32.
JUNECO KAJ MALJUNECO
Post la periodo de infaneco en
kiu la homo estas senpova kaj tute dependa de la
gepatroj kaj neeviteble obeema, sekvas la periodo de
matura juneco. Ekde la t. n. puberteco, la
ekmaturigho, en kiu junaj personoj fizike ricevas la
lastajn eksterajn karakterizojn de plenmatura homo,
la ecojn de seksa matureco, la gejunuloj pretas por
transpreni kompletajn respondecojn de la memstara
vivo. Tio signifas ke ili estas fizike sufiche fortaj
por labori, sekse maturaj por naski novajn homojn kaj
psike maturaj por decidadi ne malsaghe. En primitivaj
socioj sen teknikaj helpiloj jam la 12-13-jaruloj
transprenas kompletajn vivrespondecojn. En modernaj
socioj la homo devas lerni multe pli ol li povas ghis
sia 13-jarigho por povi fake labori kaj akiri sciojn
kaj spertojn pri sagha decidado. Tial la matureco kaj
civitana plenrajteco estas en nunaj shtatoj chie tra
la mondo atribuata inter la 18-a kaj la 20-a jaragho.
Tamen, jam en la komencaj jaroj de la ekmaturigho
ekaperas forta psika bezono de junul(in)o esti
sendependa, memstara, memdecida. Char la gepatroj
daure havas potencon super la gejunuloj, ekestas generacia
konflikto. La gejunuloj konscias ke ili ankorau
ne povas plene sendependighi, sed ili postulas pli da
libereco, pli da sendependeco. Ju malpli la gepatroj
komprenas tion ke nun ili devos chiam pli cedi, des
pli granda estos la konflikto, kiu en ekstremaj kazoj
povas eksplodi ghis familia katastrofo. Kelkfoje la
junul(in)o faras memmortigon, multfoje ili forkuras
de la hejmo kaj ne pretaj vivteni sin mem plej ofte
eniras kriman mondon, la mondon de drogoj,
prostitucio, chiuspecaj shtelistoj.
Normale, tamen, okazas ke por
la gejunuloj en tiu agho farighas treege gravaj iliaj
samaghuloj, char nur inter ili, ili sentas sin
egalrajtaj, egalpovaj, egalsaghaj. Tial la centra
celo de chiu socio ghenerale por tiu homagho devus
esti certigo de sufichaj spacoj kie ili povus
organizighi en grupoj por aktivi en tre diversaj
sferoj amatoraj, kie ili povus konkuri, montri siajn
kapablojn kaj senti sin egalrajtaj kun samsocietanoj
kaj plenkreskuloj. Se tiaj okazoj ne prezentighas,
ili alighos al diversaj neformalaj grupoj. En
tiaj grupoj pro grupdinamismaj leghoj baldau
formighas hierarkia strukturo. luj farighas estroj,
iuj iliaj helpantoj, la ceteraj farighas iliaj
subuloj. Se la grupo estas relative primitiva, kies
chefa celo estas ebligi konkuradon inter la
grupmembroj kaj tiel al chiu montri siajn kapablojn
kaj elbatali sian socian pozicion, povas okazi
negativa pluevoluo. luj grupoj batalos inter si, iuj
konkuros pri malpermesitajhoj (uzi alkoholon, shteli,
drogumi sin, grupe seksumi...). En tiaj neformalaj
grupoj la gejunuloj rapide akiros certajn spertojn en
la vivo pri la potenco de estroj, pri la obeo, pri la
agnosko au malagnosko far la socio, pri sufero kaj
triumfo, pri justo kaj maljusto.
Sed se junulo sukcesas alighi
al iu ajn de la socio organizita klubo au societo, en
kiu li ricevos la shancon esti esence egalrajta,
kontraue de tio kion li havas en la familio au en la
lemejo, li trovos sian lokon, kie li sentos sin
felicha. Tiaj societoj povas esti sportaj kluboj, amatoraj
kulturartaj societoj, naturamikoj, sciencaj kaj
teknikaj amatorsocietoj k.t.p. En tiuj kazoj kelkaj
plenkreskuloj kiel fakgvidantoj havas autoritaton
kiun la gejunuloj akceptas (same kiel ili akceptas la
estrecon de la bandestro), sed chiuj aliaj estas
egalrajtaj. Post kelkaj jaroj vivante en tiaj
paralelaj vivsferoj akceptante enhejman kaj
enlernejan neegalecon kaj la egalecon en la societo,
kutime chirkau la dudeka jaragho ili atingas la
tempon de enpostenigho kaj plenecon de sia kompleta
sendependeco. Nur la ekonomia sendependeco (se ili
mem gajnas la propran salajron) ebligas pjene la
psikologian memstarecon kaj la shancon plu evolui
kontente kiel kompleta personeco. Kiom ajn longe la
junulo restas ech nur parte dependa au de la gepatroj
au de la shtato, li ne povas plenlibere vivi kiel
plenrespondeca individuo.
Karakterizoj de la juneco (agho
inter la 14-a kaj 35-a jaro proksimume en kiu la homo
havas plej altajn psikajn kaj korpajn potencialojn)
estas kuragho, ioma neatentemo, forto, rapida
decidemo kaj rapida entuziasmigho pri idealoj simplaj
kaj eble nekompletaj. Samtempe oni povas rapide
lerni, studi, psike evolui. La kuragho kaj la
neatentemo (ne tro granda singardemo) estas kauzitaj
de la korpa forto. Oni tute ne pensas pri la morto
kaj eventualaj dangheroj, char la juneco mem shajne
garantias ankorau longan vivon kaj la forto donas la
eblecon solvi chiujn problemojn. Aliflanke, la rapida
entuziasmigho pri diversaj simplaj grupideoj estas
kauzita de tio ke juna homo serchas por si esencajn
klarigojn pri la vivo kaj la vivsenco kaj ne trovinte
ion kontentigan li akceptas facile iun ajn ideologion
kiu shajnas al li vera. Ghi devas esti simpla char
nur tian la plejmulto povas kompreni. Tial eblas
entuziasmigi la gejunulojn por tre malbonaj politikaj
celoj. Pro tio, ekz. Hitler povis entuziasmigi
plejmulton el germanaj gejunuloj por la reakciegaj
rasdiskriminaciaj ideoj, la komunistoj por siaj
primitivegalismaj logikoj, kaj chiuj ili pelis la
junulojn al militoj, faris ilin viktimoj de
frenezuloj.
La kuragho kaj la nepripensemo
ebligas al la armeestroj kaj ideologoj konvinki tiujn
gejunulojn ke indas fordoni sian vivon por la
"ideoj" kiujn tiuj enpropagandis en iliajn
kapojn.
Post la tempo de la juneco, la
homo havas relative mallongan periodon de la mezagho
dum kiu li ankorau estas sufiche sana kaj kapabla
racie jughi, ne lasi sin influi de tro simplaj ideoj,
sufiche forta kaj eltenema por labori, plani,
konstrui, sed ankau sufiche singardema. Tiu periodo
dauras inter proksimume 35-a ghis la kvindeka jaro.
Tial la evoluintan mondon regas kutime tiu racia
generacio. Sed jam en tiu chi periodo komencighas la
signoj de maljunigho. luj komencoj de kronikaj
malsanoj ekturmentas la mezaghulojn jam en la
kvardekaj jaroj. La homoj komencas pensi pri la morto
kiu farighas reala perspektivo, kaj ili ighas pli
malkuraghaj, pli maldecidemaj. Ili komencas perdi
ankau la viventuziasmon, vivcelojn kaj pro tio ili
farighas ankau pli mallaboremaj kaj pli egoismaj.
Tamen, ili akumulis la spertojn kaj sciojn kaj tial
ili daure povas kontentige plenumi laborojn de
estroj.
Ju pli la maljuneco progresas,
tiuj chi ecoj fortighas. Se la homo estas pli
malsanema, des pli rapide li perdos kuraghon,
entuziasmon, laboremon, rapide kreskos lia egoismo.
Ofte pro tio la homoj farighas avaruloj. Pensante pri
sia senpoveco kaj pri tio ke chiam pli senpovaj ili
estos, ili volas akumuli richajhojn kiuj estos
rezervoj por la necerta periodo de la maljuneco. Oni
ja ne scias kiom longe oni vivos kaj tial ech homoj
tre aghaj ne volas elspezi siajn shparajhojn. Tiu chi
avaremo povas farighi ech tre groteska. Eviti tion
oni povas nur per la ghenerala socia prospero en kiu
la socioj farighas sufiche stabilaj dum jardekoj tiel
ke ech maljunuloj ekfidas al la shtato kaj la rentoj
kiujn ghi donas al ili. Psike sana maljuneco kiu
ebligas al homoj longe vivi kaj esti utilaj kaj al la
socio kaj al la familio ankau post la pensiigho,
dependas de relativa sano de la homo kaj de la
kredo-entuziasmo pri la senco de la propra vivo.
Homoj kiuj sincere kredas ke ilia vivo havas sencon
se ghi estas dedichata al aliaj, trovos psikan sanon
por labori, aktivi kaj esti optimismaj. Tiaj
maljunuloj estas gaje akceptataj de siaj gefiloj kaj
genepoj. Nuntempe maljunuloj kreas siajn klubojn kie
ili kreadas kaj aktivadas inter homoj de sia agho kaj
kontentigas siajn bezonojn pri aktivecoj.
Chiukaze, dum la juneco kaj la
mezagho oni devas konscii ke se oni ne kondutos etike
al la pliaghuloj, do, helpos ilin pro ilia malforteco
kaj malsanemo, estimos ilin pro ilia sagaco kaj
vastaj konoj kaj konsilighos kun ili pro iliaj
spertoj, oni povas esti certa ke same malbone oni
estos traktata de la propraj gefiloj au genepoj. Char
la propra ekzemplo chiam estas la plej bona pedagogia
rimedo. Viaj gefiloj lernas kiel konduti el via
konduto al viaj propraj gepatroj.