14. AMO KAJ
FAMILIO
Unu el la hereditaj ecoj de la
homo estas bezono al la sekso, allogo al la kontraua
sekso. Ghi estas iom diferenca de aliaj homaj bezonoj
char ghi ne trovighas en la homoj ekde la vivkomenco,
sed nur de la maturighaj jaroj. Krome, ghi ne devas
esti kontentigata regule chiutage. Tamen, en aliaj
siaj karakterizoj ghi identas kun aliaj homaj
bezonoj. Ghi enestas en ni kaj estas elvokata per
proksimeco de la aliseksa persono. Se iom longan
tempon oni ne kontentighas sekse, okazas
memkontentigho - au konscie per arta sinstimulo (masturbado)
au senkonscie dum dormado en songho. Same kiel
che aliaj bezonoj, tiel ankau rilate la sekson, kiam
proksimas la stimulo (aliseksa persono) kaj mankis la
seksa agado dum iom pli longa periodo - oni ekhavas
fortan deziron al ghi kaj sentas tion kiel iaspecan
negativan senton. Kontentigante sin per la geigho oni
ekhavas fortan pozitivan senton kiu kulminas en
ekstaza momento (orgasmo). Post la kontentigho
oni revenas al la ekvilibra stato sen sentoj (nek
negativa sento de bezono nek pozitiva de
kontentigho). La sekvo de tiu homa bezono estas
reproduktigho, la ekghermo de nova homo. Tion chiuj
scias kaj ankau tion ke la rezulto de la seksa
kontentighado, do nova ido, estas grava devo pqr la
du partneroj. Ili devos zorgi pri la infana evoluo
dum multaj jaroj ghis li au shi farighos mem
plenkreska. Tio estas grava tasko kaj ghi devas esti
organizita. La homaro evoluigis tian sistemon en kiu
oni taskigis zorgi pri infanoj nur tiujn du personojn
kiuj per seksa kontentigho igis la infanon. Do, la
gepatrojn. Char ne estas facile scii kiu estas la
patro, se la patrino sekse kontentighadis kun pluraj
viroj, la pli evoluintaj socioj (tiuj kiuj jam fondis
iaspecan socian organizajhon au shtaton) difinis
minimuman socian chelon - la familion kaj malpermesis
al homoj sekse interrilati antau ol ili oficiale -
per socia instanco - establis la familion. Tiu chi
oficialigo estas la geedzigho, kaj pri la
malpermeso sekse rilati antaue zorgas chefe la eklezio
(institucio de religio). Ekde la plej juna agho
la chirkauaj homoj kaj la kompleta socio (preghejo,
lemejo, gepatroj, najbaroj...) edukas la infanon kun
la celo ke ghi komprenu sian devon en la matura agho
fondi la familion, ke ghi devos al iu edz(in)ighi.
Dum longa historia periodo la organizo de la familio
estis tia ke oni devis tutvive esti edz(in)ighinta al
la sama aliseksa persono. Nuntempe, tio iom
shanghighis, sed nur parte.
De la plej frua agho ni estas
instruataj pri tio ke ni devos elekti iun kun kiu ni
devos kunesti dum la tuta vivo. Ne estas eble restadi
tutvive kun persono kiu kondutas malbone al vi, kiu
fizike ne plachas al vi, kiu kondutas kontraue ol
estas viaj vivkomprenoj. Sekve, oni devas pensi pri
tio ke oni trovu personon al si konvenan, idealan, la
plej bonan, la plej allogan, la plej saghan, la plej
mildan, la plej altruisman. Por plene elvishi chiun
ideon ke eblas alia solvo, la socio dum jarmiloj
trovis sennombron da manieroj por konvinki chiun
unuopulon dum la juneco ke li devas serchi sian
"idealan" parulon. Pri tio oni skribas
amkantojn, poemojn, romanojn, oni konstante bombardas
la homan psikon per la vorto "amo", donante
al ghi afekcian, mistikan signifon de psika ekstazo.
