6. KREDO KAJ
RELIGIO
La homoj konceptas per siaj
sentumoj ke la chirkauajho havas du aspektojn: la
materian kaj la nematerian (aferoj kaj iliaj
karakterizoj). En la nuna fiziko oni nomas tion reala
kaj nereala (imaga) flanko de chio chirkau
ni. La plej facila maniero klarigi tion estas per la
leghoj de eiektrofiziko.
Kiam elektra kurento pasas tra
iu materio, tiu materio certagrade rezistas al ghia
fluo kaj depende de la strukturo, tiu materio povas
esti tre rezistema au ne tre rezistema. Tial ni povas
nomi chiun materion tra kiu fluas elektra kurento
rezistoro. Se tra la rezistoro fluas konstante
egalforta kurento (tute senshangha) au la t. n.
unudirekta kurento, la rezistoro rezistos chiam
samgrade. La baza lego de eiektrofiziko estas la t.n.
Lego de Ohm, kiu jenas:
U=I*R
t.e. Tensio (U) estas rekte
proporcia al kurentoforto (I) kaj la rezisto de la
rezistoro (R).
Sed tio validas nur por
unudirekta egalforta kurento, do, por iaspeca statika
kurento.
En la kazo de la t.n. alterna
kurento, tiu kiu chiam shanghas la fluodirekton
kaj la forton, la formulo tekstas same (U$=I$*R$),
sed la unuopaj eroj en ghi ne plu estas unusencaj. Chiu
el ili montras du ecojn - la realan kaj la nerealan
komponanton. Ekz:
R$ = R + jr
La nuna kompleksa rezisto R$
egalas al geometria sumo de statika rezisto R kaj
nereala rezisto r (la geometriecon au la devion de la
reala komponanto signas la "j" en la
formulo). Grafike tio estas la jeno:
Kiel videblas el la grafikajho,
la homo perceptas daure realan parton de la rezisto
R, sed li povas elkalkuli pro diversaj shanghadoj de
la rezisto R, ke ghi estas nur rezulto el produkto de
la kompleksa rezisto R$ kaj iu nevidebla
(nerimarkebia) komponanto (r) ekzistanta en iu alia
dimensio (signita per "j"). La homo, ne
vidas; ne perceptas tiun dimension, sed li vidas,
perceptas ke ghi influas al lia reale videbla
komponanto kaj shanghas ghin en certaj dinamikaj
cirkonstancoj. Ju pli rapida estas la shanghado de la
kurento (do, pli alta la frekvenco lau kiu
shanghighas la direkto kaj forto de la kurento), des
pli la nereala komponanto influas kaj malkreskigas la
realan komponanton R kvankam la amplitudo (pinta
grandeco de la kompleksa rezisto) R$ restas konstante
la sama:
Kaj kaze de tre granda
dinamismo (shanghado) la rezulta rezisto povas
konsisti el preskau nur nereala komponanto,
respektive la reala komponanto R preskau tute
malaperas:
Mallonge: ju pli dinamisma
estas iu materiajho (ju pli ghi aktivas, movighas,
shanghas siajn karakterizojn), des pli ghian tutecan
karakteron influas la nereala (imaga), alidimensia
komponanto. Ni povas supozi ke la mondo, la Universo
konsistas el du dimensioj el kiuj unu ni perceptas,
vidas, komprenas kaj la alia estas iel forturnita de
ni. Simile, kiel en tiu kazo kiam vi rigardas
paperfolion ekzemple kvadratan, vi vidas ke ghi estas
kvadrata, sed se ghi estas flanke turnita vi vidas
nur mallarghan strion au se ghi estas tute
forturnita, vi vidas nur strekon. El tiu streko vi
neniel povas diveni ke en iu alia dimensio ghi estas
kvadrato. Sed tiu alia dimensio evidente ekzistas kaj
ghi influas nian realon, char kaze de diversaj
dinamismoj la streko povas pli au malpli longighi,
pli au malpli vastighi.
La homoj ekde sia ekesto
rimarkadis tiun fenomenon, ke ekzistas multaj aferoj
en ilia chirkauo kiuj neklarigeble kondutas sub la
influo de io nevidebia, neperceptebla, sekve,
mistera. Tiun alian dimension ne eblas klarigi, do,
necesas pri ghi kredi. Oni ne povas scii kiam kaj
kiel ghi influos nian chirkauajhon kaj nin mem, kaj
sekve, ghi estas io timinda, neantauvidebla, io
havanta potencon super ni.
Aliflanke, la homa vivo mem por
ni enhavas la saman enigmon. Ni naskighas, subite
ekestas el la mallumo de nekonata dimensio, vivas
certatempe en la reala, materia vivo kaj mortas,
dronante denove en la al ni nekonata dimensio. Tiu
enigmo restis por la homa konscio la fundamenta
demando: chu ni vere ekestas el nenio pro iuj fizikaj
leghoj lau kiuj kunighas certaj molekuloj kaj post la
morto disfalas denove al senviva materio, au nia
konscio, nia energio, ia formo de ni ekzistis antaue
en iu alia dimensio kaj post la morto ghi nur
transformighis al formo en alia dimensio? Sentante,
do, la agadon kaj ekziston de neklarigeblaj potencoj,
la homo konstruis en sia konscio la kredon kiu
kompletigas la materian flankon de la vivkompreno.
El tiu homa bezono pri kredo
kiu donas al homo vivosencon, naskighis religioj.
La kredo, kompreneble, havas
ankau du aspektojn. Unu aspekto rilatas al kredo
esenca pri ekzisto de alia dimensio kiu efektive
influas la realon, sed pro niaj limigitaj sentumoj ne
estas de ni perceptebla kaj neniam science plene
prilaborebla kaj la alia aspekto rilatas al fenomenoj
apartenantaj al la chi-dimensia mondo, certe science
prilaboreblaj kaj klarigeblaj, sed en la koncerna
tempo de la homa evoluo ankorau ne atingitaj. La
nescio pri la elektra kurento faris el tondro
eksterteran fenomenon, apartenantan al la sfero de
dioj. Sed post kiam la scienco klarigis tion, ghi
malaperis el la sfero de religiaj mistikismoj. Char
la religioj miksas tiujn du diverstipajn
neklarigeblajhojn - ili okupighas parte pri esenco de
la kredo kaj parte pri dogmoj. Pro la dogma parto
estas eble ke ekzistu diversaj religioj, ofte
kontraudiraj al la baza esenco de la kredo.
Do, religio estas instanco
kreita de homo , simile al armeo, regantaro ktp., kiu
devigas la homojn kredi al dogmoj, elpensajhoj kaj
nelogikajhoj. Sed la kredo mem estas konsista parto
de la homa konscio. Ni chiuj kredas je iu senco de
nia vivo. Sekve, kredoj estas divideblaj je du tipoj:
a) liberpensa individua
kredo
b) dogmisma kolektiva
religio.
Mia persona kredo diras ke mia
vivo havas surteran sencon se mi aktivas en ghi kaj
kreas ion per kio la homoj plu proksimighos al scioj
kiuj ebligos difini chiam pli el la nereala dimensio
kaj plie certigos nin pri tio ke ni estas pli ol
mallonga chi-dimensia vivo kaj ke la kombino de niaj
scioj pri la eterneco de la energio, pri la
kalkuleblo kaj simuleblo de nepercepteblaj dimensioj
progesigos nian certecon. Tiu mia kredo igas min
optimisma persono. Mia persona kredo rilatas al miaj
personaj idealoj.
Mia aparteno al dogma religio
ebligas al mi ankau optimismon, char ghi promesas al
mi la postmortan vivon, sed ghi povas estigi en mi
ankau malamon kaj malhoman konduton en certaj
cirkonstancoj kiam materiaj interesoj de la religiaj
gvidantoj spronas la kredantojn al malamo kontrau
kredantoj de alia religio, kiel ja ofte en la
historio okazis (religiaj pogromoj, militoj kaj
multspecaj maltoleremoj).
La kredo estas konsekvenco de
homa bezono aparteni al grupo, do, ghi estas konsista
elemento de nia altruisma intuicio. Kiam mi agas por
mia familio (blinde ghin amante) au por mia popolo
(blinde ghin subtenante) au por mia religio (blinde
ghin akceptante), elshaltighas mia individua racio,
mia kritika distanco. Mi nur kredas ke la familio, la
nacio au la religio indas ricevi mian kompletan
sinoferon. Jen denove paradokso: la kredo donas al ni
vivosencon, sed ghi samtempe faras el ni neracian,
ofte teruran estajhon, pretan fari la plej achajn
krimojn kontrau aliuloj pro aparteno al mia
"sankta", nepridubinda grupo (nacio,
religio...).