30.
LABOREMO KAJ MALDILIGENTO
luj difinoj diras ke la laboro
kreis la homon. Nur ekde kiam li komencis uzi siajn
manojn li ekdistingighis de la simiobestoj. Chiukaze
la laboro havas esencan gravecon por la homo. La
laboro anstatauigis la batalemon kiu estis la esenco
de la besto. La bestoj devas chasi.por vivi, ili
devas kapti predojn. La homo povas per laboro akiri
necesajhojn por la vivo. La laboro vere estas
karakterizo nur de homa specio, ghi estas ties esenca
trajto. Ju pli iu estas neracia, instinktema, des pli
lin karakterizas la mallaboremo. Homoj malpli raciaj
estas koleremaj, batalemaj kaj mallaboremaj. Ili
kondutas chefe kiel bestoj. Kiam tia homo havas ian
bezonon, ekz. malsaton, li pretas batali, detruadi,
nur por gajni la necesan manghon. Post kiam li
satmanghis, li emas dormi kaj pigri. Komparu tion
ekz. kun iu lupo. Malsata, ghi sovaghe atakemas, sata
ghi maldiligente dormas. Homo racia (homo sapiens)
havas konscion kaj scion ke se li konstante laboros,
li kreos manghajhojn kaj chiujn aliajn necesajhojn en
suficha kvanto tiel ke li ne devos chasi kaj batali.
Simile kondutas ech kompletaj triboj au popoloj. En nesufiche
evoluintaj (pro kio ankau nesufiche konsciaj) popoloj
regas la leghoj de batalado. En balkanaj landoj
grandparte ankorau nun oni instruas virajn infanojn
por esti batalantoj, soldatoj, kuraghuloj pretaj
oferi la vivon por la popolo, por la patrujo. Kaj la
historio de tiuj popoloj montras ke ili daure vivis
inter militoj kaj nenionfarado. Dum la tempo de
milito oni maksimume strechas chiujn siajn fortojn
kaj povojn. Se oni venkas oni volas ripozi kaj nenion
fari ekspluatante la venkitojn au la proprajn subajn
popoltavolojn. Post certa tempo la nenionlaboro de la
gvidantoj kondukas al komplikajhoj kiuj denove kauzas
militon.
Aliflanke la japanoj estas
bona ekzemplo por evolua, pli homa vivkompreno. Ghis
la dudeka jarcento ili estis same subevoluintaj kaj
batalemis. Sed post la dua mondmilito ili komprenis
la valoron de la laboro kaj nun ili estas unu el la
gvidaj popoloj de la mondo.
Individue tre gravas chu vi
okupighas pri laboro kiu vin kontentigas, au kiun vi
malshatas. Chiu homo havas iun internan emon,
preferon, shatokupon. luj denaske shategas teknikajn
agadojn, prizorgon de mashinoj, aparatoj, dum aliaj
malemas al tio, sed shategas aktivadojn rilatantaj la
homojn kaj la socion. Nuntempe en la altorganizita
teknologio, la laboroj estas tre specialigitaj kaj chiu
homo devas specialighi nur por unu laborspeco. Se li
elektas tion kion li malshatas, la laboro prezentos
por li psikan premon. Karl Marx nomis tion fremdigo
de la homo far la laboro. Feliche, en la
nova, alte evoluinta socio chiu laboro postulas altan
edukon kaj multajn sciojn. Dum la periodo de lernado
plej multaj infanoj havas tempon por kompreni siajn
preferojn kaj trovi siajn motivojn kaj idealojn kiuj
decidigos ilin pri la laborspeco je kiu ili
specialighu. Ju pli evoluinta la lando, des pli
granda procento da homoj laboras en fakoj kiujn ili
shatas, kiuj faras el ili homojn kontentajn, homojn
kiuj en la laboro ne trovas nur sian vivsekurecon
(monon por la vivo), sed ankau la eblecon konfirmi
siajn proprajn kvalitojn, ghui en la rezultoj de sia
laboro. Ju malpli evoluinta la lando, des pli granda
procento da homoj kiuj devas labori tion kion oni
trudas al ili - kaj nature, tiuj ne trovos plezuron
en la laboro.
Tiu problemo de alienigho
(fremdigho) de la laboro estas solvata unuflanke per
la lemeja sistemo kaj aliflanke per diversaj formoj
de memadministrado de la laboristoj en la firmaoj.
Homoj kiuj ne laboras nur pro sia salajro, sed estas
ankau kunposedantoj havantaj akciojn, shatas la
progreson de sia entrepreno kaj plezure laboras en
ghi por mem kontribui al ghia prospero. Tiuj kiuj
laboras nur en kampoj neshatataj kaj ankau ne
partoprenas en la kunadministrado, restas nur
laborprenantoj, laboras sen entuziasmo, malmulte
kontribuas al la entrepreno kaj mem psike suferas.
En la landoj kie la laboro
farighis centra homa aktivado, alte teknologie
evoluintaj landoj, la homoj miras pri tiuj aliaj
landoj kie oni klopodas eviti la laboron. Foje japano
diris al mi: "Vi, balkananoj, ne scias entute
kia plezurego estas la laboro." La japanoj
vershajne troigas, la laboro farighis ilia drogo. Ili
farighis dependuloj de ghi. Aliflanke, balkananoj
laudas sin per la eldiro: "Oni ne povas pagi min
tiom malmulte, kiom malmulte mi povas labori."
La balkana pensmaniero estas ke plej multe oni ghuas
kiam oni ne laboras, kiam oni pigras. Kaj ili miras
pri la japanoj kiuj ne scias ghui en la neniofarado.
Ankau ili troigas. La neniolaboro ne povas esti
plezura, same kiel ne la trolaboro.