36. EKONOMIO
La homa progreso ghenerale
(sciakirajhoj, kulturo) dependas de la materiprodukta
avancado, de la richeco. Nature, poste la scioj
progresigas la produktadon kaj la richon. Sed unue
estas necesa la materia bazo. La tuto de produktado,
produktorganizo kaj produktdistribuado nomighas
ekonomio. Kiel konate, ekde la momento kiam la homoj
komencis produkti pli ol estis necese por la tuja uzo
de chiuj en la grupo, ekestis kondichoj por dividi la
laboron je du elementaj sektoroj: laboro de
produktantoj kaj laboro de organizantoj. Homoj en la
sektoro de organizado eknavis la eblecon preni pli ol
ili mentis, kaj por gardi tiel alprenitajn
privilegiojn ili dividighis je du grupoj: la regantoj
kaj la soldatoj. La soldatoj defendas la
privilegiojn siajn kaj tiujn de la regantoj. Ili
ankau devigas la produktantojn produktadi chiam pli
por ke la privilegioj plivastighadu. La soldatoj
defendas tiujn privilegiojn ankau de la avidemo de
najbaraj regantoj. La oficiala starpunkto de chiuj
shtatoj ke oni devas defendi la patrujon estas nur
truko. Por la produktantoj kiuj baldau poste - dum la
ekesto de unuaj shtatoj - farighis sklavoj estas tute
egale kiu regas kaj sklavigas ilin, chu homoj el ilia
propra au el iu alia lando. La militoj okazadis chiam
nur pro la avidemo de la reganta klaso. Sed ju pli
richa farighis la shtato (do, la regantoj kaj la
soldatoj) des pli grandaj estis financaj rezervoj,
tiel ke ghi povis fordedichi ion ankau por la
lernado, kulturo kaj akiro de scioj. Inter
regantoj (liberaj, nesklavigitaj homoj) trovighis
chiam pli da instruitaj kaj ekprosperis la scienco
kaj la kulturo. La novaj scioj ebligis pli efikan
produktadon kaj pli da plusprodukto (profito). Tio
kauzis pli grandskalan komercadon (unuj havis plusan
oleon, aliaj shtofojn, la triaj grenojn). La novaj
scioj ebligis konstruadon de pli kvalitaj
transportiloj (chefe shipoj) kaj la surmaran
navigadon. Tiel la produktado spronis la komercon, la
komerco la sciojn, la scioj denove ilin ambau. La
chefa motivo por chio tio estas la homa deziro
plisekurighi per pli da rezervoj (pli da
richo). La regantoj volis belajn palacojn, produktojn
el aliaj regnoj. La parte akirita materia bonstato
kaj sekureco spronis alian motivon: deziron scii pli
kaj kompreni pli. Kiel en chio, tiel ankau en la
ekonomio cheestas unu apud la alia la materia kaj la
spirita faktoroj.
Tiel la ekonomio funkcias ankau
nuntempe: la bezono pri materia sekureco kaj rezervoj
spronas la homojn amasigi bonhavojn, richajhojn - kaj
la sufichaj rezervoj spronas ilin al amasigo de
scioj, al lernado pri tio kiel produkti ankorau pli,
sed ankau lerni por kompreni sin kaj la naturon
chirkau si.
Pro tio ke ne chie estas bonaj
kondichoj por produkti chion, iuj produktas
unuspecajn varojn, aliaj alispecajn kaj oni
intershanghas ilin. Por pligrandigi la
intershanghadon de varoj, inter la produktantojn
enmiksighis perantoj. Tiu nova socia tavolo estas
komercistoj. Komercado estas intershanghado de
varoj kun la celo ke post la intershangho la
komercisto havu pli grandan valoron ol li havis
antaue. Ekz. se vi achetas en via urbo cent pomojn,
forportas ilin al alia urbo, tie vi ricevas por ili
cent pirojn, poste vi revenas al via urbo kaj por la
cent piroj vi ricevas centkvindek pomojn. Tio
signifas ke nur per via komerca agado vi pligrandigis
la valoron de via unua kapitalo je 50%. Vi nenion
produktis. Vi simple transportis al alia loko kaj al
homoj kiuj ne scias ke ili povas ricevi aliloke cent
pirojn por cent pomoj, vi vendis pli multekoste. La
nova socitavolo, la komercistoj partoprenis en la
alproprigo de parto de plusvaloro produktata de
produktantoj. Ne hazarde en malnova Romio la dio de
komercistoj estis la sama kiel la dio de shtelistoj.
La komercado evoluigis iun
apartan sistemon de leghoj kiu nomighas la merkato.
La senco de la komerco estas atingi la jenan
celon: laueble plej multe vendi kaj laueble plej
multe profiti (gajni plusvaloron). La esenca legho de
la merkato estas la tuto de propono kaj postulo.
Se ekzistas pli da varo ol estas bezonoj
de achetontoj, la valoro de tiu varo
malpligrandighas. La homoj ne bezonas tiom kaj ne
achetas, la komercistoj tamen volas vendi kaj
malgrandigas la prezon. Tiam la achetantoj achetas,
ech se ili ne tuj bezonas la varon. Inverse - se la
bezonoj de achetontoj estas grandaj, sed la varo
nesuficha, ghia kosto kreskos. Nature, al tio
aldonighas la faktoro de richeco de la achetantoj.
Ech se estas malmultaj varoj kaj granda la bezono,
sed la achetantoj malrichaj, la prezo ne tro
altighos, char estas ja klare ke oni ne povas vendi
multekostajn varojn al malrichuloj. Depende de la
merkata legho pri postulo kaj propono la komercistoj
havas pli au malpli. grandan profiton (plusvaloron,
monon kiun ili gajnas subtrahante la achetkostojn kaj
la impostojn kiujn prenas la shtato). Kelkfoje la
merkato postulas ech ke oni vendu je malpli alta
prezo ol kostis la varo. Ekz. se la komercisto vendas
fruktojn kiuj povus rapide putrighi, li devas vendi
tuj, char morgau ili ne plu estos vendeblaj. Li
achetis ilin po 10 unuoj. Li volas vendi po 15. Sed
hazarde en tiu tago pluvegis kaj multaj kutimaj
achetantoj ne venis. Li devas malaltigi la prezon. Se
fine de la vendohoroj li ankorau havas multajn
fruktojn, li devas malaltigi ech al 5 unuoj, char
estas ja pli bone nun ricevi 5 ol morgau nenion.
Unu el la merkataj leghoj estas
ankau ke la plej grandan profiton (gajnon) en la reto
de diversaj produktantoj, vendistoj kaj revendistoj
havas tiu kiu havas la plej grandan riskon kaj
kutime tio estas la lasta vendisto, tiu kiu vendas al
la uzanto de la varo. Ekz. por produkti shuojn unue
oni devas bredi bovinojn kaj porkojn kiujn la
brutbredistoj vendas al buchistoj. Tiuj buchas ilin
kaj vendas la felojn al felprilaboristoj. Tiuj post
la prilaboro pluvendas ilin al la shufabrikistoj,
kiuj achetas krome fadenojn por shulachoj, najlojn,
gluajhojn, farbojn ktp. de diversaj aliaj
produktantoj pere de diversaj komercistoj. Fine ili
produktas la shuojn kaj vendas unue al
grandkomercistoj kiuj plu vendas al etkomercistoj kaj
fine chi tiuj al la uzantoj. En tiu granda vico da
produktantoj kaj vendistoj chie regas la merkata
legharo. Fabriko de shulachoj ne povos vendi pli da
shulachoj ol bezonas fabriko de shuoj. Se ghi
produktas pli, ghi devos malplialtigi la prezojn por
eventuale trovi alian achetanton au voligi la
shufabrikon ke ghi achetu pli ol nun necese. Tamen,
tiuj diversaj vendoj en grandaj kvantoj kutime estas
reguligataj per planoj kaj kontraktoj tiel
ke la plej granda parto de vendotaj varoj anticipe
havas klaran achetanton kaj interkonsentitan prezon.
La fabriko de farboj kontraktis kun la fabriko de
shuoj kiom da farbo jare ghi vendos al ili, kaj tiu
produktado estas certigita. Ghia risko estas relative
malgranda, char povas nur okazi ke en la mondo
malaltighos la prezoj de farboj kaj tiam ankau ili
devos malaltigi la prezojn (char tiel estas en la
kontrakto), au povas bankroti la fabriko de shuoj.
Pro la relative granda certeco au malgranda risko,
ghia profito estas relative malgranda. La plej
grandan riskon havas la lasta vendisto, char li estas
elmetita komplete al la hazardo de la merkato ne
havante iun ajn kontrakton kun la uzantoj, li devas
atenti pri la konkurantoj k.t.p. Tiu lasta komercisto
ne povas tute certe scii kiom da shuoj li vendos, kaj
chu chiam li povos vendi je la sama prezo. Pro tio la
planata procentajho de profito estas la plej alta che
li. Se li estas bona fakulo, komercisto, li scios
elekti bonan, belan, modan varon, kaj li profitos
multe. Se ne, li perdos kaj eble ech bankrotos. La
kvanto de vendoj influos ankau chiujn en la reto de
produktantoj kaj vendistoj. Se malmulte vendighos
brunaj shuoj kaj multe la nigraj, oni poste
produktados pli da nigraj. Pro tio la farbfabriko
produktos pli da tiu farbo kaj malpli da bruna, same
la shulachproduktanto ktp.
Se sur la merkato estas nur unu
fabriko kiu produktas panon kaj ghin bezonas chiuj
chiutage - la produktanto povos altigadi la prezojn
preskau lauplache ghis la ekstremaj pagpovoj de la
achetantoj. Tial la kosto de pano estos multe pli
alta ol estas ghia logika valoro inkluzivante certan
mezan procentajhon por la vendanto. Tia fabriko
nomighas monopolisto - ghi havas monopolon (greke:
monos = unu, poleo = mi vendas). Do, tiu fabriko
estas ununura vendisto sur iu teritorio. Tiun
malnormalajhon de la merkato oni kuracas per konkurenco.
Tio signifas ke la saman varon devus chie vendi
kelkaj diversaj produktantoj, kiuj - batalante por la
achetantoj - klopodos chiam pli racie produkti kaj
tiel malpligrandigi kostojn de la produkto kaj ebligi
malpli altan prezon. La produktantoj pere de siaj
komercistoj serchas novajn merkatteritoriojn kie ili
estus la unuaj kaj almenau dum mallonga tempo rolus
kiel monopolistoj kaj havus pli altan profiton au
vendus pli da varoj.
La merkataj leghoj spontane
reguligas la fluon de la varoj kaj la prezojn. Spontaneco
signifas ke temas pri la leghoj de la forto, ne
de la racio. Pro tio la merkata legharo suferas de
diversaj malsanoj. En la kazo kiam iu komercisto
estas tre ruza, li povas rapide richighi kaj iom post
iom acheti chiujn aliajn vendistojn kaj
produktantojn. Tiam li farighas la ununura vendisto -
do, la monopola - kiu fiksas nenormale altajn prezojn
kaj batalas por nenormale alta profito, batalas
kontrau la eventualaj novaj konkurencantoj
(subachetas la leghfarantojn, politikistojn,
regantojn, ke ili malpermesu la varojn de la
konkurencantoj, aparte impostigu ilin ktp.)
Grandaj produktantoj povas pli
bone organizi la produktadon kaj farighi pli efikaj,
sekve, kun malpli da kostoj po unu produkto ol la
malgrandaj. Tio denove neniigas la malgrandajn kaj
kreas shancojn por la monopolo, kaj troa ekspluatado
far la monopolisto sur certa teritorio. Por preventi
ke la merkato ne tro malsanighu, se oni lasas nur al
ghi reguligi la varintershanghojn, oni devas
enkonduki partan planadon de produktado kaj vendado.
La ideon pri plana merkato ekhavis komunistaj
ekonomiistoj, ekirante de la ideo ke necesas
malebligi la ekspluatadon per racie planita
produktado kaj distribuado de varoj. Ekz. en unu
lando oni bezonas jare 3 milionojn da shuparoj. Ni,
sekve, planu fabrikon por tiom da shuoj kaj vendejojn
por ili. Tiel ni scias ke chiuj estos venditaj kaj ne
estas risko por la fabrikoj nek por la vendistoj.
Tiam oni povas plani ankau la profiton por ambau ke
ghi ne estu pli alta ol estas valoro de ilia laboro -
iliaj salajroj plus shtataj impostoj (bezonoj de la
regantoj). Tiel ne okazos ekspluatado (neniu havos
pli altan profiton ol li meritas). La ideo ekplachis
al multaj malrichaj landoj kaj ili enkondukis
komunismon (vidu la chapitron pri politiko). Sed en
la praktiko montrighis ke tiuj shtatoj ekonomie
kolapsis. Kial? Pro du kauzoj. Unue, char nuligante
komplete la merkatleghojn oni neniigis la bazan
motivon de la produktado kaj komercado - la
plusvaloron. Oni ja produktas kaj komercas por
richighi, por pli sekurighi. Se neniu povas pli
richighi ol aliaj, neniu havas motivon por la
produktado kaj vendado. La produktado malbonighas,
malfortighas, la kvalito de varoj malaltighas, kaj la
unusola planita fabriko monopolighas, ne timante ke
ghi povus esti punita de la merkato. Ne povante havi
plus-profiton, la monopolo malaltigas la varkvaliton,
tio malbonigas la sciojn, malstimulas la lernadon,
perfektigadon. Due, tamen efikis la merkata legho de
la homa bezono plisekurighi, sed je multe pli malsana
maniero. Homoj en la administrado (regantoj) havis la
taskon distribui la varojn lau la plano. Sed akirante
ilin, ili simple shtelis au chantaghis la
achetantojn, prenis pli por si ol estis planite pro
kio ja mankis al aliaj. Tio kauzis pli rapidan
diferencighon inter la havantoj (profitantoj) kaj la
nehavantoj, ol en la merkata sistemo. Tiel ekestis
multe pli malhumana ekspluatado ol en la merkata
ekonomio. Evoluante kaj plirichighante, la
merkatekonomiaj landoj (kapitalismaj) vidis la
malbonajn flankojn de pura merkato (ekde la ekesto de
komunismo en la dudekaj jaroj de la dudeka jarcento
oni dividis la mondon je du statotipoj lau la
ekonomia sistemo: kapitalismaj - kies
fundamento estas la merkato kaj la celo plialtigi la
kapitalon, kaj la socialismaj - kiuj anstatau
merkato havas planon kaj celas ne la plialtigon de la
kapitalo, sed egaligon de havajhoj), kaj decidis
parte enkonduki la planon en la merkaton. Tio
komencighis en la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento
pro la granda ekonomia krizo ekestinta ghuste pro la
tro granda spontaneco de la pura merkato. Unuaj faris
tion usonanoj per la tiel nornata "New
Deal" de Roosevelt (granda usona shtata plano
pri publikaj laboroj). Kaj tiu korektado de la
merkato per planelementoj far la shtato kondukis al
sociala merkata sistemo kiun nuntempe aplikas chiuj
richaj demokratiaj landoj. Ghi plu enhavas la bonajn
flankojn de la merkato (stimulas la laboron,
reguligas la prezojn, stimulas la raciigon, novajn
sciojn), sed limigas ghiajn malbonajn flankojn
limigante la trorichighon tiel ke la pli sukcesaj kaj
pli richaj pagas pli altan procenton de impostoj al
la shtato kiu per chiam pli grandaj sumoj en sia kaso
helpas la sociajn tavolojn malpli richajn au
nekapablajn (maljunulojn, infanojn, invalidojn). Tiel
ghi uzas tiun richon plane por sociaj bonajhoj de
chiuj investante en lernejojn, hospitalojn, kulturon,
trafikilojn.
Nuntempe pasis preskau unu
jarcento de la fondigho de unua komunisma shtato
(Sovetunio), suficha tempo por kompreni ke la
senmerkata (nur plana) ekonomio estas malpli humana
ol la merkata kaj, kompreneble, multe malpli ol la
kombinita sociala merkata sistemo. Tio kondukis al la
malakcepto de la komunismo. Sekvas logike ke baldau
regos la mondon nur diversaj variajhoj de merkata
ekonomio kun pli au malpli da plano en ili. Tio tamen
ne signifas ke ech momente la plej sukcesa variajho
de sociala merkata ekonomio kia ekz. en Skandinavio,
Svislando au Austrio estas neplibonigenda. Kontraue.
