7. IDEALO KAJ
IDOLO
La homo povas vivi surbaze de
sia vivinstinkto, sen speciala celo, krom por
kontentigi siajn bezonojn kiel individuo kaj socia
estajho. Tia homo ne estas multe pli ol besto, char
li plenumas ununuran rolon - li prizorgas la
posteulojn, ke la homaro plu ekzistu, sed li mem
neniom kontribuas al la progreso, al la plia scio kaj
kompreno pri si kaj la mondo. Cetere, ke grandega
plimulto de la homoj tiel vivas, pruvas ankau la
fakto ke "homo sapiens", do la nuna homo,
bezonis multajn dekojn da miljaroj por komenci skribi
kaj distingighi de la bestoj (la tempo de lia ekesto
gis la unua elpensita skribo). Tiaj homoj kutime
kontentigas sian spiritan bezonon pri la vivosenco
per religio au per kontentigo de siaj pasioj.
Personoj kiuj vere meritas la
nomon "homo sagha" (racia, prudenta estajho)
estas tiuj kiuj posedas idealon. Idealo estas granda,
preskau neatingebla celo kiun strebas atingi homo
trovinta sian strebopunkton. La idealo koincidas kun
certaj internaj, denaskaj kapabloj de la persono. La
idealo signifas perfektecon, ion kio estas super la
chiutaga realeco. Bedaurinde, ne multaj homoj trovas
sian idealon, kiu prezentos por ilia tuta vivo lampon
en la mallumo al kiu ili chiam strebos, kaj tiu faros
ilin aktivaj, scivolemaj, serchemaj, laboremaj.
Homoj launature povas esti au
pli emaj al ekzaktaj scioj (chefe scioj pri malviva
naturo) au al soci-biologiaj scioj. Kompreneble, la
unuaj trovos sian idealon en la kampo de teknikaj
sciencoj kaj la aliaj en la kampo de hompristudaj
sciencoj. La idealon oni kutime akiras en sia junagho
(ghis la 20-a jaro proksimume). La idealo,
kompreneble, rilatas al iu socia celo au movado, ghi
rilatas al altruisma parto de la homa instinktaro.
Iu, denaske ema al teknika scivolemo alighas al grupo
de amatoraj aviadilkonstruistoj. Li rimarkas ke li
sukcese solvas taskojn en tiu grupo tiel ke la homoj
laudas lin kaj li chiam pli shatas tion. Li chiam pli
lertighas kaj gajnas chiam pli da laudo. Li tiel
enamighas al tiu laboro ke li decidas studi
aviadilkonstruadon. Se daure restos konvenaj
cirkonstancoj por li, li chiam pli shategos sian
laboron, komprenante ke tiel li povas kontribui al la
homara progreso kiel inventema ingheniero au
sciencisto en tiu kampo. Tia persono havos por la
tuta vivo klaran celon, esplorante en sia tekniko,
laborante kun ghuo, enamigho, ne chefe pro la
salajro. Li estos iamaniere enamighinta al sia celo
kaj strebos al io kion li ne facile au eventuale
neniam plene atingos, sed atingos multon survoje al
tiu celo. Alia persono, ema al sociaj scioj, scioj
pri la vivo au homoj, alighos ekzemple al lemeja
grupo pri fremda lingvo. Li rimarkos ke li pli facile
kaj sukcese lernas lingvojn kaj ghuas en tio. Li
lernos chiam pli, legos, kaj estos chiam pli lerta
kaj helpos aliajn. Li ekkorespondos kun alilandaj
homoj, akiros novajn amikojn kaj sciojn kaj komprenos
ke okupighante pri fremdaj lingvoj li kontribuas al
la homara progreso per pligrandigita komprenighado,
per perado de aliaj scioj ktp. Li enamighos al sia
laboro, tradukado, kontaktado de alilingvanoj kaj li
chiam pli lernos, legos, strebante atingi iun idealan
celon. Unuigi la homaron au traduki laueble multe el
sia gepatra literaturo al alia lingvo, instrui
laueble multajn homojn pri tiu alia lingvo k.s.
Superaj sciencistoj kaj
artistoj ne povas farighi tiaj, se ili en la juneco
ne akiris la personan idealon, se ili ne enamighis al
la agado en la kampo en kiu ili volas farighi
superaj, se ili neniam ekdeziris krei ion
superkvalitan, superbelan, ghis nun produktitan de
neniu.
Junaj homoj kutime de siaj
maturighaj jaroj serchas tiun idealon, demandas sin
pri la homviva celo kaj emas al ia ajn enamigho.
Antau ol ili trovas la veran idealon, ili uzas
anstatauajhon. Plej ofte temas pri idoloj. Idolo
estas iu tre sukcesa kaj populara persono. La homoj
shatus esti tiaj kiel tiu persono (sukcesa, lerta,
bela, fama...), kaj ekadoras iun por si idealan
personon - idolon. Idolo estas anstatauajho de
idealo, same kiel religio estas anstatauajho de la
kredo. Ili pasivigas. Oni simple adoras la idolon au
dion kaj transmetas la devojn al tiu adorato. Mi ja
neniel povas atingi la kapablojn de la idolo, do, mi
ankau tute ne klopodu. Mi ne bezonas mem aktivi, la
adorato ja estas perfekta, mi devas nur revi pri
bonshanco ke eble hazarde mi mem estos adorata. La
idolon oni krome ne akiras plej ofte per vera persona
elekto, sed akceptante la elekton de la homgrupo al
kiu oni apartenas. La idolo, sekve, estas afero de
modo, same kiel dio estas afero de reganta religio en
la socio en kiu oni vivas. Homo farighas vera homo
nur se li en la juneco akiras veran, sinceran,
profundan idealon al kiu li restos enamighinta dum la
tuta vivo, kaj pro tio strebos esti aktiva, klopodos
kreadi por tiel kontribui al la antauenigo de la homa
spirito.
Tamen, multaj homoj neniam
trovas sian idealon. Dum la tuta vivo ili ne kredas
pri grava socia celo sed vivas sian vivon kies celo
estas chefe nur persona (eventuale familia) bono.
Tiajn homojn oni nomas etburghoj.