15. VIRO KAJ VIRINO

La seksa diverseco kaj fizikfunkcia diverseco de viro kaj virino iom diferencigas ankau ilian psikan funkciadon. Male ol la kutima socia pensmaniero nuntempa - kaj ni scias ke ghi estas virmastra socio - la fizika vero estas ke la viro estas objektive pli bela kaj la virino fakte pli eltenema. Chie en la naturo oni tion povas vidi - la viraj ekzempleroj havas ian "ornamajhon". Leqnoj, pavoj, kokoj ktp. Ankau la homoj. Viro havas barbon, lipharojn - virino ne, viro estas pli granda, pli elstara. La viro ja estas pli forta ol virino sed ne pli eltenema. La virino ja estas tiu kiu povas produkti pli da energio, kiu malpli rapide lacighas. La virinoj antaudestinitaj por naski kaj pene zorgi chiam kunportante la infanojn estas nature dotitaj per pli da daura forto, pli da energio. La nun valida starpunkto (ja pro la vira shovinismo) estas misa, char la viroj estas pli feblaj kaj pli ornamitaj, do, pli belaj estajhoj el inter la du specoj de la homoj. Kompreneble, la cerbo de ambau estas la sama kaj samkapabla. Nur kelkaj glandoj diference sekrecias, kelkaj organoj ekzistas nur che virinoj kaj kelkaj nur che viroj. Tiuj fizikaj diferencoj ne influas la inteligenton, la saghon, nur iomete influas la psikon, la kondutmanieron. Miaj vivspertoj diras ke en granda plimulto virinoj estas pli sekurecemaj, pli konservemaj, pli inertaj ol viroj. Ili emas pli gardi la atingitajn rezultojn, pli batali por la daurigo de la stato ol por la shanghoj kaj novoj. Lau mi tio estas ia sola psika diferenco iel ennaskita. Pensu pri la fakto ke en la seksorganoj estas esence jena diferenco: la virino produktas dum unu monato nur unu vivchelon - la ovon, la viro prqduktas dum unu tago kelkajn milionojn da vivcheloj - la spermatozoidoj. Sajne, la viro havas multon superfluan kaj povas forjheti, povas riskadi. La virino ja havas nur unu ovon por gardi kaj ne rajtas riskadi. Iel, shajne, tiu fizika fakto influas la psikon. Sed tio ja estas la nura diferenco. Se la virinoj estas averaghe pli religiemaj ol sciencemaj, tio shuldighas al la fakto ke la reganta vira shovinismo devigas la virinojn laueble resti hejme kaj trakti la infanojn. Tial la virinoj ne havas la okazon samgrade edukighi au konfirmighi en laborpostenoj kiel la viroj. Malpli science edukitaj, ili emas pli al religioj kaj metafizikaj kvazauscioj serchante la pli simplajn klarigojn por la vivosenco.

Se la virinoj estas averaghe pli raciaj kaj materiismemaj koncerne elekton de edzo, starton de familio k.s. tio shuldighas same al la socia organizo en kiu la viroj lasis multe pli grandan respondecon al la virinoj pri la posteularo.

Ni sendube devas konkludi ke la pozicio de virino en la socio nuntempe estas subula.

Plej ofte junulino edukita moderne, en landoj kie oni klopodas plibonigi tiun staton kaj instruas ke ili estas egalrajtaj kun la viroj, tre surprizighas kiam en la familio kaj en la entrepreno ili konvinkighas pri kia malegala pozicio temas.

Ech viroj tre sincere kredantaj pri la egalrajteco en la geedzeco automate sub la influo de sia eduko postulas de la edzino kuiradon, gladadon, lavadon ktp, postulas de shi plenumi la tiel nomatajn virinajn laborojn, dum li - la viro - zorgos pri teknikaj aferoj, riparoj ghenerale, gvidado (la tiel nomataj viraj laboroj). Estas ja klare ke la "virinaj" laboroj estas pli premaj, pli temporabaj, pli fizikaj, pli dauraj kaj la "viraj" pli decidaj, malpli temporabaj, ech pli facilaj.

La plejmulto de viroj ech miras pri tio, kiam la virinoj malkontentas pri chi tia "ordo". Imagu nur kiel okazas en malevoluintaj socioj en kiuj virinoj ech ne rajtas pensi pri tio. Nuntempe en balkanaj, tamen europaj landoj, ekzistas vastaj teritorioj kie la virinoj estas ne servantoj, sed ech sklavoj de la viroj. La familioj vendas inajn infanojn al familioj che kiuj ili edzinighos. La virinoj absolute devas obei chiun ordonon de viroj (edzoj) kaj ili neniel rajtas okupighi pri kiu ajn agado en kiu oni decidadas. La cirkonstancoj en kiuj la virinoj estas pli au malpli sklavigitaj regas nuntempe en pli ol duono de la mondo. La tuta shtata organizo de la materia kaj spirita vivo servas al la ekzistanta stato de vira superrego - oni tiel edukas hejme kaj en preghejo, oni proklamas tiajn leghojn kaj moraltabuojn. Virino kiu ne obeas al tiuj leghoj kaj kutimoj de siaj medioj estos chu spirite chu korpe detruita kaj forigita el la socio.

En la plej evoluintaj socioj kie la konscio pri tio estas la plej forta kaj la pozicio de virino la plej bona, tamen ekzistas multaj nerektaj formoj reteni certagradan superregon super ili. En plejmulto de europaj kaj amerikaj shtatoj oni havas leghojn per kiuj oni malstimulas la enpostenigon de ambau familianoj. Tio praktike restigas virinojn hejme, char estas pli "nature" ke ili zorgu pri infanoj. La viroj perlaboras monon (kaj estas mastroj). Kvankam ekzistas leghoj kiuj shirmas virinojn se la viro forlasas ilin, tamen ili ne estas shirmataj de spirita malrichigho, de maleblo labore konfirmighi, partopreni en politika vivo ktp. En landoj de suda Azio kun alta materia vivnivelo kaj teknologia progreso, sed tradicia, ankorau antau ne longe feuda vivkutimaro rilate la familion kaj moralon, la diferencoj estas ech multe pli grandaj. Virinoj nur escepte laboras, kaj la kutimoj precize preskribas la pozicion, konduton kaj vivmanieron de virinoj lau tute strikta divido al viraj kaj virinaj funkcioj.

Kaj same tie! la virino en granda plimulto de shtatoj kaj teritorioj estas servanto al la viro ankau rilate la seksan "servon". Anstatau esti egalrajta en la seksa vivo kaj samlibera, shi devas plej ofte nur obei al viraj ordonoj. Char la virino bezonas pli da tempo por travivi verajn plezurojn de la seksa aktivado, ol la viro, la plej granda kvanto de virinoj en la mondo vershajne neniam en la vivo travivas verajn plenajn psik-fizikajn ghuojn en la sekso. La nura monda regiono kie la virinoj tre proksimighis al reala egalrajteco, kie ili ech preskau samnombras en politikaj instancoj, estas Skandinavio. Espereble, el tiu regiono la tendenco vastighados al aliaj landoj.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