CHAPITRO IX "Mencio pri nia lingvo forestas ech en la plena verkaro de V.l. Lenin, kaj en la aprobita kvinvoluma rememorajha eldono de li. La instituto de marksismo-ieninismo kelkfoje oficiale ripetis tion en respondoj al esperantistoj. Tamen, en la listo pri famaj homoj, kiuj opinias pri Esperanto, denove figuras neekzistanta eldiro de Lenin. Nur tiu povas malfidigi la tutan liston. Mi jam ne parolas, ke simila falsajho laboras kontrau Esperanto". (Aktuale—1 —197...) "...La plej minaca por la Esperanto-movado shajnas al mi la "fiksideo" de unu nia veterano. Li diras: se chiutage frapi al la plej supera instanco, ni iufoje atingos akcepton fare de la pleja chefulo, kiu per sia magia bastono solvos chiujn niajn problemojn". "Lau mi, eblas liveri eksterlanden (certe, ne poshte) "Aktuale", tamen ne jarkolekton, sed specimene kelkajn elektitajn numerojn, kie forestu ridindaj kaj kompromitaj materialoj. Pro kompreneblaj kauzoj mi proponas fortranchi la redakcian adreson". "Venis propono priparoli dum Regionaj Renkontighoj la temon "Esperantistoj — al la XXV-a kongreso de KPSU". Pri ghia indeco evidente ne povas esti duboj". (El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj) — F-f-fu! Varmeg-ego kia! Aleksej, chu regulilo malfunkcias? Au vi decidis kuiri min hodiau tie chi, konfesu, fiulo! Forto mankas tion toleri... Satano, jam cent dek ses gradojn donis! Nu, atendu, se mi nur elrampos viva — montros mi al vi kuzjkinu matj! - Afonja, kara mia, kondomo flikita! Chio estas en plena ordo. Chiam ni tiom donas — diru al li, Arkasha! Elrampos vi kaj enrampos denove. Ech plurfoje... Ankau baseno pretas, la akvo — glacia! Diru, Arkasha! - Ha, Aleksej Filippovich, mi jhuras! Vere glacia. Animonshira. Kaj vi, Afanasij Matveich, estu trankvila — ankau "Posolskaja" dume estas ne sur la tablo, sed en fridujo. Por bona gusto! Postmanghajhoj hodiau luksas — mi ech salmon freshsalitan trovis. Ie apude, en Karelio ghin oni kaptadas. - Bravulo vi estas, Arkasha! Absolute fidinda bravulo! Nu, chion kapablas aranghi, hunda filo... Tuj, Afonja, vi gustumos lian masaghon — jen plezurego! Kun venikoj. - Jes-jes... Mi hodiau boligis kvin kuracherbojn. Sufichas kelkajn gutojn jheti sur shtonojn — odoregon oni en Leningrado eksentos! - Kien vi, Afonja? Ne timu, ne tuj ni tion faros. Dum la unua eniro oni devas nur varmighi, moligi la hauton. Por ke ghi poste akceptu kuracilojn. Sidu. Sidu, toleru ankorau du minutojn kaj — en la basenon! - Kaj poste po cent kvindek, Aljosha, chu? Kun salmo! - Ofendas vi min, Afanasij, per via nesperteco. Chu vi malsatas? Kiomfoje mi al vi ripetadu: drinki vi devas nur post la unua vergado. Aliokaze, tuta kuraco — al kaco! Hha-hha! Nu, rampu nun, ek en la basenon! Kuraghu, knaboj! - Ma-a-va-va! Ma-al-varmeg'! Achuloj! Murdistoj! Sadistoj senkompataj! Pushis en la glaciakvon — o-oj! - Kuraghu, Afonja! Jen vidu, ankau ni saltas. B-r-r! Vi eliru, eliru jam, Afanasij, kaj kuru denove en la shvitejon. - Afanasij Matvejevich, chu vi pretas? Jen pelveto — flaru, kiel la venikoj-vergoj odoras. Tuj mi el tiu chi pelveto — sur la shtonojn — ha! - Ahh, odorego paradiza! Sed ne hastu, Arkasha. La ekzekuton gvidas mi. Haston evitu dum shvito kaj en lito — diris mia avo. - Indulgu min, Aljosha! Mi hodiau ial ne volas venikojn... malbone min sentas... - Shtopu la faukon, Afonjka, — chiam vi la samon diras, leporo. A-nu! Kushigu vin ventre malsupren kaj kushu trankvile, kiel egipta mumio. Ne ghenu — heroan vian cikatron mi jam vidis plurfoje. Nu, okazas, okazas — fughis vi de la batalkampo... Kaj faris al vi iu damnita fashisto aldonan truon en la postajho. Sed ja nun pro tiu cikatro vi estas militveterano, estimata homo! - Aleksej! Mi petas, ne tushu tion, char ni kverelos! Prefere komencu la promesitan temon — pri Esperanto... - Shtopu la faukon, balano rosmara! Jen ruzulo — forlogi nin volas! Arkasha — komencu. - Tuj, Aleksej Filippovich... dekomence masaghon! - U-u-u! Tikle! Juke! Bonege! A-a-arkasha! - Aha, Afonja, eksentis vi belecon de la vivo! Daurigu, Arkasha! La spinon prilaboru... jes. La lumbon-chi, antaupensian... Kaj nun vershu vian kuracakvon kaj prenu venikojn. - Enspiru profunde, Afanasij Matvejevich, flaru! Speciale por vi mi eukalipton trovis. Ne timu, ne skuighu — mi nur glatos komence... poste batetos.. poste... — O-o-o! Terure! Agra-a-able! Ohh! Ohh! — Batu lin, vergu lin, Arkasha! Mi montros al li Esperanton, ho-ho! Lumbon! Lumbon atentu — mi diris al vi. - Plu-plu-u-u mi ne povas! - Nu, sufichas, — kuru en la basenon, dum Arkasha same min priservos. - Kamaradoj! Jen estas vishtukoj, kaj — altab- lighu! Jam "Posolskaja" pretas. - Ghojo mia vi estas, Arkasha! Vershu do... plene vershu, por ke vivo nia estu plena. Nu, karaj — drinku ni po unu por bona fortuno — diris mia avo. - Arkadij, m-m-m de kiu vi lernis prepari tiun charman salaton? - Avinjo min instruis, — paradizon al shi, — en kiu restoracio acheti... - Tre bonguste. Jes, Aleksej, pri Esperanto vi prome... - Afonjushka, katechjo mia, — sukcesos ni ankorau. Jen, Arkasha chiarn freshajn anekdotojn alportas. Rakontu, Arkasha, ion pri Vasilij Ivanovich! - Ne, Aleksej Filippovich, mi rememoris la plej freshan — pri katechjoj. Unu kanajlo rakontis al mi. Chu ripeti por vi? - Eku, kara. - Do, foje unu infanghardenon vizitis inspekciistoj. Pridemandis ili la infanojn, kaj subite knabeto Pechjo diras: "Mi verseton povas rakonti: La katino de najbar' naskis jhus katidojn kvar, kaj en nian, la Partion, ili volas — chiuj kvar!" Aplaudas la inspekciistoj kaj foriras. Post du semajnoj venis aliaj kontrolistoj, do la direktoro jam mem subshovas la knabon: "Rakontu vian verseton, Pechjo". Kaj tiu rakontas: "La katido de najbar' naskis jhus katidojn kvar, kaj en nian, la Partion, ili volas, chiuj tri!" "Kial tri?" — miras la kontrolistoj, kaj la knabeto respondas: "La kvara jam okulojn malfermis..." — Hha-hha-hha! Bravulo, Arkasha! - Hha-hha-hha! Ne audis mi tion antaue! Tamen, Aljosha, kiel vi permesas?.. - Nu, Afonja... Siaj homoj sidas chi tie, chu ne? Ankorau po cent gramoj! Je la sano! - Ehh! Aljosha, tamen tiu Esperanto. Ja ankau mia bubacho vizitas rondeton en la lernejo. Revenas gaja: "Avavchj', ni hodiau novan kanton lernis!" Tradukis al mi. Kvazau pri junulino estas la kanto, nur fine vi komprenas, ke pri chevalo, hha-hha-hha! Sprite! Nu, la knabon, kiu gvidas, vi konas, certe, — tiu Kolja Ajratov... - Afanasij! Tro fidema vi estas. Tro. Ne volas mi nun paroli pri tiu Esperanto. Al diablo ghin! Nur mi diru al vi — la obkomo malrekomendas tion subteni — cionista elpensajho! Sed — estas sekreta la malrekomendo, memoru! Por ne doni kauzon al eksterlando... Do — ts-s! Kaj nun, knaboj, chesu drinki, iru ni denove en la paradizon. Arkasha — al venikoj! |