CHAPITRO XIV

"Junularan tendaron kutime partoprenas ankau veteranoj. Estas agrable vidi sur iliaj brustoj ne nur verdajn steletojn, sed ankau militordenojn. Tamen sur la brustoj de junaj esperantistoj chu ofte oni povas vidi almenau komsomolan insignon? Ja, tio gravas, geamikoj, por vera impreso pri ni flanke de oficialuloj, flanke de la neesperantista publiko..."

(Aktuale 6 197...)

"...Nia malnova sistemo (kvankam brila por la antauaj cirkonstancoj) devas pasi en Leteon. Ne unuopaj trafaj eroj, nek niaj idealoj, nek finaj celoj, sed la Sistemo kiei tuto devas farighi historiajho.

Kelkaj gesamideanoj eble jam nun kontente frotas la manojn, antaughuante la baldauan estonton, kiam ili konvertos al Esperantismo amasojn kaj amasojn,

Haltu! Ne tio estas la chefa tasko en !a nunaj kondichoj. Multe pli gravos, KION ni faros ol KIOMOPE. Sekve por ioma tempo estas eble kaj preferinde zorgi malpli pri nia KVANTO ol pri la KVALITO.

Ni devas perafere pruvi, ke Esperanto estas sukcesa propagandilo de la sovetaj ideologio kaj kulturo en eksterlando, brila ilo por internaciisma kaj patriotisma laboro, helpilo por studado de frerndaj lingvoj (kaj pliprofundigho en la propran), utila kaj tauga tempopasigo.

Chion chi ni devas montri al koncernaj respondeculoj".

(Aktuale 3 197..)

"Ni jam delonge pruvis, ke Esperanto estas tauga propagandilo ideologia kaj kultura. Ni esperu, ke ni ne plu devos pruvadi tion al chiu nova oficialulo, sed dedichi la tempon al praktika utiligo de la lingvo".

(Aktuale 4 197...)

Dum la posttagmeza raportado pri faka agado, iom enua, dormiga, Niko tamen atente auskultas jam shajnas al li, ke chiu raportanto faras tion kvazau lastfoje. Ne nur li tion kaptis. Kiam vica raportanto iras al jam kutima finalo:

- ...Necesus, certe, organizi metodikan seminarion... ekzamenigi instruistojn en SEJM-kluboj... Mi jam ne sukcesis... Volgano Andreo eksaltas, kaj, montrante la florbedon, krias:

- Hej, kamaradoj, jen estas bo-onega tombo de nia SEJM! Luksa, majesta! Tamen, ial ghi jam estas florigita, sed ni (chu hazarde?) estas ne ene. Ni estas ekstere. Do, mi memorigas al chiuj, ke ni ankorau vivas! Jes!

- Jes! Jes! aplaudoj kaj krioj timigas ombrojn de la proksimighanta vespero. Ech kelkaj burdoj, kviete gustumintaj flornektaron, levighas super la bedo kaj malkontente zumas al tiu rido kaj aplaudoj.

- Kamaradoj! Kamaradoj! Che tiu optimisma aplaudado mi anoncas la posttagmezan kunsidon fermita! duonkrias la prezidanto. Sed atentu: la mastroj malpermesis lignofajron!

Nu, jen novajho! Ciuj bolas:

- Malpermesitas en la teritorio, do ni trovu lokon ekstere. Kia konferenco sen fajro!

- Kamaradoj! admonas la Prezidanto. La loko estas tro civilizita. Ekster la bazejo loghas diversaj homoj. Ni ne malbonigu tuj la rilatojn inter ni kaj aborigenoj.

Englutinte vesperan kachon en la manghejo, Niko elpetas de servistino dekon da panpecoj (komisiis la legontoj) kaj rapidas al sia dometo.

Kvin knaboj loghas en la chambro: Eugeno, Volodja, Jefim, Zaur kaj li, Niko. Do, necesas rapidi. Prepari varman veston por ne serchi poste. Ordigi la chambron. Movi la litojn ronden, la tablon en mezon de la rondo. Trovi kaj elpreni "legajhojn"... La knaboj jam komencis laboron. Zaur trankvile surtabligas belan konjakbotelon. Eugeno englutas salivon:

Fantastika libro! Sed ankau mi havas ne malpli interesan.

Li tiras el la tornistro "Rusan balzamon". Ankau Niko por la okazo kunhavas imponan 'libron", achetitan en Narva la likvoron "Vana Tallinn".

Estis hela ideo la elpenso de tiuj tendaraj "legejoj", amikaj kundrinkoj noktaj. Fakte, la "legajhoj" estas venigataj kiel la simbolo, kaj vere ili beligas la tablon. "Legas" gekoj ne tre aktive nur gustumas el diversaj "libroj". Sed kiom da rakontoj, shercoj, kantoj! Dum jaro chio chi akumulighas por flui chi tie, por amika vespero-nokto. Tie chi naskighas la amikeco porchiama, ech frata.

