22. EDUKADO KAJ INSTRUADO

Kiel ni ja scias, la homa aparteno al la pli supera organismo - al la socio - estas reguligata per la ennaskita (enprogramita) sentaro kiu igas nin soleca se ni ne kunestas kun aliaj homoj. Tio estas psika stato kiu nin devigas chiam serchi aliajn kunulojn. La komunikado, la lingvo - per kiu ni kunpartoprenas en la organizado de la socio, en ghia strebo al negentropio, igas nin societanoj, membroj de la homa socio. Tiu chi socia kunpartopreno okazas de la naskigho. Tuj aliaj homoj komencas komuniki kun la bebo kaj instrui al ghi la ghustan konduton, ion permesante kaj ion malpermesante. Char la homo mem kreskante evoluas kaj liaj kapabloj en chiuj kampoj shanghighas konstante de potencialaj (che la naskigho) al chiam pli grandaj, ankau lia komunikkapablo kreskas. Enhereditaj povoj rilatantaj al la funkciado de la korpo evoluas kaj automate funkcias (interna funkciado de organoj, funkciado de sentumoj, spirado, manghado, sekreciado, bazaj automataj reagoj - refleksoj, kreskado de organoj kaj ilia plivastighado ktp.). Sed tiuj kapabloj kiuj rilatas al la socia aparteno kreskas nur potenciale, per la kresko de la organoj kiuj por unuopaj sociaj funkcioj estas necesaj. Tio signifas ke per kresko de via cerbo ekz. via potencialo kompreni lingvon farighas multe pli granda, sed se neniu instruas al vi la lingvon, tiu potencialo ne efektivighos. Sen ekstera influado, sen influo de aliaj personoj, tiuj potencialoj restas neuzataj. lu ajn lerto au scio atingas la homon per procedo de lernado.

Plej elemente pri la lemproceso ni jam babilis en la chapitro pri "Psiko kaj Lernado". Kiel klarigite, la homa cerbo akceptas eksterajn informojn, memoras ilin kaj kombinas kun la antauaj memorajhoj kaj la momenta situacio por fari konkludojn kaj iliasence decidi pri la maniero reagi. La memoritaj indikoj kombinighas kun la novaj, envenantaj informoj kaj tiuj kiuj envenante montrighas kiel negravaj estas ignorataj (ne enlasataj en la memoron) kaj tiuj iom gravaj estas memorataj sed post ioma tempo estas forgesataj (forvishataj el la memoro).

La lernadon ni povas dividi al du specoj:

a) konkreta kaj

b) abstrakta.

Konkreta lernado koncemas la akiron de lertoj. Ekz. inter la unuaj lertoj lernataj estas uzo de la manoj por manghado, au iom pli poste la marshado. La infano havas la potencialan kapablon movi la brakojn, la manojn, la fingrojn, sed nur akirante la informojn el ekstero ghi iom post iom provas uzi tiun potencialon por certa celo (ekz. preni kaj al sia busho porti la manghon). Sukcesante en iu nova movo, ghi memoras tion kaj provas denove, nun pro la impulso el sia memoro. Kiam ghi faras tion kelkfoje, ghi jam konscie, per volo (organizaj impulsoj de la cerbo), povas fari tion. Sed se pro iu kauzo ghi ne plu faras tion relative longe - ghi forgesas kaj devas denove lerni. La procedo pri lernado de lertoj estas la jena:

INFORMO EL EKSTERO ---> KLOPODO FARI MEM ---> RIPETADO PLURFOJA ---> FIRMA MEMORO

(Informo el ekstero estas tio kiam la bebo vidas aliajn fari ion au hazarde faras mem kaj rimarkas tion.)

