5. SOCIO KAJ
            KOMUNIKADO
            La homo ne estas la nura
            estajho kiu vivas en grupoj, do, socia estajho.
            Shajne ke chiuj vivaj estajhoj havas ankau iun
            bezonon vivi en grupoj, iun hereditan senton pri
            aparteno al pli supera organismo, en kiu ili kiel
            individuoj estas nur unu chelo havanta apartan rolon
            por ke tiu organismo ghuste kaj enorde funkciu. Char
            ja, se estas bone al chiuj en la grupo, estas bone
            ankau al mi, al la individuo. Necesas chiam kvalite
            plenumi la taskojn kiujn al la individuo starigas la
            grupo (la grupa cerbo).
            Ni facile vidas ke abeloj,
            formikoj kaj multaj aliaj insektoj estas organizitaj
            grupe por ne paroli pri pli evoluintaj vivspecoj.
            La diferenco inter tia socia
            organismo kaj fizika organismo estas ke chi tie chiuj
            "cheloj" estas liberaj (ne fizike ligitaj)
            kaj samkapablaj (ne forme diversaj lau specialeco).
            Komparu ekz. la homan korpon kiel organismon kun la
            homtribo kiel organismo. En la homa korpo ekzistas
            diversformaj kaj specialigitaj cheloj por apartaj
            taskoj (alitipaj celoj konsistigas karnajn muskolojn,
            alitipaj ostojn, alitipaj kormuskolon, alitipaj
            cerban histon ktp.) kaj ili chiuj estas fizike
            fiksitaj al certaj lokoj el kiuj ili ne povas foriri
            kaj plenumi iun funkcion aliloke. Aliflanke, la homoj
            kiel cheloj en socia grupo (tribo, nacio...) estas
            fizike samaspektaj kaj samkapablaj kaj chiu individuo
            povas plenumi potenciale kiun ajn funkcion - chiu
            povas esti kaj parto de la socia "cerbo"
            (de la regantaro) kaj parto de la
            "muskoloj" (de la laboristaro). Ili ne
            estas fizike ligitaj al certa loko en kiu ili chiam
            devas plenumi tute difinitan funkcion.
            En la korpo de homo funkcias
            komunikado. La cerbo ricevadas informojn per komunikiloj
            kaj sendas siajn ordonojn al muskoloj kaj chiuj
            organoj, same per komunikiloj - per iaspeca
            "telefonreto". Tiu komuniksistemo estas la
            nervosistemo tra kiu transportighas informoj chie tra
            la organismo. Temas pri iaspeca lingvo kiu funkcias
            inter la cerbo (reganta, decidanta organo) kaj la
            obeantoj. Same tiel la komunikado ekzistas inter
            chiuj organizitaj eroj en besta grupo. La formikoj,
            abeloj, cikadoj, birdoj, testudoj... komunikas
            reciproke por ke iliaj ofte admirindaj grupaj
            entreprenoj funkciu. Kiamaniere aro da angiloj
            chiujare transirus la tutan oceanon kaj venus chiam
            al la sama loko por havi idojn? Kiel la hirundoj
            transirus chiujare milojn da kilometroj kaj revenus
            samloken? Kiel la formikoj konstruus tiel admirindajn
            "kastelojn" kiaj estas la formikejoj, se
            ili chiuj neniel komunikus reciproke? Tio ebligas
            funkciadon lau iu plano kaj organizita socia ordo, en
            kiu unuj sendas ordonojn, ricevas informojn kaj aliaj
            plenumas la laboron. Sistemo de reciproke komprenataj
            signoj per kiuj okazas la komunikado estas lingvo.
            Sekve, la lingvo estas karakterizo de organizita
            socio. Ghi estas iaspeca gluajho per kiu estas
            intergluitaj individuoj de la socio en la socian
            organismon. Samtiel funkcias ankau la homa lingvo.
            Kompreneble, la plej komplika kaj rafinita, sed
            samesenca.
            La lingvo estas sistemo de signoj
            (kodo) per kiuj oni komunikas. Ghi estas socia
            fenomeno (ghi estas karakterizajho de la socio) kaj
            tial ghi estas interkonsento. La signoj estas
            hazardaj, hazarde elektitaj de la koncema socio
            (arbitraj). Tial diversaj homgrupoj uzas malsamajn
            signojn (diferencajn lingvojn) por komuniki.
            La baza principo de la kodoj
            (lingvoj), la leghoj lau kiuj interligighas unuopaj
            signoj (vortoj) dependas de la strukturo de la cerbo
            de la koncerna vivspeco kiu uzas la kodon. Tial homoj
            povas lerni alian lingvon de alia homgrupo, char la
            leghoj, la logiko de la lingvo - kvankam malsamaj
            unuopaj vortoj kaj sintagmoj (vortgrupoj) - estas
            kreita lau identa cerbostrukturo. Tamen, la homoj
            neniam komprenis nek povos lerni lingvojn de bestoj,
            char ilia logiko kompreni la mondon, leghoj pri
            rilatoj inter unuopaj signoj bazighas je alia cerba
            strukturo, komprenlogiko. Homoj sukcesas kelkiam
            kompreni iujn unuopajn signojn (vortojn) de iu besta
            kodo, samkiel inverse, hundoj ekzemple, au simioj
            sukcesas lerni kelkajn unuopajn homlingvajn vortojn,
            sed neniam la leghojn de la frazostrukturo. Pri
            lingvo mem ni parolos en aparta chapitro.