2.
            UNIVERSO
            La horno estas nur kreajho de
            la naturo kaj, kvankam sufiche perfekta, tamen tre
            limigita per sia cerbo kaj sia vivdauro. Nia cerbo ne
            povas kompreni la senfinecon kiu estas karakterizo de
            la Universo. Tion ni povas nur science difini, sed ne
            kompreni, char ni mem havas nian komencon kaj finon
            kaj chio kion ni konas kaj komprenas havas sian komencon
            kaj finon. La universo kiel tuto ekzistis chiam kaj
            ekzistos chiam. Ghi estas senfina lau la tempo (dauro)
            kaj senfina lau sia spaco (grandeco). Kompreni ni
            povas nur parton de tiu senfineco, tiun spacan parton
            kiun ni iel povas vidi kaj tiun tempan parton kiun ni
            lau diversaj spuroj povas tempe difini. Do, por ni
            konata parto de la Universo estas nia konata Kosmo -
            videbla parto de la spaco. Ghi konsistas el grandega
            kvanto, sed tamen mezurebla, da galaksioj kaj
            stelsistemoj en ili. La astronomoj rimarkis ke chio
            movighas for de iu centro, ke la galaksiomiriado de
            nia Kosmo movighas tiel ke shajnas kvazau la Kosmo
            disvastighadus kaj iom post iom malproksimighas chio
            de chio. La disvastighado aspektas tiel kiel aspektas
            punktoj kiujn ni desegnas sur balono kaj blovas en ghin.
            El tio oni konkludis ke antau proksimume 15 miliardoj
            da jaroj eksplodis iu materio kondensita, disfalis je
            eroj kaj de tiam la Kosmo kreskas kaj disvastighadas.
            La momenton de tiu eksplodo kiun oni nomas La Granda
            Eksplodo (angle: The Big Bang) oni konsideras la
            komenco de nia Kosmo. La "komenco" chi tie
            havas la signifon ke en tiu momento kaj la tempo kaj
            la spaco ekakiris sian fizikan signifon, ighis
            difineblaj kaj mezureblaj. Pli true ili
            "ekzistis", sed estis ekster la nuna fiziko
            de la tempa kosmo. La materio kiu disvastighadas
            konsistas el galaksioj kaj ili ankau havas
            centron kiu turnighas kaj chirkau ghi trovighas
            miriadoj da stelsistemoj. luj galaksioj pro sia
            rotaciado formas vostojn kiuj estas des pli maldensaj
            ju pli for de la centro estas iliaj partoj.
            
            En la centro de galaksio estas
            pli kompakta ardeganta maso kun neimageble altegaj
            temperaturoj. Tiuj stelsistemoj kiuj estas sufiche
            malproksimaj de la centro havas planedojn jam sufiche
            malvarmajn sur kiuj povas esti kondichoj necesaj por
            la vivo. Ekzemple, nia Sunsistemo trovighas
            proksimume je distanco tri kvaronvoje inter la centro
            kaj la fino de unu el la vostoj de nia galaksio kiun
            ni nomas La Lakta Vojo. Stelsistemoj ja
            konsistas el centra ardanta stelo chirkau kiu
            tumighadas certa nombro da planedoj. En nia
            Sunsistemo nur sur la Tero regas kondichoj kiuj
            konvenis por ekesto de la vivo. La temperaturo ne tro
            grandas kaj ne tro malgrandas, trovighas la akvo kaj
            la oksigeno.
