24. ARTO KAJ
MODO
La scienco serchas ekzaktajn,
absolute pruveblajn leghojn kaj tion oni povas
efektivigi nur en la sfero de materiajhoj, vivaj kaj
nevivaj. La alia aspekto, la spirita, la dinamika, la
"nevidebla", tamen influanta al nia materia
vivo, estas apenau prilaborebla per la scienco. La
tuteca vero ja neniam estas komplete priskribebla. Al
tiu tuteca vero klopodas proksimighi la arto. Ju pli
iu verko estas proksima al tiu tuteca, absoluta vero,
des pli arta ghi estas. La vera arto estas tiu kiu
sukcesas elpeniki, priskribi, bildigi la rilatojn, la
dinamikajn leghojn regantajn inter la materiajhoj,
inter la homo kaj la naturo, inter la homoj, ene de
la naturo mem. Iu verko estas vere arta se la
reciprokaj rilatoj en ghi estas sentataj de la
konsumantoj el la tuta mondo kiel veraj dum
jarcentoj. La verkoj de Rembrandt, Michelangelo,
Dante au Shakespeare estas sendube artaj char iliaj
bildoj au literaturbildoj enhavas en si leghojn chiam
validajn. La amo kaj la malamo, pasioj, potencemo,
suferoj, bataloj estas prezentitaj tiel ke ni rekonas
tiujn leghojn sammaniere nuntempe. La proksimigho al
la chiam validaj leghoj de la vero per la arto povas
havi du aspektojn:
a) prezentante la interrilatojn
rekte inter konkretajhoj,
b) prezentante nur la leghojn,
la rilatojn per simboloj.
Kiam oni legas romanon en kiu
estas priskribataj konkretaj personoj en konkreta
tempo kaj rilatoj inter ili dum certa historia
periodo, ni vidas konkretajn, realajn homojn, socion,
politikon, vivon. Chiuj chi konkretajhoj per si mem
ne estas artajhoj (char ni ja vidas chion chi normale
chiutage chirkau ni). Tia romano farighas artajho ju
pli profunde veraj, tushantaj la chiamajn
interhomajn, intersociajn, internaturajn leghojn,
estas la rilatoj inter la priskribitaj konkretajhoj.
En iu filmo ni vidas
konkretajhojn, sed ne chiu filmo estas arto. Arta
estas nur tiu kiu montris al ni plej eble
rekoneblajn, verajn, tutecajn leghojn lau kiuj
kondutas la materio kaj la spirito, la sentoj kaj la
racio, en kiuj ni sentas la veran pulsadon de la vivo
kaj la morto.
Tamen, la leghoj, la komplikaj
algoritmoj, la dinamikaj interrilatoj povas esti
prezentataj ankau per simboloj.
Bildo en kiu trovighas nur
koloroj au formoj kiuj ne prezentas por ni konatajn
chiutagajn konkretajhojn, kaj tiuj formoj kaj koloroj
estas inter si tiel aranghitaj ke ni rekonas leghojn,
rilatojn kiuj nin profunde impresas, kiujn ni sentas
kiel pulsadon de la vivo kaj la spirito, estas arta.
Muziko che kiu la rilatoj inter la tonoj kaj ritmo
sentigas al ni konatan dinamismon lau kiu
manifestighas la forto kaj la malforto, la pasio kaj
la kvieto, muziko kiu nin emociigas, estas la arto.
Por la unua tipo de la arto (priskribo de bildoj kaj
dinamismoj per konkretajhoj) jughantoj povas esti
chiuj homoj, por la dua (arto per simboloj) plej
ofte nur instruitaj homoj kaj fakuloj, char la
valoron de simboloj, ilian semantikon (signifon) oni
devas Ierni por povi jughi chu la rilatoj inter tiuj
simboloj estas profunde veraj.
Kaj kio estas la beleco?
La beleco estas harmonio.
Harmonio estas legharo de la ordo. Se chio
trovighas ghustaloke kaj se trovighas agadoj,
dinamismo, kiu automate zorgas pri la ordo. Se kojno
estas tute konvena por truo en kiun ghi devas eniri,
se virino emas akcepti viron en
sekso kaj ili kune samtempe ghuas, se kreskas arboj
kaj arbustoj kaj herboj neniam ghenante unu la alian,
se infano kreskas sen malsanoj kaj normalritme - chio
tio estas orda kaj harmonia. Oni diras ke la korpo de
iu virino estas harmonia. Kia estas tiu korpo? Tio
estas nek dika, nek maldika, nek tro juna nek tro
maljuna - tio estas korpo meza je chio. Harmonia
korpo estas tiu kiu estas la plej funkcia. Funkcia
harmonio estas beleco.
Oni diras ke iu familio estas
harmonia se chiuj membroj en ghi vivas pace, ame. Tiu
estas bonfunkcia familio. Harmoniaj povas esti
rilatoj inter koloroj de iu bildo au vestajho,
harmoniaj povas esti formoj de bedoj en iu parko. Tio
estas ankau bela.
La beleco estas harmonio, la
harmonio estas legharo de ordo, de normaleco.
La beleco prezentas la veron en
normalaj cirkonstancoj kaj, sekve, la beleco estas
parto de la arto. Se arta verko prezentas leghojn de
harmonio, de ordo, de normalaj cirkonstancoj - ghi
devas esti ankau bela.
Se arta verko prezentas leghojn
de nenormalaj cirkonstancoj, ghi ne enhavas la
belecon, la harmonion - sed ghi trafas nin emocie, char
ghi sukcesis per prezento de la leghoj de disturbo,
malsano, teruro, proksimigi nin al rekono de la vero.
El la chapitro pri la vero ni
scias ke la vero estas afero de la plimulto, afero de
la demokratio. Ni ankau scias ke individuoj
diversgrade posedas la sciojn kaj la informojn. Tial
la homoj malpli instruitaj ne povas kompreni la arton
simbolan. Krome, la nesuficha scio formas ankau nian
bildon pri la vero, kiu ne komplete koincidas kun la
vero de aliaj. Homo neniam travivinta fajnajn
nuancojn de psika torturo, char li ne posedas sciojn
pro kiuj li entute povus senti tiajn torturojn, ne
povas kompreni literaturan verkon en kiu estas
priskribataj fajnaj detaloj de la homa psiko. Tial
eblas asertoj ke la amuza kantado de
amasshatataj simplaj kanzonoj estas arto.
Kompreneble, ankau tia simpla kanzono povas esti
harmonia kaj certagrade arta, sed ghi estas nur tre
kruda proksimigho al la vero kaj, sekve, ghi estas
kruda vero. La plej alta nivelo de la arto rilatas al
tuteco de multaj detaloj kaj vere profundaj leghoj
kion povas kompreni kaj senti nur tre instruitaj
homoj, iaspeca elito, kiu ne estas multnombra.
Aliflanke, la modo estas
iaspeca uniformigo de la arto per la beleco. Klopodo
haltigi la dinamismon de la arto por ke ghi povu esti
simpla kaj fabrike produktata, per artefarita beligo
de la homa korpo, speciale grava en la nuna virrega
socio por la virinoj - kiuj havas la taskon allogi
virojn per sia harmonie bela aspekto. Ne chiuj
virinoj estas instruitaj kaj artsentaj, do, oni
decidas fiksi por certa tempo unu stilon, kiun oni
propagandas kiel oficiale bela kaj harmonia. La modo
estas dogmo en la arto, senkonsidere pri tio chu al
tiu modo (dogmo) devigas nin la ekonomiaj potenculoj
(fabrikoj pri vestajhoj, beligajhoj ktp.) au politikaj
potenculoj (soc-realisma arto de Stalin, nazia arto
de Hitler...). Oni proklamas ke ekde nun bela estas
longa jupo kaj post dudek jaroj oni proklamas la
kontrauon ke bela estas mallonga jupo. Same tiel pri
la haroj, shuoj, kravatoj, koloro de okulshmirajhoj,
lipoj...
La homo povas esti be!e kaj
harmonie vestita senkonsidere pri la momenta modo -
sed por esti tia li devas zorgi pri la vestado arte.
Tio perdigas tro da tempo kaj servas nur al la sociaj
dogmoj (plachi al viroj por povi edzinighi, au
konveni por certaj sociaj celoj, montri la obeon al
la preskribitaj oficialaj moralkonceptoj, ke la
virino akceptas esti pupo por la ekspozicifenestro
kiun gvatas la viroj rigaradantaj shin kiel
acheteblan varon...).
Kial viroj ne devas tro atenti
pri arta arangho de sia chapelo, specialaj aranghoj
sur chemizo au pijhamo? Simple tial ke ili regas
super la virinoj kaj ne perdigas al si la tempon por
tio, tio ja ne gravas.
La vestoj estas ankau parto de higieno
- esti pura, gladita, havi purajn kaj lavitajn
chemizojn, kalsonojn au shtrumpojn ne estas afero de
modo, sed de necesa funkcio de la vestajho. Funkcia
kaj pura vestajho estos harmonia kun la koncerna homo
- la harmonio estas la beleco. Moda, nearta beleco
estas tute neesenca. Juna ino, modere vestita,
dedichinta sin al idealoj trovos viron al si similan
kaj ne serchos iun hazarde preterpasantan, tute
fremdan ulon vestitan en iuj buntaj vestajhoj en la
stilo de la momente valida modo.
La duonscienco kiu klopodas uzi
parte sciencan aparaton, parte individuan logikan
pensmanieron {sed - ja - subjektivan) por priskribi
la tutecon de la scioj kaj de la arto nomighas filozofio.
Ghi klopodas serchi la memkomprenon. Metodo
laueble scienca sed ankau ofte arbitra kaj
spekulacia, por formuli la totalecon, por proksimighi
al la absoluta vero.