CHAPITRO XV

"...Dum la informado estu singardaj, neniam troigu kaj fanfaronu, saghe argumentu, konsiderante la socian tavolon, al kiu vi informadas. Jam antaulonge V.l. Lenin avertis: "...Oni devas lerni tre singarde kaj pacience alproksimighi al amaso por scipovi kompreni specifajn interesojn, specifajn ecojn de psikologio de apartaj tavoloj, profesioj k.a." (V.l. Lenin. Piena verkaro, v. 41, p. 192). Kaj se vi agos tiel, vi pli rapide trovos kontakton kaj povos pli efike influi la homojn al ia lernado de Esperanto".

(Aktuale 2-197...)

"Ministerio de supera kaj speciala meza klerigo
la 2-an de oktobro 197... N 8-9363
Al Rektoroj de superaj lernejoj kaj al direktoroj de specialaj mezaj lernejoj

Dum firmigho de niaj kontaktoj kun eksterlando, chiam pli grandan signifon akiras la instruado de fremdaj lingvoj. Estas grave, ke la specialistoj, preparataj en la superaj kaj mezaj lernejoj, scipovu uzi literaturon en fremdaj lingvoj. Kvankam la interesigho de junularo pri fremdaj lingvoj kreskas, tamen en la lernejoj oni ankorau ne sufiche atentas lernadon de ili. Tro malmultaj gelernantoj lernas la francan lingvon, precipe en artodirektaj lernejoj. En tia situacio la lernanta junularo unuighas en Esperanto-klubojn kaj rondetojn, organizas renkontighojn, lernas la praktike malgravan lingvon.

La ministerio rekomendas uzi rimedojn por fortigi la instruadon de fremdaj lingvoj en la arnplekso, antauvidita en la instruplanoj, ankau aktivigi au nove organizi agadon de fremdlingvaj kluboj kaj internaciismaj rondetoj che kulturkluboj, katedroj kaj kabinetoj. Siavice, la ministerio ne rekomendas subteni la kelkloke senbezone larghigatan movadon de la lingvo Esperanto.

Ministro H. Zabulis

(Traduko el la litova. Aktuale 5197...)

Sarne pendis obseda varmego en Leningrado. Kutime blua kupolo de la preghejo shajnis griza pro polva tavolo. Soifantaj paseroj en apuda arbetaro silente atendis matenan shprucauton. Io inter solidajho kaj likvajho, la mola asfalto kaptadis chiun pashon de Marina; pene eltiratajn kalkanumojn postsekvis punktolinio da nigraj kavetoj.

Shi neofte promenis dum la lasta semajno. Multaj farendaj aferoj estis en shia listo. Nepre farendaj. Do, shi laboris. Avisonjo vidis nenion strangan en tiuj laboroj kiel chiam Marishka skribis kaj foliumis librojn. Plentrankvile Avisonjo hierau matene forveturis al la gepatroj, al la somerdometo. Por ripozi almenau dum semajno de tiu urba polvo kaj sufoko. Marina, akompanante shin al la Finnlanda stacidorno insistis, ke shi kunprenu la shlosilojn.

- Por kio? miris Avisonjo, char tio estis iom nekutima. Egale vi min renkontos!

- Por ajna okazo, mia bona. Eble mi havos ian laboron en la instituto... Nu kisu panjon kaj pachjon, rediris Marina che la foriranta vagonaro.

Nun shi havis la tempon. Hierau shi akiris kelkajn kartonajn skatolojn kaj dismetis la ajhojn. Tiuj, tamen, estis ne multaj. En unu skatolon novan, neniam vestitan, siringkoloran robon, albumon kun lernejaj fotajhoj, kelkajn lirikajn poemarojn por amikino Larisa. Eble ankau taglibrojn? Tamen, ne ilin al fajro. La leteron jes. Kaj shnuri.

Sekvas la skatolo por Niko. Biblio. PIV lia delonga revo. Kelkaj poemaroj: Gleb Gorbovskij, Novella Matvejeva, Dmitrij Suharev. Tiujn li shatas.

Niko, Niko... Veninta antau kelkaj tagoj li apenau rompis la Decidon. Li demandis pri infano. Pri la sola objekto, kiu povus igi shin al retreto. Pri la plej dolora.

Chu multajn ghuojn shi konis, estante jam dudeksesjaragha? Estis Jhurka, blondhara samklasano. Sperta shakisto kaj poeziamanto. Shia unua amo kaj unua viro. Shi ne longe dubis, char shi amis, kaj mem volis tiun kunon. Tiam estis la lasta lerneja vintro. Kelkaj vojaghoj al lia somerdomo lasis agrablajn rernemorojn pri skiado, baraktado en profunda negho, senspertaj kisoj kaj dolcha odoro de ampleksaj kusenoj en ia pra-praavina lito... Dum la adiaua lerneja vespero, finjunie, promenantaj en diafana nebulo de la blanka nokto, ili ambau komprenis, ke ne plu restis io direnda inter ili, por kune iri en la longan vivon. Ili disighis senlarme, pace.

Estis ankau Aldis. Ili konatighis hazarde, en la lasta tago de latvia BET. Duonjara korespondado subite konfirmis evidentan fundan komprenon inter ili. Li laumemore, ech sen fotajho pentris shian portreton jen ghi estas surmure. En ghi estas revo kaj amo. Vintre okazis reciprokaj vojaghoj. Riga, la neforgesebla, La agrabla familio, domaghe, preskau tute ne komprenanta iun ajn lingvon krom la latva. Sed shi estis avertita, shi preparighis, kaj alparolis ilin latve al ilia miro. Poste leningradaj promenoj. Kontentaj gepatroj, Avisonjo ech pli felicha ol Marina mem... Al la somero io shanghighis nuance en liaj leteroj, kaj li ne alflugis al SEJT en Siberion spite al la vintraj promesoj. Venintaj riganoj rakontis pri lia subita edzigho al nekonata latva knabino. Tiam Marina ploris, char ne komprenis la kauzon.

Jen do... neniam temis pri amo en shiaj rilatoj kun la Instruisto. Sed, post kiam shi ekvidis Lin, shi neniam plu revis pri alia homo. Li ighis shia idealo de sagha, fortika, alloga viro. Shi aspiris lin. Tiujn aspirojn shi pelis for en realo, sed en la ghuaj songhoj Li vizitis shin por esti kune.

Des pli doloraj estis vekighoj. Shi neniam kuraghus proponi sin al Li. Sed se Li nur aludus tion, shi jesus tuj. Tamen Li estis nur patre zorgema kaj digne bontakta en siaj paroloj kaj agoj. Si toleris tion, char Li proksimis kaj Lia proksimeco donis trankvilighon.

Dubetoj ekmovighis en shia cerbo post foriro de Niko. En banchambro shi longe rigardis sin. Korpo kiel korpo. Dudeksesjara virino, ne alta, svelta, belforma. Chi-sezone la unuan fojon sen spuroj de sunbrunigho. La virgaj mamoj, la ventro, ne kripligita per naskoj. Certe shi povus, sed por kio? Por ke ankau shian infanon pridemandu similaj sentauguloj? Por ke shi chiupashe turmentighu pri la sorto de sia kreitajho en tiu koshmara urbego? Por ke... ehh Niko, Niko! Vekis vi, amiko, la memkompaton. Ne bezonatas tio.

Shi amare ridetis kaj enmetis ambau librojn, donacitajn de la Instruisto en la skatolon. Niko legos. Ankau la tendarajn fotajhojn...

Sekvis shiaj amataj pupoj. Marina prenis ilin de sur la shranko, kie ili sidis kviete dum lastaj monatoj. Shi karesis kaj adiauis chiun el ili ankau ol enskatoligi la blondharan Natasha-n, la brunulinon Katinjon, la plushan hundeton Tobik, la leporeton sen nomo kaj sen orelo. Dankon al vi! Nevino Julka ludos. Ankau la mikroskopon infanan tien. Iom poste ghi taugos por Julka.

Vespere, en forno, kiun Avisonjo foje hejtis dum vintraj frostoj, Marina bruligis la paperojn: leterojn, poshtkartojn, taglibrojn. Malfermita fenestro ensorbis krepuskon kaj malvarmeton. Po unu folio shi shiris el la taglibroj, trarigardante la iam skribitajn liniojn antau ol ili ighu cindro. La folioj flugis al fajro, volvighis, seke kraketis, finbrulis kaj falis suben.

Tiel, che foliumo de la pasintaj du jardekoj, shi sidis preskau ghis mateno. Chio skribita jam estis por shi, kvazau rakonto pri ies fremda, elpensita vivo; shi legis tion, spektante sin deflanke.

Kaj venis la mateno. Kutime ektondris tramoj en Izmajlovskij-avenuo. Susure alproksimighis la autoj kaj akvostrioj ekfrapis la foliojn, la polvan asfalton, la paserojn atendantajn. Lastaj fajroj estingighis en la okuloj. Marina fermis la fenestron, sidighis che la antikvega skribotablo kaj post momen-ta pripenso skribis sur pura paperfolio:

"Karaj miaj! Panjo! Pachjo! Avinjo! Ne jughu min severe kaj ne ploru multe. Mi rezistis, kiom mi povis, sed mi ne plu povas. Chion mi faras plenkonscie lau mia propra decido. Rememoru: "Se vian domon sur la Tero oni detruis en la chielo estu via domo". Mi pardonas chiujn, kiuj min iel ofendis, mi deziras pacon al chiuj. Mi amas vin!"

Shi prenis plastan saketon kaj algluis al ghi paperpecon kun la vortoj: "Vestu min per tio chi". En la saketon shi metis sian shatatan jhinson, blankan jherzon, kalsoneton kaj duonshtrumpojn. La saketon shi pendigis sur muron en rimarkebla loko che la skribotablo.

Subite eksonoris telefono. Kontrauvole, malrapide shi iris al ghi:

- Marina Lvovna, bonan matenon! ghoje ekis la konata superafabla vocho. Mi esperas, ke mi vin ne vekis. Jam estas preskau la deka.

- Kion vi volas, civitano Sedihh? sensente prononcis shi.

- Ni ne finis nian konversacion tiam, en la instituto, chu ne? Chu vi ne afablos renkontighi kun mi... ne en la Granda Domo, certe. Mi diros al vi unu privatan adreson...

- Mi ne deziras renkontighi kun vi.

- Pripensu tion bone, ekminacis la telefono, ja ni devus voki vin oficiale. Kaj ni faros tion, se vi obstinos...

- Vi malfruighis, trankvile respondis shi kaj metis la auskultilon.

Tamen, ial shi eknervozis, ekhastis, kvazau Ili povus esti venintaj chiumomente. Shi kuris en sian chambron, dismetis la skatolojn, por ke ili estu rimarkeblaj tuj. Shi prenis akvon kaj nutris plantajhojn en chiuj chambroj. Poste shi kuris en la banchambron. Tie, preninte freshan razklingon de pachjo per du fingroj de la tremanta dekstra mano, shi haste faris tranchon sur pojno de la maldekstra. Sur bluan kahelon shprucis sango, poste ekgutis en la bankuvon. Memrego forlasis Marina-n. Nun jam pli ol ion ajn shi ektimis, ke shia plano povas fiaski, ke shi falos, ke ili venos kaj veturigos shin al kuracistoj. Ke chio rekomencighos!!!

Denove shi kuris al sia chambro, lasante sangajn spurojn sur la planko, kaptis puran paperfolion kaj per grandaj, saltantaj literoj skribis: "Je Dio sankta, mi petegas ne penu min savi!"

Poste al balkona pordo. Sur seghon. Sur balkonrandon. Baiancighante profundan, lastan enspiron. Kaj pashon antauen.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !