PRI RUSIA E-MOVADO (5)
S-ro XXX
        faris malbone, ke li okupis postenon de prezidento,
        havante
        nenian imagon pri siaj estontaj devoj, ne sentante
        respondecon, ne laborante
        per kapo. Kie estas liaj artikoloj? Kie estas liaj
        verkoj? Gvidanto de
        E-asocio devas esti ne vojaghisto kaj dancisto, sed
        verkisto, jhurnalisto,
        chiuflanke klera homo.
Ju pli mi
        okupighas pri lingvo Esperanto, des pli vidas, kiom
        malsimpla ghi
        estas, kiom malfacile estas traduki en ghin.
        Elementnivele ni chiuj scias
        ghin, sed traduki komplikajn tekstojn povas ne chiu.
        Ankau mi ne. Plimulto
        da niaj aktivuloj scias Esperanton nur tiom, kiom
        sufichas por babili dum
        renkontighoj. Sed demandu ilin, kiel traduki "åæ,
        ðåçèíà, ãðóçîâèê, ïå÷åíü"
        ktp ktp, kaj ili tuj serchas en vortaroj. Ricevi plej
        altan noton che CHALK
        oni povas ech fakte ne sciante la tutan lingvon. Jen la
        problemo. Tiu
        komisiono estas pura formalajho, absolute sen ia ajn
        utilo. Same kiel chiuj
        aliaj viaj komisionoj. La tuta "laboro" de REU
        shajnas al mi unu granda ludo
        kaj trompo. E-movado en Rusio vivas kaj evoluas, sed REU
        ekzistas tute
        aparte de ghi. REU ekzistas nur por siaj estroj, kiujn
        interesas nur sia
        propra gloro kaj amuzoj. Ne vane ili evitas uzi nacian
        lingvon. Ja ili ne
        havas kion diri al la popolo. Ili sentas sin komforte nur
        en sia propra
        sekteto. Chiu normala homo ne povas akcepti tian agadon
        kaj ofte senrevighas
        pri Esperanto. Kaj REU eterne restos kelkdekhoma grupeto,
        kie chiu konas
        chiujn. Vi povas diri: "Grishin chiam kritikas, sed
        kial li ne konsilas ion
        konkretan?" Konsili al vi ion konkretan estas
        senutile, same kiel konsili al
        blinduloj pentri belan bildon. Necesas shanghi la tutan
        estraron de REU.
        Nova estraro devas konsisti el homoj kapablaj, agemaj kaj
        sindonaj al
        Esperanto. Por komenco oni povus renaski ruslingvan
        chiumonatan revuon
        "Mejhdunarodnyj jazyk" (Internacia lingvo).
        Nenio malhelpas atingi kaj
        superi la nivelon de 20-30-aj jaroj, krom... malkapableco
        de niaj
        "gvidantoj". Sed ili ne povas kaj ne volas
        ekrigardi sin objektive kaj
        kritikeme. Regas abomeninda sinamo kaj malamo al
        kritikantoj. Ili ech ne
        partoprenas honestajn diskutojn kaj timas ilin. S-ro XXX,
        mi diras tion
        kun doloro, char mi amas Esperanton kaj volas ghian
        progreson. Mi povas
        erari pri diversaj aferoj kaj tiam vi korektu min, sed
        ghis nun chio, kion
        mi scias kaj ekscias chiutage pri REU, konvinkas min, ke
        ghi estas stulta
        organizajho (au konsistas el stultuloj, kio estas la
        samo). Kaj eble pro tio
        nek REU nek Esperanto estas popularaj en Rusio.
(Pri
        pagataj E-kursoj de s-ano NNN)
        Se vi atente tralegis chi tiun leteron, vi devis
        kompreni, ke NNN
        produktas pseudoesperantistojn. Liaj lernantoj okupighas
        pri Esperanto ne
        pro beleco de la ideo pri internacia lingvo, sed nur pro
        praktikaj
        konsideroj. Nome, ili planas, elspezinte iomete da mono
        por E-instruisto,
        plene kompensi tion, senpage gastante che eksterlandaj
        esperantistoj.
        NNN alvokas rakonti ne pri homaranismo kaj aliaj altaj
        ideoj, sed
        chefe pri la Gastiga servo. Sed mi demandas, kiom longe
        la eksterlandaj
        esperantistoj volonte gastigos che si pseudo-samideanojn,
        kiuj lernis la
        lingvon sole por tio?? Ili ja disponigas hejmon kaj
        (ofte) manghon por
        sincere helpi al Samideanoj, chu ne? Evidente, la
        praktiko uzi Esperanton
        por persona profito pli au malpli frue pereigos la
        Gastigan servon. Kaj
        ghenerale, E-movado prosperos nur tiam, kiam ghi
        konsistos el Samideanoj.
        Necesas serchi Samideanojn, sed ne samlingvanojn. Kia
        utilo estos, se iuj
        egoismaj homoj ekparolos Esperante? Tio neniom
        pliproksimigos "la finan
        venkon"; ech kontraue, malproksimigos. Kaj se oni
        organizis firman E-klubon
        el Samideanoj, ili povas pli bone subteni la klubon, ol
        la
        "vojaghemuloj-gastemuloj". Instruado de la
        lingvo ne estas memcelo. Kaj ne
        necesas ankorau pli putrigi nian E-movadon, ghi sen tio
        jam estas putra.  :)
        Do, ne rapidu subteni tiun iniciaton. Veraj Esperantistoj
        farighas el tiuj
        homoj, kiuj volas helpi al la homaro, sed ne ricevi ion
        por si. Kaj tiaj
        noblaj homoj ekzistas kaj ekzistos chiam, nur necesas
        ilin bone serchi. Nur
        ili povas progresigi Esperanton (sed ne
        "haljavshchiki").
Esperanto
        ne estas varo, kiun ni VENDAS. Ghi estas kvazau fajro,
        kiun ni
        transdonas de unu persono al alia. Certe, se iu volas
        pagi al instruisto,
        tiu pagu; sed ni povas konsideri tiun pagadon prefere
        kiel libervolan
        monhelpadon al E-movado...