29. VIVO KAJ
            MORTO
            La vivfenomeno estas tre
            longdaura, preskau senfina. lu specio povas malaperi
            nur se okazas iuj esencaj shanghoj en ghia
            chirkauajho al kiuj la koncerna specio ne povas
            adaptighi. Ekz. post la granda glacia epoko malaperis
            mamutoj kaj grandaj reptilioj, char al tia granda
            klimatshangho ili tiel rapide ne povis adaptighi.
            Tiel la vivo sur la terglobo malfacile detrueblas
            krom se detruighus la tuta Tero pro iu kosma
            katastrofo au misuzo de la homaj scioj kia estas la
            nuklea milito. Sed, observante la individuan vivon
            oni tuj vidas ke ghi estas klare limigita per sia
            komenco (naskigho) kaj sia fino (morto). Chiu el ni
            instinkte timas la morton, chiu el ni demandas sin
            pri la esenco de la morto. La vivo okazadas en
            fermitaj cikloj - la ekologiaj sistemoj.
            Plantoj bezonas por la vivo termineralojn, etaj
            bestoj manghas plantojn, pli grandaj bestoj manghas
            la malpli grandajn, mortante la bestoj disfalas je
            mineraloj kiujn denove uzas la plantoj. Se pro iu
            nenormalajho certa specio tro multoblighas, tio
            kauzas shanghojn en la tuta ekologia sistemo. Se homo
            volanta malhavi truojn kaj partan damaghon sur sia
            kampo pro talpoj detruas la talpojn, la domaghoj sur
            la kampo estos ech multe pli grandaj, char li rompis
            la ekologian sistemon en kiu la talpoj manghante
            lumbrikojn, vermojn kaj subterajn insektojn daure
            zorgis pri ties ne tro granda multoblighado. La vivo
            en siaj cikloj, bedaurinde, estas granda konstanta
            batalado. Unuj manghas kaj detruas aliajn. Ne
            ekzistas indulgo. Chasanta kaj pli forta besto ne
            indulgas apenau naskitan bebon de sia viktimo - ghi
            manghegas chion kion ghi sukcesas kapti. En la naturo
            la nura privilegiita estajho estas la homo, char li
            principe ne devas timi pli fortan malamikon. Tial,
            shajne, li mem reguligas sian specion, detruante mem
            homojn kiam tromultighis ili en cirkonstancoj
            malkonvenaj por vivteni chiujn el ili. Tio okazas per
            militoj, per reciprokaj mortigadoj kiuj ne havas
            alian celon (kontraue ol che bestoj kiuj mortigas nur
            kiam ili bezonas manghi) krom ebligi pluekziston de
            la specio. Tiuj periodoj de mortigaj bataloj chesos
            nur tiam kiam la homspecio evoluos ghis tiu
            konscigrado ke ghi kapablos per sia racio plani la
            disvastighadon tiom kiom gravas por pluekzisto sed ne
            endangherigas la chirkauajhon. Espereble tiu tempo
            estas proksima, char alikaze per la nuna teknika povo
            la homaro detruos sin mem kaj la tutan Terglobon.
            La homo kiel individuo estas en
            la homa socio nur unu chelo en la homara organismo.
            Iuj cheloj formortas, aliaj naskighas kaj la
            organismo dauras kaj funkcias. Ekde ekesto de homo,
            ekde la unuaj konscisparkoj en la primitiva sed
            potenciale multkapabla estajho, vershajne ekghermis
            ankau speco de religio - pro la homa timo je la morto
            kaj intuicia sento ke post la morto devas resti iu
            spirita spuro de ni, iu pludauro. Chiuj religioj
            bazighis kaj bazighas je certa rilato al mortintaj
            prauloj. Shajnas al mi, malgrau la nefidindeco de
            mistikismo, ke tiuj instinktaj sentoj pri io
            "alia" post la morto, havas iun objektivan
            fundamenton. Se ni traktas la homan vivon kiel
            energion kiu prezentighas kiel duono de sinusoido
            inter la naskigho kaj la morto, 
            
            ni devas logike konkludi ke per
            la falo de tiu energio al la nula punkto, nepre devas
            okazi lau la legho de ago kaj reago iu transformigho
            de la energio, iu ekesto de nova antienergio. Cetere,
            la duona sinusoido kiel aliprezento de duona cirklo
            estas nekompleta - mankas la dua duono. Logike sekvas
            la jeno:
            
            La antienergio ekestanta
            trovighas sur la desegno sub la linio t super kiu
            estas la al ni konata universo. Iu imaginara mondo
            kiun ni ne konas sed nur konjektas. Ech nur tiu
            konjektado mem estas fakto kiu influas nian realan
            vivon.
            Se ni konsultas plurajn
            religiojn, ni trovos diversajn konceptojn, sed chiuj
            asertas ke post la morto la homa animo, do, io tre
            nemateria, antireala pluekzistas. luj reenkamigaj
            religioj remetas la animon post ioma vagado en la
            antimondo en novan surteran korpon, aliaj ghin sendas
            al la dia regno.
            Sciencistoj kiuj studis la
            fenomenon de provizora morto, do la homojn
            kiuj estis kelkminute klinike mortaj sed poste
            revivigitaj, enketis siajn pacientojn kaj ricevis
            sufiche similajn respondojn de ili chiuj pri kelkaj
            travivajhoj kiujn ili memoris. Chiuj unue sentis
            kvazau ili estus falantaj tra longa tunelo kaj chiuj
            audis apartajn fortajn bruojn. Fine de tiu tunelo
            trovighis forta lumo. Poste ili kvazau shvebis super
            la propra korpo kaj konsciis pri tio kio okazas
            chirkau ghi. Tiuj, kies klinika morto dauris pli
            longe, rnemoras ech pri transiro de iu granda akvo
            che kies alia bordo atendis ilin konataj homoj,
            parericoj jam mortintaj. Tiu chi dua parto ne estis
            identa che chiuj enketitoj, kaj ghi povas esti afero
            de spekuladoj. Tamen, la unua parto, identa che
            chiuj, montras ke efektive la konscio de la homo klare
            restas ech se la korpo vere ne plu funkcias.
            Kompreneble, chio rilatanta la morton estas ekster la
            povo reale priesplori kaj en la sfero de spekuladoj,
            kaj surbaze de tiuj spekuladoj multaj religiaj
            institucioj kaj sektaj gvidantoj bonege kaj riche
            vivas - sed tamen iel agnostike mi povus aserti ja
            jenon: se ni ekzistas kun nia konscio pri la vivo,
            certe tiu konscio havas iun sencon. La vivo nur pro
            tio ke ni reproduktighu kaj kreu novan vivon ne
            bezonus konscion. Se ekzistas iu senco, vershajne
            ekzistas ankau pludauro.
            La scienco, krome, diras: Chio
            ekestas kaj malaperas, sed la energio ne chesas, ghi
            nur transformighas. Sekve, shanghighas nia reala
            surtera esto kun nia korpo kaj spirito sed la energio
            de ghi ne povas malaperi. La materio de nia korpo
            transformighas kemie, sed la spirito, nia konshcio,
            transformighas al ireala dimensio, al energio
            alimonda. Simile kiel malapero de kurento pro forta
            magneta kampo ekzistanta en alia dimensio kauzas
            novan kurenton en alia rezistoro. Rigardante nian
            sinusoidon ni vidas ke la dua duono denove havas la
            finon en la nula punkto. Kio, do poste? Ree la
            chi-reala esto! Chu ne?
            
            Logike tio pravigas la reenkarnigajn
            religiojn. Estas nelogikeco en la religioj kiuj
            kontraustarigas al mallonga chi-tera vivo, eternan
            senfinecon en la alia. La konoj de naturaj sciencoj
            montras la logikon de sinusoidoj ripetighantaj. Reala
            kaj nereala kampoj konstante intershanghadas la
            poziciojn.
            Krome, se oni observas la homan
            vivon kiel tempajn erojn, oni povas vidi ke efektive
            ni iusence konstante mortadas dum la vivodauro. En
            neniu momento vi estas la sama persono kiel antaue.
            Ne nur ke vi fizike shanghighadas (de bebo al
            maljunulo), sed ankau psike. Vi forgesas grandan
            plimulton de chio sciata kaj vidita antaue. Restas
            nur etaj eroj pri esceptaj eventoj el la antaua
            vivperiodo en la memoro. Plenkreskuloj ne komprenas
            infanojn kvazau ili mem neniam estus estintaj
            infanoj, ili tute ne plu konceptas la sentojn de
            infanoj. Chu ni ne mortis jam sennombrajn fojojn? Ni
            certe mortis kiel bebo char el la periodo de unuaj du
            jaroj de la vivo ni memoras nenion, ni grandparte
            mortis kiel junulo char ni apenau memoras malmultajn
            detalojn, ni mortis ankau kiel mezaghulo char ni en
            nia maljunula agho ne komprenas la aspirojn kaj
            celojn de tiuj mezaghuloj, nin zorgigas nur niaj
            malsanoj. Ni ekzistas nur en la koncerna momento de
            la nuno plensence. En tiu konstanta mortado dum la vivdauro
            restas fine de la vivo nek multo de nia antaua scio
            nek de niaj fizikaj cheloj. Ni estas konstante io
            alia. Kaj la efektiva morto estas nur fina punkto en
            la shanghado kiam aliighas la direkto de energikampoj
            el kiuj konsistas nia materia kaj spirita ekzisto. La
            homo povas morti tuj baldau post la naskigho au en iu
            ajn parto de sia vivevoluo. Same chiu vivestajho. Se
            la vivo estus nur unufoja, chu tio ne estus grandega
            maljustajho kaj nelogikajho por tiuj june mortintaj?
            Sed se ili nur transformis sian energikampon, ghi ne
            estas maljustajho. Ili pluekzistas en la antivivo,
            kaj iam reaperos en la reala dimensio.
            Kompreneble, chio tio estas
            miaj spekuladoj. Chio tio estas nepruvebla, ni povas
            nur kredi tion se ghi shajnas al ni logika. Kaj
            ghuste tial ke ni chiuj konstruas al ni iun kredon
            kombinitan inter niaj scioj pri la vivo kaj la
            historia religia intuicio transportata de generacio
            al .generacio kaj kompletigata per novaj komprenoj,
            ni povas aserti ke tiu kredo influas nian realan
            eston kaj tiel pruvas ke iu spirita antiuniverso
            ekzistas.
            La grafika prezento de chio tio
            estas la jena:
            La evolua vivproceso okazas
            korpe kaj spirite. Korpe la proceson influas du
            faktoroj: naskighado (generado) de novaj cheloj kaj
            mortado de malnovaj. En la kreskoperiodo pli multaj
            novaj naskighas ol malnovaj mortas kaj la kompleta
            kresko estas proksimume la jena:
            
