18. SUBJEKTIVECO KAJ OBJEKTIVECO, VERO KAJ NECERTECO

La subjektiva kompreno estas kompreno bazita je persona, individua scio, kiu ne konsideras la sciojn de aliaj. La subjektiva kompreno bazighas je scioj de individuo, sed chiu individuo posedas nur parton de scio rilatanta al kiu ajn kampo de la vivo. En iu kampo vi estas fakulo kaj viaj scioj tie estas grandaj, pli proksimaj al la tuto de la scioj, sed en alia kampo viaj scioj estas tre etaj. Individuaj scioj neniukampe estas kompletaj.

La objekttva kompreno estas kompreno kiu bazighas je la propraj scioj sed kun la konsidero de la scioj de aliaj.

La vero estas objektiva kono de la faktoj.

La vero ighas scienca vero kiam la "vera" fenomeno estas ripetigebla, farebla, sentebla chiam kaj chie (se regas por la fenomeno bezonataj kondichoj). "Hic Rhodus, hic salta." (Chi tie estas Rodos, chi tie saltu.) estas la mezuro por la scienca vero, por la objektiva scio.

Char la objektiva scio estas la tuthomara scio, ech ne la scio de iu homgrupo, tial la vero neniam povas rilati nur al individuo.

Oni ofte diras ke ekzistas subjektiva kaj objektiva vero. Tio ne estas ghusta. La subjektiva scio ofte kauzas tion ke la individuo sincere kredas ke io estas vera kaj batalas por tiu vero. Char neniu individua scio estas kompleta, tial neniu individua vero estas kompleta vero.

La homoj devus chiam rememori la dirajhon de greka filozofo Sokrato "Mi scias ke mi nenion scias." Tiu dirajho efektive signifas: Chiu devus scii ke li neniam scios chion, ech en sia plej konata fako. La objektiva scio, la scio akceptita de la plejmulto, prezentas la veron. La vero, sekve, estas atingebla nur per demokratiaj metodoj. Se laueble multaj homoj povas prezenti siajn sciojn pri iu temo, la vero trovighas en tiu konkludo kiu enhavas komunan parton de chiuj scioj kaj asertoj.

Chiu homo devas esti preta auskulti aliajn homojn, audi argumentojn de li nekonatajn, kiuj eble ech tute inversigas la propran konvinkighon kaj rekonsideri la propran scion. Ech se alia persono intence asertas ion kontrauan ol estas objektive pruvebla fakto (mensogas), signifas ke li havas kauzon por tio (ech se nur pro egoisma intereso), sed tiu kauzo estas suficha por iom revizii la propran veron kiu ne konsideris tiun intereson. Tio neniel signifas ke la vero estas tiu mensoga aserto, sed ghi iom shovas la propran veron. Por havi laueble grandan proksimecon al la objektiva vero, ne sufichas la opinioj nur de du au malmultaj personoj.

54Estas necesaj laueble multaj personoj kaj laueble neutrala jughisto kiu inter diversaj asertoj sukcesos trovi komunan parton inter la opinioj de tiu multo. Tio eblas nur en demokratio.

En iu ajn socia grupo, chu familio, chu shtato, en kiu ne regas reala demokratio, sed individua diktaturo de chefo (patro, instruisto, shtatdikta-toro...), diktaturo de persono potenca al kiu neniu rajtas kontraudiri, ne regas la vero sed la subjektiva kompreno.

Tia socia grupo ne povas evolui produkte, progrese. Same kiel pro malghusta diagnozo (nevera scio pri la malsano kiun oni havas) oni ne povas kuraci la malsanon. Au same kiel malvera scio pri putraj fundamentoj de iu domo ne kauzos longdauran ekziston de tiu domo.

Oni ja devas chiam serchi la veron konsiderante laueble multajn opiniojn pri unusama temo, kaj la vero chiam estas ie en relativa mezo inter diversaj opinioj. Ekzistas dirajhoj de multaj popolaj proverboj pri la principo de la mezo. Tio signifas ke, se duopo kverelas pro iu aserto, la vero vershajne estas nek je unu nek je la alia flanko, sed ie inter ili - ne nepre en la vera mezo inter ili. Cetere, tiu mezo mem ne chiam restas samloke. Ghi shanghas sian pozicion dum tempodauro. Ekz. en antauaj jarcentoj en la pedagogic malgrau la diversaj opinioj chefe validis la eduka praktiko ke oni devas bati infanojn por havi bonajn pedagogiajn sukcesojn. Tiutempe tio estis la mezo car pri tio konsentis chiuj. Kun la tempo evoluis la nova meza opinio kiun transprenis la plejmulto ke necesas punoj sed ne batoj. Kaj nuntempe en piuraj iandoj la meza opinio estas ke oni tute ne devas punadi sed diversmaniere stimuladi la infanojn. Tiel dum la historio shovighadis la mezo. Sekve, la mezo kiu prezentas rnomentan demokratie validan opinion, estas valida nur dum certa tempo. Gi estas relativa.

Se vi opinias ke ne necesas puni la infanojn kaj tamen en via lando au chirkauajho granda plimulto opinias alie, signifas ke la momenta mezo, la momente valida vero estas je ilia flanko. Tamen, ankau via vero povas farighi la "mezo", se la cirkonstancoj estas sufiche evoluintaj, al kiuj ankau vi mem povas kontribui.

Necesas dubi pri chiuj asertoj kiuj ne estas klare pruvitaj. Nur la dubo devigas la homon serchi kaj kontroli, esplori inter aliaj homoj kaj per propraj eksperimentoj por konvinkighi pri la vero. Se iu ne povas pruvi (montri, ripetigi la fenomenon) sian aserton ekz. "ke diablo vizitis lin chi-nokte", tiu ne diras la veron. Aliflanke la aserton ke la lumo konsistas el spektraj koloraj oni povas pruvi (montri) al kiu ajn en chiu suna tago per prismo.

Sociaj grupoj en kiuj potencaj unuopuloj au potenca reganta tavolo malpermesas al homoj dubi, bazighas je la tiel nomataj dogmaj, absolutaj veroj. La dogmo estas aro da asertoj kiun oni ne rajtas pridubi, car la

55regantaj potenculoj asertas ke ghi estas la absoluta kaj la porchiama vero. Dogmojn elpensas diktatoraj reghimoj kiuj volas ke la plejmulta ekspluatata popolo ne komprenu kiom ekspluatata ghi estas. Pro tio oni devigas la homojn kredi nur unu veron. La dogmojn elpensas ankau chiuj religioj, car ili la bezonon de homo kredi pri iu vivcelo kaj pri iu senco de la ekzisto transformas al elpensita, arbitra filozofio pri kiu oni ne rajtas dubi. Se oni ekdubas, oni ne plu subtenas la homojn kiuj vivtenas sin per tiu religia dogmo.

Pro tio homoj dubantaj kaj satantaj la veron neniam tute kapteblan estas dangheroj en diktaturaj socisistemoj kaj religioj kiuj ligighas al shtata regado kaj ne pretas mem dinamismi, almenau iom shanghadi la dogmon. Sekve, la scienco endangherigas tiujn socitavolojn kiuj vivas ekspluatante la inertecon de la homa cerbo (la plej multaj homoj pli shatas ne scii la veron ol esti endangherigitaj), kaj tial ekstremaj dogmaj religioj kaj diktatoraj reghimoj forte kontraubatalas ia scienculojn kaj chiujn veramajn, dubemajn personojn.

La fama sorto de Galileo Galilei bele simbolas tion. La inkvizicia pastraro devigis lin oficiale deklari ke ne ghustas tio kion li science konfirmis. Fine li tamen diris "Eppur si muove" (Tamen ghi movighas. - la Tero chirkau la Suno.).

Ne pensu ke via vero estas objektiva vero. Se jes kaj vi havas iun ajn shancon estri iun homgrupon - ech se nur familian - vi farighos diktatoro. Sed same tiel ne permesu ke la vero de iu alia chiam superregu sen via kontraustaro au pridubo.

Tamen, la forto de via kontraustaro devas konsideri ankau la potencon de la persono al kiu vi kontraudiras. Por scii kian potencon la alia havas, oni devas studi, auskulti, rigardi, lemi. La demokratio estas ebla nur en grupo en kiu chiuj kunas la proksimuman nivelon de la potenco de chiu en la grupo.

Konklude, chio kion mi skribas en chi tiu libreto estas necerta, ne estas plena vero. Mi nur klopodas laueble proksimighi al la vero surbaze de miaj konkludoj pri la ghenerala homara scip konsiderante chion kion mi lernis kaj audis de aliaj en mia ghisnuna vivo. Chio tio povus farighi vero nur se tion chi legus aro da personoj el diversaj landoj kiuj kritikus ghin kaj se ju post tiuj kritikoj elcherpus la komune interkonsente akceptitan parton.

<< >>

Ãëàâíàÿ ñòðàíèöà

Î ÂÑÅÎÁÙÅÌ ßÇÛÊÅPRI TUTKOMUNA LINGVO
Î ÐÓÑÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI RUSA LINGVO
ÎÁ ÀÍÃËÈÉÑÊÎÌ ßÇÛÊÅPRI ANGLA LINGVO
Î ÄÐÓÃÈÕ ÍÀÖÈÎÍÀËÜÍÛÕ ßÇÛÊÀÕPRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
ÁÎÐÜÁÀ ßÇÛÊÎÂBATALO DE LINGVOJ
ÑÒÀÒÜÈ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
Î "ÊÎÍÊÓÐÅÍÒÀÕ" ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
ÓÐÎÊÈ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎLECIONOJ DE ESPERANTO
ÊÎÍÑÓËÜÒÀÖÈÈ ÏÐÅÏÎÄÀÂÀÒÅËÅÉ ÝÑÏ.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎËÎÃÈß È ÈÍÒÅÐËÈÍÃÂÈÑÒÈÊÀESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
ÏÅÐÅÂÎÄ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ ÒÐÓÄÍÛÕ ÔÐÀÇTRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
ÏÅÐÅÂÎÄÛ ÐÀÇÍÛÕ ÏÐÎÈÇÂÅÄÅÍÈÉTRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
ÔÐÀÇÅÎËÎÃÈß ÝÑÏÅÐÀÍÒÎFRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
ÐÅ×È, ÑÒÀÒÜÈ Ë.ÇÀÌÅÍÃÎÔÀ È Î ÍÅÌVERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
ÄÂÈÆÅÍÈß, ÁËÈÇÊÈÅ ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÇÌÓPROKSIMAJ MOVADOJ
ÂÛÄÀÞÙÈÅÑß ËÈ×ÍÎÑÒÈ È ÝÑÏÅÐÀÍÒÎELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
Î ÂÛÄÀÞÙÈÕÑß ÝÑÏÅÐÀÍÒÈÑÒÀÕPRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
ÈÇ ÈÑÒÎÐÈÈ ÐÎÑÑÈÉÑÊÎÃÎ ÝÑÏ. ÄÂÈÆÅÍÈßEL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
×ÒÎ ÏÈØÓÒ ÎÁ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎKION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ Â ËÈÒÅÐÀÒÓÐÅESPERANTO EN LITERATURO
ÏÎ×ÅÌÓ ÝÑÏ.ÄÂÈÆÅÍÈÅ ÍÅ ÏÐÎÃÐÅÑÑÈÐÓÅÒKIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
ÞÌÎÐ ÎÁ È ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎHUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
ÝÑÏÅÐÀÍÒÎ - ÄÅÒßÌESPERANTO POR INFANOJ
ÐÀÇÍÎÅDIVERSAJHOJ
ÈÍÒÅÐÅÑÍÎÅINTERESAJHOJ
ËÈ×ÍÎÅPERSONAJHOJ
ÀÍÊÅÒÀ/ ÎÒÂÅÒÛ ÍÀ ÀÍÊÅÒÓDEMANDARO / RESPONDARO
ÏÎËÅÇÍÛÅ ÑÑÛËÊÈUTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
ÑÒÐÀÍÈÖÛ ÍÀ ÝÑÏÅÐÀÍÒÎPAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
ÍÀØÀ ÁÈÁËÈÎÒÅÊÀNIA BIBLIOTEKO


© Âñå ïðàâà çàùèùåíû. Ïðè ëþáîì èñïîëüçîâàíèè ìàòåðèàëîâ ññûëêà íà ñàéò miresperanto.com îáÿçàòåëüíà! ÎÁÐÀÒÍÀß ÑÂßÇÜ