20. ORGANIZO
KAJ KAOSO
Oni rimarkis ke, se oni
observas kvantojn, en la kosmo chio konstante varias
inter certa nivelo de organizo kaj kaoso. La
tendencon strebi al kaoso oni nomas entropio kaj
la kontrauon - al alta organiziteco oni nomas negentropio.
Se estas egale granda shanco ke
chie kie oni esploras oni trovu certan fenomenon
egalkvante, temas pri neorganizita, sekve kaosa
situacio. Ekz. se en via hejmo en chiu shranko kaj
sur chiu breto vi povas trovi same multajn chemizojn,
krajonojn, shminkojn, ludilojn, do, estas shanco ke
vi chie trovu chion samproporcie, vi havas tre
neorganizitan kaj kaosan hejmon. Se vi esplorus
nombron da malsanaj homoj kaj chie kie vi venus vi
trovus same multajn sanajn kaj malsanajn, temus pri
tre kaosa situacio. Tiaj situacioj estas entropiaj.
En la neviva naturo ni trovas ofte tian tendencon al
entropio. En grandegaj dezertoj chie estas egala
shanco trovi samegale distribuitajn diversgrandajn
sablerojn, kvankam dum antauaj jarmiloj ne estis tia
granda kvanto da similegalaj dezertoj. La entropio
estas kiel loterio: estas certa egala kvanto (nur po
unu) da diversnumeraj pilkoj. Dum chiu lotumado estas
egala shanco ke estu lotumita kiu ajn el ili.
Tamen, la vivo montras la
tendencon al negentropio - al la organizo. Ju pli
estas io organizita des pli granda estas la shanco
trovi la serchatan fenomenon en multe pli granda
kvanto ol aliajn fenomenojn. La distribuon de
organiziteco montras la kurbigho de Gauss:
La ordinato X montras la
kvanton de io (ni diru la nombron de sanaj homoj en
unu vilagho). La A punkto estas la pozicio de tiuj
kiuj estas la plej multaj. Tio estas, logike, la meze
sanaj. La parto tendencanta al + prezentas tiujn kiuj
estas pli ol meze sanaj kaj la parto tendencanta al -
tiujn kiuj estas malpli ol meze sanaj. Inter punktoj
B kaj C trovighas granda plimulto de chiuj vilaghanoj
(chirkau 95%) kaj nur 5% trovighas pli for de B kaj
de C. Temas pri ekstremaj kazoj - au nekredeble
sanegaj personoj au mortmalsanaj.
En tiaj normalaj cirkonstancoj
kutime estas eble konkludi pri certaj tendencoj, char
la shanco trovi tre sanajn kaj meze sanajn ne estas
la sama. Tiel en la vivo oni tendencas al la pli alta
shtupo de negentropio, de la organizo. Kaj la morto
estas entropio - kaoso - egala distribuo. Nur kiam
chiuj mortas estas egala shanco trovi chiam la saman
tipon de homoj.
Ju pli la Gaussa kurbigho estas
proksima al la absciso des pli entropia (kaosa) estas
la situacio de iu esplorata fenomeno.
Se oni studas iun ajn fenomenon
en la socio, en iu shtato kaj komparas la Gaussajn
kurbighojn el diversaj tempoj, oni povas facile vidi
chu tiu socio progresas (tendencas al alta stadio de
organizo) au ne. Ekz. se en iu shtato oni chiujare
faras esplorojn pri homgrupoj sanaj kaj malsanaj,
kontentaj kaj malkontentaj, instruitaj kaj
neinstruitaj, richaj kaj malrichaj kaj pri chiu
situacio desegnas gausajn kurbojn, kaj se oni post
kelkaj jaroj vidas ke la plejmulto el tiuj kurboj
estas chiujare chiam pli pinta, malpli dika, oni
povas kun plena certeco diri ke tiu chi socio estas
chiam pli bone organizita kaj ghenerale chiam pli
bona, pli sekura, pli humana. Se la tendenco estas
kontraua (kiam la plejmulto el la kurboj sinsekve
estas chiam pli dikaj kaj malpli altaj) oni sendube
scias ke tiu socio estas malsana, tendencanta al la
milito, al la morto, al la situacio kaosa. En tiaj al
vera morto proksimaj entropiaj sociaj situacioj ne
ekzistas richegaj, ne ekzistaj sanegaj, ne ekzistas
maljunegaj homoj, chio ekstrema malaperis, chio estas
egale mizera. La socioj normalaj strebas al la kiel
eble plej organizita stadio, char la nivelo de la
organizo prezentas la bonstaton, la socian sanon, la
humanismon por chiu ghia individuo. Sed tia situacio
subkomprenas la leghojn, la konduton plene
antauvideblan, sekve neliberan. En la malpli
organizitaj, malpli humanaj socioj aliflanke pro pli
kaosa situacio la homoj kondutas malpli leghe, do,
pli libere.
En Svisio ekz. oni ne povas
haltigi la trajnon pro unu persono ie kie ne
trovighas stacio. Tia libereco ekzistas en Balkano.
Sed en Svislando trajnoj veturas tre ofte al chiuj
direktoj kaj al chiuj vilaghoj lau la tute konataj
itineroj. Se iu en eta vilagho en Svisio pro malsano
rapide devas esti transportata al la chefurbo, tio
tuj estas farebla lau la tute certa, organizita kaj
planita maniero. En Balkano tio ne eblas. Oni povas
transporti surchevale tian malsanulon ghis la plej
proksima strato au relo kaj peti ke haltu iu autobuso
au trajno. Ili chefe ne haltas, kelkfoje tamen jes.
La vivo, do, en Balkano en sia tre neorganizita stato
kelkfoje donas al ni surprizajn rezultojn de libereco
(ke la lokomotivestro decidas haltigi en neplanita
loko), sed la vivo ne tiom libera en Svislando savas
kaj humane traktas multe pli da homoj (preskau
chiujn). La balkana libereco ebligas la humanismon
nur al eta procento de la bonshanculoj.