8. SPACO
KAJ TEMPO
La homa perceptkapablo
distingas du kategoriojn kiuj difinas la kadrojn de
la Universo: la spaco kiel kadro en kiu enestas
materiajhoj kaj la tempo en kiu ili aktivas. Char en
geometrio la spacon ni difinas per tri dimensioj
(longeco, largheco kaj alteco), oni diras ke la spaco
estas tridimensia. Por la tempo oni ne havas alian
mezuron krom la dauro. Oni nuntempe diras ke tio
(dauro de la tempo) estas la kvara dimensio. La
mondo, la Universo, sekve, estas kvardimensia. Mi
opinias ke estus pli ghuste diri ke la fundamentaj
dimensioj de la spaco estas du: la horizontaleco kaj
la vertikaleco kaj chiu el ili dividighas je aliaj du
dimensioj: la largheco kaj la longeco. La tempo ankau
estas almenau dudimensia: la mikrotempo kaj la
makrotempo (tempo de la atoma mondo kaj tiu de nia
mondo).
La materio space difinita sen
tempo estus la materio sen la nemateriaj
karakterizoj. Nur en la tempo la materio havas iajn
dinamikajn ecojn, ghi kondutas iel, shanghighas,
evoluas.
Lau la modernaj konceptoj la
spaco kaj la tempo prezentas fizikan unuecon: ne
ekzistas tempo sen spaco nek spaco sen tempo. La
kosmo havas spaco-tempan karakteron. La deformigho de
la spaco kauzas la deformigon de la tempo kaj
inverse.
La tempo determinas du
aspektojn de la materia ekzistado:
a) statikan,
b) dinamikan.
La statika estas kondutmaniero
de materiajho, se ghi mem estas pasiva kaj nur reagas
al eksteraj influoj de aliaj agantaj materiajhoj.
La dinamika estas konduto, se
la materiajho mem estas certamaniere aktiva, aganta.
Reciproke rilatantaj statika
kaj dinamika tempaj aspektoj produktas novan
kategorion - la evoluon. Chiu materiajho havas
difinitan tempon necesan ke ghi realigu iun fermitan
ciklon inter ekesto kaj malapero, iun ciklon inter
naskigho kaj morto. La unua duono de tiu ciklo nomighas
kresko kaj la alia duono la malkresko.
La tempo necesa por tiu chi
tuta ciklo estas difinita por chiu speco de materiajo
aparte kaj ghin ni nomas Tempa Konstanto. Do,
chiu materiajho, chu viva, chu senviva, havas sian
tempan konstanton au la optimuman aghodauron.
En elektrofiziko la formulo kiu
difinas tiun tempan konstanton estas la jena:
T=L*C
La Tempa Konstanto T estas produkto
de influo de la elektra sharghkapacito (C) kaj la
induktiveco (L). Tiuj du ecoj korespondas en mekaniko
al elasteco de iu materialo (C) respektive al inerteco
(L). Chiu materialo havas siajn elasteclimojn (la
limo ghis kiu vi povas kurbigi iun branchon ke ghi ne
rompighu) kaj siajn inerteclimojn (la limo ghis kiu
la brancho kontraustaros al la kurbigado el la
pozicio normale staranta). La inerteco estas
kontraustaro al la shangho de la stato. La Tempa
Konstanto, la vivdauro, dependas de interinfluo de
statika komponanto (L) de la tempo kaj la dinamika
komponanto (C) de la tempo.
Se oni volas perforte shanghi
la tempokonstanton, oni interrompas la normalan
ciklon pli frue, char oni perfortas au la elastecon
pli ol estas ghia limo au la inertecon.
T1 estas malpli longa vivdauro
ol la plena ciklo.
Tio signifas ke ankau en la
homa vivo la plej grava arto estas malpermesi la
antautempan rompon, atenti chiam ke la ekvilibro
inter la inerteclimo kaj la elasteclimo estu
konstanta, la ekvilibro de la ghusta mezo (pri tio en
chapitro pri la "Subjektiveco kaj Objektiveco,
Vero kaj Necerteco").
En la scienco oni scias ke la
ciklo de kresko kaj malkresko estas nur duono de la
efektiva tuto, char tiu chi ciklo havas unu direkton
de okazado. Ekzistas ankau alia, kontraua direkto.
Che alterna elektrokurento temas pri shangho de
kurentoflua direkto (char ja ekzistas du polusoj:
plusa kaj minusa. La kurento fluas de + al -, sed se
shanghighas la polusoj, la kurentodirekto
shanghighas.
Chiu materiajho havas ankau la
nematerian aspekton. En la kazo de elektra kurento
(kiu ja estas materiajho char temas pri fluo de
elektronoj), la nemateriajho estas elektromagneta
kampo kiu vastighas chirkau la rezistoro tra kiu
fluas la kurento. Ankau ghi havas sian direkton kaj
siajn polusojn.
La tempa rilato inter la
kurento (I) kaj la elektromagneta kampo (EM) estas la
jena:
Tio signifas ke la
elektromagneta kampo "malfruas" post la
kurento je 90° Kiam I estas maksimuma, EM estas nula
kaj inverse. Tiu chi procedo havas ankau sian tempan
konstanton kies elasteco kaj inerteco difinas la
dauron de tiu chi ciklo kaj ekaperon de nova ciklo:
Kiam en la proksimeco de
materiajho tra kiu fluas kurento trovighas alia
materiajho tra kiu ne fluas kurento okazas la jeno,
se la kurento chesas. En la nula punkto de la kurento
ghia elektromagneta kampo estas granda kaj ghi kauzas
(induktas) kurenton en alia apuda materiajho. Kaj tio
tre analogias kun la mekanika legho pri ago kaj
reago. Chiu ago nepre kauzas reagon de alia materiajho
al kiu la ago direktighis.
Fine ni diru iom pri la relativecteorio
de Albert Einstein. Ghi diras ke kaj la
spaco kaj la tempo estas relativaj - ne tiaj kiajn ni
difinis ilin chi tie sur la Tero. Pro la
disvastighado de la spaco kiu daure okazadas la spaco
en grandaj foroj ne estas mezurebla per niaj
kriterioj, la dimensiaj linioj kurbighadas. Sekve, la
dinamiko de la tempo shanghas, montras sian
nematerian influon al la materia aspekto de la
Universo. Ankau la tempo estas relativa kiam temas
pri grandegaj rapidecoj. En la formulo
E = mc 2
E estas energio, m estas maso
kaj c estas lumrapideco. La lumrapideco estas
neshanghebla. La energio shanghas la formon (el
elektra al termodinamika, el kinetika al nuklea
ktp.), sed ghi ne povas malaperi, ghi estas eterna.