Oni parolas pri supersento por kiu indas vivi,
respektive indas perdi la vivon, se oni perdas la
amon. Tiel konstante endoktrinata, juna persono
ekkredas tion kaj atendas, serchas tiun personon de
la vivo, tiun por kiu ekflamos la plej sankta el
chiuj fajroj - la amo. Kaj efektive, tio ja
trafas plej multajn. Ili enamighas, ekhavas fortan
deziron kunesti kun la koncema enamighato kaj kun
neniu alia.
Kiel fakte ekestas tiu sento de
enamigho? Simple, per la memsugesto. Konsciante la
neprecon edzighi junulo observante chiun liberan
junulinon kaj al sia agho proksiman, konscie au
nekonscie pensas pri shi kiel potenciala edzino.
Proksimume duono da virinoj estas apriore simpatiaj
al chiu viro kaj inverse - do, iu ajn el la 50%
aliseksaj konatoj povas teorie farighi via edz(in)o.
Se hazarde al iu el ili vi ekrilatas pli proksime,
pli longe kaj rimarkas ke tiu persono havas la saman
opinion kun vi pri iu libro, pri iu kanto, ke shi au
li shatas la saman sporton, eble havas ech plurajn
aliajn similajn emojn, vi chiutage per memsugesto
kreos en vi el tiu persono iun speciale valoran, tre
bonan, saghegan, mirindan. Dum tiu memsugesta proceso
vi subkonscie malakceptos rimarki ankau negativajn
ecojn de la kara persono kaj simple vi ilin ignoros.
La homo kreata en vi chiutage kreskegos pli kaj pli
kaj vi fine konvinkos vin mem ke vi ne povas vivi sen
la plej ideala, la plej perfekta persono kiun vi
konas. Sed jen problemo: tiu persono eble tute
ne kun la sama intereso vidas vin, ne enamighis al
vi. Shi eble enamighis al alia junulo, au simple ne
enamighadas tiel rapide! Tiam vi suferos, deziregos,
suspiros, sed ne povos kontentigi vian psike
memsugestitan bezonon. Kaj ghuste tio ke plej ofte oni
enamighas plurfoje al malghusta persono, al tiu kiu
ne reciprokas la enamighsenton, montras ke tiu chi
sento efektive ne estas iu mistera signo pri tio ke
vi trovis la di-difinitan parulon por vi. La enamigho
estas ja granda trompo flanke de la socio kontrau la
individuo. Pelante la homon al la familia nesto, ghi
plenigas la cerbon de chiuj pri tiu mistera
"amo" kaj devigas nin memsugeste elpensi la
perfektulon por ni. Kaj kiam fine post pluraj
malsukcesoj okazas la reciproka enamigho au iu alia
ekstera premo rezultigas la geedzighon kaj realigas
la kondichojn por plene kontentigi sian deziregon
oficiale vivi kun sia amata, havi kun li au shi
seksrilatojn, establi familion, tre baldau la
enamigho malaperas. Kial? Char en la komuna kunvivo
oni ne plu nur parolas amvortojn, ne nur
interkisighas, recitas poemojn, sed oni ekzorgas pri
la materiala vivo. Kaj tiam tre baldau ambau
enamighintoj konstatas ke la alia "tiel malguste
ruktas post la mangho", au "tiel strange
ligas la shulachojn" au kontrauas tiun nepran
acheton... ktp. ktp. Subite oni ne plu povas ne vidi
chion tion kion oni en la proceso de memsugesta
idealigado ignoris. Kaj dum tre mallonga periodo la
ulo au la ino farighas tute ne ideala. Se tamen en la
seksa rilato ili bone kongruas kaj havas certajn
komunajn materiajn interesojn, ili alkutimighas unu
al la alia kaj kunvivos eble la tutan vivon en la
familio, kompreneble tute ne ideala, familio kun
multaj nekontentigaj situacioj, kun kvereloj kaj kverelegoj.
Se tamen montrighos ke ech en la seksa vivo ili ne
kongruas ili disighos, ech se ili havas infanojn.
Malgrau la komenca ideala enamigho! En evoluintaj
landoj chirkau unu triono de la geedzaj paroj
divorcas. Treege multe. Ankau tio montras kiom trompa
estas la memsugesta "enamigho".
Mi ne konas enedzecan paron pli
ol kvinjaran kiu estas kontenta kaj vivas
"feliche" kiel oni kredis en la tempo de
enamigho. Ankau pli frue oni jam ne kontentas sed la
plej multaj sin ankorau konvinkadas ke eble temas pri
necesa tempo por alkutimigho kaj kashas siajn
malkontentojn.
Disde la enamigho oni devas
distingi la amon. La amo estas sento kiu venas de nia
bezono pri socia vivo, de nia altruismo. La homo
estas socia estajho kaj en li enestas konstanta
bezono esti kun aliaj. Tiu sento kiun ni nomas la
amo, rilatas al kiu ajn persono proksima, ne nur
aliseksa, kaj ne rilatas nur al unu persono sed al
multaj - al chiuj kiujn oni shatas pro certaj psikaj
similecoj, komunaj celoj au idealoj. La amo al
gepatroj, gefratoj (miksita ankau kun malshato), la
amo al amikoj, samcelanoj, estas la amo kiu tushas
nur parton de tiuj aliaj amatoj, ne ilin komplete,
kaj ne necesas ilin tute idealigi por emi esti kun
ili. Do, ekzistas la amo kiel bezono kontentigi sian
societemon kaj preto oferi sin por aliaj, kaj tia amo
ekzistas ankau inter la sin estimantaj kaj tolerantaj
geedzoj. Sed la ideala amo al aliseksulo estas
elpensajho, intenca socia trompo. Ekzistas nur bezono
pri sekso kaj bezono pri societemo. La vera sekso,
kompreneble, inkluzivas la kondutojn kiujn oni
atribuas al la amo - la mildon al la alia, la klopodon
kontentigi la alian (do, sinofero), sed ghi estas
afero de bezono, ja oni mem plej bone ghuas en sekso
se oni sentas ke la kunulo klopodas kunhelpi, do vi
repagas tion klopodante ankau kontentigi la kunulon.
Sed bedaurinde tia bona, vera amsekso malofte okazas
char granda kvanto da homoj chu pro sia primitiveco
chu pro nehomaj kondichoj en kiuj ili vivas, au pro
diversaj malpermesoj de la socioj kiuj difinas iliajn
rilatojn (religiaj kaj aliaj) neniam atingas tiun
stadion de seksa kunvivo - simple ili parighas rapide
kaj beste ne atentante unu pri la alia. La enamigho,
sekve, apartenas al la sfero de egoismo (arte,
memsugeste provokita forta emocio kiun oni bezonas
kontentigi) kaj ghi neniam rezultas per altruismaj
faroj. Enamighintoj au kelkfoje sin mem mortigas
(negativa memsugesto troigita ghis paniko) au kaze de
malsana jhaluzo mortigas aliajn personojn. Ili neniam
faras ion bonan por aliaj, ion altruisman.
La amo apartenas al la sfero de
altruismo, ghi ne manifestighas per tiel akuta kaj
fortega sentshpruco, sed per deziro fari ion por alia
persono au grupo kiu kunagas por la sama celo, por la
sama idealo, ne postulante rekte la repagon, sed
kredante ke chiuj en tiu grupo agos en chiuj
cirkonstancoj por la bono de la grupo, ke chiuj estos
solidaraj kaj neniam perfidos la alian.
Foje en internacia esperantista
arangho mi demandis kial mi pretas disponigi miajn
domshlosilojn al tute nekonata persono el eksterlando
kaj lasi lin au shin restadi en mia hejmo sen mia
cheesto, se tiu estas esperantisto (pruvante tion per
parolado de Esperanto), dum aliflanke mi tion neniam
farus al nekonata mialanda persono (kiu parolas mian
gepatran lingvon)? Oni ne sciis respondi. La respondo
estas simpla. Esperanto-movado nuntempe konsistas el
idealistoj kiuj deziras per sia sinofera laboro
kontribui al la idealo pri tutmonda komprenighado.
Chiu kiu faris la penon lerni ghin sufiche kvalite
certe posedas tiun idealon. Ja neniun materian
avantaghon li povas rekompence ricevi. Temas pri mia
absoluta konfido kaj kredo ke tiuj personoj certe ne
faros al mi ion malbonan, temas pri mia sindono al
ili, mia amo al tiuj homoj pri kiuj mi scias ke ankau
ili havas la sanian amon. Kaj mi ankau multfoje havis
similan helpon che aliaj esperantistoj. La amo ne
povas rilati nur al unu persono, iu idealulo kiun ni
opinius la nura inda je nia amo kaj plena sindedicho.