Sur la monda merkato (komercado inter la shtatqj)
regas ekskluzive la pura merkato, ne la korektita.
Pro tio la malrichaj landoj anstatau evolui pli
rapide kaj iom post iom atingi la bonstaton de la
richaj, konstante grandigas la diferencon. La pura
merkato per sia monopola logiko ebligas al la richaj
multe pli ekspluati la malrichajn ol ili ekspluatas
unuj la aliajn inter si. Tio kauzas chefan problemon
de la nuntempo. La maniero shanghi tion estas
interkonsenti pri nova ekonomia internacia ordo en
kiun oni enmetos ankau elementojn de plano kaj
shanghos la sistemon de interezoj. Nuntempe la bankoj
kiel mondaj komercperantoj donas kreditojn al la
malrichaj por ke ili povu pagi varojn de la richaj.
La bankoj postulas pagon de interezoj (se vi pruntis
100 unuojn, vi devas post unu jaro repagi 120). Tiu
sistemo privilegiigas tiujn kiuj havas monkapitalon,
char la mono ne kunportas riskon kiun kunportas
produktado. Sekve, la shtatoj devos iom post iom
enkonduki novan pagsistemon en kiu la nunaj pozitivaj
interezoj devos esti kombinitaj kun negativaj ke ili
plijustigu la sistemon kaj egaligu la riskojn inter
monposedantoj kaj varposedantoj.
Aliflanke, la laborantoj,
produktantoj devos iom post iom shanghi sian statuson
de dungitoj kaj ekspluatatoj. Mi kredas ke la ideo de
memmastrumado kiun teorie oni evoluigadis en
Jugoslavio dum la komunisma erao, sed en la praktiko
ghin efektive kondamnis (nerekte ghin malebligis)
estas unu el bonaj eblaj vojoj. Montrighis jam en
multaj kazoj en merkata ekonomio ke oni ne povas
senlime plialtigadi la produktadon stimulante la
dungitojn per plialtigo de salajroj. Ghis certa limo
tio funkcias, sed poste ne plu. Ekz. la estroj de
fabriko diras al laboristoj ke ili ricevos 2000
unuojn monate se ili plialtigos la produktadon de
shuoj je 10%. Kaj efektive, ili faras tion. Poste ili
diras ke oni plialtigos la salajrojn je 2500 unuoj se
ili plialtigos je pliaj 10%. Ankau tion ili faras.
Sed kiam oni diras ke ili ricevos 3000 por pliaj 10%,
ili ne plu akceptas tion. La strecho kiun oni devas
efektivigi por ricevi tiun plian salajron estas pli
granda ol la plirichigho kiun ili ricevas, char la
2500 jam garantias sufichan sekurecon. Sed se la
laboristoj (dungitoj) ne plu estas nur dungitoj, sed
ankau certasence kunposedantoj, la situacio
shanghighas. Nun ili ree pretas pli engaghighi, pli
labori, pli produkti, char nun ili sentas la fabrikon
same kiel sian familion kie oni povas kundecidi pri
tio kiel evoluigi ghin, kiel ghoji kaj malghoji pro
ghiaj sukcesoj kaj malsukcesoj. Kunadministrigi la
laboristojn, kunposedigi la dungitojn oni povas
plurmaniere ke tamen konservighu la esenco de la
sociala merkata ekonomio. Jam nun multloke en la
mondo partojn de la fabrikoj kunposedas plejmulto da
laboristoj achetinte akciojn. Eblas ankau aliaj
manieroj kiel ekz. kunpartoprenante en riska parto de
la profito, achetante akciojn de bankoj kiuj financas
novajn projektojn kaj simile. Kaj fine, kial ne foje
iu richa lando komencu realigi la teoriojn de
Jugoslavio pri memadministrado tiel ke la laboristoj
achetintaj la akciojn de sia entrepreno elektu ankau
siajn laboristajn konsilantarojn?
La estonto estas ja tutmonda
sociala merkata ekonomio, chiam pli sociala kun chiam
pli da kunadministrado de chiuj kiuj partoprenas en
la laboro.