|
|||
LEGENDO PRI BRUNA SHTONO La nomo de Mikaelo Bronshtejn efektive jam ighis legenda, same kiel nomoj de multaj aliaj aktivuloj de Sovetia Esperantista Junulara Movado, fama SEJM de la sesdekaj — sepdekaj jaroj. Tamen, la unua renkontigho estis ne kun li, sed kun kantoj de Bruna Shtono, tiel oni ofte nomis Mikaelon en la Sovetiaj Esperanto-tendaroj. En la tendaroj centoj da liaj kantoj estis kantataj de aliaj esperantistoj, kaj ni povis auskulti kaj mem kanti ilin dum tendaraj neforgeseblaj tagnoktoj. Ni memoras apudmoskvan CRRER (Centr-Rusia Regiona Esperanto-Renkontigho) en 1981. Iom ni malfruis al la koncerto en granda halo. Ghi estis plena — tiam ech al regionaj renkontighoj venadis ghis 300 esperantistoj. Homoj staris, sidis sur la planko en intervico kaj kantis komune: "Zimbabve, Zimbabve...". La kanton centvocha hhoro ripetis kelkfoje. Mem la autoro, mezalta, liphara, staris sur la podio kaj gitarludis. Io komuna estas inter Mikaelo Bronshtejn kaj Vladimir Visockij — unu el la plej famaj bardoj en Rusio de la sepdekaj. Che ambau estas shatata poeto — Aleksandr Pushkin. Ambau verkas autorajn kantojn, kaj ne simple kantas, sed prezentas siajn kantojn: kvankam la unua al esperantista malvasta rondo, kaj la alia al la vasta, multmiliona. Ambau sukcese gvidas la publikon, kvazau konversacias kun ghi. La kantoj de ambau estis kreataj dum la stagna periodo, kaj en siaj kantoj ili ne timis chu moke, chu kun ploriga ironio kritiki la ekzistantan burokratian sistemon. Tiam, en la sepdekaj, pro simila vero oni facile povus renkonti matenon jam ie en Malproksima Nordo — loko de tradiciaj ekziloj. Mikaelo Bronshtejn veturis Nordon propravole. Ne multaj kuraghus lasi varman apartamenton meze de Rusio por labori 10 jarojn en fora urbo Vorkuta. Iun vintron ni devis por kelkaj tagoj veturi al Vorkuta. La spertuloj konsilis: "Ne flugu per aviadilo! Vi riskos longe atendi en flughaveno. Vorkuta ne akceptos pro malbona vetero". Ni elektis trajnon kaj, preskau dum du diurnoj, restis en la vagono 30 kilometrojn apud la Negha Metropolo. Vorkuta ne akceptis. Estis granda shtormo. En la aero — brikoj, restajhoj de tegmentoj... Fine heroagoj de homoj permesis al la trajno trabori neghan muron. Mikaelo estis ne en la urbo, sed en la apuda loghloko che la minejo, en kiu li laboris. La kvinetagha domo, kie li loghis, aspektis kiel trietagha — negho kashis preskau duonon. Sed trairo en la negho jam estis farita, kaj ni trafis rekte en gastamajn brakumojn de la mastro: "Vi venis ghustatempe, char nur jhus aperis elektro, varmo kaj akvo". La fenestraj vitroj en la chambro estas rompitaj kaj shirmitaj per tabuloj. Kaj senfinaj bretoj kun libroj. Mirinde, kiel la mastro sukcesas prizorgi tiom grandan bibliotekon de rusaj klasikajhoj, esperantajhoj, de alilingvaj libroj. Kaj ghuste tiam, che varmiga botelo da suda konjako, naskighis la ideo pri eldono de tiu chi romano. Ne, la penson pri la romano Mikaelo havis jam delonge, eble ankorau de SEJM-tempoj. Sed nun, che la tablo, estis kreata konkreta plano de la eldono, pridiskutataj farendajhoj, tempolimoj. Poste la mastro-majstro akompanis nin al vere palacaspekta "Palaco de Kulturo" sub necerta palpebruma lumo de vintra polusa tago. Tie renkontighis esperantistoj. Mikaelo pardonpete diris, ke se ne estus ventoblovo, venus multaj, sed ve, ne funkcias trafiko inter loghlokoj, kaj esperantistoj ne povas atingi la kunvenejon. Venis krom ni ses personoj. Mikaelo lerte gvidis la konversacion. Abundis demandoj, ne mankis respondoj. Poste li konfidis al ni, ke gastoj el Moskvo che ili ankorau ne estis. Li venis al Nordo kaj organizis E-klubon. Dum diurnoj laboris en la minejo. Verkis kantojn, — "Mi povas sendi al vi neghon...". Tradukis el Pushkin. Kaj verkis chi-romanon, originalan, fortan, verecan, kiel la tuta vivo de Mikaelo Bronshtejn. Aleksandr Shevchenko |
|||
Mikaelo Bronshtejn Oni ne pafas en Jamburg Originala romano AVERTO En la urbeto Kingisepp, kiu situas cent dudek kilometrojn for de Peterburgo al la estona landlimo, mi estis plurfoje. Tie en realo ekzistas la duonforgesita fervoja stacio (vojaghantoj nun preferas busojn), la uzinego "Fosforit", la preghejo... Tie ech loghas la viro, mia amiko, portrete tre simila al mia protagonisto. Li neniam lernis Esperanton. Ghenerale, en tiu urbeto neniam estis Esperanto-klubo, nek unuopaj esperantistoj. Efektive autentikaj estas en mia romaneto nur la citajhoj antau chiu chapitro. Mi alvokis ilin por reliefigi la historian fonon. Preskau chiujn personojn, preskau chiujn eventojn de la romano leganto akceptu kvazau mian elpensajhon, fantaziajhon, miton. Preskau. Ne trompu vin shajna simileco ilia al iuj realaj personoj kaj eventoj. Ghi estas pura hazardajho. La autoro Adiau.
|