3. VIVO
En la naturo ni distingas du
specojn de materio. La malvivan kaj la vivan. La
malvivan materion pristudas kaj klarigas fiziko kaj
kemio (ekzaktaj sciencoj), dum la vivan klopodas
klarigi same ekzaktaj biosciencoj kaj ankorau iuj ne
tute ekzaktaj sciencoj. Ekzaktaj sciencoj estas tiuj
kiuj malkovras absolute validajn leghojn matematike
esprimeblajn, diference de la neekzaktaj kiuj ne
sukcesas en tio. La malviva materio estas multe pli
simpla. Tial la homoj sukcesis esence chion gravan
pri ghi kompreni kaj ekzakte difini. La baza
diferenco inter la viva kaj la malviva materio estas
ke la viva havas la kapablon reproduktighi kaj evolui
dum longa tempo, dum la malviva tion ne povas. Sed
ambau materioj estas karakterizataj en sia esenco per
la du identaj ecoj:
1. ambau reagas al eksteraj
influoj
2. ambau havas la kapablon
memori.
Tio signifas ne nur ke chiu
materiajho tushita de iu ajn forto certamaniere
reagas, sed ke krome en chiu materiajho post la influo
de ekstera forto okazas iu shangho pro kiu la
materiajho alifoje, kiam ree influas la sama forto,
alimaniere reagas. Tiu shanghita stato kiu kauzas
alispecan reagon estas esenco de memorado. Ekzemple,
se elektromagneta kampo influas al ferpeco, ghi
magnetizighas. Kiam poste la sama kampo denove
influas, la fero ne plu same reagas. Sekve, chiam
okazas iuj kemiaj, magnetismaj, fizikaj au aliaj
shanghoj, kiuj prezentas certan primitivan formon de
memoro.
Se chi tiun karakterizajhon de
la materio ke ghi reagas kaj memoras ni nomos la
karaktera au la aga trajto, ni povas difini la
konsiston de la materio el du komponantoj:
a) materia au kruda (la fizika
konsisto mem)
b) karaktera au aga (kia ghi
estas, kiel ghi kondutas)
Ekzemple: shtonpeco estas
materie fizika ajho el diversaj, plejparte silikataj
mineraloj, fizike kaj kemie analizebla kaj tio estas
ghia kruda trajto. Sed, ghi havas ankau certajn ecojn
kiuj difinas ghian konduton, ke ghi estas peza,
rompebla se forte kolizianta al alia dura materio,
grizkolora ktp., kio estas ghiaj agaj trajtoj kiuj
difinas ties konduton en diversaj cirkonstancoj.
Neniu materio, chu viva chu
malviva, povas havi nur unu el la du trajtoj.
Simpligite kaj simbole rii prezentu la aferon jene:
La kuglo prezentas la krudan
materion mem kaj la sago la karakterizojn de tiu
materio.
La malviva materio konsistas el
atomoj kiuj en kemiaj procesoj formas diversajn
molekulojn. La atomo ne estas la plej eta parto de
materio (oni jam malkovris pli ol 20 diversajn
elementajn korpuskulojn), tamen pri tio ni ne
diskutos chi tie. Fundamento de la viva materio estas
la viva chelo kiu estas tre komplika materiajho
konsistanta el grandega kvanto da komplikaj
molekuloj. La chelo estas atomo de la vivo. La plej
grava molekulo en la chelo estas DNA-molekulo kiu
formas genojn kaj la genoj difinas la heredan
karakteron de la vivformo. La DNA-molekulo havas la
formon de longa duobla spiralo. Tiu DNA
(desoksiribonukleata acido) molekulo enhavas
kodojn (planojn) en si kiel aspektas kaj kiel estas
konstruita la chelo kaj kombino de genoj (en chiu
chelo estas chiuj necesaj genoj, ekz. en la homo ech
pli ol 10000 diversaj). La genoj prezentas planojn
pri la konstruo de la tuta korpo. La konkretaj korpoj
detruighas, shanghighas, malaperas, sed la
genkombinoj en la genercheloj transiras al la
novnaskita korpo kaj difinas ghfan kreskadon kaj
formighadon lau la samaj planoj lau kiuj kreskis la
antaua korpo. La plej primitiva maniero de
multoblighado de mikroboj estas per disdivido:
El unu mikrobo ekestas du
malpli grandaj sed en ambau restas la cheloj kun la
sama genkombino kiu kreskigas ilin al la antaua formo
kaj grandeco. Kiam iuj el ili detruighas, mortas,
malaperas, restas sufichaj novaj kiuj post la periodo
de kreskado (maturigho) denove kapablas disduighi
(reproduktighi) kaj tiel daurigi la specon.
La malviva materio longe
dauras, sed ghi en la tempo shanghighas senrevene.
Ekzemple, iu shtonego iom post iom farighos sablo kaj
ne povos refarighi samforma shtono. La viva materio
kapablas regenerighi kaj tiel ekzisti tiom longe kiom
permesas la chirkauaj kondichoj. Tio por niaj
praktikaj bezonoj (la Suno ja mortos nur post 5
miliardoj da jaroj) estas senfine longa. Sed ne nur
tio. La viva materio kapablas dum longaj periodoj adaptighadi
al eksteraj shanghoj kaj pliperfektigadi sin mem,
t.e. shanghi la aspekton de siaj genoj kaj iliaj
kombinoj produktante alian, novan, pli perfektan
vivestajhon. Tiu proceso okazanta en longega tempo
nomighas biologia evoluo. El unuaj
tre primitivaj mikroboj evoluis pli perfektaj, pli
kapablaj rezisti la surterajn dangherojn. Virusoj,
bakterioj, fungoj, algoj, primitivaj plantoj kaj fine
primitivaj bestoj - unue akvaj poste teraj. Dum
jarmiloj ekzistas unusama vivspeco, sed foje subite
ekestas nova - pli perfekta. Ni klarigu, ekzemple,
kiel el simpla herbo evoluis greno. Herboj estas etaj
kaj havas etajn spikojn. Tamen, inter amaso da spikoj
ne chiuj estas tute same grandaj. Vershajne pro la
agado de homoj okazis la jeno: iam oni kolektis la
semojn nur de tiuj plej grandaj herboj kaj replantis
ilin aparte. El tiuj elektitaj kreskis denove normala
herbo sed iom pli granda procento ol normale estis
pli grandaj ol kutime. Oni ree kolektis nur la
grandajn. Kaj tiel dum kelkaj generacioj elektante
chiam nur la pli grandajn, fine la anomalia
(nenormala) geno farighis domina kaj ekestis nova
speco de herboj - pli granda, kun pli grandaj spikoj.
Tio nomighas nova mutacianto. Kaj ghi nun plu
reproduktighis difinita per novaj genoj kiel nova
speco.
Tamen, pro tio ne malaperis la
malnovaj etaj herboj. En la proceso de evoluado
ekestas novaj specoj sed multaj malnovaj ankau plu
restas kaj kunekzistas kun la novaj. Malaperas iuj el
la malnovaj specoj kiuj pro novaj cirkonstancoj ne
kapablas tuj adaptighi. Plej ofte temas pri tiuj kiuj
estas lau la kapabloj tre proksimaj al la nova iom
pli kapabia speco, kaj tial la plej dangheraj
konkurantoj. Pro tio ekz. malaperis diversaj
hom-simioj, sed ne malaperis la simioj. Diversaj
interfazoj de la homa evoluo (homsimioj rektighintaj
sed kun malpli kapabia cerbo) estis detruitaj de la
homoj mem, char ili estis la plej proksimaj lau siaj
kapabloj, dum la simplaj simioj ne estis konkurantoj
nek speciale granda danghero por la homo. Nuntempe
estas endangherigitaj multaj bestospecoj kaj plantoj
pro la shanghitaj cirkonstancoj en la naturo chefe
pro la agado de la homo mem. Kaj chiu malapero
signifas certan novan shanghon kiu influas al
vivmaniero de aliaj specoj kelkfoje kauzante
malaperon, kelkfoje iom post ioman mutaciadon kaj
ekestigon de alia speco. De tempo al tempo tamen
okazas "grandaj "malaperoj" de miloj
da specoj.
Sekve, dum la du ghis tri
miliardoj da jaroj surtere evoluis milionoj da
vivspecoj kaj iii daure evoluadas. La nun vivantaj
specoj estas nur pli malgranda parto el milionoj da
iam vivintaj specoj, char multegaj elmortis. Estas
logike ke la nunan homon iam evolusekvos nova
homspeco, multe pli kapabla kun pli granda cerbo kaj
komprenpovo.