11. POTENCO

La homa socio kiel aparta organismo en kiu unuopa homo estas chelo kun difinita funkcio, sed organismo kiu ankau dinamismas en la tempo (evoluas, kreskas kaj malkreskas) estas karakterizata de tio ke la rolon kiun unuopulo havas en la socia organizo determinas du faktoroj:

a) herede-familiaj kaj

b) soci-politikaj.

La pozicio de homo definitivighas en lia plenkreskula agho. Dum la kreskoperiodo iom post iom per interinfluo de la du specoj da faktoroj elformighas lia pozicio.

luj homoj farighas eroj en la "motoroj", en la sociaj muskoloj - homoj kiuj agos obee, faros agadojn pri kiuj decidos aliaj. Aliaj homoj observados la eksteron kaj la internon de la socio kaj informos pri tio la decidulojn - ili plenumos la rolon de sensiloj. La triaj decidados, ili havos la rolon de la cerbo. La socio shanghighadas kaj iuj "cheloj" forlasas iun funkcion, transiras en alian ktp. Tiel unusama persono povas, sed ne devas resti .ium la tuta vivo en la sama funkcio.

La diferenco kiu karakterizas personojn en decidaj funkcioj (cerbaj), disde aliaj ("sensaj" kaj "muskolaj") estas en la grado de potenco kiun ili posedas.

La potenco estas potenciala povo kauzi perforton kontrau tiuj kiuj ne obeas al la decidoj de la potenchavantoj au povo kauzi malbonighon de iuj ekzistantaj cirkonstancoj (interesoj, avantaghoj) de la subuloj.

Che la homoj, pro la nefiksita loko rilate la pozicion en la socio, ne estas definitivaj funkcioj. Tial chiu homo havas certan kvanton da potenco - iuj tre grandan, iuj tre malgrandan.

La potenco rilatas au al la makrosistemo (al la socio) lau certa hierarkio au al la mikrosistemo (al la familio).

En la makrosistemo la potenco rilatas al homgrupoj en la laborloko, en pli supera labororganizo, en loka, urba, shtata au internacia politika organizo. En la mikrosistemo la gepatroj estras (havas potencon) la infanojn, "chelojn" sen potenco, kiuj nur evoluas por akiri certan potencon pli poste.

La hered-familiaj faktoroj kiuj influas al la akiro de la potenco estas la denaska fizika kapablo kaj la familia aparteno. Infano talenta kaj pli inteligenta havas pli da shancoj ol la netalenta. Sed ankau infano naskita en familio de potenculoj havas pli da shancoj ol tiu naskita che senpotenculoj, char ghi lernas de sia frua agho pri la maniero superi aliajn - lernas la uzon de la potenco au la fakojn kiuj specialigas por plia potenco.

La soci-politikaj faktoroj eshtas la faktoroj eksteraj kiel ekz. certaj politik-ekonomiaj cirkonstancoj, certa persona motivo, fontanta el idealismo au religia kredo miksitaj kun psikologiaj faktoroj ("kompleksoj"). Junulo frue okupighanta pri amatora organiza laboro en iu sporta klubo au skolta organizo kun certagrada sukceso rilatigos siajn idealismojn kun la celoj de tiu organizo kaj estos forte motivita plulabori organize. Se li daure havos sukcesojn, li ligos ankau sian personan kredon kaj siajn psikologiajn "kompleksojn" al la kreskanta potenco kiun li akirados pli kaj pli super la grupo kiun li organizas. Li chiam pli pasie okupighos pri socia organizado, do, politiko.

Oftfoje sufichas ke en certaj perturbaj socihistoriaj shanghperiodoj iuj personoj sen efektivaj organizaj kapabloj sed kun ambicioj (dezirego al potenco pro psikologiaj motivoj kaj pro manko de ghi en la ghistiama vivo) per hazardo, per riska decido, akiras grandan potencon. Tiuj personoj same kiel la jenaj kiuj akiris la potencon lau la familia heredlegho, sed sen efektivaj kapabloj, administras, decidadas, ordonas malbone, malkonvene por la socio en kiu ili potencas, kaj tiu socio kondutas kiel malsana organo au organismo. Post certa tempo tiu socia organismo au mortas au post grandaj krizoj resanighas. Ekstremaj ekzemploj de tio estas Nerono en Romio, Hitler, Stalin k.s.

Do, por la socioj gravegan rolon havas individuoj kun potenco, individuoj en politiko.

La socia organismo tuttera evoluas longtempe, historie, dum jarmiloj. Sur tiu historia tempa linio oni vidas la tendencon de absolutismo (kiam grandegan potencon havas unuopuloj en la pinto kaj malgrandegan en la bazo) ghis la reala demokratio (en kiu la potenco estas pli distribuita inter chiuj homoj kaj chiunivele ghi ne apartenas al solhomoj sed al homgrupoj). En la unuaj primitivaj sklavaj shtatoj, la potenco estis absoluta, en la manoj de individua faraono au imperiestro, dum en la nuna okcidenta demokratio la shtatprezidantoj preskau nenion povas decidi sen la registaro kaj la parlamento. Same kiel en la evoluprocezo de la vivo, tiel ankau en la evoluo de la socio, paralele kun la ekesto de pli demokratiaj distribuoj de la potenco, restas primitivaj autokrataj formoj. Hitler, Stalin, Pol Pot... estas produktoj de la 20-a jarcento kaj ekzemploj de ekstreme primitiv-autokrataj diktatoroj kiuj akiris la potencon hazarde en turbulentaj historiaj momentoj kiel psikopatoj (psikomalsanuloj kaj "kompleksuloj'').

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !