PRI
RUSIA E-MOVADO
(9)
(el leteroj al "reu-agado", 2003-2004)
V.Melnikov:
> Ne znaja zakonov jazyka irokezskogo, kak zxe ty
mozxesxj
> vyskazatj suzxdenie o nem, kotoroe by ne bylo
neosnovatelno i glupo?"
> Kiel povas diskuti pri E-o homo, ne scianta gxin?
Aserti, ke jughi pri Esperanto povas nur posedanta ghin -
tio praktike
signifas malpermesi pensadon, malpermesi informadon,
malpermesi propagandon
de Esperanto. Tio signifas - orgojle forpushi chiujn,
kiuj ankorau ne lernis
la lingvon, kiuj deziras scii respondojn al siaj
demandoj. Mi nomas tion
"sektismo", kaj ghi estas treege malutila
konduto.
Unu el
lastaj ideoj, prezentitaj en "esper-rus", estis
pri komuna konstruado
de rus-Esperanta porinfana retpagharo... Temis ne nur kaj
ne tiom pri
teknikaj aferoj. Temis pri dezirindeco, ke REU-estraro
ekdeziru fari tion
kaj organizu la laboron. Multaj kontribuus. Eble,
farighus io bona. Sed,
kiel mi atendis, REU-estraro montris absolute nenian
intereson pri tiu (kaj
pri multaj aliaj) ideo. Ignorado - jen la maniero, kiel
REU bremsas kaj
malhelpas realigon de bonaj, utilaj aferoj.
Jefim
Zajdman:
> Tiamaj metodoj de la varbado, kiujn uzis d-ro
Ostrovskij
> nur unu jaron post esperantistigxo, estas uzindaj
nun.
> Neimageble, sed inter malpli ol 900 abonantoj de
"La Esperantisto"
> en 1893 jaro 100 varbis li, kaj en la unuaj
adresaroj 250 personojn
> el diversaj landoj varbis persone li.
En la tempo de d-ro Ostrovskij ne ekzistis organizita
E-movado, kaj tio ege
faciligis la propagandon. Chiuj novaj e-istoj tiam estis
pioniroj, ili estis
enirantaj en virgan landon, kie neniu detruis ilian
romantikismon kaj
idealismon. En nia tempo fakte ne eblas tiom sukcese
varbi homojn, char chiu
nova esperantisto neeviteble kontaktas kun la reala
E-movado, kaj ghi
preskau chiujn forpushos. Tio estas ne mia grumblado, tio
estas realeco.
Alia klarigo, kial E-popularigado ne sukcesas, simple ne
ekzistas.
Se elpensi iun novan lingvon, do estus pli facile varbi
adeptojn por ghi, ol
nun por Esperanto, malgrau tuta ghia literaturo kaj
historio. Tion pruvas
ekzemple rapida popularigho de artefarita lingvo Klingon.
Rapide
popularighis amasaj ludoj lau libroj de Tolkien, kvankam
mi persone ne
komprenas tiujn librojn. Au ni prenu sensacian sukceson
de libroj pri
Anastasija (autoro - V.Megre). Tiuj libroj dum iuj 5
jaroj kreis amasan
movadon kun dekoj da miloj de adeptoj.
Ofte shajnas al mi, ke E-movado elcherpis sian kinetikan
energion, perdis
sian "pasiecon" kaj tial ne plu povas
disvastighadi. Realaj esperantistoj ne
havas ian internan forton kaj altajn idealojn, kiuj iam
pushis Esperanton al
venkoj. Tio estas tre bedaurinda, char Esperanto vere
estas preskau ideala
lingvo. Sed pro siaj maltalentaj sekvantoj ghi,
vershajne, estas kondamnita
al forgeso kaj pereo...
Esperantistoj
devas strebi ne al mono, sed al pli serioza agado. Tiam
E-movado povos ighi rimarkebla fenomeno en la socia vivo,
tiam ghi interalie
havos ankau kapitalon. Kiu afero interesas amasojn, tiu
manipulas milionojn
kaj miliardojn da dolaroj.
Ni strebu
al unuigho de la homaro pere de komuna, bela lingvo!
Sur tiu vojo Verajn Esperantistojn atendas ne plezuroj
kaj ludoj, sed
suferoj, kalumnioj kaj persekutoj. Tial kelkaj preferas
nur ludi en siaj
fermitaj rondetoj, kunvenetoj, tendatetoj.
Slavik:
> Krome, min sincere amuzas opinio, ke la movado
> trovigxas en la Reto kaj la reta babilado estas la
movado.
Sed kion vi nomas "movado"? Kial nepre
renkontighoj de korpoj estas movado,
sed renkontighoj de animoj ne estas movado? Kion celas
E-movado - chu ne
disvastighon de Esperanto? Sed tion ja eblas fari ankau
rete.
Lingvaj
Festivaloj kaj Festivaloj de Interesoj vere
ne estas tre seriozaj aranghoj, kvankam mi ne volas
ofendi ties
organizantojn. Sendube, chiuj ili estas bonaj, belaj,
gajaj homoj. Ili
daurigu tion, kion ili volas fari!
Sed diru al mi, kian grandan signifon por Esperanto havas
tiuj festivaloj?
Ke en la mondo estas multe da lingvoj, tion ja oni sen
tio bone scias. Kaj
kiu volas audi, kiel sonas diversaj lingvoj, tiu povas
simple shalti
radioaparaton. En la lasta Festivalo de Interesoj oni
prezentis 30 klubojn,
do 30 diversajn hobioj. Certe, chiuj tiuj hobioj estas
estimindaj kaj
interesaj. Sed por Esperanto restas nur 3,3 % de la
prezentajho. Do, la tuta
arangho estas esperantista nur je 3,3 centonoj.
Gudskov:
> ni pli bone komprenas aliajn hobiistojn (la ideo
pri tio ke katobredado,
> aux sxakludado, aux surbalkona ginsengkultivado
helpos savi la mondon
> tre proksimas al la nia, cxu ne?).
Kiu katobredisto kredas, ke katobredado helpos savi la
mondon? Chu vi vidis
tian katobrediston? Au shakludiston?
Chu vi ne vidas diferencon inter esperantismo, de unu
flanko, kaj diversaj
amindaj, amuzaj hobioj? Esperantismo ne estas hobio, ghi
estas pli religio.
Hobioj ne enhavas religian komponanton. Neniu hobiisto
kredas, ke lia hobio
savos la mondon.
Membraro
de REU estas netolereble malgranda. REU devus konsisti el
10 000
membroj, sed reale ghi kalkulas apenau 100 membrojn.
Kial? Ni diskutu!
REU ne havas propran domon (palacon), ne havas proprajn
autojn, propran
teron, propran shipon... Kial? Ni diskutu!
Ne ekzistas ech unu E-vendejo, ech unu E-kiosko. Ne
ekzistas instituto de
Esperanto (komparu kun tio, kio estis antau 100 jaroj).
Kaj REU-estraro ech
ne havas planojn krei tion.
Praktike, REU estas pure virtuala organizajho, kies
ekzisto rimarkeblas
nur dum renkontighoj. Renkontighoj estas sola vivmaniero
kaj agadmetodo de
REU.
Certe, al REU-estraro, kiu ege amas sin kaj akceptas nur
laudojn, tiaj
demandoj estas tre maloportunaj. Tial audighas alvokoj
ignori kritikantojn.
"Chio en ord', ho bela markizino!"
Ne ekzistas (en Rusio) Esperanto-muzeo. Kial? Ni diskutu!
Ne eksistas publika E-biblioteko. Kial? Ni diskutu!
Ne ekzistas nacilingva periodajho pri Esperanto. Kial? Ni
diskutu!
Ne okazas amasaj kongresoj de Esperanto-shatantoj. Kial?
Ni diskutu!
Objektiva observanto, konatighinte kun faktoj, venas al
konkludo, ke
REU-estraro deziras kashi Esperanton de la socio, por ke
la movado restu
kiel eble plej malmulthoma. Efektive, kresko de la movado
rekte kontrauas
interesojn de la reganta grupo. Ja nun ili estas (au
shajnas) IO, sed en
amasa movado ili ighus NENIO.
Esperantismo estas serioza afero, ne destinita ekskluzive
por amuzoj de iu
sekto. REU povus havi chion tion, kion mi menciis.
Ni prenu, ekzemple, Roerich-movadon. Ghi naskighis post
E-movado. Ghi estis
same kruele persekutata dum Stalina epoko kaj silente
subpremata dum stagna
tempo. Sed post la perestrojko ghi mirinde ekfloris,
trovis multajn
adeptojn. En multaj urboj aperas literaturo pri
Roerich'oj kaj iliaj verkoj.
En Moskvo la chefa Roerich-organizajho posedas palacon,
konstruitan en
XVIII-a jc, kun granda arhhivo, biblioteko ktp. Ekzistas
kluboj kun propraj
domoj en diversaj urboj, funkcias multaj eldonejoj. Chio
tio - malgrau
aktiva konstrauagado de Ortodoksa eklezio.
Gudskov opinias, ke REU ne povas havi chion tion. Dum lia
prezidenteco -
certe. Sed ni rememoru, ke antau 100 jaroj rusiaj e-istoj
havis proprajn
vendejojn, propran instituton, ke iliaj kongresoj
(malgrau negativa rilato
de carismo al Esperanto) kolektadis nekompareble pli
multe da partoprenantoj
ol nun.
En Rusio ekzistas miloj da domoj-muzeoj, dedichitaj al
ech duarangaj
verkistoj. Pendas miloj kaj miloj da memortabuloj, staras
miloj da diversaj
monumentoj. Kial ne ekzistas ech malgranda E-muzeo? Kial
ghis nun en Rusio
ne ekzistas monumento al Zamenhof?
Povus ekzisti turisma E-shipo, kursanta lau Volgo de
Tverj ghis Astrahanj.
Siaspeca E-hotelo sur rivero. Ghi ghuus senprecedencan
sukceson inter
e-istoj. Kaj chie, kie ghi albordighus, ekviglus
E-movado.
Unua afero estas ekdeziri. REU-estroj ech ne deziras
tion.
Por esti
bona REU-prezidento, tute ne nepre necesas ricevadi
salajr(eg)on.
Kaj por esti bona REU-prezidento, ech ne necesas dedichi
al tio multe da
tempo. Finfine, ech Zamenhof mem ne estis profesia
esperantisto!
>
Mankas ne bona prezidanto, sed bonaj entuziasmuloj kaj
aktivuloj.
Bonaj entuziasmuloj kaj aktivuloj ne mankas; mankas bona
prezidanto, kiu
povus ilin chiujn unuigi. Mankas prezidanto, estimata de
chiuj, kiun chiuj
volonte auskultus kaj sekvus. Mankas prezidanto, kiu ne
havas ambiciojn kaj
ne batalas kontrau aliaj esperantistoj, dezirante
kiom-ajn-koste forpushi
ilin el la movado. Mankas prezidanto, kiu rimarkas
laboron de aliaj e-istoj,
subtenas ilin, kuraghigas kaj donas utilajn konsilojn.
