CHAPITRO VI

"Chu ni ne rekomendu al la kluboj gratuladi apartajn famajn personojn okaze de iliaj jubileoj, promocioj, ornamoj per ordenoj, medaloj k.s. (verkistojn, shtatajn gvidantojn, sciencistojn k.s.)?

En klubo povas esti respondeca persono, kiu faru tion lau gazetaraj informoj, lau diversaj aliaj fontoj..."

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

"Skribis la fama poeto: Kara B. G! Kun ghojo mi akceptis Vian donacon. Mi estas dankema al vi. Mi scipovas ia hispanan, !a italan, kaj mi esperas, Espe-ranto ne estos malfaciia por mi. Kun estimo, Jevg. Jevtushenko. (B. G. Kolker sendis al Jevtushenko sian iernolibron).

(El informletero "Kurte ")

Certe, pri Soljhenicin sciis Niko; nemulton, tamen. Iam en la biblioteko de Averjan Ivanovich li trovis "Unu tagon de Ivan Denisovich", la "Roman-Gazeton" de la sesdekaj jaroj. Li ne legus ghin, char la vizagho de autoro en la kovrilpagho ne ekplachis al li. Tiu vizagho shajnis tro ofendita, ech malica. Nikon logis multaj substrekitaj lokoj kaj marghenaj komentoj de Averjan Ivanovich, semitaj tra tuta novelo. Dum unu vespero Niko ensorbis chion: la nekutiman tekston kaj la logikajn komentojn. Unu eksekzilito perceptis la alian, sen ravo, aferece, foje aprobante, foje korektante au aldonante fakteton tre gravan. Niko subite trovis, ke ankau por li estis proksima kaj komprenebla tiu Ivan Denisovich, honesta rusa mujhiko, en sia chiumomenta lukto por resti vivanta, kaj, samtempe, ne perdi la dignon en ekstremaj kondichoj de koncentrejo. Same mi agus, Niko agnoskis por si mem.

Grigorij Ajratov, la patro, instruisto de vilagha lernejo en Suda Uralo sentis la devon transdoni sian profundan estimon por kamparanaj manlaboroj al chiuj gelernantoj kaj, unuavice, al Niko, la plej agha inter kvar gefiloj. La hereditaj mallongaj potencaj fingroj de kamparano ghenis Nikon nur iam, kiam li sen rimarkebla sukceso studis gitarludon. Chiujn mastrumajn laborojn ili kutimis plenumi rapide kaj lerte. Niko, lau aserto de chiuj hejmanoj, similis la avon Artjom, kiu estis vera kamparano, konservinta en la vizagho multajn trajtojn de sendubaj praparencoj el apudvolgaj tataraj gentoj.

La romantikan historion pri esperantistigho de la avo en germana koncentrejo por militkaptitoj pere de unu franco apenau kredis auskultantoj, antau ol Artjom estis montrinta cikatrojn de la kuglo "dum-dum" en !a dekstra brako. Reveninte el la Rugha Armeo kun la cikatroj, kun la historio pri sia esperantistigho, ankau kun ordeno, ricevita jam en 1921, Artjom Ajratov vere ekkorespondis kun esperantis-toj en Francio, Britio, Hispanio... Nome lia korespondado kauzis ies denuncon pri spionado, senditan al loka filio de NKVD en la damnita tridek oka. Artjomon savis la amiko, kolhhoza prezidanto, kiu sukcesis konvinki la chefan inspektoron de loka NKVD, ke la kamparano Artjom Ajratov post liberigho de militservo, do, ekde la mil naucent dudek kvara neniam forlasis la vilaghon kaj ne posedis shtatajn sekretojn. Artjom tamen estis devigita konsenti kun la "insista rekomendo" pri chesigo de chiuj korespondligoj kun eksterlando. En vero, li ne uzis la internacian lingvon ghis naskigho de la unua nepo, kiun li komencis instrui, onidire, jam dujaran. Almenau mem Niko opinias, ke Esperanton li posedis chiam.

Estinte eble kvar- au kvinjaragha, memoras Niko, li audis rakontojn de la avo pri la glora Stalin, pri la fiulo Berija kaj pri milionoj da honestaj komunistoj, suferintaj pro la lasta. Poste gazetaro skribis dum iom da tempo, ke Stalin ankau estis malbona homo. Iom poste li denove bonighis, kaj nunternpe Niko rimarkis, ke ighis ech moda inter shoforoj de sharghautoj krochi portreton de Stalin al la antaua vitro. Cirkulis onidiroj, ke al la tridekjarigho de la Granda Venko rericevos sian nomon la urbo Stalingrad...

Kaj nur Soljhenicin insistis, ke Stalin estis tirano, ech pli ke ne finighis la tiranio, sed dauras ghis nun. En "Izvestija", la abonata jhurnalo, Niko legis, ke pro la kontrausovetia agado Soljhenicin estis pelita el Soveta Unio. Kvankam la tuta familio estimis la Generalisimuson, ech la panjo, kiu diradis, ke "Nikita" estas kuragha nur kontrau la mortinto, Niko neis la familian opinion pro du kauzoj.

Unue, char de chehha korespondamiko venis valora donaco "Esperanto en perspektivo"; en tia enciklopedia libro Niko trovis la chapitron pri persekutoj kontrau esperantistoj. Pensis Niko: ja ankau kontrau la avo, kiu tamen chion chi pravigis, kiel bezonon defendi la shtaton kontrau spionoj kaj akceptis kiel aferon naturan.

