26. TRADICIO KAJ NOVEMO

Se ni studas iun ajn fenomenon, ni povas observi la momentan staton - ekz. analizi el kio konsistas iu planto en unu momento, t.e. analizi la statikan situacion, kaj tiu stato estas sinkrona stato - au ni povas studi kiel tiuj sinkronaj statoj dum la tempopaso shanghighadas (bildeto post bildeto), t.e. komence oni vidas semon, poste la tigon kaj radiketon, poste pli longan tigon kun folioj ktp. Tiu observado de dinamikaj shanghoj estas diakrona studo.

En la soclaj sciencoj la diakroneco estas historio, studo de evoluo de sociaj statoj dum la tempodauro. La homoj chiam kreadis kaj konstruis, kaj ju pli iu shtato dauris des pli da longdauraj valoroj kreis ties popolo(j). Tiuj valoroj povas esti iuj artaj belajhoj (arkitekturaj, skulptaj, pentroartaj, literaturaj... verkoj), socia ordo kiu donas al la loghantaro altan stadion de sekureco, stabileco au demokratio kiel ekz. en Skandinavio kie oni havas altan nivelon de richeco, laboreblo, sekureco por normalaj kaj handikapitaj personoj, demokration, ordon kiu malebligas establon de diktatoroj kaj plej eble multe da libereco elekti laborfakon, hobion, loghlokon ktp), stabilajn moralajn kvalitojn. Tiuj kvalitoj atingitaj dum stabila evoluo de iu shtato au popolo tra pluraj generacioj, devas esti estimataj kaj plu praktikataj au gardataj. Ne forgesi popolajn tradiciajn kulturojn kaj arton (folklorajn kantojn, dancojn, muzikon, popolkostumojn), ne forgesi bonajn kaj pozitivajn ekzemplojn de moralaj kaj kuraghaj faroj de prauloj, ne forgesi iujn lertojn, metiojn, sciojn kaj kondutojn estas devo de chiu eduka sistemo por gardi pozitivajhojn de la tradicio, de dauraj valoroj. Char ja nenio estas eterna kaj chio shanghighas kaj iam malaperas (mortas), tiel ankau la tradiciaj valoroj ne estas eternaj. Kiel jam dirite en la chapitro pri moralo, ankau ghi shanghighas kaj dependas de historiaj cirkonstancoj.

En iuj regionoj sur Balkano estas morala afero venghi sin sange al familio kies membro iam faris sangan delikton al iu ano de ties familio. Tio nomighas Sangvengho. Se foje iu en via familio estis vundita au mortigita, la plej maljuna filo el ghi devas iam ajn efektivigi la venghon mortigante iun ajn viron de la familio kies ano damaghis la vian. Se tiu filo ne volas plenumi tion, li estos eljhetita el la familio, malagnoskita, kaj li povos plu vivi nur tre for de la propra familio. Tiu tradicia "valoro" evidente neniel estas ia civiliza atingajho pri kiu la tuta mondo devus fieri. Tamen, en la antauaj primitivaj tempoj ghi havis gravan signifon char ghi devigis la homojn en tre krudaj vivkondichoj, en socia organizo tre labila, preskau senshtata, sen jughistoj, sen garantio pri justo, laueble ne tro ofendadi au murdadi - char chiuj ja sciis ke atendas ilin la neevitebla vengho. Ke tio daure ekzistas en la plej malrichaj partoj de Balkano pruvas unuflanke ke la mizero eh tiuj regionoj estas ankorau grandega kaj ke la shtataj civilizitaj institucioj ankorau tute ne estas sufiche fortaj kaj autoritataj ke la popolo povu plene fidi al ili, kaj aliflanke ke la tradicioj dependas de la historiaj cirkonstancoj, ke ili ne estas nepre defendeblaj por chiam, ke oni ne rajtas chiujn tradiciojn automatisme observi kiel pozitivajn kaj nepre konservendaj nur tial ke ili estas tradicioj.

La kontrauo al la tradicio estas la novemo, la tendenco al novkonstruado, novkreado, pliperfektigado de la vivo, de la arto, de la socia ordo, de la humanismaj cirkonstancoj.

Kiel ekzemplo por montri la signifecon de la novemo estas la ekesto kaj rolo de Usono. Antau iom pli ol 200 jaroj ne multaj homoj venintaj el diversaj landoj de Europo fondis novan shtaton. Ne havante komunan tradicion (estante anoj de diversaj popoloj), ne havante komunan historion, ech ne parolante komunan lingvon, ili havis nur komunan vizion de la estonto. Liberigitaj de negativaj aspektoj de tradicioj ili kreis rapidege novan potencan shtaton, pli fortan kaj socie pli progresan ol iu ajn alia.

Ne eblis elekti komunan religion kaj ritojn - do, ili elektis demokratian toleremon por chiuj religioj, ne eblis elekti kiel sociordon iun europan monarkion sed ankau ne indianan tribisman sociordon - do, ili elektis respublikon kun demokratia, federalisma kaj liberalisma sistemo. Chio tio liberigis la homojn de la balasto perdi tro da tempo kaj energio konsiderante negativajn trajtojn de tradicioj, ili povis labori, fidi al la scioj, al la racio, al la novo. Kaj ghuste Usono estas meritplena ke la mondo rapide enkondukis modeman industrion, kapitalisman ekonomian dinamismon kaj stimuladon al novaj malkovroj, akceptis la kredon al la laboro kiel la chefa portanto de la pli richa, sekve pli bona kaj humana homvivo.

