13. EKVILIBRO
KAJ MEMSUGESTO
Por normala homa vivo necesas
korpa kaj psika ekvilibro. La ekvilibro estas la mezo
inter tromulto kaj nesuficho. La korpa ekvilibro
estas sana korpo, kontentigita rilate chiujn siajn
bilogiajn bezonojn (sata, nesoifa, en la kontentiga
varmo, sekse kontenta, liberigita de venenoj kaj
superfluajhoj kiel urino, ekskremento...) Se io ajn
en tiu vico estas en neghusta kvanto (tro au
nesufiche), ekestas malekvilibro kiun la korpo
anoncas per negativaj sentsignaloj kiel malsato,
soifo, bezono pisi, feki, malvarmo, trovarmo ktp.).
Same inverse: trosato kauzas nebelajn sentojn,
trotrinko, tro da sekso.... Kiam la homo kontentigas
tiujn siajn bezonojn, li denove akiras la ekvilibron,
staton de normaleco. Kaj la korpa ekvilibro kauzas
ankau la psikan ekvilibron. La psika ekvilibro estas
kvieto, estas situacio sen problemoj. Manko de io ajn
au superfluo kauzas psikan malkontenton, do, la
malekvilibron. Tiel la ghenerala stato de la homo
konstante varias inter certagrada malekvilibro kaj la
ekvilibro.
Chiu malproksimigho de la
ekvilibro estas anoncata de negativaj sentoj. Ju pli
longe oni estas malsata, des pli forte turmentas onin
la malagrabla sento de malsato. Kiam oni komencas
manghi, oni eksentas agrablan senton pro kontentigo
de la bezono. Tiu agrabla sento estas chiam pli
malforta ju pli proksime ni estas al la ekvilibro. En
la momento de ekvilibro ni havas nenian senton, nek
agrablan, nek malagrablan - sekve indiferentan. La
ekvilibra stato estas senemocia stato. Tiu
stato ne ekscitas, sed ghi estas la plej bona stato
por laboro, por pensado, por racia aktivado. Ghi
estas normala, senproblema stato.
La homoj shatas pozitivajn
emociojn, sed ili ekzistas nur post negativaj emocioj
kaj ju pli forta estis la negativa, des pli forta
estos la pozitiva kiam komencighas kontentigo de la
manko. La samo validas ankau por la psika ekvilibro.
Ju pli la negativa sento de timo kreskas, des pli
forta estos la pozitiva sento kiam komencos malaperi
la kauzo de la timo. En alte evoluintaj socioj (au
richaj homtavoloj) kie la homoj normale ne vivas en
reala danghero pro mankoj, ili havas malpli ofte
fortajn negativajn kaj, sekve, ankau fortajn
pozitivajn emociojn. Se ili ankau ne estas devigitaj
suficha-grade labori, ili provas artefarite provoki
negativajn sentojn por travivi la pozitivajn. Richaj
romianoj dum siaj "orgioj" manghegis
kaj kiam ili estis tro sataj, ili arte provokis
vomadon por ke ili denove (nun ree malsataj) povu
ghui la manghadon.
Nuntempe multegaj individuoj
dezirantaj travivadi fortajn pozitivajn psikajn
emociojn, iras al amasaj sportaj aranghoj. Ili
anticipe (artefarite) elektis iun preferatan teamon,
kaj ili deziras ke tiu venku. Ili anticipe havas la
timon pri malvenko. Kaj ju pli bona kaj forta estas
la kontrauulo, des pli granda la timo. Sed se la
teamo preferata trafas la golon kaj komencas venki,
la pozitiva sento pri kontentigo estas des pli
granda. La homoj tiam atingas psikan ekstazon (superan
sentshprucon). Tiaj fortaj pozitivaj sentoj atingataj
dezirigas al la homo havi tion kiel eble plej ofte
kaj li chiam pli ofte provas artefarite provoki che
si negativajn statojn por instigi negativajn sentojn
post kiuj sekvos la dezirataj pozitivaj - eventuale
la ekstazaj. Tia konstanta emo al emocioj nomighas la
pasio. Sed ankau homoj kiuj havas nearte
kauzitan mankon de io, ne povante atingi la
ekvilibron (ekzemple malrichuloj kiuj daure restas
malsataj char chiam ili manghas nesufiche por atingi
la ekvilibron) strebas almenau al psika ekvilibro. Char
la alkoholo au drogo forgesigas ilin pri ilia
mankstato kaj problemoj, ili emas konsumi alkoholon
kaj drogojn. Ili travivas artefarite kauzitan
pozitivan senton de gajo kiun ili normale ne povas
atingi char ili daure ne solvis siajn realajn
problemojn. Kiam ili malebriighas, ili farighas des
pli mornaj kaj malkontentaj, kompreninte ke iliaj
problemoj restis, sed foriris ankau la mono por la
alkoholo. La shanco solvi la verajn problemojn estas
ankorau pli malgranda. Tio devigas ilin denove
ebriighi. Tiaspeca pasio ligita al kemia proceso kiu
kauzas la fizikan dependon de la alkoholo au drogo
kondukas iom post iom al definitiva sindetruo.
Longdauraj pasioj nepre
produktas malsanon che la individuo, chu psikan, chu
fizikan, chu ambau.
La homo, do, konstante vivas en
varia stato inter certagrada manko, superfluo kaj
ekvilibro. Tio estas normala, se la amplitudoj (pinta
stato) ne transiras certan limon.
En la momento A kiam ekz. la
malsato transiris certan limon, estas kauzata
malsano. La konstitucio de homo estas tia ke li povas
toleri mankon de chio sen danghero ghis certa limo.
Kiam tiu limo estas transpasata, ekestas malsanoj. Se
la kauzo estas natura, neevitebla (ekz. malsategoj en
neevoluintaj landoj), la ekestinta malsano ne devas
esti akompanata ankau de forta psika malsano, sed se
ghi estas artefarita, ghia psika flanko estas pli
cheesta ol la fizika. Unue ekestas certaj formoj de
frenezo kaj nur poste la korpaj malsanoj.
En la homo estas enkonstruita
ankorau unu mekanismo, kiu povas helpi lin en tiaj
ekstremaj, limtranspashaj situacioj. Tio estas la memsugesto.
En normalaj emociaj
cirkonstancoj (kiam oni ne transpasis la limojn), la
racia flanko aktivas normale. La cerbo prilaboras
informojn kaj faras laueble raciajn decidojn - kie
serchi manghon, varmon. Sed en ekstremaj situacioj
ankau la racio devas farighi superracio por
batali kontrau la malsano. La superracio estas tia
funkciado de la cerbo ke ghi faras decidojn normale
nelogikajn, sed en la funkcio de batalo kontrau la
malsano. La cerbo, la racio nun devas kontraustari la
alarmajn signalojn de la emocioj kaj ghi devas
fortigi la korpon en ghia kontraustaro pli ol
normale. Se racie vi komencas konvinkadi vin ke la
dentodoloro ne estas tre forta, se vi havas sufichan
psikan forton por fari tion sufiche longe, vi
sukcesos. La doloro estos malpli forta. Se vi
ekzercos vin Ionge pri memkonvinkado, vi atingos pli
bonajn rezultojn en tio. Ekstremaj tiusencaj rezultoj
estas observeblaj che fakiroj kiuj dum
longdaura ekzercado pri memkonvinko sukcesas
tiomgrade per racio forigi la emociojn ke la homo
efektivigas normale tute ne homajn farojn. Li povas
marshi nuda sur fajro kaj ne senti dolorojn kaj
malefikigi la fajron tiel ke liaj piedoj tute ne
brulighas. Sed por tiaj faroj estas necesa absolute
sincera kredo ke tio eblas, char tiu kapablo estas en
vi. Se vi nur ete ekdubas, tiajn rezultojn ne eblas
atingi. Kial la fakireco, la memsugestado, la
meditado estas evoluintaj plej multe en subevoluintaj
landoj? Simple tial ke pro daura manko de bazaj
vivkondichoj tie ofte okazas transpasho de limoj kaj
oni pli ofte ol en aliaj regionoj aktivigas tiun
lastan homan sindefendan mekanismon - la memsugeston,
la kontrauemocian racion. Por ke oni povu sukcese
sugesti al si ion kio en normalaj cirkonstancoj estas
neebia, oni devas konvinkadi sin ghis oni ekkredas
tion. Racie vi scias ke vi ne povas marshi nudpieda
sur ardajhoj. Sed se vi sufiche longdaure konvinkadas
vin mem kaj iom post iom atingas rezultojn (komence
sur ne tro varmaj objektoj kaj poste sur chiam pli
varmaj), vi ekkredos ke tio eblas kaj vi vere
sukcesos. Tial homo kun sincera kredo ofte havas
sukcesojn kiuj limas kun mirakloj. Al tia homo
"tro ofte" okazas hazardaj bonshancoj. Char
la sincera kredo estas rezulto de la sufiche longa
kaj daura memsugestado, li kapablas pli ol aliaj
homoj, ne uzantaj tiun mekanismon.
Sed la homoj kiuj dum la vivo
ne ekzercis sian pozitivracian memsugestemon au kiuj
ne trovis grandajn idealojn kiuj igas ilin sincere
kredi pri io kio normale ne facile realigeblas,
reagas inverse en la kazoj kiam la limoj
transpasighis. Ju pli granda manko de io, des pli
kreskas la timo. Se la limo estas transpasita, la
timo farighas ech pli granda kaj anstatau agi racie
en la kontraua direkto, la racio influita de la timo
vidas ech pli grandajn problemojn, komplikajhojn kiuj
povus sekvi. La racia sugestado nun direktighas en
negativa senco, ghi vidas la situacion pli terura ol
ghi efektive estas, ghi provokas plian timon ktp.
ghis la timego kreskas al ne plu kontrolebla paniko.
La celo de la paniko estas strechi la fizikajn
fortojn maksimume. En panikstato glandoj sekrecias
multe pli ol normale kaj agas kiel dopingiloj en
sporto. Homo kiu normale ne povas kuri longe kaj
rapidege, en panikstato tion povas. Sed la panikstato
helpas nur en akutaj kaj individuaj situacioj (se
temas pri subita atako de murdisto au shtelisto
kontrau la homo sola, la paniktimo eble igos lin pli
forta por rezisti au por fughi), sed en chiuj aliaj
situacioj - kaj ili estas multe pli oftaj - la
panikstato kontribuas al pli rapida sindetruo. La
negativa sinkonvinkado, negativa memsugesto
kontribuas al tio ke la homo sugeste sin mortigas au
malsanigas pli rapide kaj pli danghere ol okazus pro
reala ekstera kauzo. Estas konataj kazoj ekz. en
primitivaj triboj de Australio: se la indighenaj
tribanoj kredas ke ili mortos kiam la sorchisto
direktos al ili magian bastonon, ili efektive mortos.
La kredo pri negativa sekvo same tiel sukcesigas la
negativajn konsekvencojn kiel la pozitiva kredo
sukcesigas la pozitivan evoluon. La racia elemento en
alarma stato sugestas plian timon, la timo provokas
pli alarman staton che la racio kaj tiu ankorau pli
kreskigas la timon ghis la panikstato kiu definitive
detruas. Estas konataj kazoj en la besta mondo kiel
ekz. unu el afrikaj gazeloj. Kiam ghi estas atakata
ekz. de leono, pro paniko ghiaj glandoj tiom
ekaktivegas ke ghi atingas nekredeblan rapidecon kaj
savighas de la leono - sed poste ghi mortas pro tio
ke tiu glandosekreciado tiom malekvilibrigis la
normalan korpan funkciadon ke ne plu atingeblas la
ekvilibro.