Tia persono ne ekzistas. La amo rilatas al pluraj
homoj pri kiuj vi scias ke ilia altruismo estas pli
forta ol egoismo, kaj kun kiuj vi ne kontaktas en
chiuj vivosferoj. Certasence vi povas doni vian amon
al la tuta homaro, al suferantoj per via kontribuo en
helpkampanjoj kaj simile.
Mia edzino estas pli altruisma
ol egoisma. Kaj mi amas shin serioze kaj havas plenan
konfidon al shi kiel homo kiu neniam min perfidos au
intence je mia malutilo faros ion utilan por si.
Tamen, kun shi mi rilatas ne nur en aferoj kiuj estas
altruisma-karakteraj. Mi havas multajn kontaktojn
rilate tre diversajn materiajn vivproblemojn, rilate
la aferojn de persona au familia egoismo. Decidante
pri chiutagajhoj ni ofte malsamopinias kaj ankau niaj
"kompleksoj" estas sufiche sinkontrauaj.
Tial ni multfoje kverelis, en ni ofte provizoris
forta sento de reciproka malemo (eble malamo), ni
plurfoje pensis ech pri divorco, sed tamen, chiam
tiuj provizoraj sentoj pasis kaj ree malsinkis tiu
konstanta forto en mi - la amo al shi kiel persono
altruisma, konfidema kaj mia bezono kontentigi shin,
esti je shia dispono kaj neniam perfidi shin kiel
homon.
Che personoj kun kiuj oni vivas
(edzo, edzino, patro, patrino ktp.) povas paralele
kunekzisti la amo kun diversaj manifestadoj de la
egoismo. Tio estas aparte grava en la rilato inter gepatroj
kaj gefiloj. La gepatroj ne akiras automate, per
la nasko la "misteran" amon al la infano
(estas ja multaj kazoj de patrina forlaso de la
novnaskito), sed tiu amo kreskas kun la dauro de la
kunvivado. Ekzistas ja instinkta emo helpi al senpova
infaneto kaj zorgi pri ghi. Tiu instinkto estas en la
heredobazo pri reproduktigho. La infanoj dependas
plene de siaj gepatroj kaj instinkte ili sentas tion.
La plej etaj infanoj, kelkmonataj jam ploras se
prenas ilin fremda persono kaj etendas manetojn al la
gepatroj. Tiu reciproka bezono esti unuj kun la aliaj
estas parto de altruismo kaj la amo - sed ghi estas
neegala - la infano devas akcepti siajn gepatrojn kaj
ne povas elekti ilin. Ni ja vidas multajn gepatrojn
kiuj launature estas malpli altruismaj kaj malpli
kapablaj ame sin oferi ech por la propraj infanoj.
Cetere, ju pli kreskas la infano, des pli kreskas en
la gepatroj ankau egoismaj sentoj rilate al ili.
Enamigho (memsugesta sinkonvinko ke ghuste chi tiu
ilia infano estas la plej kapabla, la plej bela ktp.)
kaj la potencemo, la regemo super ili (postulo pri
absoluta obeemo). Tiuj chi kreskantaj egoismoj
gepatraj iom post iom superas la forton de la amo.
Tio nepre elvokas ankau reziston kaj egoismighon de
la infanoj (malamon). Se la gepatroj en la periodo de
infana maturighado ne kapablas kompreni ke ili devas
rezigni pri siaj egoismoj kaj ekrilati al la infanoj
kiel al egalrajtaj personoj kiuj meritas la amon, la
infanoj mem farighas egoismaj, ne amas la gepatrojn,
ech kontraue - klopodas liberighi de ili laueble pie]
frue, provas fughi el la gepatra hejmo, kaj restos
vershajne tutvive pli egoismaj ol altruismaj.
La enamigho de la gepatroj al
la propraj infanoj estas same trompa fakto kiel chiu
alia enamigho. La infanoj suferas pro tio, kiam la
gepatroj postulas, atendas de ili ion kion ili ne
emas au ne kapablas. Au ili farighas sinpufaj etaj
egoistoj eluzantaj diversmaniere la stultan enamighon
de la gepatroj.
Regi super la infanoj estas ja
emo al potenco. Alkutimighinte al tio ke la infano
devas obei ilin, la gepatroj poste, kiam la infano
ekplenkreskas, ne kapablas kompreni ke tiu regado en
la frua ago servis al la amo, sed ke daurigo de la
supereco kaj apliko de potenco nun transiras al la
sfero de egoismo, emo al superrego.
En la periodo antau la
geedzigho junaj homoj serchas kaj plej ofte trovas
grupojn en kiuj ili kontentigas sian bezonon pri
societemo, vivigas sian altruismon. En tiaj grupoj
ili trovas amikojn, kutime plurajn. Post la
geedzigho, oni dedichas sin al la familio kaj tiuj
amikecoj iom post iom malaperas. Tiam la societemo
devas esti kontentigata en la familio mem. Kiam la
infanoj elkreskas kaj forlasas la familion, la
gepatroj restas solaj - sen infanoj, sen amikoj (au
kun tre malmultaj). Iliaj bezonoj pri societo sed
ankau pri potencemo super iu devas trovi ian vojon.
Tion la nuna mondo plej ofte solvas per la institucio
de geavoj. Ricevi nepojn estas la solvo. Havi nepojn
por maljunuloj signifas havi societon kaj havi
regatojn.
Jen plia kauzo por la socio
ghenerale instigi kantistojn kanti pri la mistera amo
inter junulo kaj junulino, verkistojn verki
amromanojn (kiuj chiam finighas per "kaj tiam
ili geedzighis"), pri superba, chieleca parvivo
por psikologie devigi ilin enamighi kaj ekkonstrui la
familion kaj tiel plenumi siajn du devojn al la
nacio: daurigi ghin kaj doni al la maljunuloj novan
vivosencon.
Miaopinie, venos iam tempo kiam
tiaj trompoj ne necesos. Oni povus imagi la jenan
vizion: Se la socio, la shtato estos sufiche richa ke
ghi povos organizi planan naskadon (ekz. ke chiu
virino, krom la malsanaj, devus naski du infanojn)
kaj edukadon ne en familio (ekzemple en instancoj
similaj al infanghardenoj kun malgrandaj grupoj kaj
anstatau profesiaj vartistinoj, la prizorgon plenumus
chiuj civitanoj lau certa vicordo) la infanoj, ne
havante familion kaj "gepatrojn" egalece
startus en la vivon (ne unuj en richaj kaj aliaj en
malrichaj cirkonstancoj), havus pli da
"gepatroj" (pluraj civitanoj-edukistoj) kaj
pli da diversaj influoj, ne havus dangheron pri
egoismoj de la "veraj gepatroj", char post
la maturigho tiu chi organizita komuna familio chesus
ekzisti. En tia sistemo ankau la plenkreskuloj
(gepatroj) ne havus premon pri nepreco de geedzigho,
ili havus taskon rilati al infanoj dum du, tri tagoj
en semajno lau organizita vicordo, ili estus liberaj
elekti kiam ajn lau cirkonstancoj la sekspartneron
kaj ne devus trompadi sin mem pri sercho de ideala
kunulo.
Nuntempe, kiam tio ankorau ne
eblas, almenau en granda plimulto de la mondaj
shtatoj, la solvo povus esti iaspeca neformala
familio, neregistrita geedzigo en kiu ambau partneroj
estas formale nedevigitaj. Ili devas lau la propra
konscienco helpi la familion, esti sindonemaj kaj
tamen liberaj foriri el ghi kiam ajn. Tio, nature,
metas pli grandan sharghon sur la virinon, char se la
patro simple foriras, shi devas sola zorgi pri la
infanoj. La leghoj tiusence devus esti maksimume
rigoraj ke la patroj tiukaze devas certigi grandan
kvanton da financoj por la solrestinta familio. Sed
ankau la virinoj devus esti multe pli raciaj kiam ili
elektas partneron, kiam ili planas la nombron de
infanoj kaj ili ne lasu sin trompi per la romantiko
de la "enamigho" formante familion kun tute
malghusta persono.