23. MORALO KAJ HUMANISMO

La moralo estas aro da neskribitaj reguloj lau kiuj devas konduti unuopuloj en rilato al aliaj unuopuloj. Ghi estas legharo kiu difinas la konduton de individuo en la socio. Ghi rilatas al altruismo de la homo. Tiuj reguloj plej ofte pritraktas manieron kiel la unuopulo pro siaj egoismaj bezonoj ne damaghu alian unuopulon au la socion en kiu li vivas.

Tiujn regulojn kreadis dum la historio intermikse la shtato kaj la eklezio kaj poste difinis ilin parte en chefaj religiaj libroj (Biblio, Korano, Konfuceaj tekstoj k.a.). Kompletigado de tiuj reguloj okazas per busha tradicio kiun transdonas generacioj al generacioj pere de gepatra kaj lerneja eduko.

Do, la moralregularo diferencighas de grupo al grupo, de popolo al popolo, de religio al religio, kaj ghi shanghighas tra la tempo, tra la historio.

le estas morala faro mortigi homon pro shtelo, dum aliloke oni nuligis la mortpunon ech por homoj kiuj mem mortigis plurajn aliajn. le estas morala afero ke la homoj nudaj au preskau tute nudaj banighas en publikaj banlokoj, aliloke virinoj ekz. ech ne rajtas veni al publikaj naghejoj. le estas morala afero rukti che la manghotablo post la mangho, aliloke tio estas tre maldeca.

Jen ekzemplo por historiaj shanghoj rilate la moralajn preskribojn:

Kiel jam dirite en la antaua chapitro, en antaukomunisma erao en landoj kun posta komunismo oni alparolis nekonatan personon per "sinjoro" au "sinjorino" kaj dum la komunismo "kamarado" kaj "kamaradino". Ech infanoj tion devis fari al siaj lernejaj instruistoj esprimante tiel la novan moralon lau kiu oni volis ke ne estu diferencoj inter homoj kaj oni ech egaligis la formalan alparolon inter infanoj kaj geinstruistoj. Aliflanke, ne okazis shangho rilate la personpronomojn "vi" kaj "ci". Tamen, tiu preskribo estis tiom absurda ke tuj post la faligo de komunismo (kvankam ghi kelkloke regis dum pli ol 2 plenaj generacioj), oni reiris al la malnova alparolado per "sinjoro" kaj "sinjorino" por distingi tiujn kiujn oni devas aparte estimi pro agho, scio, pozicio.

Sed ekzistas certa parto en la moralregularo kiu estas komuna en chiuj socioj. En chiuj socioj estas estimata kuragho de individuo kaj trovighas instruo ke oni devas helpi aliajn personojn se ili estas en danghero. En chiuj socioj oni devas zorgi pri etaj infanoj kaj estas kondamnataj tiuj kiuj pro malprizorgo kauzas damaghon au morton al ili. En chiuj socioj oni devas helpi maljunulojn kaj invaiidojn, en chiuj socioj oni devas esti solidara kun sia socia grupo. Tiuj komunaj leghoj de la tutmonda, tuthomara etiko prezentas la humanismon (humanum = home (lat.)). lo kio estas utila por la homoj, kio el homo faras altruiston, tio havas tuthomaran valoron. Humanismo estas kqmpreni suferojn de aliaj homoj kaj verki artlibrojn kiuj helpas forigi kauzojn de tiu suferado, humanismo estas agi sinofere (fordoni sian richon, energion, laboron) por plibonigi la vivcirkonstancojn de suferantoj. Humanismo estas se kuragha kaj sincera politikisto agas endangherigante la propran sekurecon klopodante shanghi leghojn kiuj malbonigas la staton de la plejmulto en lia popolo. Humanismo estas optimismigi la homojn kiuj trovighas en pesimisma stato, humanismo estas agi idealisme (senpage) por krei ion kio helpos au plibonigos la vivon de multaj aliaj. Humanismaj ne estas tiuj sinoferoj de homoj kiuj faras ion por plibonigi la vivon de sia grupo je la kosto de alia grupo, suferigante alian grupon. Humanismo estas patriotismo kiu ne forgesas sian plej proksiman grupon, sed kiu samtempe pensas pri aliaj grupoj kiel egalrajtaj. Humanisma ne estas persono kiu batalas por sia familio shtelante de alia familio, au persono kiu estas naciisto aktivanta por sia nacio kauzante malbonojn al aliaj nacioj, malshatanta kaj malestimanta aliajn naciojn (chefe la malpli fortajn).

Nur la vera humanismo povas esti bazo por vere grandaj homidealoj. Chiu ne tuthomara celo ne rilatas al la progreso, gloro kaj altruismo, sed al egoismo, potenco, al malbonigho de la tuthomaj perspektivoj. Tial ankau en la politiko la nuraj akcepteblaj programoj estas tiuj kiuj antauenigante la propran shtaton au la propran popolon kunhelpas ankau aliajn, au almenau ne malhelpas ilin.

Sekve, la nura vera humanismo samtempe estas ankau intemaciismo, tuthomaraneco.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