            La distancoj en la Kosmo estas
            grandegaj kaj ni mezuras ilin per lumjaroj. Unu
            lumjaro estas distanco kiun oni pasus dum dauro de
            unu tera jaro, se oni veturus per la rapideco de
            la lumo (300000 kilometroj dum sekundo). La plej
            proksima stelo rilate nian Sunon, Alfa Centauri,
            estas proksimume 4 lumjarojn for de ni. Sekve, la
            distanco inter ni kaj la galaksia centro estas
            kelkdek mil lumjaroj kaj la distanco inter nia
            galaksio kaj iu el la plej proksimaj al ni estas
            milionoj da lumjaroj. Tamen, ni scias chion tion char
            la nuna tekniko ebligas ke per tre grandaj kaj aparte
            konstruitaj teleskopoj eblas vidi tre malfortajn
            lumfontojn. Perokule ni vidas multajn stelojn en la
            chielo, sed ni ne distingas ke inter ili kelkaj ne
            estas steloj sed kompletaj galaksioj. Per teleskopoj
            oni bele tion rimarkas. La steloj kiujn ni vidas
            propraokule estas nur steloj el nia galaksio kaj
            kelkaj plej proksimaj galaksioj mem. Planedoj ne
            estas videblaj krom tiuj de nia Sunsistemo char ili
            ne havas propran lumon. Tiuj de la Sunsistemo estas
            videblaj nur tial ke ili estas sufiche proksimaj al
            ni kaj videblas pro la sunradiaj reflektoj de ili.
            Per diversaj kemiaj metodoj
            esplorante diversajn fosiliojn oni povas mezuri la
            tempon kiam ili vivis au kiam ekestis iu
            arkeologiajho, au terajho. Tiel oni kalkulis ke la
            Tero (kaj la Sunsistemo entute) ekestis antau
            proksimume kvin miliardoj da jaroj. Unue la Tero
            estis varmega lafobulo, postrestinta parto de la
            Suno. Dum chirkau du miliardoj da jaroj ghi
            malvarmighadis ghis la surfaco komencis ekhavi shelon
            ne plu el lafo. Tiam sur la surfaco estighis akvo,
            pro la konvena temperaturo). Kaj jen iam antau 2-3
            miliardoj da jaroj en la akvo ekestis unuaj cheloj de
            la vivorganismo. De tiam ghis nun dauras la procedo
            de evoluado dum kiu ekestadis iom post iom chio viva
            al ni konata kaj tute laste - ni mem, ghis nun la
            plej perfekta organismo. La unuaj spuroj de homeska
            estajho datas de antau 4 milionoj da jaroj kaj la
            unuaj "homoj saghaj", estighis iam antau
            50.000-100.000 jaroj. Kaj nur de antau 7000-8000
            jaroj la homoj evoluis ghis tiu grado ke ili komencis
            skribi. De tiam ni sekvas la periodon de la homara
            historio. Sekve, la konata homara historio sur la
            tempolinio, se ni prezentus la tempon de la ekesto de
            la unua viva chelo ghis nun (tri miliardoj da jaroj)
            per unu kilometra longo, estus nur la du lastaj
            milimetroj. luj kalkuloj baze de astronomiaj esploroj
            diras ke nia Sunsistemo mortos post proksimume kvin
            miliardoj da jaroj (nun ni estas en la mezo inter la
            ekesto kaj la fino) tiel ke la Suno subite komencos
            grandighadi - traglutos chiujn siajn planedojn
            farighante grandega stelgiganto. Poste ghi ech
            eksplodos. La steloj tiamaniere konstante shanghighas
            kaj finfine mortas (ighas etaj nanoj au nigraj truoj
            au neutronaj steloj).
            Kaj la tempo de dauroj de la
            stelsistemoj estas multmiloble malpli granda ol tiu
            de la galaksioj, samkiel la dauro de la galaksioj
            estas multmiloble malpli granda ol tiu de la al ni
            konata Kosmo. Tamen, kvankam chio ekestas, dauras,
            malaperas (transformighante al to alia), tiu chi
            dinamismo ne havas sian komencon kaj ne havas sian
            finon. La Universo, do, estas tempe kaj space
            nelimigita, senfina, kvankam ni ankorau ne scias chu
            la Universo post longega tempo reiros al la komenca
            stadio tiel ke chio rekomencighos en formo de alia
            Universo.