34. OPTIMISMO
KAJ PESIMISMO
Anticipa kredo pri pozitiva
(por vi au via grupo) rezulto de iu konflikta,
problema situacio estas nomata optimismo kaj male -
la anticipa kredo pri negativa rezulto en problema
situacio estas pesimismo. Kiam ajn ni trovighas antau
nesolvita dilemo, la anticipa kredo igos nin
diversmaniere konduti. La homo kiu preskau chiam
estas pesimisma, kutime pretos forighi, eskapi el la
problema situacio au anticipe akceptos kapitulaci,
entreprenos nenion por sukcesigi la okazadojn.
Inverse, homo kun optimisma antaukredo en dilemaj
cirkonstancoj engaghighos aktive por plibonigi la
cirkonstancojn, por shanghi la kondichojn tiel ke
sukcesu tio kion li deziras, kaj ke la rezulto vere
estu por li pozitiva. Ju pli ofte li havos efektivan
sukceson tiel agante, des pli optimisma li estos. Kaj
fine li ighos interne tiom sincere certa ke chiam li
sukcesos se li nur kredos pozitive, ke lia optimismo
farighos lia vivmaniero.
Chu iu de la komenco de sia
konscia vivo estos pli au malpli optimisma, pli au
malpli pesimisma, dependas de la edukado, de la
inhibicioj kiujn ni gajnas en la infanagho kaj nia
kapablo pozitive kontraustari la negativajn
memsugestajn psikajn procedojn. Se en la vivo oni
sukcesas esti chefe optimisma, oni estos entreprenema
kaj aktiva, kaj la aktiveco kondukos al rezultoj
multe pli ofte pozitivaj ol negativaj. La aktivado kondukos
ankau al spertoj kaj scioj kiuj ebligos pliajn
sukcesojn. Tial la optimismo kiel pozitiva kredo
kauzas che la optimismuloj multe pli da bonshancoj
ol che pesimismuloj kaj ankau pli da ghojo pro
sukcesoj. Kaj kiam la deziroj kaj celoj tiom ofte
shajne hazarde realighis, ke preskau ne plu ekzistas
malsukcesoj, oni tiel sincere kredas pri la nepreco
de pozitiva rezulto ke oni povas nomi tiun homon
bonshanculo. Nature, via sperto iel subkonscie maipermesas
al vi ekdeziri ion en tiu momento neeblan. Vi iel
intuicie sentas kiujn dezirojn vi rajtas havi por ke
vi daure havu sukceson kaj restu optimisma.
Mi devas diri el la propra vivo
ke ofte mi entreprenis, aparte en la juneco, riskajn
agojn pro la optimisma karaktero de mia
personeco, kaj granda plimulto el ili pozitive
solvighis. La sukcesoj optimismigis min ankorau pli
kaj mi daure entreprenadis kaj riskis. Novaj sukcesoj
sed ankau kelkaj malsukcesoj portis novajn spertojn
kaj sciojn kiuj dins al mi kiel mi daurigu. Ofte post
la okazintaj eventoj kiuj estis komencitaj kun risko,
mi povis analizi kaj mi miris kiom da bonshanco mi
havis, char nur poste mi povis kompreni kiom da
dangheroj efektive estis en tiu entrepreno. Sekve, mi
rekomendas optimismon kun iom da singardemo, mi
rekomendas en la vivo ion kion mi nomus: principo
"multe au malmulte" (diference de la
principo "chio au nenio"). La principo
"multe au malmulte" signifas ke oni devas
che chiu decido akcepti la riskojn, sed neniam tiajn
kiuj povus endangherigi chion. Faru tion kie vi
riskas multon (kaj kaze de sukceso vi ankau gajnos
multon), sed neniam risku chion, tiel ke vi povus
kaze de malsukceso perdi chion. Se vi perdas multon,
io tamen restas por povi rekomenci denove mairapide
kaj pacience, sen riskoj ghis la momento kiam oni
havas sufiche por povi denove iom riski. Sed se vi
perdas chion, vi ne plu havos shancon.
La dinamismo de la vivo estas
ja tia. Chio okazadas, kreskas, aktivas, vivas ene de
konstantaj potencialaj dangheroj kaj riskoj. Sed tiuj
kiuj estas pli dinamismaj, pli viglaj, pli
eltumighemaj, tiuj pli facile evitas la dangherojn.
Estas natura legho ke la evoluo mem estas strebado al
perfektigho, al totala adaptigho al respektivaj
cirkonstancoj. Sed neniam oni atingas la totalan perfektecon.
Ech tre perfektaj aferoj devas havi almenau
minimumon da malperfektajho. La perfekto estas
samtempe la detruo, char la absoluta organizo
samtempe estas la totala antauvideblo, sekve la
kaoso. Tial la fakto ke la totala perfekteco ne estas
ebla, starigas antau nin plian logikan principon:
strebi al perfekteco, sed malakcepti la dogmon ke ghi
vere ekzistas.