12. GLORO KAJ
HISTORIO
Kiel la interna psikologia
bezono al potenco reprezentas tiun parton de la homa
psiko kiu kontentigas la egoismon (defendas la
individuon ech se koste de aliaj individuoj), tiel la
gloremo prezentas tiun parton kiu kontentigas la
altruismon.
Strebante al gloro homoj pretas
oferi sian vivon por iu idealo au por aliaj homoj.
Strebante al la potenco la homoj pretas oferi aliajn
vivojn (mortigi, sendi ilin al la morto). Por vere
akiri certagradan gloron (famon pri bono kiu
postvivos la realan vivodauron de individuo pli au
malpli longe, en pli au malpli granda teritorio) la
homo devas fari iun esceptan agon por kiu necesas
speciala strecho kaj longa laboro au fari multajn
agojn kiuj kune prezentas iun specialan valoron,
esceptan verkon. La homoj estas konsciaj pri tio.
Tial tiuj kiuj strebas al vera gloro multege laboras,
multege klopodas kaj sincere deziras efektivigi ion
kio estos utila por aliaj. Ech klopodantoj en sportoj
kiuj volas superi aliajn homojn, venki - ne celas
malbonigi ion au iun, sed celas admirigi amasojn da
homoj per sia lerto kaj forto kiun li au shi akiris
per longa, persista ekzercado. Esence estas klare ke
strebi al la potenco signifas strebi al mallaboremo,
al privilegio, povo ordoni, al kontentigo de sia
persona avantagho, kaj strebi al la gloro signifas
strebi al laboremo, al sindedicho por aliaj, al
kontentigo de sia bezono pri altruismo.
Tamen, char la homo ja enhavas
ambau bezonojn, tiuj du celoj chiam estas
intermiksitaj. La unuopuloj diferencighas per tio kia
rilato en ili estas inter ilia mi ("ego")
kaj aliaj ("alter"), luj posedas multegan
"egoon" kaj malmultegan altruismon, aliaj
inverse. Tial estas ofte malfacile distingi.
Ekzemple, iu profesia soldato strebas al la gloro
estante preta morti por la patrujo, aliflanke li
pretas ordoni al homoj iri tien kie ili mortos por ke
savighu li - la chefo.
La individua konduto tiusence
ankau tre dependas de la cirkonstancoj. Eble iu en
pacaj kaj normalaj cirkonstancoj estas esence
altruisma: laborema, malavara, strebanta al celoj
utilaj por aliaj - sed eble ghuste la sama persono en
malbonaj cirkonstancoj (krizo, milito, mizero)
montrighos esence egoisma - anstatau savi sian
proksimulon, perfidos lin au fughos, anstatau dividi
sian panpecon, sekrete ghin traglutos. Same inverse:
povas okazi ke iu egoisto dum pacaj tempoj montrighos
altruista en krizaj tempoj. Krome, necesas distingi
inter gloro kiel pozitiva fenomeno kaj famo kiel
negativa. Fama povas farighi ankau psike malsana
ambiciulo pro escepte teruraj agoj. Hitler au Al
Capone estas famaj homoj. Neron au Stalin. Sed ili ne
estas gloraj. Ilia famo estas iaspeca kontraugloro.
Por ke ni sciu kio estas malhoma, malhumana, kio
estas ekstreme malakceptebla, ni devas memori ankau
pri la agoj de tiaj homoj. Sed ekzistas ankau
miksajhoj: homoj gloraj kaj famaj pro faroj malbonaj.
Chu ne Napoleono au Aleksandro la Granda, chu ne
Petro la Granda (rusa) kaj multaj t. n. grandaj
politikistoj, imperiestroj kaj militkomandantoj, chu
ili ne estas ekzemploj pri tio? Oftege ili estis
kruelaj kaj malhumanaj, sed ili enkondukis multajn
gravajn novajhojn en teritorio de sia potenco kiuj
pli civilizigis la popolojn en la shtatoj en kiuj ili
regis au kiujn ili konkeris.
La historio estas
scienco pri potenco kaj gloro, pri memorindaj okazajhoj
en la homara pasinto kiu devus instrui al ni el inter
la famagoj distingi tiujn kiuj estas gloraj kaj kiuj
fiaj.
Tamen, la historion verkas la
venkintoj. Inter ili plej multaj estas tiuj kiuj pli
ol averaghe mem strebas al potenco (ankau en la senco
ke historiistoj volas personajn avantaghojn flatante
la momentan potencan reganton) kaj ili skribas kaj
instruas la malveron. Do, la historio ne chiam veras.
Plej veras tre malnova historio, char ghin neniu plu
volas "plibeligi", el fiagoj fari
gloragojn. Sed ghuste tiu historio jam estas tiom
tempe malproksima ke ne eblas korekti la jam
skribitajn dokumentojn, char ne plu eblas trovi
aliajn spurojn kiuj atestus chu la oficiale skribitaj
traktajhoj estis veraj au falsaj. Do, atentu! Chiu
individuo mem kritike traktu la historion kaj
konkludu surbaze de logiko. Malgrau tio la historio
estas grava scienco. Studante la konduton de socioj,
shtatoj kaj potenculoj dum longa tempo oni povas lerni
pri la homa karaktero kaj konkludi pri la maniero
kion fari por eviti malbonan rezulton de la nuna
politiko.