25. AMIKO KAJ
KAMARADO
Kiel socia estajho la homo
havas ankau la bezonon kunesti kun aliaj homoj, ne
esti sola, char la soleco estas unu el la plej premaj
sentoj, kiu - se ghi tro longe dauras - povas kauzi
ech la memdetruon, la memmortigon. Li povas
kontentigi tiun sian bezonon per minimume unu
persono, sed ju pli multaj trovighas ofte apud li,
des pli bone.
Multaj homoj post la geedzigho
dedichas sin chefe al la familio, kaj tial ili baldau
senighas de multaj kunuloj. Restas kun ili nur la
edzino resp. edzo kaj (eventuale) la infanoj. Nu, tio
estas minimumo, almenau unu persono kiu apudas kiel
kunsocietano, kun kiu oni diskutas, faras planojn,
organizas sian etan socigrupon. Tamen, char ofte
montrighas ke la edzo kun la edzino ne kongruas, ilia
kunvivado che granda procentajho de geedzoj realighas
per kverelado kaj malkonsentado. Sed, ech tia, ofte
infera kunestado, estas pli bona ol la soleca. La
psikologoj tion nomas "la negativaj
kontaktoj", diference de pozitivaj kiam la
kunuloj rilatas harmonie. La personoj kiuj estas
ignorataj chu hejme, chu en la lemejo, faros intence
malbonfarojn, char ili scias ke tiel ili certe
provokos la personon kun kiu ili deziras rilati, kaj
tiu persono devos rimarki ilin kaj ekrilatos negative
(blasfemos, kverelos). La negativa rilato
(blasfemado, kverelo...) estas tamen kontakto - kaj
pli bonas tia ol nenia.
La homa bezono al komuneco, al
kunestado fontas el lia altruismo - li volas fari ion
por la grupo kies membro li estas, sed li bezonas
ankau agnoskon de la grupo, li bezonas dankon,
konfirmon de sia memestimo. Se tio forestas, li ne
sentas ke li estas utila al tiu grupo kaj li strebas
forlasi ghin.
Se oni aktivas en ia ajn
interesgrupo (kiel membro de iu labora teamo au de iu
amatora societo), oni kunagas por la komuna celo kaj
chiuj ghojas vidante ke oni havas tiusence sukcesojn.
En tia komuna laboro oni ghuas kaj oni ne kverelas.
Tie ekestas kamaradecoj, firmaj psikaj ligoj de homoj
aktivantaj en la sama grupo por la sama celo. En tia
grupo homo povas sinofere aktivi kaj ech oferi sian
vivon en dangheraj situacioj (en militaj
cirkonstancoj ekz.). La sento deziri oferi sin por
siaj kamaradoj estas unu el la plej superbaj sentoj
de la homa humanismo.
Sed se oni ne havas idealon kaj
ne trovas sian pozicion en iu grupo aganta kiel
kohera teamo, oni serchas almenau kunulon por ludo,
por agrabla kunesto. Tio estas amikoj. Amiko estas
vorto kies radiko estas "am". Oni simple
shatas (amas) esti kun la amiko. En kelkaj slavaj
lingvoj "amiko" havas la sencon de
agrablulo. Sed kiam al la amiko vi ne plu estas
agrabla, li foriras, forlasas vin. La amikeco ne
estas tro profunda sento de ligigho kaj ne tro
altruisma afero.
La sufiche malbona afero en la
homaj rilatoj estas la parencaj ligoj. Ja la
parencojn oni simple ricevas, kaj devas rilati al ili
ech se ili ne estas agrablaj kaj similpensaj, do, ech
ne pretaj por esti amikoj.
Se la edzo kaj edzino
malkonsente kunvivas, se ili ech ne estas amikoj, la
vivo estas tre suferiga, same kiel se proksimaj
parencoj estas chefe egoistaj individuoj volantaj de
vi nur elsuchi utilon por si. Sed se la geedzoj estas
ne nur kunamantoj sed ankau kamaradoj havantaj
komunan altruistan celon senkonsidere chu en pli
superaj sociaj sferoj ( ekz. kiam ambau estas
samspecaj sciencistoj kiel Maria Curie kaj shia edzo)
au almenau en la familiaj celoj (kunagadas ghoje,
helpas kaj subtenas konfirmige unu la alian), la vivo
povas esti tre bela, kvankam ili estas nur la du
individuoj.
Homoj kiuj ne kontentighas pri
amikecoj, sed ne trovis sinceran idealon al kiu ili
plene kredas, povas efektivigi falsajn
kamaradecojn. Tiuj estas tre dangheraj. La falsa
kvazaukamaradeco shajnas al junaj homoj en grupoj kun
forta hierarkia organizo kaj escepta persono kiel
gvidanto kiun chiuj en la grupo adoras kaj obeas,
vera kamaradeco. Sed en tia kazo ne temas pri idealo
sed pri idolo kiu baldau komprenas sian potencon
super la adeptoj kaj profitas ghin. Tiel gejunuloj
ofte ligighas al stratbandoj, deliktuloj
diverstipaj au al mistikaj kvazaureligiaj sektoj.
Eliri el tia grupo estas tre malfacile (char ofte la
agado en ili estas ligita al delikventeco, drogoj,
krimoj) kaj multaj pereas junaj en stratbataloj
por sia idola gvidanto, au kiel nekuraceblaj
drogdependuloj au kiel ghis la vivofino signitaj
krimuloj.
La vasta familio prezentas nur
malgrandan shancon por trovi kamaradon kiu nin ne
trompos kaj perfidos lorn da humana altruismo montras
la homoj pro komunaj infanoj (la gepatroj), sed ech
tio ne garantias longan kaj certan senton pri sincera
kaj profunda komuneco - krom, kiel dirite, se la
geedzoj havas ankau komunan idealon.