27.
MILITO KAJ PACO
Normala, senkonflikta funkciado
de rilatoj inter unuopaj sociaj grupoj analogias al
la normala kunfunkciado de unuopaj organoj en iu
vivorganismo. La kondicho por la normala funkciado
estas ke chiuj organoj estas sanaj, normalaj. Se nur
en unu el ili ekestas certaj nenormalajoj, tuj
shanghighas chiuj interrilatoj, simile kiel en iu
motoro kiam rompighas ekz. rimeno, la radoj kaj
dentradoj post ghi haitas kaj tiuj antau ghi
plirapidighas.
Samtiel okazas inter diversaj
homgrupoj kiel sociaj organoj en la homara organismo,
senkonsidere chu temas pri rilatoj inter najbaraj
triboj au popoloj.
Kiam en iu popolo regas reganta
socitavolo (kasto, klaso, kliko) malekvilibre, la
regado kondukas al forta malkonkordo inter la
regantoj kaj la cetera popolo pro kio ekestas tensioj
kiuj endangherigas la regantan tavolon. Por reteni
siajn privilegiojn kaj poziciojn la regantaro povas
au klopodi rekapti la ekvilibron - doni certajn
rajtojn al la popolo, mildigi la tensiojn - au bremsi
la popolon, perforte malebligi ghian ribelon.
Primitivaj regantoj kutime uzas la duan varianton. Se
ili havas sufiche fortan armeon kaj policon, ili
sukcesas bremsi la popolon per represalioj. Sed tiu
bremsado ne forigis la strechon, nur subpremis ghin,
kaj ghi kostas multe. Tial la sekva pasho de tiaj
regantoj estas serchi elpensitajn au arte kreitajn
eksterajn malamikojn por tiel turni la popolan
furiozon al alia direkto kaj sciigi al ili ke
ekzistas pli terura malbono ol estas la propra
regantaro -aliflanke oni tiel povas ekuzi la armeon
kiu ankau pro la eksterorda stato estas tro strechita
kaj bezonas la malstrechighon. La regantaro
ekprovokas intence najbaran popolon por ekmiliti, kaj
serchas tiun el la najbaroj kiu shajnas al ili
momente malpli forta, malpli armita, malpli preta por
militi.
La kauzo de la milito estas la
nenormala, neekvilibra, nepripensita regado far de
certaj regantoj. Tial la paco dependas de tio chu la
internacia monda komunajho zorge atentas pri tio kiel
regas la regantoj chie en la mondo, kaj chu la pli
evoluintaj shtatoj kiuj atingis la ekvilibran
regmanieron sufiche atentas pri tiuj shtatoj kiuj
postrestas por ghustatempe malebligi internan evoluon
kiu poste povus kauzi la militon.
La plej komplikaj situacioj
estas en shtatoj kiuj konsistas el pluraj kaj
malsamevoluintaj popoloj. Kutime ili ekestis per
konkerada disvastighado de iu militanta popolo kaj
per subjugigo de aliaj popoloj. Pro tio ili funkcias
nenormale - tiel ke la popolo kiu subjugigis la
aliajn konstante restas domina kaj privilegiita. Pro
tio la aliaj popoloj atendas momenton kiam ili
klopodos liberighi el sub tia prema pozicio, ribeli
por povi eliri el la subjugiteco. Sed dum la dauro de
tia stato la popolanoj intermiksighas, sur la iam
"pura", ununacia teritorio chiam pli
intermiksite vivas kaj la apartenantoj al la
subjugitoj kaj al la subjugintoj. La eventualaj
ribeloj tiam farighas komplikaj char oni ne povas
sammaniere trakti kiel malamikoj grandan kvanton da
alipopolanoj kiuj jam longe kunvivas tie chi, kiuj
ankau edz(in)igis alipopolan edz(in)on, samkiel la
oficialan armeon de tiu alia popolo. Se la domina
popolo neniel chesas konduti domine, privilegie kaj
subjugante, nepras konflikto kiu povas farighi
longdaura kaj tie problema rilate la finsolvon
(Libanono, Sovetio, Norda Irlando, Israelo,
Jugoslavio, Etiopio, Shrilanko, Sudafriko...)
La nura justa solvo por tiaj
shtatoj estas konfederacia organizformo, en kiu chiu
el la konsisteroj havus maksimuman sendependecon,
preskau kiel aparta shtato. Ili devus komune solvadi
nur tion pri kio chiuj libere interkonsentas, che kio
la plej grava estus interkonsento pri traktado de
minoritataj grupoj kiuj restas en la nun novaj
konfederaciaj shtatoj, garantiante al ili
egalrajtecon tiel ke ili ne estu fonto de pliaj
konfliktoj. Kompreneble, tie kie dum la historio
okazis asimiligho au kunfandigho en unu novan
popolon, tiaj problemoj ne ekzistas. Tio okazis en
shtatoj en kiujn la popoloj unuighis per la propra
volo (Svislando, Usono) au en tiuj kie la
konkerpopolo estis malplimulta kaj dum tempodauro
egalrajtighis kun la aliaj popoloj (portugaloj en
Brazilo, hispanoj en chiuj Latinamerikaj landoj).
La celo de la mondo devus esti
ke ghi iom post iom atingu tutgloban konfederacion
de la nunaj shtatoj kiu en posta procedo farighus
federacio kaj fine kunfandighus post 1-2 jarcentoj
chiuj popoloj al tuttera popolo en unu tuttera
shtato. La teranoj chiukaze jam tre baldau devos
komenci forlasi la Terglobon serchante nutrajhojn por
la trokreskanta nombro de la terloghantoj, sed ankau
nutrajhon por sia spirita scivolemo. Por sukcese tion
fari ili devos iom post iom farighi simple - la
homaro, en kiu absolute ne plu gravos la nacio au la
raso.
Vershajne tiuj du procedoj
(sciokresko per la kosmoesploroj kaj la kunfandighado
de la popoloj al la tuthomara nacio) paralelos kaj
rapidigos unu la alian. Intertempe okazos ankorau
multaj konfliktoj kaj militoj en kiuj pereos multaj
senkulpaj homoj. Tial la tasko de chiu konscia homo
estas batali por la rapida intemacia intermiksighado
de homoj en komercado, turismo, produktado,
sciointershangho kaj kontraustari chiun dogmon, chiun
regadon en kiu la regantoj posedas "unu solan
veron". La paco estas stato de ekvilibro inter
shtatoj kiam en chiu el ili regas normala stato au
inter ili trovighas ekvilibro de fortoj (egala forto
de potencialaj konfliktontoj tenas la nekonfliktan
staton ech se unu el ili havas tiajn internajn
problemojn ke ghi emus ekmiliti, char ghi timas tion
pro necerteco de la venko).
La nura plej efika maniero agi
por la paco estas batali por efika kaj vera
demokratio en lando nesufiche demokratia, char nur
tiel ghi plej rapide ekonomie evoluos al interne
ekvilibra stato. Tiel ni kontribuas al la baza celo
de la mondo: la mondo sen landlimoj, la tutmonda
konfederacia shtato por unu homaro. La procedoj en
Europo estas optimisma signo ke tiu chi celo ne plu
estas utopia kaj tro malproksima. Por rapidigi tion
gravas plijustigi la intemacian ekonomian sistemon,
sed pri tio ni parolos en la chapitro pri ekonomio.