Same kiel socioj tiel ankau unuopuloj estas duspecaj: iuj pli tradiciemaj, juj pli novemaj. La unuajn oni ankau nomas konservativaj kaj la duajn progresemaj. La tradiciuloj chefe pensas pri tio kiel laueble longe konservi atingitajhon, la efektivigitan konstruajhon. La progresemuloj esence pensas pri tio kiel konstrui kaj krei novajn produktojn, novajn konstruajhojn, konsciante ke nenio restas eterne. La ghusta ekvilibro inter la du vidpunktoj, la ghusta kombino inter !a tradiciemo kaj la novemo estas ja denove la solvo de nia dilemo.

Se ni havas domon, estus malsaghe (kaj tro koste) tute malzorgi pri ghi, lasi ghin rapide shrumpi kaj disfali - pensante pri tio ke chiukaze ghi iam ne plu estos riparebla. Same neracie estus kiam la domo jam estas malnova chiam klopodi nur fliki kaj riparadi ne organizante sin ghustatempe por povi ekkonstrui novan (shparante, certigante enspezojn). Same tiel en la socio necesas estimi tradiciojn, daurigi valorojn kaj plu apliki ilin, se oni konstatis ke ili ankorau estas pozitivaj por la koncerna popolo. Sed oni chiam devas pridubi, reprikonsideri ilin kaj enkonduki novajhojn kiuj estas pli bonaj, pli justaj.

En Sudeuropaj tradiciaj vilaghoj ankorau nuntempe estas gravaj tradicioj kunvivi lau la triba maniero en kiu pli vasta familio estas la chefa autoritato (pli grava ol la shtato), en kiu validas la tradicia legho ke la autoritaton havas la plej agha en la familio, en kiu la familio maksimume solidaras kun siaj anoj, protektas ilin ktp, kiel ekz. en suda Italio kaj vershajne en plej multaj malrichaj landoj en Afriko, Sudameriko, Azio. Tiu rigida familie-tribeca legharo en ekstremaj formoj au en kondichoj kie ghi perdis sian funkcion estas negativa aspekto de tradicio, kiel ekzemple la fama itala mafio en Usono kiu tute sklavigas unuopulon, enkondukas severegan hierarkion, subachetemon, obeemon, malprotekton de nefamilianoj, krimon.

En la urboj, aliflanke tio ne plu validas kaj la familioj farighis chefe malmultnombraj, perdante la kontakton kun pli vastaj familianoj (ghi restas nur je la nivelo: gepatroj-gefiloj); rapide dissolvighantaj. Se shtato estas richa kaj demokratia, tia forigo de larghfamilia, triba solidareco estas pozitiva, char ghi liberigas la individuon kaj chiu individuo tamen havas certigitan esencan sekurecon kiun garantias la shtato (havi laboron, socian kaj malsanasekuron...), sed se la shtato estas ankorau malricha, kompleta rezigno pri tia tradicio ne eblas, char nur la familio estas garantio por la unuopulo pri la baza sekureco.

El tradicioj fontas ankau la naciaj fieroj. Char la tradicioj estas diferencaj, ili diferencigas la popolojn kaj kuntenas ilin en la komuna kredo pri la propra valoro. Ech se iu popolo vivas en tre mizeraj, neevoluintaj kondichoj, ghi fieras pri si mem asertante ke ghiaj specifaj tradicioj estas io aparta, unika kaj valorega. La tradicioj estas bazo de la patriotismo. Dum la patriotismo enhavas tiun funkcion ke ghi kuntenas la homojn en kunlaboro kaj ekvilibra aktivado kun la celo pli rapide evolui, kuntenas ilin en la fiero pri certaj sukcesoj en konkurado kun aliaj popoloj, ghi estas pozitiva. Sed kiam ghi transpasas tiun fajnan limon kaj farighas shovinismo, naciismo, tromemestimo kunproduktanta malamon kaj malestimon por aliaj, asertado ke nur la propraj tradicioj estas la plej bonaj dum tiuj de la aliaj estas malvaloraj - tiam la tradicioj servas al tre negativaj celoj, servas al malsana socio por provoki militon, kauzi la plej grandan socian malbonon. Nur novemo kaj malakcepto de tiaj tradicioj au shoka malvenko en la provokita milito povas resanigi tian shovinisman malsanan socikorpon.

Sed ankau la tro hasta akcepto de novajoj forjhetante senpripense malnovajn tradiciojn povas esti tre danghera. Rezignante pri iuj agrikulturaj tradicioj pluraj aziaj popoloj kauzis rapidegan malaperon de arbaroj kio havas longdaurajn konsekvencojn kaj por ili kaj por la homaro. Akceptante la freon-industrion, oni rapidege detruis la ozonsferon kaj endangherigis la tutan homaron. Grave estas chiam saghe serchi solvojn kiuj konsideras kaj la tradicion kaj la novon, kiuj trovas laueble ghustan ekvilibron inter ili.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !