CHAPITRO III "...Mi ne estas kontrau bona interna kluba agado. Komuna kantado, "amika rondo", Esperantujo, "samideano" — tio chi estas bezonata por kreado de bela Esperanto-medio... Sed nuna tasko — praktike realigi la sekvan punkton de la SEJM-regularo: "SEJM agas, kunlaborante kun partiaj, komsomolaj, shtataj kaj sociaj instancoj", — tio, kion ni nomas kutime "Oficialaj instancoj". Ni devas per granda, ofte malfacila, laboro meriti agnoskon kaj oficialighon. Tio signifas, ke ni laboru ne por Esperanto, sed per Esperanto! Mi opinias, ke la slogano de nuna momento devas esti: Per Esperanto — por sociutila laboro!" (Aktuale—7—197...) "Proksimighas granda evento en la vivo de nia lando — la XXV-a kongreso de KPSU... La kongreso signas nun chiujn flankojn de la socia vivo, kaj kompreneble ankau ni, esperantistoj, ne devas resti indife-rentaj. La komitato de SEJM... pridiskutis la demandon pri preparigho de SEJM al la kongreso. Venis pluraj interesaj proponoj. Antau la kongreso la kluboj, havantaj intensan internacian korespondadon, povas fari ekspoziciojn surbaze de leteroj de progresemaj esperantistoj, ekzemple, pri la temo "Progresemaj esperantistoj pri la pacama ekstera politiko de KPSU kaj Soveta shtato". Oni ne forgesu nepre sendi salutleterojn kaj telegramojn al la kongreso. En niaj mesaghoj ni evitu nemodestajn postulojn, sed emfazu nian pretecon agi por bono de la socio, plialtigi la porpacan kaj internaciisman agadon. ...Ju pli aktive la SEJM-kluboj efektivigos la iniciatojn, ligitajn kun la kongreso, des pli da autoritato ni gajnos ekster la movado". (Aktuale — 5— 197...) - Planu por sabato Narvon, chu-chu? — krias Ol el la kuirchambro. — Denove tra la tuta urbo forestas viando, ovoj... - Paa-chjo, ko-ko achetu, chu-chu! — ripetas ehhe Vovchjo. "Chu-chu" estas ilia familiajho; la dikvanga Vovchjo tiel elparolas ghin, ke rido kaj tenero skuas Nikon. - Ahh, vi, chuchuchjo mia! — krias li, flugante en la kuirchambron. — Certe pachjo achetos. Sed ne en Narvo — en Leningrado. - Por kio — Leningradon? — Ol demandas. - Prespermeso... Mi devas tamen ricevi ghin por la agita folio. Ankau al SEJM-konferenco por kelkaj tagoj... - Audacu, do. Sed magazenojn ne forgesu, amata nia. — Ol vishas la manojn, metas ilin sur la shultrojn de Niko kaj kisetas lin sub la atenta rigardo de Vovchjo. ... Niko ne memoras precize, kiamaniere ili konatighis tiam, en la tendaro. Sed li jhuras, ke rimarkis Olga-n tuj, kiam liberighis de peza tornistro, jam en elektrotrajno. Kutime, se li ekjhuras, Ol rebatas, ke, unue, nenio rimarkinda estis, due, li estis dum tuta vojo al la tendarejo okupata pri senchesaj aferaj paroloj kun iu SEJM-estrarano. Jen tion shi rimarkis, rimarkinte ankau lin. — Estis tiel, — konstatas Niko. — Sed estus ne oportune tuj salti al nekonata modesta lernantinjo, kvankam blonda kaj simpatia... Che la unua lignofajro, tamen, ili jam sidis apude. Tute hazarde! Ech la kiso unua okazis che lignofajro. Sed iom poste. Ne, ne dum "jupi-ja", simple... Antaue, dum koncerto, kiam shi enmanigis kamomilojn al la bardo Jhechjo kaj kisis lian barbozan vangon, Niko apenau eltenis tion. Jhechjo pro siaj kantoj bonshancis kun chiuj knabinoj interkisighi! Niko kantas nur en bona kampanio, kaj ne versas entute. Dio ne donis... Dum tri horoj li, enviante Jhechjon penis elpensi almenau kvar bonajn liniojn. Sensukcese, nenio plachis al li el tiuj elpensajhoj. Do, li decidis legi al Olga versojn de Blok, kiujn li abunde memoris. Feliche, tiujn versojn admiris ankau shi. Chiuvespere post bruaj tendaraj tagoj ili ghissate recitadis la shatatajn versliniojn unu al alia. Same en tiu vespero ekstertempe ili vagadis en arbareto, recitis, babilis, ridis, spektante erinacon kapti muson che betula shtipo. Ili karesis unu la alian pervorte, permane, perkise. Nur la juna luno povus atesti varmon de iliaj humidaj lipoj kaj felichon de la amantaj okuloj. Ilia fora estonto estis klara por ili samkiel la plej proksima, kaj chio okazis inter ili kvazau jam delonge decidita ago. Nur iom hastis ili en siaj nespertaj karesadoj. Nur incite dancis kandelombroj en la tendo. Nur la vestajhoj malhelpis, do — estis formetitaj... Kaj la mateno, bedaurinde, venis kontrau ilia komuna dezirego, ke iom prokrastighu tiu mateno. Kaj sur la silka sunbruna hauto du blankaj montetoj rompis la spiron de Niko... Tiel shi ighis lia Ol. Tamen, nur post unu jaro, jam kun la ingheniera diplomo, shi venis al Jamburg. La diplomo restis preskau sentauga, char kelkajn monatojn poste Ol instalighis en ilia unuchambra paradizo por atendi venon de la pisemulo Vovchjo; tiu aperis tute ghustatempe, 4200, blu-verdaj okuloj de Ol, 52 centimetroj kaj la nazeto iom platighanta al pinto. Nome pro la simila nazo la patron oni karesnomis "Anasido". Mem Niko trafis chi-urbeton pro insista invitado. Invitis Sashka, kies patro estis tie iu altranga "tubero". Invitis varbisto de chi-tiea uzinego "Fosforit". Dum distribuo de laborlokoj inter diplomantoj li atakis Nikon per promesoj. La uzinego akre bezonis junan inghenieron pri veldo, diris li, tial la estroj chion faros por Niko, — li komencis fleksi la fingrojn kalkulante, — kontentigan salajron (140 rublojn por komenco!), bonan chambron en komunloghejo (kun unusola najbaro!), knabinon junan trovos (sherco!), tamen, se Niko efektive edzighos, li tuj ricevos unuchambran apartamenton. Luksaj avantaghoj, — mem taksu, — nur cent kilometrojn ghis Leningrado, nur tridek — ghis la Balta maro, apudas arbaroj, lagoj, fungoj, beroj... Edeno! Niko interne jam konsentis, sed demandis, chu, interalie, estas en la urbo esperantistoj? Ho, en nia fabela urbo chio estas, — kantis la varbisto. "Oni ne pafas en Jamburg", — jen la proverbo loka, kiu atestas pacan kaj felichan vivon de la urbanoj. Sendube en tiu felicha amaso (kiel vi diris?) — jes, eksperantistoj, shajne ankau troveblas. La urbeto vere nemalbonas. Antau la dudeka jaro ghi havis la denaskan nomon Jamburg. Klachis aborigenoj, ke la nomo devenas de la rusa vorto "jama" (kavo) kaj la germana "burg" (urbo), sume, do, — "kavourbo". La rubkavo de Leningrado — diris oni, aludante, ke tien chi dum multaj jaroj oni forsendadis shtelistojn, putinojn kaj aliajn fiulojn el la apuda urbego (kie tamen ial tuj aperadis la novaj). Proksimeco de Estonio elforghis la decidon de nova registaro, kaj Jamburg ricevis novan nomon — de la pereinta estona bolsheviko. Neniom ghi shanghis vivon de la urbeto; aborigenoj, fakte, ne akceptis la novan nomon, restis ghi nur oficiala. Niko ne aprobis la aborigenan version. Por siaj gastoj-esperantistoj li elpensis la propran. — Jen, — rakontis li, — staris sur tiu loko io pli ampleksa ol vilagho. Se eksterlandaj negocanoj demandis la lokanojn, chu estas vilagho, tiuj fiere respondis, ke ne vilagho, sed Jam Urbo. Eksterlandanoj malbone posedis Esperanton, do, ili kripligis la nomon al Jamburg. - Sed tiam Esperanto ankorau ne ekzistis! — Ridis gastoj. - Esperanto chiam ekzistis! — Refutis Niko kaj montris shildon super la bierejo, — jen, legu:
Li kutimis venigi gastojn al sufiche antikva preghejo, la sola funkcianta en la urbeto. Du aliajn okupis "Fosforit" por stokigi siajn kemiajhojn, destinitajn por lokaj agrikulturistoj. Tamen ili ankau montrendis, char konservighis kelkloke freskoj de la deksepa jarcento; ankau ne chiuj granitaj kaj marmoraj tomboshtonoj estis forigitaj, — apud la preghejoj antau du jarcentoj oni entombigis famajn urbanojn, — kaj vi povus legi pri la "sklavo Dia, negocisto Semjon Kurjakin" au pri la "nobla vidvino de la heroo de Krimea kampanjo, Jevdokia Nefedova". Chiuj chi tomboshtonoj kun krucoj kaj antikvaj chizliteroj kushis dum jarcentoj en la apudpregheja betularo, sed la nigro de polurita shtono aspektis tute fresha. Ankau al Marina la loko plachas. Ili venas chi-tien foje kun Ol kaj Vovchjo, foje — duope dum oftaj vizitoj de Marina al Jamburg. Marina estas amikino, antikva, kiel tiuj shtonoj, diras Niko. Ol komprenis tion preskau tuj post momenta jhaluzo. Ekde tiam, samkiel antau tio, venadas Marina ilian hejmon, babilas pri diversaj aferoj, elpensadas gajajn ludojn por Vovchjo, kuiras kun Ol ion bongustan. Shiaj vizitoj iom post iom ighis malgranda familia festo. Jes ja, ili amikas dum multaj jaroj. Niko foje ech senrezulte ghis kolerigho konvinkadis Sashka-n, ke ne sentas al Marina la tradician viran emon. — Ha, ne povas esti, chiuj ili egalas! — murmuris Sashka... Nu, la afero fora, sed Marina vere havas ian charmon. Chiuj shiaj sentoj tuj videblas en la grizaj okuloj. Sed nur tie. La vizagho, kiun konataj pentristoj trovis simila al tiu de mezepokaj flamandaj bildoj, la vizagho vere alloga — preskau kvietas silente. La okuloj kapablas memstare ghoji, malami, petoli, sopiri... Antau kelkaj jaroj ili sincere admiris la mondon, kaj la admiro estis transirinta tiamajn shiajn versojn kaj kantojn... Nun shi ne plu amas tiun-chi bizaran socion. Multo okazis.... Ili duope pashas silente al la duonforgesita stacidomo, kie nur du trajnoj aperas dumtage — al Tallinn kaj el. Ili silentas ankau en la polvaj stratoj, kvazau ne maturighis ankorau la rakontendajho. Nur en la betularo trankvila, apud la tomboshtonoj: - Ni sidighu... - Li forveturis! — diras shi akute. — Nia fetorujo forpelis lin. |