            En iu pinta momento komencighas
            inversa procedo: nun pli multaj cheloj mortadas ol
            naskighas novaj. Sed tiu chi periodo estas pli
            malrapida, pli longdaura:
            
            Ju pli ghi proksimighas al nula
            nivelo, la korpa malapero, des pli facile ghi povas
            rompighi, salti al nulo, chesi ekzisti, morti.
            
            Chio tio okazas en la materia,
            korpa dimensio de la vivo (ni montras ghin per plena
            streko en vertikala dimensio). Sed samtempe kun la
            materia kunekzistas la spirita energio evoluanta en
            alia dimensio (ni devus prezenti ghin en horizontala
            grafika dimensio sed ni desegnos ghin nur per
            interrompitaj streketoj).
            La spirita energio -
            memkompreneble - ankau evoluas influita de du
            faktoroj: la scio (konscio) kaj la intuicio (sentoj).
            En la momento de naskigho (korpa energio estas eta,
            komenca) la spirita energio estas maksimuma sed nur
            en unu dimensio - la intuicia. Ekde tiam chiam pli
            influas ghin konscia komponanto. Komence la bebo
            aktivas spirite nur per siaj sentoj, sen scio kaj
            konscio. En la pinto de la korpa energio (homo
            proksimume 20-jara) la spirita energio estas egale
            influita de la intuicio kaj de la scio kaj pro tio
            ghi estas en la nula nivelo.
            
            En la fazo de la korpa
            malfortighado (la periodo post la dudeka jaro kaj
            ghis la vivofino), la spirita energio kreskas char la
            scia komponanto chiam pli kreskas kaj la intuicia
            daure malkreskas, tiel ke la spirita energio estas
            maksimuma en la momento de la korpa morto, la energio
            de la scio.
            
            Se, ekzemple, mortas infano, do
            en la periodo de korpa kresko kaj la spirita energio
            estas ankorau en la minusa kampo, logike okazas la
            jeno:
            
            Nome, en la momento de ekmorto
            A (shangho de la korpa evolulinio) la spirita energio
            tuj atingas la nulan nivelon kaj dum la mallongega
            periodo (kelkminuta) inter la cheso de la
            korfunkciado kaj la cerbocheso, la spirita energio,
            kreskas en la pozitiva, konscia kampo. Tiel ja
            videblas ke senkonsidere pri tio en kiu periodo
            vivestajho mortas, la korpa energio atingas la nulon
            kaj la spirita pozitivan maksimumon. Analogie la
            daurigo de la ciklo (post la morto) estus la jena:
            A) Vertikala (korpa) dimensio:
            
            B) Horizontala (spirita)
            dimensio:
            
            Konklude, tio kion ni nomas
            animo, estas nia senta kaj konscia energio, kombino
            de nia instinkta kaj konscia aktivado.
            La homo en siaj vivinstinktoj
            havas enhereditan timon pro la morto. Ghi estas grava
            instinkto, alie li ne povus batali por la vivo. Sed
            en situacioj kiam la homo per memsugesto konvinkas
            sin ke lia vivo havas sencon nur se estas plenumitaj
            iuj aliaj kondichoj, ekz. ke kunestas kun li lia
            amata ino, au ke li estu en certa idealigita grupo -
            kaj ial tiuj kondichoj ne povas realighi (la ino al
            kiu li enamighis ne volas lin, au li devis
            translokighi malproksimen de sia "bando"),
            la individuo ekhavas la senton ke lia vivo ne plu
            havas sencon. Tia psika stato estas kauzita de la
            propra memsugesto. Kompreneble ke la vivo estas ebla,
            vershajne ech multe pli bela kun alia ino au
            kamaradgrupo. Nu, en tia malsana stato de la psiko,
            la psika doloro che iuj speciale sentemaj personoj
            estas tiel forta ke ghi disfrakasas la vivinstinkton
            kaj emigas la personon mortigi sin. Se tio iam okazus
            al vi, sciu ke tio estas produkto de via propra
            memsugesto kaj ke ghi post iom da tempo pasos. Eltenu
            kelkajn tagojn da sufero, sed post la kelktaga krizo
            vi ne plu estos endangherigita de vi mem. La
            memmortiga impulso malaperos.
            La psika stato en kiu oni
            deziras mortigi sin estas la memtrompo. Ne permesu ke
            ghi iam venku en vi.