1.BAZA
NATURLOGIKO
Dum la historio diversaj
popoloj depende de la loko kaj cirkonstancoj en kiuj
ili vivis, inventis diversajn sistemojn por nombri.
Tio gravis por povi pli precize mezuri fenomenojn
chirkau si. La nombrado estas bazo por matematiko kaj
scienco ghenerale. luj uzis kiel elementan nombron 6,
aliaj 4 kaj fine enradikighis la nombro 10 (surbaze
de la fakto ke la homo havas 10 fingrojn). Tiel ni
nuntempe uzas la sistemon bazighintan je la nombro
10, sed en certaj situacioj ankau je 60
(tempomezurado: unu horo havas 60 minutojn, unu
minuto 60 sekundojn). Kiel videblas, tiuj chi
nombrobazoj estis elektitaj hazarde, ne pro iu natura
kauzo. Sed laste, en la dudeka jarcento, ekde la
apero de unuaj komputiloj oni uzas (chefe interne de
la komputilmashinoj) la sole naturan sistemon -
almenau el la vidpunkto de ni, homoj - kiu bazigas je
la nombro 2. Nome, la elementa natura logiko diras ke
esence chiam ekzistas nur du shancoj: au io ekzistas
au ghi ne ekzistas. Tio prezentas du
eblecojn. Baze de distingado de nur du eblecoj eblas
prezenti la tutan matematikon, iom pli longan ol la
kutima 10-sistema, sed por mashinkalkulado plej eble
simplan en operaciado. En la kutima dek-sistemo ni
havas dek diversajn signojn por numeroj: 1,2,3, 4, 5,
6, 7, 8, 9 kaj 0.
En la 2-sistemo (lau la greka
lingvo: binara kaj lau la latina lingvo: digitala)
ni havas nur du signojn: 0 kaj 1 (por la mashino
ghi estas la jeno: au ekzistas kurento -1, au ne
ekzistas - 0) kaj tial necesas pli da kombinoj por
prezenti numerojn. Jen la komparo:
1 = 0001
2 = 0010
3 = 0011
4 = 0100
5 = 0101
6 = 0110 |
7 = 0111
8 = 1000
9 = 1001
10 = 1010
11 = 1011
12 = 1100 |
13 = 1101
14 = 1110
15 = 1111
16 = 10000
k.t.p. |
Tiu chi sistemo eble ne estas
la absolute natura por ordigado de bildoj kaj pensoj
el la tutkosma vidpunkto, sed ghi certe estas la plej
natura sistemo por la homa logiko kaj liaj limigitaj
kapabloj. Efektive, la homo chiam komprenas esence
per tiu 2-sistema logiko. Li chion dividas en esencaj
trajtoj je du kontraupunktoj. Kiam oni klarigas ion
dismetante la materialon po du, la publiko bone povas
sekvi kaj kompreni. Aliaj disdividoj estas arbitraj
(hazardaj) kaj malfacile kompreneblaj kaj
memoreblaj. Chie chirkau ni, ni vidas esencajn
kontraupezojn: vivo - morto, viro - virino, komenco -
fino, amiko - malamiko kaj sennombraj aliaj paroj
logiksencaj. Tial ankau mi klopodos chi tie lauebte
chiujn fenomenojn ordigi lau la sama para sistemo.
Kaj kiel la plej esencan fundamenton por nia kompreno
mi antaumetas la jenajn du parojn:
I ekzisto (jes) - neekzisto
(ne)
II fineco de la homa kompreno -
senfineco de la tempo kaj spaco.