CHAPITRO IV

"1. SEJM estas formo de kunagado inter junularaj E-kluboj (grupoj), komunaj E-kluboj au iliaj junularaj sekcioj.

La ce!oj de SEJM estas disvastigo, diskonigo kaj praktika utiligo de Esperanto por propagandi la sovetan ideologion kaj ia kulturon de sovetaj popoloj eksterlande surbaze de la proleta internaciismo kaj paca kunekzistado samkiel por !a ekkono de la vivo kaj kulturo en eksteriando pere de Esperanto.

SEJM bazas sian agadon sur aktualaj decidoj kaj dokumentoj de la partiaj, komsomolaj, sovetaj instancoj kaj edukas siajn membrojn en la spirito de soveta patriotismo kaj proieta internaciismo. (...)

7. La oficiala kaj labora lingvo de SEJM estas la internacia iingvo Esperanto. Laubezone estas uzeblaj ankau aliaj lingvoj".

(El la Regularo de SEJM)

"... En niaj sovetiaj respubiikoj oni inde celebras gravajn datrevenojn de la lokaj (naciaj) progresemaj kulturagantoj, elstaraj filoj kaj filinoj de la nacio. Ni, esperantistoj, povas tion fari ankau pli vaste, ech tut-sovetie. Materialojn, kiujn ni preparas tiuokaze por niaj kluboj, ni povas tajpi en keikaj ekzempleroj, eble ech multobligi per pli modernaj iloj, kaj sendi al tiuj kluboj kaj rondoj, kiuj tion deziras, kun kiuj ni interkonsentis pri intershangho de koncemaj materiaioj".

(Aktuale 12 197...)

Amiko Sashka ne sukcesis konvinkighi pri neceso lerni Esperanton dum ilia kvinjara kunstudado kaj kunloghado. Niko ne akceptis tion kiel malvenkon. Sashka chiam estis okupata, chiam fluganta ien. Jen oni lin vidis instrukcii komisarojn por konstrutachmentoj, tamen vi jam ne trovus lin tie jam li estis che pentristoj, mendanta novajn agitilojn, au en la katedro de sociaj sciencoj, kontrolanta la liston de elpashontoj dum studenta konferenco. La sekalkoloraj haroj, la bluaj okuloj, ankorau la abundaj lentugoj kvazau substrekis demokratiecon de ties posedanto. Tiam li tre plachis al Niko, kaj ili preskau senkverele loghis en unu chambro de komunejo. Foje venadis la patro de Sashka, partia funkciulo en Jamburg. Vane serchinta la filon, li sidis kun Niko kaj kontente grumblis:

Kuradas ie, aktivulacho! Nu same kiel mi en juno! Se li ech unu ekzamenon fiaskos dum la sesio, montros mi al li la aktivadon!

Tamen chiusesie chio estis finighanta normale. Sashka, neofte preninta lernolibrojn, iamaniere ricevadis taugajn poentojn, ankau stipendion. Kun tiom bona memorkapablo li povus ech la Leninan stipendion akiri, foje opiniis Niko lautvoche. Sashka nur mansvingis. Ha, travivos li sen tiuj rubloj, papachjo ne avaras dume...

Partianighis Sashka jam en la dua kurso. "Kreski" li komencis ech pli frue, kaj al la lasta studjaro estis atinginta postenon de la dua sekretario de komsomola komitato, firma posteno, cetere, multe helpanta Nikon dum trabatado de diversaj pozitivaj decidoj por la Klubo de Internacia Amikeco.

Ankau en Jamburg li nur du monatojn sidis en la velda fako, poste foriris en la komsomolan komitaton de "Fosforit" kun antauaugurata soci-gvida kariero. Li, tamen, ne forgesis la studentan amikecon, nek la gajajn vesperojn en najbara knabina komunloghejo, nek boatmarshojn kun noktaj fajroj kaj chipa blanka vino, nek forajn konstrutachmentojn en jakutia tajgo. Amikeco ilia dauris. Ol sen troa kolero moketis iliajn neoftajn "rememor-vesperojn" che nepra botelo, nur chiufoje persvadante Sashka-n seriozighi kaj finfine elekti unu el multaj adorantinoj.

Nu-u, chu kvar estas multe? ridis Sashka.

Nome Sashka prezentis Nikon al Aleksej Filippovich Udalov, la unua sekretario de uzina partia komitato. Aprobo de la lasta estis bezonata por organizi Esperanto-klubon, por ricevi ejon kaj subtenon de la sindikato.

Graseta, solida, kvardekjaragha lauaspekte, Udalov akceptis ilin kiel gastama mastro. Li nenion kaj neniam audis pri Esperanto, sed zorgis ne elmontri tion, kaj aprobis la aferon, kiam ektemis pri internacia edukado de junularo.

- Bone, tr-re bone, junulo! Tiun chi agadsferon ni dume ne tushis, kontente, gravmiene li elparolis la vortojn. Mankis entuziasmulo, juna, plenforta, kaj jen vi aperis. Estas bone, ke al ni venas tiaj bravaj novicoj kun supera klero. Aleksandron mi konas ekde la malsekaj vindoj. Ankau la patron delonge digna viro! Kun vi, espereble ni ankau amikighos, chu ne?

- Mi esperas, respondis Niko,

- Ankau turisto li estas sperta! aldonis gravsignife Sashka.

- Chu vere? ekradiis Aleksej Filippovie. Ha, rimarkeblas! Firma dorso... Bicepsoj surloke... Chu vi naghistas?

- Ne, mi estas akvoturisto. Mi kanotas.

- Char-rme, junulo! Nikolaj Grigorjevich, chu ne? Do eble ni ech iam kune elrampu pli proksimen al naturo. Komsomola tradicio vi scias kun iom da "varmigilo", chu ne?

Tiel aperis Esperanto-kurso en la lernejo, patronata de "Fosforit".

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !