35. GLOBALISMO KAJ DETALISMO

La homoj distingighas interalie ankau lau tiu ennaskita karakterizo kiu faras ilin au ghenerale globalismaj au ghenerale detalismaj. Iuj homoj tutsimple tuj rimarkas multajn detalojn en kiu ajn por ili nova fenomeno kaj interesighas pri detaloj. Aliaj, kontraue, konceptas chion tutece kaj ne rimarkas detalojn. Kiam vi vidas novan auton kaj interesas vin kiom stabila ghi estas, kiom rapida, fortika kaj por kiuj specialaj celoj ghi povas servi, sed aliaj elementoj ne interesas vin, vi estas globalisto. Por vi la auto estas nur ilo por certa celo, por la transportado. Ghi estas ilo en via ghenerala, globala, vivkoncepto, vi vidas ghin kiel parton de pli grandaj strukturoj. Se, kontraue, vi tuj interesighas pri teknikaj detaloj de tiu auto, pri speco de materialo el kiu estas faritaj ghiaj gravaj motorpartoj, pri largheco de pneumatikoj, pri shtofo el kiu estas la sidiloj ktp., vi estas detalisto. Vi estas homo kiu interesighas pri partoj, elementoj el kiuj io konsistas, kiel io funkcias, vi shatas analizi aferojn, kompreni la rolon kaj aspekton de detaloj. Vin la aferoj ne interesas kiel partoj de la pli granda strukturo, parto de la mondo, sed kiel la tuto mem kiu havas multajn interesajn detalojn. Siatempe en la meza teknika lernejo diris al mi instruisto pri teknika edukado: "Kara filo, vi ne havas senton por detaloj, vi tute ne rimarkas ilin, vi ne estas por tekniko!" Kaj li pravis. Globalistoj ne estas bonaj teknikistoj, he povas kvalite kaj bone okupighi pri ekzaktaj detaloj necesaj por teknikscienca agado. Ili estas bonaj organizantoj, ili povas sukcese okupighi pri sociaj sciencoj kaj organizado, char por tio necesas bona sento pri la tuto, sento por kompreni prioritatojn por povi rezigni pri negravajhoj. lu direktoro au chefo devas havi bonegan senton por kompleta funkciado de la entrepreno, devas kompreni kio estas grava kaj primara en tiu funkciado kaj devas bonege distingi inter negrava detalo kaj esencaj procedoj kiuj povas damaghi grandskale la entreprenon. Detalistoj kutime ne estas tre bonaj gvidantoj, organizantoj, char por ili pli gravas detaloj ol la tuto. Sed ili estas bonegaj praktikuloj kaj sciencistoj en teknikaj, ekzaktaj sciencoj, kie chiu detaleto estas grava por kvalita funkciado de iu sistemo.

Tial estas grava tasko de gepatroj malkovri che siaj infanoj ghustatempe, chu ili estas globalistoj au detalistoj por povi helpi al ili serchi la ghustan profesion, helpi decidighi pri lernejo kiun ili frekventu post la ghenerala baza lemado.

Nature, tio ne signifas ke globalistoj entute ne povas esti sukcesaj sciencistoj kaj ke detalistoj ne povas esti sukcesaj organizantoj. Jes, sed en la sferoj al ili konvenaj: globalistoj povas esti bonaj sciencistoj pri fakoj globalaj kiel filozofio, ghenerala lingvistiko, matematiko, organizosciencoj, pri la tiel nomataj fundamentaj sciencoj, kaj la detalistoj povas esti bonaj organizantoj en produktado de certaj detaloj, do, chefoj de partoj en entreprenoj, instruistoj de fakoj tre precizaj kaj teknike klaraj.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