Due, char estis Marina. Shi rakontis pri "disidentoj", persekutataj en Leningrado kaj ne nur tie. De shi Niko audis pri tiu mistera "Arkipelago Gulag", kiun kondamnis unisone chiuj jhurnaloj de la lando.

- Chesu paroli pri tio! fojfoje petis Niko. Al mi shajnas, ke vi kvazau min akuzas.

- Auskultu, kamarado komunisto, auskultu, amara rideto substrekis la vorton "komunisto", vi devas esti informita de ambau flankoj por mem elekti la veron.

Shi venigis sufiche legeblan kopion de "En la cirklo unua". Ghin donis al shi la Instruisto. Por du tagoj nur. La libro sufichis por ke la ideologia vundo en la animo de Niko kresku ghis doloro kaj turmento. Niko ne sciis, kion fari kun tiu vundo. Ja li honeste mem venis en la partion, samkiel multaj aliaj, bonaj homoj.

Sed ja ne, shi ne diris, ke li estas fiulo; li nur komprenu, kie kaj kiam nestighis plago en la partio kaj ne partoprenu la maljustajn agojn!

Tamen li neniun maljuston faris. Kaj el la partio li ne emas fughi. Mem anighis mem foriros. Kiam ekkonscios la neceson de tiu pasho... Sed nun, ekzemple li povas uzi la partianecon por egalrajte defendi sian opinion. Ekzemple oni en Smolnij shin ne enlasos, sed lin kun la partia bileto libere. Tie li povas ricevi gravajn informojn...

Kiel Shtirlic! ridas Marina.

Tamen, la Instruisto. Shi amis lin Niko jhaluze notis tion. Ankau li certe rimarkis. Nur idioto ne rimarkus tiun ravon, tiun inspiron, aperantan en chiu shia moveto, chiu rigardo, se li apudis. Certe, li dignas tiun amon, pensis Niko, venanta Leningradon speciale por audi liajn prelegojn pri la okcidenta literaturo.

Tiuj prelegoj estis fabelaj! La Instruisto, eniranta auditorion kun ununura libro por prezento, tuj kvazau ensorchis gestudentojn, chefe junulinojn tute kutiman auskultantaron por lingvoscienca fakultato. Per lauta klara baso la altstatura viro rakontis egale charme kaj kredinde en la rusa, la franca, la hispana. Li recitis parkere majestajn madrigalojn, konvene pauzis che ridindaj lokoj, apenau pli ol du- au trifoje malfermante la alportitan libron dum prelego. Laboro de lia cerbo shajnis videbla, la nigra krispa hararo rebrilis kaj depost ora rando de okulvitroj ankau Nikon atentis la profundiranta rigardo.

Shin, sian plej talentan aspirantinon li, lau opinio de Niko, ankau amis, sed ghi estis patra amo karesa kaj tenera. Shajne nur pro tio, ke Nikon prezentis shi, li kun simpatianta rideto premis la manon de Niko:

Stranga estas vi, Nikolaj. Modernaj teknikistoj neofte tiom scivolas pri lingvo kaj literaturo. Tamen, via strangeco estas laudinda!

Nur antau kvar monatoj shi, charma en sia okulkaresa felicho, prezentis al la plej impona auditorio en la Domo de Verkistoj perlojn de Esperanto-poezio. Certe, dank'al li okazis tiu evento, tute nekutima por leningrada publiko, dank'al impono, kiun li sentis al Marina. Multis demandoj de veraj profesiuloj famaj verkistoj kaj tradukistoj, abundis aplaudoj. Ankau Niko feliche aplaudis inter la cheestantoj...

Nun shi ploris. Ghene, kontrauvole. La unuan fojon Niko vidis shin plori. Jam dum pli ol jaro, rakontis kun larmoj Marina, dum pli ol jaro oni kashe observis lin, havantan unun el la unikaj manuskriptoj de "Arkipelago Gulag". Kaj ne nur lin, ankau aliajn. La samaj oni nun devigis lin forlasi la landon.

En julia blua chielo, super la Jamburga preghejo trankvile shvebis kolombaro. Cent kilometrojn for de chi tiu trankvilo, for de la silenta knabina ploro, en la polva sufoka urbego la stulta potenco estis okupata pri ruinigo de unu el la plej prudentaj literaturaj edukejoj. Ties gvidanto, pelita for el sia patrolando, flugis nun okcidenten per avio. Dumtempe estis barbare neniigitaj liaj libroj, la literaturaj esplorajhoj, havantaj nenian rilaton al la kauzo de lia forpelo. Cetere, nenion malhonestan li faris, subtenante la verkiston, kiun malamas la oficiala shtata mashino. Sed, forpelinte sian malamaton, tiu mashino fakte detruis au vundis la sorton de chu ne ducent liaj lernantoj! Pro kio bruligi la lernilojn jen kion ne povis kompreni Niko.

Marina estis inter tiuj du centoj, sed shia malfelicho, shia doloro estis jen tie chi, apude, kaj shajnis la plej grava, la plej ofenda por Niko. Kion li devus diri por iom trankviligi shin?

- Marinka, Niko tenere tushis shiajn harojn, li ne mortis, ne pereis. Li revenos. Vi devas daurigi vian, kaj lian aferon!

- Kiu tion bezonas chi tie? Singulte elspiris shi.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !