40. KOMPRENO
Shajnas al mi ke chi tiu lasta
chapitro devus esti iaspeca chefmesagho. Ghi devus
klarigi al la leganto kio estas la esenco de la
kompreno, kiel ni konceptas kaj sensas la mondon chirkau
ni. Mi kredas ke chi tion la leganto jam posedas
surbaze de la ghisnuna legado, sed mi refoje resumos
la esencon.
Unua karakterizo de la kompreno
estas ke ni konceptas la mondon binarisme, sentas en
chio du-karakterecon. Same kiel la korpo havas
la spiriton kiel kontraupunkton, tiel ankau la bono
kaj la malbono estas du vizaghoj de chiu morala
kategorio.
Chiu pozitiva heroo havas
gravajn negativajn ecojn. Chiu negativa ago havas
gravajn pozitivajn efektojn.
La granda arto de la vivo estas
povi jughi chu io estas pli pozitiva ol negativa,
strebi al mezaj solvoj, al solvoj ne transpasantaj la
limojn de tolereblo. Nenion akcepti ekskluzive
unuflanke. Granda kroata verkisto Miroslav Krleja
senerare sentinte la chiaman kontraudirecon kiel
konsistan kaj normalan staton de chio, montras daure
en siaj verkoj ke iusence ghustas samtempe tute
kontrauaj faktoj, bildoj, konceptoj. La ekscitigaj
dialogoj inter idealisto kaj nihilisto, inter poeto
kaj putino, inter socialisto kaj kapitalista richulo
entuziasmigas la leganton kaj por la starpunktoj de
unu kaj samtempe por la starpunktoj de alia flanko.
Fine la leganto restas konfuzita: kiu pravas, kio ghustas,
kie estas la vero?
La vero estas la chiama
interplektigado de kontraudirajhoj, la vero estas
kompreno pri la dinamiko inter chiamaj plusoj kaj
minusoj. La vero estas malakcepto de kiu ajn
nebinarisma, unuflanka klarigo, dogmo au ideologio.
La dua karakterizo de la
kompreno estas la analogieco. Ekzistas multaj
fenomenoj diversaj, sed rilatoj inter ili, leghoj lau
kiuj ili kondutas, havas sennombron da analogioj
(analogio estas sekvado de la sama principo, analogia
estas ekzemple maniero kiel shanghighadas la
frekvenco de vochsonaj vibradoj de aero kaj samspeca
shanghighado de elektrokurento transformita de
telefona mikrofono) en aliaj medioj.
Leghoj de elektrofiziko havas
analogiojn en leghoj de mekaniko kaj kemio (ekzemplon
vidu en la chapitro "Spaco kaj Tempo") kaj
lau mia profunda konvinko ankau en leghoj de la vivo.
Leghoj de lingvoj analogias kun tiuj en fiziko. Leghoj
lau kiuj estas organizitaj komputiloj analogias kun
la leghoj de cerba organizo. Leghoj de la makrokosmo
analogias kun la leghoj de la mikrokosmo (atoma
mondo). Per sercho de analogiaj komponantoj kun la
konataj leghoj ni povas kompreni tre komplikajn,
vershajne nedechifreblajn fenomenojn. Ekzemple, la
leghoj de la frazkonstruado (sintakso) en lingvoj
analogias kun la leghoj de konstruado de elektronikaj
ekipajhoj.
Trovi la. ghustan analogion ne
estas chiam simple char la plej multaj fenomenoj
unuavide shajnas tre komplikaj. Gravas kompreni ke
chiu komplika fenomeno konsistas el fiksa nombro da
simplaj elementoj. lu ajn neregula formo, shajne sen
difinebla legho konsistas el difinita nombro da
simplaj formoj kiuj reciproke intermiksighis kaj
inter ili estas unu esenca, baza kiu esence difinas
la formon. lu ajn okazado montrata per tre neregulaj
kurboj sur oscilografo konsistas el difinita nombro
de regulformaj sinusoidoj kunfanditaj unu super la
alia kaj tempe shovitaj. La chefa, baza sinusoido
karakterizas la esencon de fenomeno. Necesas ghin
malkovri, elkribri, analize eltiri el la komplika
formo. Jen formo kiu ekestas nur el du geometrie
sumitaj (kunfanditaj) sinusoidoj:
Kaj jen la sinusoidoj el kiuj
ghi konsistas:
Science dedukti (elsorbi) la
bazan (chefan) sinusoidon signifas kompreni la veran
leghon.
Resume: esenco de la kompreno
estas la dukaraktereco kaj la analogieco de la mondo.
Ne miru pro tio ke la esenco de
la homo estas tio ke li devas kaj kredi kaj dubi, ke
li devas pensi kaj emocii, ke li devas bonfari kaj
malbonfari.
La nura religio postulanta de
ni senrezervan kredon forprenas de ni la korpon, la
nura scienco postulanta de ni nur la dubon forprenas
de ni la animon. Tial mi volas instigi chiujn, aparte
la junajn, komprenante la dukarakterecon, malakcepti
chiun unukarakteran dogmismon kaj chiam en la vivo
serchi aktive la tuton kiu konsistas el niaj scioj
kaj el niaj kredoj.
Tial traktu ankau chi tiun
libron samtempe per via kredo kaj per via suspekto.