>
Kaj pri tio kulpas ne estraro de REU, sed plej unue
estraro de la lando --
> malmulte da homoj nun povas suficxe da tempo kaj
energio elspezi por
> neprofitdonaj aferoj:
Richeco kaj malricheco neniel estas ligita kun idea
movado. Fakte, malricha
homo ech pli probable alighos al idea movado. Ghi ja
konkeras nur koron;
manoj kaj piedoj povas plu labori por pano.
Slavik:
> La konatino konkludas, ke Eon necesas propagandi
inter la "novaj rusoj"...
Necesas propagandi inter homaranoj. Kaj homaranoj ja
povas trovighi kaj
inter "novaj rusoj", kaj inter
"bomjhoj". Materiala bonstato neniel estas
ligita kun preteco de homo akcepti noblajn ideojn.
>>
Kial ghis nun en Rusio ne ekzistas monumento al Zamenhof?
>
> (Slavik plu tede oponas): ...Se mi vidus ie
monumenton al Zamenhof,
> la damnita statuo ne multe helpus al mi, komprenu.
Gravas alio. Zamenhof estis Homo de tutplaneda skalo. Kaj
samtempe li estis
filo de Rusio. Sekve, starigi monumenton al li estas devo
de rusianoj. Kiam
tio okazos - jen demando. Sed unue necesas tre forte
ekvoli tion. Nia volo
transformighos je nevidebla konstruajho, kaj iam aperos
ebleco materiigi
ghin. Por monumento ne necesas tro multe da mono. Oni
povus kolekti necesan
sumon per diversaj manieroj - E-turismo, libroeldonado,
kolektado de
libervolaj mon-donacoj, serchado de mecenatoj... Unue, mi
ripetu, necesas
ekvoli. Niaj ve-estroj nenion volas. Ili ne vidas pli
malproksimen ol siaj
okulvitroj.
>>
Povus ekzisti turisma E-shipo, kursanta lau Volgo de
Tverj ghis
>> Astrahanj. Siaspeca E-hotelo sur rivero.
>
> Estas nekredeble multekoste, laux mi. Krome ja tiaj
aferoj kutime okazas,
> kiam unu aux grupo da E-istoj fakas en la afero -
sed mi ne konas iun en
> rivera sxiparo... :)
Shipanaroj - kapitano, matrosoj - ne bezonos esti
esperantistoj.
Chu vi pensas, ke tio estas nereala? Reala, necesas nur
ekvoli!
Chiuj richajhoj en Rusio apartenas al rusianoj. Kiu
konkeris korojn de
homoj, tiu konkeris ankau ilian havajhon. Se kun sagha
prezidanto
esperantistoj povos montri Esperanton kiel originan
lumegan ideon, tiam
trovighos multaj novaj entuziasmuloj, inter kiuj estos
ankau richaj homoj.
Ech ne chiuj oligarhhoj estas kanajloj. Iu el ili helpus
realigi plej
kuraghajn revojn. Sed unue necesas havi la revojn. Kaj
due, necesas havi
shlosilon al koroj de homoj.
Jen de kio
necesas komenci - de serchado kaj unuigo de homoj.
Kiam homoj kunlaboras, tiam ili povas multon atingi.
Niaj ve-estroj neniam strebis unuigi chiujn
esperantistojn. Ili subtenas
doktrinon pri "teama laboro". Alivorte -
"kiu ne admiras nin, tiu restu
ekster REU". Ili skismas la movadon, en stalineca
stilo "purigante" ghin de
chiuj malsampensantoj.
Chiu, kiu
movas organizajhon antauen, al progreso, renkontas
reziston kaj
sekve malamon de ghiaj reakciaj elementoj. Tion ne
necesas timi. Insultoj de
stultuloj estas laudo. Bonaj esperantistoj, kiuj bona
prezidento povos
kolekti chirkau si, helpos al li defendi sin kontrau
chiaj atakoj.
>>
Mankas prezidanto, kiu rimarkas laboron de aliaj e-istoj,
>> subtenas ilin, kuraghigas kaj donas utilajn
konsilojn.
>
> Do, bona prezidanto estas bona vartistino, cxu ne?
Por cxiu havas sian
> "usipusi"...
Jes, bona vartistino. En chiu infano estas io bona,
kvankam chiuj estas
diversaj.
Rimarki tion bonan, helpi disvolvi talentojn, kuraghigi -
jen tasko de bona
vartistino.
>>
Necesas propagandi inter homaranoj.
>
> cxu vi povus klarigi, kiel diveni homaranojn
> kaj kiel forpusxi nehomaranojn? ;)
Tiam, kiam en E-tendaroj oni pli multe parolos pri
globalaj problemoj, kiam
oni ligos E-movadon kun aliaj progresivaj movadoj, kiam
oni evidentigos
parencecon de ideoj de Zamenhof kun ideoj de aliaj
grandaj Saghuloj (Jesuo
Kristo, Buddho, Svedenborg, Alan Kardek, Sri Ramakrishna,
Helena
Blavatskaja, Helena kaj Nikolaj Roerich, Martinus kaj
multaj aliaj), tiam
ne-homaranoj mem foriros.
>>
starigi monumenton al Zamenhof estas devo de rusianoj.
>
> En la lando sen tio oni multe klacxas pri tio, ke
nun ne estas gxusta
> tempo por starigi monumentojn. En nia lando estas
miloj da malsataj
> homoj... Kaj en tiuj kondicxoj esperantistoj acxetos
koloran
> metalon kaj faros monumenton...
Kaj kio? Chu iu mortos pro malsato pro tio?
Chu oni ne konstruas aliajn monumentojn?
Chu kredantoj ne konstruas siajn preghejojn en nuna
tempo?
Stranga logiko.
> Do, la tutan enspezon de la landa movado jxeti
al peco da metalo...
La "enspezo" de la movado estas mizerajho. Ne
ridigu min.
Kaj monumento ne estas nur peco da metalo.
> Se persono, ecx ege bona, mortis, ne indas fari
el tio
> kulton. La mondo apartenas al la vivaj.
Jes, sed monumento al Zamenhof estus monumento ne nur al
la persono, sed
chefe al liaj ideoj, kiuj apartenas al vivantaj kaj
vivontaj homoj.
>>
Jen de kio necesas komenci - de serchado kaj unuigo de
homoj.
>
> Kiel gxi praktike povus okazi?
Eble, valoras krei Adresaron de Esperanto-subtenantoj en
interreto. Ja
E-movado siatempe komencighis de adresaroj. Do, vi povus
fari specialan
paghon, kie chiu ajn, kiu subtenas prezentitan ruslingvan
deklaracion pri
taugeco kaj uzindeco de Esperanto, povus enskribi siajn
nomon, aghon,
adreson, profesion kaj aliajn informojn. Kaj chio!
> post monato la persono forgesas pri sia ardo kaj
ekumas pri io alia
Tio ne gravas. Jes, tio povas okazi. Sed povas okazi
ankau male - li havos
novajn kontaktojn kaj serioze ekokupighos pri la afero.
Ankau Zamenhof,
kompilante siajn adresarojn, havis nenian garantion, ke
la homoj farighos
veraj kaj porchiamaj e-istoj. Li kredis al la homoj.
Ankau ni kredu.
Finfine, chiu havus eblecon forigi sian adreson el la
listo.
Gravas, ke estu neniaj formalajhoj, neniaj malbenitaj
kotizoj kaj homoj mem
regu sian "membrecon". Tiel povus kreighi
adresaro kun miloj kaj miloj da
adresoj. Kaj nia "REU" iom post iom
dissolvighus en tiu amaso de novaj homoj
kiel guto en glaso da akvo. Mi petas profunde pripensi
tiun chi ideon.
Ofte oni
audas rememorojn de rusiaj e-istoj pri teruraj
"ge-bestoj" Berjoza
kaj Shanina - kiel tiuj burokratoj bremsis kaj malhelpis
E-movadon en
Sovetunio. Nun ili ne malhelpas, kaj kio? Chu io
plibonighis? Ne, chio nur
malplibonighis de post la sovet-epoka
"persekutado". Cetere, kie estas B.
kaj Sh. nun? Chu ne valorus intervjui ilin kaj peti
sincere rakonti, kies
kaj kiujn sekretajn instrukciojn ili plenumadis? Tamen,
mi ne tre kredas je
ilia fieco. Shajnas, ke e-istoj simple transmetas siajn
pekojn sur fremdajn
shultrojn; nur e-istoj mem kulpas pri malrapida progreso
au ech malprogreso
de E-movado.
Se iam en
Moskvo aperos strato au monumento al Zamenhof, tion faros
au
neesperantistoj au tre freshaj esperantistoj, kiuj havas
nenion komunan kun
REU.
Nuna
REU-eca E-"movado" tute kontentigas la
"mallumajn fortojn", char ghi
firme garantias, ke Esperanto neniam popularighos, neniam
estos serioze
traktata fare de sciencistoj kaj politikistoj. Nuna
E-"movado" estas areto
da geamikoj, kiuj agrable pasigas tempon en E-tendaroj,
kantas laudajn
kantojn unu al alia lauvice, dancas, ludas kaj produktas
nenian materialon
por cerbo kaj koro.
ASE estis ech pli bona, ol nuna REU. Jes, tiam
esperantistoj estis sub
kontrolo de komunista reghimo. Sed tio metis sur ilin
almenau ian
respondecon. Kvankam ASE estis marioneta organizajho, ghi
almenau ion
eldonadis, penis shajnigi ian socian agadon; kaj ech
"Informbulteno de ASE"
(pri kiu ni tiam estis ege malkontentaj) estis sur
nekompareble pli alta
nivelo, ol "REGo". Post falo de Soveta reghimo,
esperantistoj senighis je
ajna kontrolo kaj ighis similaj al maldiligentaj
lernejanoj, kiujn forlasis
severa instruisto. Nun - nur amuzoj, nur ludoj kaj neniaj
lecionoj! ...
Estimataj samurbestraranoj.
Venis tempo, kaj ni devas nun elekti novan urbestron.
Kiajn postulojn ni
aplikas al urbestro? Unue kaj chefe, li devas interesighi
pri aferoj de la
urbestraro. Chiu el nia rondo interesighas pri nia agado,
sekve ni devas
elekti novan urbestron, kiel kutime, el inter ni. Ni
estas plej gravaj homoj
en la urbo. Ni tute ne bezonas interesighi pri la urbo
kaj labori por ghi.
Estas multe da aktivaj homoj, kiuj laboras por la urbo,
sed ial ili tute ne
interesighas pri nia agado. Sekve, neniu el ili meritas
esti urbestro. Estas
kelke da junaj homoj, kiuj povus esti urbestro, sed ili
ankorau tro malmulte
interesighas pri nia agado kaj tro multe interesighas pri
la urbo. Se iu el
ili pli ofte kunsidos kun ni, plene ekshatos nian agadon
kaj deziros nenion
plian, tiam ni povos pripensi lian kandidaturon por
urbestro. Karaj
samurbestraranoj, mi ghojas informi vin, ke ni atingis
plenan stabilecon en
nia agado. La urbo neniam havos gvidanton el ekster nia
rondo. Estas vero,
ke la urbanoj tute ne interesighas pri nia agado kaj bone
scias, ke ni
nenion faras. Tio signifas nenion, char ni same ne
interesighas pri ili; nin
interesas nur, ke ni estu urbestraranoj. Ni nenion devas
al la urbanoj, ni
nenion promesis al ili, kaj sekve neniu povas diri, ke ni
ne plenumas niajn
promesojn. Oni diras, ke nia urbo pli kaj pli
malprosperas, sed tio tute ne
estas nia afero - tio estas afero de la urbanoj, kiuj ne
scipovas bone
labori. Ne estas nia tasko diri al ili, kiel ili laboru.
Nia tasko estas pli
agrabla - sidi chi tie kaj ghui nian amikan etoson. Estu
trankvilaj - la
urbanoj neniam venos chi tien por sidigi sian urbestron,
char ili dank'al ni
farighas pli kaj pli indiferentaj al nia agado. Ili tute
ignoras nin, kaj
jen ghuste tio, kion ni bezonas. Tio signifas, ke ni
povos ghui la agrablan
estraranecon ghis morto. Kaj mi gratulas vin pro tio,
karaj samrondanoj! La
kunsido estas fermita. (Aplaudoj) Jan 26, 2004
Karaj sampolitburoanoj.
Nia popolo kredas, ke ni, iliaj gvidantoj, kondukas nian
landon al
komunismo. Ili kredu tion. Dum ili kredas tion, ni plu
ghuos niajn molajn
seghojn. Sed ni ja en nia malvasta rondo bone scias, ke
ni tute ne deziras
komunismon. Kial, fakte, ni deziru ghin? Che komunismo
chiuj estos egalaj.
Chu ni bezonas tion? Multe pli bone estas por ni, kiam ni
estas gvidantoj de
la lando. Kaj komunismon ni jam konstruis - por ni mem.
Ke nia popolo
vershis multe da sango por idealoj de komunismo - pri tio
ni plej sincere
fajfas. Kaj ni daure persekutu kaj shtopu bushojn al
chiu, kiu diras, ke ni,
politburoanoj, estas envere kashitaj antikomunistoj!
Dankon, kamaradoj.
(aplaudoj) Feb 29, 2004
el
eminentaj esperantistoj de pasinta tempo ne estis ech unu
"etosumanto",
kaj inter nunaj "etosumantoj" ne estas ech unu
eminentulo.
N.Gudskov:
> Al mi tre placxis la sprite verkita suba parodio
de s-ro Grisxin. Kaj jen
kial: li la unuan fojon en sia vivo kulpigas pri mankoj
de la E-movado kaj
nomas "politburoo" (cxu de la homaro?) ne iujn
imagitajn cxefojn, sed la
amasojn de simplaj esperantistoj!!!
Ne, ne. Vi kiel kutime nenion komprenis. :)
La fakto estas, ke vi, ebriighinte pro sia reelekto,
unuafoje elbabilis
tion, tion mi skribadas jam dum jaroj: ke envere vi -
gvidantoj de REU (=
"politburoanoj" au "urbestraranoj")
tute ne strebas disvastigi kaj venkigi
Esperanton, sed strebas konservi ghian sektecan
karakteron, char ghi plene
kontentigas vin. Vi ech ne dezirus disvastighon de
Esperanto, char tiam
perdighus via shatata "etoso", alivorte medio,
kie vi(j) estas au shajnas
esti gvidantoj. Sekve, chiu nova entuziasto pri Esperanto
ne trovos en via
medio ardajn subtenantojn kaj helpantojn (tio jam
pruvighis milfoje), ech
pli - vidante en la entuziasto dangheron por via
"etoso", vi faros chion
eblan por forpushi lin el E-movado. Efektive, se
obstakloj por disvastigho
de Esperanto ne ekzistas ekstere, ili devas trovighi
interne. Tio delonde ne
estas sekreto por mi, sed unuafoje vi mem malkashe
konfesis tion. Dankon pro
via sincereco!
En
"REGo" 1 (20) N.Gudskov skribis:
"La tuta movado en Rusio ne estas esperiga. Kaj,
certe, ghia organizita
parto - REU ne povos en proksimaj jaroj akceli ghian
kreskon kaj stabilon.
La stagna situacio en la makrosocio neeviteble
reflektighas en nia mondeto.
Do, ech la plej kapablaj gvidantoj apenau shanghos la
situacion draste..."
Chu vere Rusio nun trovighas en "stagna
situacio"? Neniom. Rusio impete
evoluas kaj rapide shanghighas. Nomi tion
"stagnado" povas nur anarhhiisto,
kiu revas pri kaoso. Situacio en Rusio estas stabila, sed
tio ne signifas
stagnadon.
Due, ghuste la "organizita" (pli ghuste,
malorganizita) parto de Rusia
E-movado travivas - diference de la tuta makrosocio -
stagnadon, do iusence
"stabilecon" (en negativa senco). Kaj ghuste la
chiama REU-estraro
("urbestraro") estas kauzo de tiu stagnado.
Progresigi
E-movadon kapablas nur talentaj, saghaj homoj. Sagho de
homo plej
rivelighas en interreto, char "reala" homo
estas nur formo. Ech plej stulta
kaj maltalenta homo povas en "realo" shajni tre
afabla kaj fidinda, sed krei
ion ajn li ne kapablas. Che "realaj" aranghoj
renkontighas chefe korpoj, sed
ne animoj. Kiom mi scias, ian grandan intelektas laboron
la kutimaj aranghoj
de REU ne produktas. Ili estas siaspeca ritualo. Ili
postlasas nenian spuron
en historio. Spuron en E-historio postlasas nur
intelektaj verkoj:
lernolibroj, vortaroj, tradukoj, artikoloj... REU-estroj
ne havas grandan
intereson pri tio, kvankam chiujn fortojn necesus direkti
tien. Mi proponis
multon, sed chiuj miaj proponoj efektive kun nuna estraro
montrighis
utopiaj. Krei bonan ruslingvan retpagharon pri Esperanto
por REU estas
"utopio" (mi mem lauforte kreis ghin); establi
E-vendejon estas "utopio";
akiri imponan sidejon estas "utopio"; organizi
tradukadon, kompiladon de
vortaroj kaj lernolibroj estas "utopio". Chio
por REU estas "utopio", krom
renkontighoj, kiuj karesas ambicion de la gvidantoj. Kaj
tiujn, kiuj alvokas
al pli intelekta kaj pli grava agado, ili ech emas
nigrigi, piedbati,
silentigi, filtri. Tiuj homoj ne sentas sian respondecon.
Ili shtopis per si
la vojon de Esperanto al la vasta publiko: chiu, kiu
ekinteresighos pri la
internacia lingvo, neeviteble renkontas ilin kaj...
senrevighas. Chu ne tial
la membrokvanto de REU estas hontinde malgranda?
>
... establi E-vendejon estas "utopio" ...
Vendejoj povas esti diversaj. Povas esti malgranda
vendejeto por komenco.
Chiupashe troveblas privataj vendejetoj, vendantaj plej
diversajn ajhojn.
Tiaj vendejetoj donadas vivrimedojn al iliaj mastroj kun
familioj. Nenio
eksterordinara estas en tio. Eble, estas iom
eksterordinare postuli de
esperantistoj saman saghon, kiel che ceteraj homoj? :0
Mi ne dubas, ke tia vendejo povas ekzisti kaj doni
profiton, des pli se
(memkompreneble) ghi vendados ne nur esperantajhojn, sed
ankau ion alian,
ekzemple gheneralan prilingvan literaturon, suvenirojn
ktp. Ja ekzistas
specifaj vendejetoj de krishnaitoj, rerihhanoj k.a.
(Nun A.Korjhenkov oponas):
> Inter miaj konatoj estas unu-du butikistoj,
> kaj mi scias kiel malfacila estas ilia laboro.
Chiu laboro estas malfacila. Sed la proponata laboro
estus ankau agrabla kaj
konforma kun strebo de chiu vera esperantisto -
disvastigadi la internacian
lingvon. Eblus vendadi E-literaturon el Chinio, Brazilo
kaj aliaj landoj,
enmetinte malgrandan "shlosilon" en rusa
lingvo. Tiu dume utopia ideo estas
efektive alloga kaj necesa.
"La
celo de la lingvo estas: detrui iom post iom la murojn,
kiuj staras
inter la diversaj popoloj kaj subtenas ilian reciprokan
nekomprenadon,
fremdecon kaj malamikecon, ebligi liberan
interkomunikighon inter personoj
de diversaj nacioj kaj per neutrala chiuhoma
lingvo-tradukilo fari la
sciencon kaj literaturon de chiu nacio uzebla por la tuta
homaro.... Nia
celo estas unu el la plej grandaj kaj gravaj, kiujn la
homaro iam havis..."
("La Esperantisto", 1895)
En respondo al iu R. el Moskvo Zamenhof
interalie skribas: "Mi ripetas, ke
chiu, kiu ne faras al si en la fino de chiu monato la
demandon "kiom da
novaj amikoj mi alportis al la afero", tiu ne povas
sin nomi amiko laboranto
de nia afero, ech se li tute bone ellernis la
lingvon." ("La Esperantisto",
1889)
>
Mi ne kredas, ke oni povas vendi en Ruslando pli ol dek
ekzemplerojn de iu
> ajn china libro en Esperanto. Nomu kelkajn titolojn,
kun la validaj prezoj
> kaj la personojn, kiuj ilin achetos (precipe en
vendejo).
La proponata afero estas tute reala. Por ghi necesas nur
agema homo kaj iom
da mono por komenco. Homoj interesighas pri Esperanto.
Multaj kleraj homoj
rapide povas legi en ghi. Oni achetados simple pro
intereso. Interalie,
chinaj porinfanaj libretoj estas allogaj. Sed, certe,
unuavice oni vendadu
ruslingvajn lernolibrojn kaj vortarojn. Cetere, konatighu
kun sperto de
ekzistintaj E-vendejoj, antau ol obstine kontraui la
ideon.
>>
Kiu ne subtenas, tiu ne partoprenas iliajn aranghojn. La
>> aranghoj anticipe estas destinitaj por lojalaj
konsentantoj.
>
> Tio estas tute natura afero. Estus strange, se al la
aranghoj de REU venus
> personoj, kiuj ne subtenas la Union.
Multaj bonaj esperantistoj ne subtenas infanecan
karakteron de REU kaj
opinias, ke ghi deflankighis de sia celo - propagandi
Esperanton.
Kompreneble, tiaj e-istoj ne venas al la aranghoj de REU,
char ili ne havas
kion fari tie, kaj chiu volas konservi sanaj siajn
nervojn. Venadas
plejparte nur homoj, kiuj volas distrighi kaj ripozi.
>
E-vendejoj funkciis en la totalisma Bulgario danke al
tio, ke altpostenaj
> samideanoj donis al BEA privilegion fondi vendejojn.
Chu, eble, oni ankau achetadis E-librojn lau ordono de
"totalismaj
gvidantoj"? Au tamen oni achetadis, char oni
interesighis pri tia
literaturo? Se oni antaue interesighis, do vershajne oni
ankau nun
interesighas. En tia okazo, entrepreno, kiu kontentigas
oniajn bezonojn,
povas ekzisti.
> Ne plu estas dek mil membroj, sed nur kelkaj
centoj en la asocio ktp.
Kelkaj centoj da potencialaj achetantoj estas pli ol
sufiche por ekzisto de
vendejo. Kaj se vendadi ne nur E-lingvan literaturon, do
des pli.
Cirkonstancoj
nun estas ech pli favoraj. Necesas starigi antau si iajn
altajn, allogajn celojn kaj organizi laboron por atingi
ilin. Chio eblas, ne
por chiu.
REU havas
(jughante lau la reklamo pri ghia libroservo) ioman
stakon da
literaturo. Kiel ghi estas disvendata, mi ne scias. Foje
mi demandis, sed ne
ricevis respondon. Sed mi pensas, ke se meti tiun
literaturon en anguleto de
iu libra magazeno (pri kio necesas interkonsenti) kaj
dungi iun malrichan
studentinon, kiu prizorgos ghin, tiam, vershajne, multon
povighos disvendi.
Simple hontinde estas, ke en Moskvo kun pli ol 10-miliona
loghantaro ne
ekzistas loko, kie esperantistoj povus achetadi
E-librojn. Intertempe
ekzistas miloj da plej diversaj butikoj por plej diversaj
gustoj kaj hobioj.
Aserti, ke E-vendejo ne povas ekzisti, fakte povas nur
malamiko de
Esperanto.
Ne nepre necesas, ke esperantajhoj estu chefa fonto de
profito de proponata
vendejo. Chefa fonto povas esti alitemaj libroj, ekzemple
lingvistikaj,
rus-diverslingvaj lernolibroj kaj vortaroj,
kancelariajhoj, suveniroj,
ludiloj... Tio tute ne gravas! Gravas, ke estu loko
(dezirinde en Moskvo),
kie chiu esperantisto kaj chiu jhus ekinteresighinta
persono povu trovi
diversajn librojn pri kaj en Esperanto. La celo estas
tute reala, sed certe
ne por unu homo, sed por organizajho. Ja ni ghuste por
tio necesas
organizajhon, ke organizi grandajn aferojn, ne eblajn por
unuopaj homoj. Kaj
vi, kiel respondeculo pri la organizajho, anstatau
subteni la iniciaton kaj
admoni esperantistojn realigi ghin, tuj deklaras ghin
nerealigebla! Kaj tio
okazas jam ne unuafoje. Vi ne kapablas kompreni, ke vi
mem estas grava
obstaklo por E-movado kaj garantio de ghia plua stagnado.
Kun vi kiel
"gvidanto" absolute ne eblas ajna progreso; ja
vi preskau chiun progreseman
ideon proklamas "utopia" kaj kontraubatalas
ghin.
N.Gudskov:
> Bedauxrinde por la afero, malmultaj
esperantistoj posedas proprajn
> librovendejojn. Kaj malfermi apartajn librovendejojn
E-organizoj
> (de lokaj kluboj gxis landaj asocioj) ne povas.
Povas, povas! Se miloj da unuopaj homoj povis malfermi
proprajn
librovendejojn, kial ne povas fari tion organizajho?
Vendeblajn materialojn
por komenco vi jam havas. Necesas nur trovi lokon. Tio
povas esti ech tablo
en bazaro. Sed la tablo estu konstanta loko. Luado de
loko en bazaro kostas
tre malmulte. Evidente, en Moskvo ekzistas lokoj, kie
privataj vendistoj
vendadas librojn, do tie aranghighu, metu sur tablon
malgrandan E-flageton,
pendigu E-plakaton, kaj ek! Laugrade de vendado, necesas
organizi achetadon
de E-libroj en eldonejoj, eble eldoni ion mem. Profiton,
krom pagi al la
vendanto, kolektu por poste lui kioskon, kaj tiel plu.
Necesas pripensi
reklamon. Por vi tiu afero, same kiel aliaj utilaj
aferoj, estas nek
interesa, nek reala. Vi ne deziras organizi ghin. Tiam
foriru el via
posteno! Kial vi ree prezidantighis? Chu REU progresis
dum lastaj jaroj sub
via "gvidado"? Ne! Do, kial vi altrudis vin
mem, sed ne alvokis serchi pli
kapablan homon, kiu povos realigi multajn revojn de
esperantistoj!
> Povas: organizi libroservojn por esperantistoj
kaj kursanoj.