Aperas la gastoj. Nemultaj, chirkau deko. Sidighu chiuj, kushighu, altablighu! Restos ankau loketo por malfruighantoj. Niko mastras kutime. Eugeno donacas komplimentachojn al la venantaj knabinoj ("Ahh, Svetulja, vi graciighis, e-e-e... je tri kilogramoj, shajne. Sidighu pli proksimen, mia dolcha!"), Jefim spektas, kiel Ljochjo agordigas lian gitaron memstare li faras tion apenau. Zaur jam senkorkigis la konjakon, vershas la unuan komunan "fratigan" tason, kiu iros lauronde. Ankau oblonga impresiga melono estas tirata el-sub la lito de Zaur. Akompanas tiun misteron komuna "Ahh!" de chiuj knabinoj. Dia aromo!

- Miaj gastoj! krias Eugeno. Ni gustumis "chevaljakon", do la temo de nia hodiaua legado estu chevaloj, mi proponas!

- Do, komencu per "Karolino"!

- Jes, per "Karolino", krias knabinoj.

- Je du tonoj malpli laute, najbaroj dormas, avertas Ljochjo, prenante gitaron.

- Ha-ha-ha, dormos ili, atendu! reehhas chiuj, kaj, chiuj kune: "Flugas Karolino same kiel vent'!"

- Interalie, Babel diris, ke la plej belaj bestoj en la mondo estas chevaloj. Kaj virinoj! - komentas Jefim.

- Ha, chu ni tuj ekhenu, au iom poste? demandas Audra.

- Iom poste. Ni ankorau ne finlegis, respondas Niko. Tamen, pri chevaloj. Kun unu mi parolis antau kelkaj tagoj... En Leningrado, certe. Impona stalono, altpostena... Li diris, ahh, pardonu, li henis, ke ne nepre al Esperanto-aranghoj devas veturi esperantistoj. Unuavice veturos tiuj, kiujn li trovos indaj por veturi.

- Sed, kion vi?

- Bedaurinde, mi ne kapablas heni... Sed mi demandis, chu al kongreso de veldistoj li povus sendi kuiriston.

- Ha-ha! Sed li?

- Nu, li respondis, ke chion decidas ne li sola, kaj montris per okuloj al plafono. Ankau li daurigis, ke kontrau veturo de kamarado Ajratov, persone, li, persone, havas nenion. Dume. Des pli, ke, hazarde, kamarado Ajratov, partiano, aktiva edukanto de lernejanoj, ankau Esperanton posedas...

- Ho, fiulo! Sed vi, Niko, ankau riskas vane. Oficialuloj tion ne shatas.

- Tamen, karuloj, Fimko promesis novan kanton!

- Jes, viglighas Jefim. Hierau vespere ghi aperis. Ni provludu la refrenon:

"Ahh, kiaj ni estas felichaj,
Ke venis novaj kondichoj!"

Chiuj kantas la refrenon, ridas, dum Jhefim mok-kantas pri tiuj Novaj Kondichoj. Nur Niko ne ridas.

- Tro morna estas !a humuro, respondas li al !a kompanio, sed, eerte kaj nepre prezentinda al tuta konferenco. Eble kelkajn ghi sobrigos.

- Tenu voston pistole, Niko! Pli utilas ridi ol vershi larmojn, diras Jefim. Ni legu poiomete. Poste vi audos ankorau unu novan kanton.

- Foriru ni de chi tie. Promenetu, fiustras Galka. Niko kapjesas kaj post minuto trankvile eliras en la freshan nokton. Jen tie chi li spiru pli profunde. Kvazau ia nazmuko plenigis la kapon, kaj estas sola dezireto jelpi al la abunda stelaro.

Ombre aperas Galka, prenas lian manon, forkondukas en nokton lau vojetoj de la turistejo. Senparole ili promenas ghis iu dometo. Klakas shlosilo, malfermighas pordo en malluman chambron.

- Enira. Mi elpetis chi tiun luksan apartamenton. Ni povas sidi kaj paroli.

- Chu denove pri la novaj kondichoj? Eble suflchas...

- Niko, Niko... Vi estas iom freneza. Tro vundighema. Chion prenas en la kapon.

- Mi ne povas aliel, Galka! Mi ja vidas kelkaj uloj tie chi pretas fordoni chion sen batalo. Memlikvidighi. Stultuloj! Nenio dume klaras ja...

Niko glatas kaj reglatas sian krispan hararon.

- Mi tre amas vin nome tia. Kolera. Shi karesas lian manon.

- Nenio aminda...

- Nu, tion mi decidu. Ne timu, mi ne volas forpreni vin de Olga, de la familio... Mi nur volas, ke vi trankvilighu... Kaj mi volas vin... hodiau... tuj... vi ne rajtas esti tia... vi ne rajtas rifuzi... amata... arda flustro vekas kapturnighon kaj la lipoj estas tiom proksimaj!

- Galka... reflustras Niko, vi estas charma... aminda... sed mia humoro tute ne konvenas... mi ne kapablos, shajne...

- Estas jam mia zorgo, mia bona knabchjo. Ne parolu plu, shi chesigas lian parolon per longa kiso. Rigardante liajn okulojn, shi malbutonumis lian chemizon, kaj shiaj varmaj tiklaj fingroj faras unu longan fluantan movon lau lia brusto desupre malsupren. Arda kordo ekpulsas interne, sendepende de la volo; ia sovagha adoro, freneza ghuo... Chio ighas duagrada, krom tiu chi ardo. Si levas la brakojn, permesante al Niko demeti shian sveteron. Tushinte per sia brusto du arogajn mampintojn, Niko jam definitive shaltas sin for el tiuj nenionsignifaj zorgoj...

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !