33. BONO KAJ MALBONO, HONESTO KAJ MALHONESTO

La chefaj nocioj de la moralo estas bono kaj malbono. Unua tasko de la gepatroj estas transdoni al infanoj scion pri tio kio estas bona kaj kio malbona, kio pozitiva kaj kio negativa. La bono kaj la malbono rilatas al sociaj kategorioj, al la homa partopreno en la socia vivo. Se io estas bona por vi kiel individuo, sed malbona por la socia grupo en kiu vi vivas, tio estas MALBONA. Se vi shtelas (akiras por vi ion deziratan, do, bonan por vi), kaj tiel agas kontrau la sociaj reguloj, tio estas ago malbona. Se temas pri distingo inter tio kio estas bona por la malgranda socia grupo en kiu vi aktivas kaj vivas (societo, entrepreno, faka grupo, familio au nacio) kaj la bono de pli supera socia organismo - la homaro, decidi kiu estas la prioritata estas sanceliga kaj malklara afero. La ghenerala humanismo kiun oni akiras per klereco, legado de bonaj libroj, rigardado de bonaj filmoj instruas nin ke bona estas tio kio kontribuas al la monda paco, al la monda ekologia sekureco, al la egalrajteco de homoj senkonsidere pri la nacio, raso au religio. Sekve, la plej supera bono, la prioritata bono estas tiu de la tuta homaro. Sed interesoj de unuopaj nacioj au grupoj estas ofte kontrauaj al tiuj gheneralaj, humanismaj, tutglobaj bonoj. Tial oni ofte estas instruataj ke estas bone fari ion por sia socia grupo, ech se tio signifas malbonon por alia grupo, grupoj au la homaro. Esti patrioto, shatanto de sia nacio estas bona, sed tro shati ghin kutime signifas malestimi aliajn kaj fari malbonon al aliaj. Decidi en iu fabriko ke oni ne achetu filtron por filtri malpurajn likvajhojn forjhetendajn char tio estas bona por la propra fabriko kaj la laboristoj en ghi (ili ricevos pli altajn salajrojn), signifas samtempe ke tio estas malbona por la urbo kaj chiuj ghiaj civitanoj. Sekve, la enhavo de la nocioj BONO kaj MALBONO dependas de la homa honesto kaj eduko. Kiam vi trovighas en dilema situacio, via decido chu vi akceptos ion kiel bonan au kiel malbonan, dependos de via ghenerala honesteco. Se mi estas honesta, mi konfesos ke ne estas bone sidi hejme dum aliaj demonstracias kontrau rasismo. Mi donu mian monon, mi kundemonstraciu ech se tio signifas ke mia rasista najbaro poste rompos mian fenestron. Se mi estas honesta, mi konfesu ke la kulturo de mia popolo ne estas la plej bona kaj la plej grava en la mondo. Ghi estas grava kaj valora kiel la aliaj, en certaj aspektoj pli, en certaj malpli. Se mi estas honesta, mi konfesu ke mia religio ne estas la ununura vera kaj bona, sed ke same veraj kaj bonaj estas aliaj religioj, ech se tiu honesto signifas ke en mia vilagho oni malshatos min. La plej longdaura bono por chiu grupo estas certigata nur se la ghenerala bono estas certigita por chiuj, au la plejmulto de chiuj sociaj grupoj. Pro la provizora bono de loka grupa intereso neniam perfidu vian humanisman konscion kaj honeston kiuj rilatas la tutmondajn interesojn. Ofte la homoj pro oportunismo (char tiel al ili estas pli oportune, ili evitas malagrablajhojn) akceptas malhonestan starpunkton subigante sin al postuloj de potenculoj kiuj evidente estas kontrauhumanismaj, konvinkante sin mem pri la pravo de iu malbona konduto, pri ties ghusteco. Eble ili ech dubas komence, sed iom post iom, sub la premo de la potenculoj kaj sub la influo de oficialaj mensogaj propagandoj, ili cedas kaj pravigas la murdadon kvankam ili mem estis instruitaj kaj edukitaj ke murdi estas malbone. Oni trompas sin mem, kaj oni iras en la militon konvinkitaj ke mortigi tiujn aliuniformitajn soldatojn estas bone, char ili estas malbonaj por nia patrujo. Tamen, se vi akceptas la instruon ke mortigi chiam estas malbone, vi malakceptas esti bona soldato kaj pro tio vi estos punita, eble ech per la mortpafo. Pro la oportunismo vi tial serchos pravigojn por akcepti la oficialan starpunkton ke oni tamen devas mortigadi tiujn "malbonulojn" por la bono de via patrujo. Kiam poste vi vere mortigos iun, vi ankorau pli firme daurigos la memtrompadon forpushante de si tiel la proprajn konsciencriprochojn. Post ioma tempo la memcenzuro estos kompleta, vi forigos komplete chiun ideon pri dubo el vi, vi estos firme konvinkita ke vi faras bonon por la patrujo, por la granda kaj senerara gvidanto. Vi mortigados, rabos, torturos sen konsciencriprochoj kaj vi havos trankvilan dormon. Ja vi jam mortigadis, kaj tiujn farojn vi neniel plu povas demeti de vi. La nura maniero povi kviete plu vivi estas akcepti la memtrompon ke vi ne havas respondecon, char oni diris al vi ke tio estas bona.

Diference de la memtrompo kiun oni en la komenco enigas en sin konscie, la antaujugho ekestas senkonscie en la juneco. Se oni instruas al vi ekde la frua infanagho (la gepatroj, la geinstruistoj, la pastroj...) ke la germana lingvo estas malbela kaj la franca bela, vi akceptos tion kaj neniam ekdubos pri tio, neniam provos esplori tiun ricevitan konvinkon. Se oni instruis vin de la komenco de via vivo ke nigraj homoj malpli valoras au estas malpli saghaj ol la blankaj, vi automatigis en vi la antaujughon, internigis la antaukonvinkon kaj la tutan vivon vi restos kun ghi kiel la nepridubebla vero. Se oni instruos al vi ke virinoj devas ekstere havi kovritajn kapojn kaj ne montri sian vizaghon, vi kredos tiun antaujughon kaj pretos ech militi por defendi ghin. Se vi, malgrau chio, volas honeste prijughi kio estas bona kaj kio malbona, vi devas esti preta reekzameni multajn viajn konvinkojn, reekzameni ilin sincere kaj racie, malgrau tio ke vi akiris ilin eble de viaj plej nepridubindaj autoritatoj (ekz. la gepatroj).

Sed lau mi la plej grava kompreno devas esti tiu ke chio havas kaj bonan kaj malbonan aspekton. Neniu faro estas nur bona au nur malbona. Se vi estas richa - bone por vi, sed kiom da malbono vi kauzis al aliaj dum richighado? Se vi estas malricha - malbone por vi, sed kiom da bonaj spertoj vi transdonis al viaj infanoj pro tio? Kiel mi jam antaue montris, la altruismo estas bona, sed ghi povas esti ankau kauzo por teruraj malbonoj. Finfine, la vivo mem estas bona, sed ankau ofte suferiga kaj malbona dum aliflanke la morto kiel principe malbona afero enhavas gravajn bonajn aspektojn: ghi liberigas nin de suferoj kaj donas al ni esperon pri novaj shancoj.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