Inter la unua klopodo kaj la postaj ripetoj trovighas diversaj memorniveloj. Unue oni memoras nur parton de la lerto (tiun pri kiu oni sukcesis), poste pliajn partojn kaj iom post iom memoras la tuton kaj povas fari iun kompleksan lerton kombinante unuopajn partojn. La lasta fazo - la firma memoro - signifas ke la komplekso de agoj kiujn oni devas fari okazas same kiel en la komputila programo. Do, la tuta procedo similas la procedojn lau kiuj iom post iom ekestas kompleksaj komputilaj programoj. Unue oni scias kion oni volas atingi per la nova programo. Tiu scio estas la ekstera informo (ni jam vidis ghian funkciadon au vidis ghin en nia imago). Poste ni faras la unuan pashon en la programo kaj elprovas ghian funkciadon. Tiam ni aldonas pliajn programpartojn kiuj pliperfektigas la agon kaj chiam denove elprovadas la funkciadon. Se ghi funkcias ni memorigas tion, se ne - ni faras novajn shanghojn por atingi la celon kaj elpensas pliajn algoritmojn. Tiel ni agas pashon post pasho ghis la tuta kompleksa programo kapablas realigi komplete la imagitan procedon kaj efektivigi certan celon. Komplete memorita, tiu chi programo nun pretas automate funkcii kiam ajn oni ghin aktivigas.

Same la infano post multaj provoj fine sukcesas malfermi chiujn fingrojn, etendi la brakon sufiche malproksime, preni la boteleton, sufiche firme kunpremi la fingrojn, alporti la laktobotelon al la busho. Tiel ghi plenumis la tutan programon kiun ghi iom post iom, pasho post pasho lemis kaj memoris. Char tiu chi "programo" estas ofte uzata - ghi neniam forgesighas. Per chiu uzo oni refirmigas la memoron. Multaj lertoj bezonas iujn apartajn kondichojn. Infano trimonata neniel povas lerni marshadon - por tio ghi devas esti almenau naumonata. Necesas ke estu plenumitaj certaj fizikaj antaukondichoj. Dika homo, en sia vivo malmulte kuranta ne povas rapide kuregi. Li devas efektivigi certajn antaukondichojn, li devas maldikighi kaj ekzercante elastigi siajn muskolojn kaj kutimigi ilin al pli granda kaj rapida strechado, do, akiri kondichojn por povi lerni pri la plej ekonomia spirado, la plej ekonomia starto ktp, por farighi rapida kuranto. Por atingi konkretajn sciojn (lertojn) oni devas lerni kaj ekzerci por akiri kiel eble plej bonajn kondichojn.

La abstrakta lemado estas lerni sciojn, memori simbolojn kaj leghojn pri rilatoj, okazadoj, procesoj okazantaj inter aferoj kaj vivajhoj, do, lerni ion kio prezentighas al ni abstrakte nur per la homa komunikinstrumento - per la lingvo. Kiam oni akiras abstraktajn informojn per lingvo, do, per simboloj, vortoj, ne per realaj bildoj de la ekstero, oni memoras tiujn simbolojn. La simbolaj informeroj estas pli komplikaj ol la rektaj konkretaj bildoj, char ilin oni ne povas kompreni se oni ne konas ilian signifon. La simbolo - sekve - havas du aspektojn: sian formon (ekz. la vorto "komputilo" estas apudmetitaj 9 sonoj kaj tiuj 9 sonoj chiam en tia sama ordo estas nur formo de tiu vorto), kaj la signifon. Tio estas bildo de komputilo kiun ni en nia cerbo ligas al tiuj 9 literoj. Kiam la infano atingas tiun sian evolustadion ke ghi ekhavas kapablon ligi al vortoformoj iliajn signifojn, ghi komencas kompreni kaj uzi la simbolan scion. Ghi provas apliki tiujn sciojn, ghi akiras novajn simbolinformojn kaj memoras ilin por denove apliki ilin ghis ili farighas kompleksa scio komprenita kaj aplikata same simbole, per la lingvaj leghoj.

Se vi lernas matematikon, vi ricevas eksteran informon per vortoj (vi ricevas scion el la lernolibro au el prelego de instruisto). Vi klopodos memori. Tiam vi provos mem apliki solvante taskon. Se vi sukcese solvos kelkajn taskojn, vi memoris sufiche kaj vi daurigas enprenante novan informon. Post la lemado kaj aplikado de multaj detaloj kaj chiam pli interkombinante chiujn tiujn detalojn vi scios sufiche firme iun tutecan matematikan chapitron kiun vi povos apliki chiam kiam vi reaktivigos vian lernitan (memoritan) "programon". La tiel nomata "senkomprena lernado" signifas ne lerni lau la normala procedo pasho post pasho kaj simultana apliko, sed provi memori la tutan "programon" sen scii pri ekesto de tiu programo. Per multa ripeto oni povas memori tian programon kaj apliki ghin, sed se necesas la plej eta adapto de la programo al iom shanghita bezono, oni jam tute ne plu povas uzi tiun scion. Tio estas simile kiel se vi achetas auton kaj lernas uzi ghin (shofori). En la kazo de iu ajn plej eta difekto via scio (via lernita programo) ne helpas vin por nuna plua uzo. Vi ne lemis iom post iom komprenante la funkciadon de la auto, sed nur ghian uzon kiam ghi estas "sana".

Krom la du menciitaj lernotipoj (lerni lertojn kaj lerni simbolojn) kiuj rilatas al la homo kiel individuo, ekzistas ankau lemado kiu rilatas al la homo kiel socia estajho. La sciojn kiel konduti en la socio, kiel teni forkon, kiel paroli al gepatroj, kiel al maljunuloj, kiel sidi en publika loko, kiel vestighi ktp. ni ricevas de aliaj (pli aghaj) homoj. Ankau ilin ni lernas samprocede - unue informo de alia persono, provo ripeti, memori, ripeti, memori ghis chio farighas firma memoro kiu kauzas automatan tiel lernitan konduton, char la koncerna ekstera situacio (renkonto de konataj pliaghuloj) aktivigas la koncernan lernitan programon kiun ni plenumas (ghentile salutas). Nur post kiam oni sufiche multajn fojojn faris ion, oni akiris fiksan scion kiu nomighas kutimo.

La kutimoj ne estas identaj por unusama agho au socio - ili varias de socio al socio, de historia momento al historia momento - ili estas relativaj. En Jugoslavio oni alparolis antau la komunista erao pliaghulojn "sinjoro" au "sinjorino". Dum la komunista erao oni devis alparoli ilin per "kamarado" au "kamaradino". Dum la merkata ekonomio oni edukis infanojn ke la shparado estas gravega kutimo, en okdekaj jaroj pro grandega inflacio tio farighis tute forgesita char shpari signifis perdi - do, oni lemis la kutimon laueble tuj elspezi kion oni havas. Chiu tempo portas novajn kutimojn pri sinvestado, la modo influas vestokutimojn.

La kutimoj estas lemataj diverse depende de la cirkonstancoj kaj la instruantoj estas pliaghuloj, unue gepatroj, poste instruistoj lernejaj, religiaj pastroj, certagrade ankau aliaj plenkreskuloj proksimaj (parencoj, najbaroj...)

La tuta procedo lerni kutimojn - sciojn pri la konduto en la socio en kiu oni vivas, nomighas edukado. La chefajn regulojn de la kutima konduto fiksas la religia kaj la shtata potencularo. Parto de la edukaj celoj rilatas al ghenerale homa aparteno al la socio kaj parto al la interesoj de la koncerna shtato en kiu oni vivas. Char de la edukado dependas kiel ni socie kondutos, la potenculoj devigas la instruistaron eduki tiel kiel ili opinias grave por reteni au pliampleksigi siajn privilegiojn kaj poziciojn. La shtato tiel povas per la eduka politiko influi al tio ke la plejmulto de la statanoj farighu militemaj au nemilitemaj. Tia sistema daura enpremado de misinformoj en la infanan au tutpopolan cerbon kaj devigo lerni kondutojn malutilajn por aliaj homgrupoj (popoloj au shtatoj) nomighas endoktrinado au "lavado de cerboj". Oni, nome, per konstanta ripetado de ekz. militisma eduko iom post iom "ellavas" la cerbojn, forigas aliajn (ekz. porpacajn) ideojn kaj sciojn, kaj la granda plimulto farighas instrumento en la manoj de iu potenchavanta socia tavolo. Hitler, ekz. edukis germanajn infanojn per rasismaj principoj konvinkinte ilin ke nur la germanoj estas en la mondo la supera, la plej kvalita homara raso kaj aliaj popoloj estas malpli valoraj. El tio sekvis ke chiuj rimedoj por agi al aliaj popoloj estas permasataj (aliaj popoloj estas iaspecaj bestoj). Por racie pensanta homo tio estas evidenta malvero, sed per insista "cerbolavado", chefe che la infanoj, kiuj ne akiris aliajn antauajn sciojn kaj edukojn, oni sukcesis eduki la grandan plejmulton de homoj per kontraunormala socia logiko. Kiam la plejmulto de unu popolo komencas kredi al neveraj kaj nelogikaj celoj kaj kondutas harmonie kun tiuj kredoj, tio nomighas "amasa frenezigho".

Sed pri tio ni parolos pli detale en la chapitro "Milito kaj Paco".

Normala hejma edukado estas instruado pri tio kion oni rajtas kaj kion oni ne rajtas fari en certaj sociaj cirkonstancoj. Char la psikologoj konstatis ke la eduke lernitaj kutimoj fiksighas en la infano jam antau la 5-a au 6-a jaragho, la tiel nomatan bonan socian konduton kaj kutimojn la gepatroj devas eduke enkonstrui en la infanan psikon tuj en la komencaj vivojaroj, kiam ne eblas konvinki ilin per raciaj argumentoj, kial io estas bona kaj io ne. Sekve, la sola maniero por tio estas uzi naturajn rimedojn de premiado kaj puno. Malpermesi kaj puni au stimuli kaj premii. La plej grava aspekto de la edukado estas la konsekvenceco. Se oni ion malpermesas, tio chiam devas esti malpermesita kaj inverse: io permesita chiam devas esti permesita. Tiel la infana psiko plej rapide akceptas klarajn leghojn pri konduto, kaj oni ne konfuzas ghin. Se, kontraue, la gepatroj foje ion permesas kaj foje la samon malpermesas, la cerbo konfuzighas kaj ne scias kion konkludi - chu memori ke tio estas permesita au ne? Tiel la lernado estos malsukcesa kaj la edukaj celoj des pli. La punoj ne devas esti rigoraj kaze de neobeo, sufichas ke la infano chiam klare sciu ke, se ghi faros ion malpermesitan - tio signifas iun malagrablan konsekvencon. Klare, la gepatroj devas antau ol naskighas la infano interkonsenti kion ili konsideras bone edukita infano, kiujn malpermesojn oni faros kaj kiujn oni ne traktos kvankam eble la plej multaj en la chirkauajho tion faras.

Necesas distingi inter malpermesoj neklaraj (kiujn kauzas la propraj inhibicioj au la siatempaj nelogikajhoj de la reganta socia politiko, dogma religio au shtata sistemo, malhumanaj shovinismoj au rasismoj k.a.) kiujn eble la gepatroj volos eduke encerbigi al la infanoj mem ne sciante kial - kaj la klaraj kaj humane necesaj (kiel konduti al pliaghuloj, kiel konduti en chiutagaj cirkonstancoj, akiri elementajn higienajn kondutojn, akiri senton por ordo, deca sinvestado, maniero manghi ktp.). Chi-lastaj estas la eroj de vera, ghenerale humana eduko.

Al la edukaj celoj apartenas ankau la estimo de akirajhoj de antauaj generacioj, certagrada tradicio kaj fiero pro la atingajhoj de la medio, de la "patrujo". Sed tiu pozitiva patriotismo (necesa ke ne chiu nova generacio eku de komenco ne sciante daurigi konstrui sur atingitaj scioj de la antauaj generacioj) havas klaran limon post kiu ghi komencas farighi naciismo kaj shovinismo. En la momento kiam oni komencas nur laudi la propran grupon au popolon, malestime trakti la aliajn, tiumomente komencighas la kontraua logiko. Tiu eduko kondukas al malamo al aliaj, provokos malamon de aliaj kontrau si kaj povos kauzi terurajn konsekvencojn por kompletaj popoloj, por multegaj homoj kiujn oni oferos por militaj celoj.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