shviti por resanighi. La normala intuicia reago ke kaze de malsato ni serchas manghon ne estas bona reago se ni ne manghis dum pluraj tagoj. Tiam tro multa mangho povas nin mortigi. La normala intuicia reago ke en danghero ni forkuras, ne validas se ni renkontas sharkon en akvo - char ghuste pro tro da movado en la akvo ghi atakos. Se la homo restas senmova, ghi tre vershajne preternaghos.

Sekve, en ne tute normalaj cirkonstancoj, la ghusteco de la homa reago dependos de lia scio, ne de lia intuicio.

La scio estas tiuj kolektitaj kaj memoritaj informoj en nia cerbo kiuj estas kompletaj kaj ebligas kompletan prilaboron por akiri nepridubeblan konkludon.

Se dekfoje ni vidas ke shtono subakvighas falante en akvon kaj ligno restas naghanta, ni definitive konkludas pri la fizika naturlegho kiu estas nepridubebla. Se poste per mezuroj kaj eksperimentoj ni plurfoje konstatas (au iu diras al ni pri tio) ke aferoj havas specifan pezon kaj ke shtono havas specifan pezon pli grandan ol la akvo kaj la ligno malpli grandan, ni denove akiras nepridubeblan scion pri la legho pro kiu tiel okazas. Se ni scias ke sharkoj ne atakas senmovan estajhon, char tion konstatis sciencistoj dum multaj eksperimentoj, ni kondutos utile por ni agante kontraue ol diras al ni nia intuicio. Se ni scias ke pro aviadilaj akcidentoj mortas multe malpli da homoj ol pro autoakcidentoj, ni veturos per aviadilo, kvankam nia intuicio diras ke ni devas timi la flugon (homo ne havas flugilojn kaj intuicie timas poziciojn el kiuj li povus fali), ol la autoveturon.

Sekve, la homa cerbo povas fari decidojn baze de du specoj de informoj. Tiuj kies kvanto kaj ordo estas tre komplika tiel ke ni ne povas atingi nepridubeblan konkludon estas lasataj al la intuicio kaj ili en relative normalaj cirkonstancoj plej ofte estas ghustaj, sed evidente ofte ankau malghustaj. Aliaj decidoj kiuj bazighas je sufichaj kaj bone ordigitaj informoj estas farataj konscie char la konkludon diktas la scio. Tiuj decidoj estas chiam ghustaj.

Sed en la vivo la situacioj plej ofte estas miksitaj tiel ke ni havas iom da bonaj, nepridubeblaj informoj sed ankau iom da neklaraj au nesufichaj indikoj, kaj sekve ni konstante konkludadas kombinante la scion kun la intuicio. La rezulto estas, ofte bona, plurfoje malbona. Ju pli progresas la homaro kaj akiras pli da science pruvitaj scioj, des pli la konkludoj estas ghustaj kaj des pli la homa vivo estas sekura. Ankau inverse. En socioj en kiuj pro politik-ekonomiaj kauzoj okazas regreso, la decidoj en pli granda procentajho bazighas je intuicio kaj la homgrupoj kaj individuoj en ili estas en chiam pli granda danghero.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