Kiel funkcias tiu libroservo, ni pri tio scias nenion.
Eble, ghi vendas unu
libron dum semajno. Kaj nur al "siaj" homoj,
preskau sekrete. Tiu afero
similas al nelegala konspiracia disvastigado de disidenta
literaturo dum
soveta tempo. Kial esperantistoj timas eliri en publikon?
Au ili intence
kashas Esperanton for de ghi?
> En Moskvo dum du jaroj en grandaj vendejoj ja
kusxis du E-libroj. Tio ja
donis ioman propagandan efikon, sed - ve! - ne donis ecx
minimuman profiton
por REU (fakte, ecx male).
Kian profiton vi volas de du libroj? Krome, vidi ilin
povis nur hazardaj
vizitantoj. Vi ne kapablas kompreni, ke esperantistoj
bezonas sian
konstantan vendolokon, kie ili mem kaj chiuj (post
respektiva reklamo) povos
KONSTANTE achetadi literaturon, kiu ilin interesas. Ne du
libroj en hazarda
loko, sed tuta asortimento en difinita loko!
Gudskov:
> Ne estis "Esperanto-vendejo". Estis
vendejo kun titolo
"Esperanto-kooperativo". Normala butiko kun
diversaj malgrandaj ajxoj,
suveniroj ktp. Mi vidis kelkajn kafejojn, vendejojn,
komercajn entreprenojn
kun la titolo "Esperanto", kiuj - diference da
la bulgara kooperativo -
estis fonditaj ecx ne de esperantistoj, sed simple pro
tio, ke la vorto al
la posedantoj ial ekplacxis... Cxu nomi ilin
"Esperanto-entreprenoj"?
Nomu ilin iel ajn, chiuokaze tio estas imitinda ekzemplo.
Titolo gravas. Kaj
gravas, ke apud aliaj varoj tie estu konstante vendataj
E-ajhoj. Tia vendejo
farighus konstanta pilgrimejo por esperantistoj
(interalie, en Moskvo vivas
centoj da esperantistoj, pri kiuj vi nenion scias, char
ili au mem ne scias
pri ekzisto de REU au ne volas alighi al ghi).
Interalie, ankau kafejon "Esperanto" necesas
organizi. Eble, konvinki iun
kafejestron alinomi sian kafejon al "ekzotika"
vorto "Esperanto", promesante
al li konstantan publikon. Produktu glaciajhon
"Esperanto" - plombiro kun
verda stelo el kivi-frukto. Tie ankau literaturon eblos
vendadi. La kafejo
povos funkcii kiel konstanta babilejo por lokaj kaj
gastaj e-istoj. Ankau
tranoktejon necesas organizi. Ree ne povas? Kaj ne
hontas? :)
> Vera E-vendejo estas 1) tiu, en kiu la cxefaj
varoj estas
esperantajxoj; 2) kie la posedantoj parolas esperante.
Tute ne estas bezonate, ke esperantajhoj estu chefaj
varoj. Finfine,
esperantistoj legas kaj konsumas ne nur esperantajhojn.
Ili legas ankau
alilingvajn librojn ktp. Ghenerale, estas tre malracie
postuli: au chio, au
nenio!
Kaj ke la posedantoj parolu Esperante, ankau tio tute ne
estas bezonata. Ja
99% de achetantoj en E-vendejo en Moskvo estus moskvanoj
kaj rusianoj.
Vendisto devas vendadi, sed ne diskutadi kun achetantoj.
> Lancxi iun komercan entreprenon eblas nur se
estas suficxe granda komenca
investo.
Ne necesas. Milionoj da homoj subtenas siajn familiojn
per privataj
entreprenoj, butikoj, acheto-vendadoj. Plimulto el ili ne
estas richaj kaj
komencis de malmulta kapitalo. Vi havas per kio komenci.
Sed shajnas, ke REU
estas kontrauesperantista organizajho, kiu monopoligis
Esperanton en Rusio
kaj chiel malhelpas, ke ghi popularighu.
> Aux disvolvi ion, kiu komencigxas kiel fako de
jam ekzistanta entrepreno
(cetere, ankaux tio signifas iun investon). Se tia
investo aperos, oni povos
serioze priparoli la aferon.
Investi grandan sumon al homoj, kiuj ne pruvis sian
organiz-kapablojn, estus
tre malsaghe. Unue, tiuj homoj devas pruvi siajn
kapablojn - fari el 100
rublojn 200 rublojn ktp. Fakte, nenia investo estas
bezonata. Kapabla homo
povas elturnighi mem.
>>Chu
vi opinias, ke enretigo malhelpos al vendado? Naiva
opinio!
>
> (Gudskov): Eble naiva, sed tio estas vero.
Ne, ne vero.
Diferenco inter papera libro kaj skanita teksto estas
proksimume kiel
diferenco inter viva nuda belulino kaj foto de bela
nudulino. Kiu ne havas
vivan virinon, tiu volos bildon, sed la bildo ne
forpushos emon al viva
virino.
Pro tio eldonejoj ne malpermesas enretigon de libroj -
tio neniom malhelpos
al vendado de paperaj libroj. Ech male, enretigo servas
kiel reklamo kaj
helpas al vendado.
Enretigo de E-libroj estas unu el plej utilaj kaj urghaj
aferoj.
Esperantistoj devas subteni ghin.
Lau
adresaro de 1912 en Moskvo aktivis pli ol 200
geesperantistoj...
Kiom nun?
pli fruaj leteroj: 1 2 3 4 5 6 7 8