4. HOMO KAJ HOMA SOCIO

La homo estas la plej supera evolustadio de la ghisnuna vivevoluo surtera. Kompreneble, la supereco ne trovighas en lia korpa aspekto, forto au lerto, sed en liaj cerbaj kapabloj. Tamen, oni devas kompreni ke malgrau la grandega nombro da cheloj en la cerbo, malgrau ghia komplikeco, ghi bazighas nur je du bazaj komponantoj kiuj multnombre ripetighadas je chiam pli superaj niveloj: la kapablo senti eksterajn influojn (kapti informojn pere de siaj palpiloj: okuloj, oreloj, nazo, lango, fingroj k. a.) kaj la kapablo memori ilin. Surbaze de tiuj du esencaj kapabloj la cerbo kombinas datumojn ricevatajn kun tiuj memoritaj. Sekve de chio tio ghi decidas kiel reagi al novaj influoj chiam alvenantaj el ekstere. Oni povas diri ke la cerbo kondutas same kiel komputilo (au pli ghuste, la homoj konstruis komputilojn imitante intuicie la konduton de la cerbo). La komputilo ricevas informojn elekstere, memoras ilin kaj poste kombinas inter ili kaj la antaue enmetitaj. Pro tio eblas iamaniere konkludi ke la homo efektive faras nenion propravole, nenion kio iel neantauvideble fontus el li mem. Chio okazas lau enkonstruitaj genplanoj kaj naturleghoj (do, estas antaudestinita) kaj dependas de eksteraj cirkonstancoj kaj liaj hereditaj kapabloj (fizikkorpaj kaj cerbaj karakterizoj). Kompreneble, kaj la unuaj kaj la duaj faktoroj (homaj ecoj kaj eksteraj cirkonstancoj) estas tiom multegaj kaj diversaj ke ekzistas enorma nombro da eblaj reagoj kaj kondutoj - shajne senlima. Tamen, mi ripetas, necesas kompreni ke homo ne povas elpensi ion el si mem. Chio kion li faras, estas kombinajho el momentaj informoj venantaj el la ekstero kaj liaj memorajhoj rilate antauajn informojn, chio prilaborata far de lia heredobazo (homa hardvaro).

La heredobazo estas lia natura, korpa konsisto kiu ebligas al li la materian ekziston kaj lia funkciado baze de liaj bezonoj: bezono spiri, manghi, trinki, seksumi, liberigi sin de superfluajhoj en la korpo. Por povi manghi, havigi necesan varmon ktp, li devas korpe aktivi, chasi, konstrui domon, labori. Kiam li estas kontentiginta tiujn siajn bezonojn, lia emo al la laboro chesas. La heredobazo diktas al la homo kondutadon kiu chiam varias inter bezono labori kaj bezono ripozi, inter diligento kaj maldiligento, inter agemo kaj malagemo. Aliflanke, la cerbaj kapabloj ebligas al la homo korekti au plivastigi sian animalan heredobazon. Li povas antauvidi en somero vintron kaj igi sin labori en somero, prepari lignon por vintro, sekigi fruktojn kaj manghojn manghotaj en vintro, kvankam en somero estas sufiche varme kaj trovighas sufichaj manghoj kaj la heredobazo maldiligentigas lin.

Sed la homo ne estas nur individua organismo, komputilo kiu ekzistas sola por si mem. La homo estas socia estajho. Tio signifas ke en la heredobazo de la homo enestas la bezono vivi kun aliaj homoj (ne nur kun virino pro seksa instinkto, sed kun pluraj aliaj homoj) vivi en homgrupo. Simple, la homo sola estas treege soleca, li perdas la emon vivi, li suferegas, li bezonas la kuneston kun pluraj aliaj. La homo devas senti apartenon al iu grupo.

Pro tio en la homa heredobazo trovighas du samtempaj kaj shajne kontraudiraj ecoj:

a) egoismo kaj

b) altruismo.

Egoismo (de la latina "ego" = mi) estas aro da intuicioj kiuj strebigas individuan homon batali por si, por sia propra korpo, pensi pri si kaj siaj bezonoj.

Altruismo (de la latina "alter" = alia) estas aro da intuicioj kiuj igas la homon konduti en grupo por la interesoj de la grupo, ech se tio estas kontrau liaj propraj interesoj.

Kiam la grupo estas endangherigita, la individua homo forgesas pri sia korpo, kaptas lin kvazau iu "frenezeco" kaj li pretas ech morti defendante la grupon. Sed li pretas ankau murdi homojn de alia grupo kiun li konsideras malamika al la sia. Tiel ni atingas paradokson: la altruismo estas samtempe la kauzo de la plej noblaj, sed ankau de la plej malnoblaj faroj de la homo, Ankau la egoismo havas du aspektojn: ghi povas kauzi gravajn malbonfarojn se homo por kontentigi sin shtelas de alia au ech murdas, sed same pro egoismo homo povas malakcepti plenumi grandajn malbonfarojn pensante pri postaj konsekvencoj (timante la venghon au la punon).

En la homo, kiu chiam vivas engrupe (de familio ghis nacio) konstante intermiksighas la egoismaj kaj la altruismaj motivoj kaj intuicioj. Tial chiu homo foje estas pli egoisma, foje pli altruisma. Individue tiusence homoj diversas: iuj estas launature (lauherede) pli altruismaj, iuj pli egoismaj. Ekde la tempo kiam la homoj ekaplikis la pli superan organizformon de la grupo ol estas tribo - do, ekde la ekesto de unuaj shtatoj, komencis diferencighi specialigitaj homgrupoj ene de tiu socia organizo. Iuj specialighis por planado kaj pensado, do, por organizado kaj "regado", aliaj por laboro kaj obeo. La unua homgrupo povis pro la laboro de la alia grupo esti pli egoisma kaj pli maldiligenta. Ghi subjugigis la aliajn. La shtata organizformo ebligis pli grandan produktadon, sed ebligis ankau ekspluatadon. Ekestis sociaj klasoj kaj tavoloj.

Depende de la cirkonstancoj en kiuj la homa individuo trovighas kaj depende de lia heredobazo la homo povas esti au la plej grandioza estajho de la al ni konata Kosmo, au la plej abomena fikreajho. Ekzemploj de belegaj agoj de homo estas kompreneble multegaj, sed ekstreme bonaj agoj estas plenumataj ankau nur en ekstremaj situacioj - sennombraj sinoferoj de hqmoj kiuj helpis aliajn en militoj, akcidentoj, naturkatastrofoj ktp. Esceptaj heroaj faroj ne estas necesaj kaj ne okazas en normalaj cirkonstancoj.

Sed same tiel ni povas vidi sennombrajn ekzemplojn de ekstreme malhumanaj agoj. Homo lau sia hereda bazo pli ol meze egoisma (preta malbonfari), neklera kaj samtempe pro altruismo kiam lia grupo estas endangerigita (au kiam la ekstrema naciismo au religio konvinkis ilin pri tiu danghero) povas farighi la plej malhumana estajho de la Kosmo. Pensu pri homoj kiuj en militoj buchis infanojn en koncetrejoj, pensu pri policistoj kiuj en ekstremaj politikaj sistemoj kiel ekz. stalinismo au fashismo efektivigis la plej terurajn torturojn super la enkarcerigitoj, pensu pri teroristoj kiuj masakris senkulpajn civilulojn pro sekta blindeco. En tiaj cirkonstancoj multaj homoj farighas multe pli malbonaj ol iu ajn besta speco.

Tial atentu, se iam ajn vi havos la okazon influi al la socia evoluo, ne permesu ke realighu kondichoj en kiuj chi tiuj plej malhomaj instinktoj nebrideble povas aperi kaj agi. Se vi tamen vivos en tiaj cirkonstancoj laueble evitu homojn neklerajn kaj influitajn blinde de dogmaj ideologioj.

Instrua estis por mi frazo kiun siatempe mi audis de iu svedo: "Ni, svedoj, estas fieraj ke ni ne havas monumentojn de herooj. Ni ne bezonas ilin, char ni batalas por eviti cirkonstancojn en kiuj ili estas bezonataj."

La nura apartensento kiu ne endangherigas iun alian grupon estas la sento pri aparteno al la tuta homaro. Tial la plej alta idealo estas la humanisma tuthomara internaciismo.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !