CHAPITRO XI

"Materialojn de !a 17-a Kongreso de VLKSM por eksteriando!

En julio la komitato de Junuiaraj Organizajhoj (KMO) eldonis en esperanto materiaiojn de ia 17-a Kongreso de VLKSM. Sonda ekspedo de la broshuro eksterlanden (Svedio) montris, ke tie estas konsiderinda kvanto da esperantistoj, politike favoraj al ni. Ili povus utiligi la broshuron lau ghia destino, manifestonte poste sian interesighon pri tiaj esperanto-dokumentoj che KMO kaj komsomola CK.

Karaj gesamideanoj! Eltrovu ni inter niaj korespondantoj (burgha kaj tria mondo precipe) niajn politikajn sirnpatiulojn, kiuj dezirus ricevi la broshuron kaj apliki ghin en sia socia aktivado".

(Aktuale 12 197...)

"Mi kompilis artikolon pri la temo de la 25-a KPSU-Kongreso por kelkaj revuoj. En tiu artikolo, certe, la chefa ero estos, ke chiuj subtenas la pacan politikon de USSR kaj komunista Partio, kaj nur pretere, se estos ebieco, mi mencios, ke multaj proponis Esperanton kiel ilon de interproleta komunikado".

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

- Bonan tagon, Avisonjo! Chu vi bonfartas? Jen por vi la diantoj freshaj.

- Ahh, mia bona Nikosha, la sola kavaliro vi restis inter niaj vizitantoj! Sofia Igorevna, kiun Niko, kvazau plenrajta ano de la familio Majer, nomas Avinjo au Avisonjo, proksimigas al li la sulkan vangon por kiso. Dankon, dankon... Florojn mi shatas. Tamen, kial vi ne rezervu ilin por pli juna damo? Shi okulsignas al la dekstra chambro.

Por pli juna mi ankau havas! Niko tiras bukedon el teko kaj demande rigardas Avisonjon. Ankorau kun rideto kisante shin, li rimarkis ian strechon kaj maltrankvilon en shiaj movoj.

Avisonjo havas preskau okdek jarojn. Spite al tioma jarpezo, klinanta shin al tero, shi estas preskau samalta kun Niko. Shi rigardas prudente kaj rekte lin, afliktighintan, kaj duonvoche diras:

Io malbonas al Marishka... Provu paroli kun shi vi mem vidos.

La horloghego, duoble pli maljuna ol Avisonjo, iom stertore batas ses fojojn. Shanghinte la shuojn je pantoflojn, Niko frapas la fermitan pordon:

- Chu mi rajtas eniri, Marin'?

- Eniru, Niko, respondas shia vocho. Normala. Tro normala.

- Pardonu mi ne renkontis vin... morgau mi havas ekzamenon, do, skribas iomete.

Shi trankvile fermas kajeron, levas sin de-che la tablo. Kisetas Nikon, prenante la florojn. Kiel chiam.

Sidighu, Niko! kun trankvila rideto Marina forprenas librojn de apogsegho. Chu por longe al Piter? Chu vi planas noktumi che ni?

"Eraris Avisonjo, pensas Niko. Chio estas en ordo".

- Ne, mi ne restos. Per nokta trajno mi forveturas al Moskvo. Al SEJM-konferenco, ie apude, en Scherbinka. Mi esperis, ke ni veturos kune, tamen via ekzameno...

- Jes, la ekzameno. Eble mi venos poste. Sed dume tiu marksisma-leninisma filozofio min turmentas...

- Ha, mi komprenas. Chu ankau la lastajn elpashojn de nia gvidoro vi devas trastudi?

- Ho jes, tion unuavice.

- Diablo prenu tiun oldan babilemulon!

- Niko, li ja estas via partiestro!

- Ne tian estron mi revus havi...

- Chu vi la samon diras dum viaj partiaj kunvenoj?

- Ne. Sed tie temas tute pri alio: pri la plano, kiu devas esti plenumata, sed ne estas; pri persona respondeco de chiu komunisto pro tiu fakto...

- Chu helpas tio?

- La babilado? Certe, neniom.

- Do, chu ne tedis jam al vi?

- Al chiuj tedis. Tamen, ni revenas al nia malnovega temo... Shanghu ni al iu alia, chu?

- Bone. Diru, Niko, chu neniu el via Jamburg interesighas pri mi lastatempe? Au pri Li?

- Neniu dume. Ol demandis, chu mi vizitos vin, transdonis salutegon. Sed pri Li mi kun neniu parolis. Estas via afero; pardonu nia.

- Estas nun la tempo, kiam multaj interesighas pri niaj aferoj.

- Kio okazis, Marinka?

- Nenio terura, dume. Nur iuj el la interesighantoj venis al ni hejmen ech. Serchas ion...

- Ahh jen kio! Versimile la certuloj venis al chiuj Liaj lernintoj.

- Ne al chiuj... Bonas, ke la gepatroj ripozas en Karelio. Avisonjo kun la "gastoj" parolis... Niko...

- Parolu.

- Niko, eble... eble vi ne vizitu nin dum monato... au du. Char tiuj vizitoj povas noci vin, fushigi la reputacion... ekzemple, eksterlanden oni vin ne lasos.

- Nu, Marinka! palighas lia vizagho. Chu vi vere ekpensis, ke mi ech por momento...

- Pardonu, Niko. Mi, vere, diris ne tion. Lacighis, shajne. Via amikeco estas por mi tre grava, kaj mi esperas, ke ni restos la samaj ghis la fino.

- Bele. Do ni havas multon da tempo. Ja ne proksimas la fino.

- Jes... eble.. Chu vi audis ion pri la poeto Brodskij?

- Ne. Nenion audis, konfesas Niko.

- Mirinda poeto. Mi prenis retajpajhon de liaj versoj che amikino. Jen, prenu por legi dumvoje. Al vi plachos... Eniru, Avisonjo, bona mia, eniru!

La avino eniras senbrue. Rigardas atente al Marina, kashe palpebrumas al Niko kaj invitas:

- Teo pretas, nepetoj, venu!

- Dankon, Avinjo, mi portos ghin chi tien. Sed vi distru Nikon dum kvin minutoj.

- Kion vi opinias, Nikosha, duonlaute komencas Avisonjo, kiam ili restas duope, chu tiu trasercho vundis shin?

- Estu trankvila, Avinjo. Nia Marinka aspektas bonorde. Sed la trasercho chu serioze?

- Ts-s. Mi ne chion diris al shi. Imagu, li speciale venis, tiu viracho, por pridemandi min pri la Instruisto. Chu li vizitadis nian loghejon? Kompreneble, jes. Tamen, neofte. Li estas serioza scien- cisto, tre okupata... Pri kio ni parolis, ho! Pri literaturo, chefe, ekzemple, pri Pushkin, kiel elstara tradukisto... Krome pri kuirarto, jes, li multe laudis miajn kuirajhojn. La torton "Florkrono de Hamburgo"... Ne, estimata civitano, mi ne deflankighas. Vi petis respondi detale mi respondas. Jes, li donacis kelkajn librojn al ni. Al mi, persone, volumeton de Verhaern. Kiu? Chu Verhaern? Estimata e... e... li ne plu ie loghas. Li mortis en la dek-sesa. Jes, antau la revolucio. Kaj ne en Ruslando. Krome... por Marinka la Instruisto donacis du proprajn librojn. Jen eldonejo "Nauka". Jen estas la autografoj tre estiminda kaj afabla viro! Ne, mi ne rajtas doni ilin al vi. Se vi, civitano, havas motivon por konfiski montru dokumenton. Ne havas. Bone. Chu li alportis iam malpermesitajn librojn? Tamen, pri kiuj temas? Ne, ne alportis. Bedaurinde... bedaurinde, ke vi ne konas Verhaern... brila poeto! Jes, civitano, mi estas maljuna. Sed virino. Kaj mi ne shatas, se iu alparolas min tiel! Jen, kiel mi kun li parolis, finas Avisonjo kun rideto. Ja nun estas ne la tridek oka! Nur pri Marishka mi malkvietas!

- Eble shi iomete lacighis lastatempe. Sed shi aspektas ech tro kvieta.

- Ohh, donu Dio! Chu vi plu instruas Esperanton al infanoj?

- Ne nur al infanoj. Avisonjo, mi volus inviti vin al nia klubo. Vi tiel brave rakontis en la Domo de Amikeco pri SEU antaumilita, pri SAT-kongreso en Leningrado! Chu vi konsentos ripeti chion chi por niaj kursanoj?

- Volonte, Nikosha! Jam ne estas mi tiom vojaghema, kiel antau kvin jaroj. Sed ni esperu, ke mi bonfartos por veni al Jamburg. Oni tie ne pafas vi diris, chu ne?

- Tute ghuste. Antaudankon, do ni atendas vin, Avisonjo! Restu, trinku teon kun ni!

- Dankon, ne. Mi evitas trinki multe da teo. Espereble vi trovos ian temon por ne enui sen mi.

Shi forpashas same mirinde senbrue, kaj li denove restas kun Marinka. Certe, ili havas multon por diri, kaj ili parolas. Rakontas Niko pri siaj estroj, pri siaj bataloj. Rakontas Marina pri filozofio de Berdjaev, kiun shi malkovris antaunelonge. Niko entuziasmighas, ech provas diskuti, sed venkas logiko, kaj tiu estas en shiaj vortoj... Kaj la antikva horlogho prudente stertoras chiun duonhoron...

Marina, mi pri tio neniam demandis... sed kial vi ne akiru bebon? Multaj, mi scias, estus felichaj edzighi al vi.

Stranga sulketo dum kurta momento fluas lau shia vizagho kaj malaperas.

- Kial vi demandas pri tio hodiau?

- Char hodiau vi shajnas iom malfelicha. Infanoj felichigas.

- Chu mi aspektas malfelicha? Ha! Shi penas imiti gajan humoron, sed estingighas abrupte. Estas tro komplika demando... Mi opinias: kiu ne chiam komprenas la sencon de propra vivo, tiu ne rajtas doni la vivon al iu alia.

- Sed infano per si mem donas sencon vivi!

Ne chiam. Lau mi, infano devas esti malfelicha pro la patrino. Tamen... vi jam devas kuri al la trajno, chu ne?

...Jam en la krepusko de Izmajlovskij-avenuo, pashante al metrostacio "Tehhnolojhka", Niko komprenas, kio turmentis lin en la aspekto de Marina. Shiaj okuloj dum la tuta parolado nenion diris. Ili estis senmovaj. Do, tiom da plago shi havas, ke timas elmontri ech parton. Kaj iel helpi, ion shanghi li ne sukcesis.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !