PRI RUSIA E-MOVADO (4)
Yurij
Karcev: pripensi okazigon de Universala Kongreso en
Rusio.
Mi dividas tutan E-historion je tri periodoj: 1) periodo
de homaranistoj
(kiam Esperanto alproksimigis reciproke korojn de homoj);
2) periodo de
lingvistoj (kiam Esperanto alproksimigis reciproke
cerbojn de homoj); 3)
periodo de turistoj (kiam Esperanto alproksimigis
reciproke korpojn de
homoj).
Ne valoras labori 5 au 7 jarojn por alproksimigi
reciproke nur korpojn de
kelkaj miloj da homoj dum kelkaj tagoj. Multe pli efike
(sed pli malfacile)
estas alproksimigi reciproke cerbojn de homoj. Por tio
necesas multe labori
por plievoluigi nian rusdevenan E-literaturon,
interlingvistikon ktp. En tiu
laboro al ni multe helpos Interneto. Ni devas labori
multope kaj chiutage,
ne atendante ian kongreson.
Sed ankorau pli grave kaj malfacile estas alproksimigi
reciproke korojn de
homoj. Ni devas renaski idearon de Zamenhof. Ghi estas
forgesita. Mi dubas,
ke Zamenhof estus kontenta pro partopreno en nunaj
Universalaj Kongresoj.
Ili transformighis je multa babilado kaj amuzado.
Se ni revas pri UK en Rusio, ghi devas esti Zamenhofeca.
Ghi devas esti plej
idea, plej sensacia kaj plej amasa (ne malpli ol 10 000
partoprenantoj -
cetere, ankau tiu nombro estas mizera). Tio estas ebla,
se ni havos kion
diri, t.e. se ni rememoros ideojn de Zamenhof.
Nuna estraro de REU kapablas nenion. Ghi kapablas nur
amuzighi au - kio
estas pli malbona - perversi esperantismon.
Por organizi Kongreson, oni devas havi fortan
organizajhon. Sed por havi
fortan organizajhon, ghia estraro devas konsisti el
ideaj, saghaj, kapablaj
esperantistoj. Tiaj mankas. Kion fari?
Necesas dum jaroj pacience labori, iom post iom
kreskigante veran
E-kulturon. Ni unue provu organizi nian Kongreson en niaj
cerboj. Ghis nun
tio ne prosperis al ni. Chiufoje, kiam ekis diskutado pri
gravaj aferoj,
sekvis ofendighoj, shtopado de busho, bojkoto, foriro kaj
kverelo.
Se ni ne povas alproksimigi niajn korojn, kia utilo estos
pro korpa
renkontigho?
"Eksteruloj"
kaj "internuloj"
Tuta nia agado devas esti direktita al t.n.
"eksteruloj", char en alia okazo
ghi ne havas sencon. Nia misio estas donaci al la homaro
komunan lingvon.
Chio cetera - amuzoj, tendaroj - estas agrabla
suplemento, ne pli. Chefa
direkto de REU devas esti propagando de Esperanto.
Unikajn eblecojn por tio
liveras Interneto. Ghi solvas multajn problemojn: monan
(chio estas fakte
senpaga), eldonan (unu fojon tajpita libro povas esti
legita de miloj da
homoj) ktp. Jen kio devas esti strategio de sagha
E-asocio. De unu flanko,
krei fortan kaj richan je materialoj E-centron en la
Reto, de alia flanko,
instigi chiujn esperantistojn acheti komputilojn.
Finfine, uzita komputilo
kostas malpli, ol vojaghkosto al iu tendaro.
Sed reale mi vidas inversan tendencon: oni klopodas
labori nur por t.n.
"internuloj". Tio kondukas al stagnado kaj
eterna "kuirado en propra suko".
Tion mi nomas "sektismo"...
Andrej
Ananjin:
Starigo de la korespondaj kursoj de REU...
Tiaj kursoj povus esti konsiderinda monfonto por la
stabila financa
stato de la Unio; ....
Tio estas, pardonu min, utopio. Instruado de Esperanto
normale estas
senpaga. Ni devas ghoji, kiam ni trovas homon, kiu
deziras lerni la
internacian lingvon (tiaj homoj renkontighas malofte) kaj
instrui lin
senpage. Se ni devigos lin pagi, ni malpliigos lian
entuziasmon. En chiu
okazo, la pago por instruado ne povas esti alta, kaj ech
chiuj pagoj kune
konsistigos nur groshan sumon, per kiu eblas fari nenion.
Se REU volas ekhavi mon-rimedojn, ghi devas serchi aliajn
manierojn.
Mi tute ne estas kontrau profitdona agado. Mi konstante
ripetas, ke REU
devas perlabori monon kaj farighi richa. Sed per pagata
instruado tio ne
eblos. Mi vidas tri eblajn manierojn perlabori monon por
E-asocio:
libroeldonado (en nacia lingvo), bonvolaj kotizoj kaj
kongresoj (en nacia
lingvo).
Chu vi neniam rimarkis, ke chio plej valora estas
senpaga? Ekzemple,
"amo" de putino kostas multe, sed vera amo de
virino estas senpaga.
Esperanto estas multe pli granda valorajho, ol naciaj
fremdaj lingvoj, kaj
ghuste pro tio ghi devus esti kaj plejofte estas senpaga.
Ni konsideru, ke
ankau lernado (ne nur instruado) de lingvo estas laboro;
kiu lernas anglan
lingvon, tiu ofte esperas ricevi monan rekompencon pro
tio, char tio helpos
al lia kariero ktp. Sed kiu lernas Esperanton, tiu scias,
ke li ne povos
perlabori monon per ghi. Do, kial li pagu?
Alia rimarko: Esperanto estas tiom facila, ke praktike
chiu homo povas
ellerni ghin memstare, sen ies instruado. Nur necesas
bona lernilo.
Mi
subtenas ideon organizi kongresojn ne en
Esperanto, sed pri
Esperanto. Tiaj kongresoj okazu (se ne tute, do almenau
parte) en la nacia
lingvo, por ke ili estu partopreneblaj por chiuj
dezirantoj.
La ideo estas tre simpla. Ghis nun esperantistoj pere de
Esperanto izolas
sin mem de chiuj chirkauuloj. Ili ne nur teorie, sed
ankau praktike akceptis
la internacian lingvon. Sed chiuj ceteraj ne akceptis
ghin ech teorie.
Necesas krei grandan komunumon de homoj, kiuj akceptis la
internacian
lingvon teorie. Tia komunumo estus
"meze" de esperantistoj kaj la cetera
popolo.
Esperanto allogas multajn homojn, sed plej ofte nur kiel
bela teorio. Kaj
tio estas bona, ni neniam devas ignori, moki au forpushi
homojn, se ili ne
estas pretaj tuj lerni la lingvon.
Mi forgesis klarigi, kiel tiuj kongresoj povus richigi
REU-n. Nu, tio estas
facile komprenebla. Similajn kongresojn en nacia
(chi-okaze - rusa) lingvo
evidente partoprenus almenau 10-oble pli da homoj, ol
kiel tio okazas che
normalaj E-kongresoj. Kaj ju pli multehoma estas
kongreso, des malpli kosta
estas ghia partoprenado, sekve REU, kiu estus chefa
organizanto, povus
parton de la partoprenkotizoj meti en sian kason.
Memkompreneble, proponitaj kongresoj havus ne pure
sciencan karakteron, sed
ankau distran, amuzan, kaj chefe, ankau idean, char ghia
chefa temo estus
tutmonda frateco kaj justeco inter nacioj.
Ghenerale,
mi venas al konkludo, ke REU alportas pli da malutilo, ol
da
utilo, char ghi pretendas "gvidi" chiujn
rusiajn esperantistojn. Chu
E-movado entute bezonas gvidadon? Hodiau mi verkis
artikolon pri tio, sed
ghi estos publikigita nur la 25-an de oktobro. Mi
subtenas opinion, ke chiuj
esperantistoj devas esti egalrajtaj - ni bezonas nek
prezidenton, nek
estraron, nek iajn "oficialajn
reprezentantojn". Chiuj problemoj kaj krizoj
de E-movado venis pro estraroj, reorganizadoj,
alinomigoj, direktivoj,
"kunordigoj"...
ORGANIZAJHO
ESTAS MALAMIKO DE MOVADO.
Kiu plifortigas E-organizajhon, tiu mortigas E-movadon
(char E-movado ne
vivas lau komandoj). Kiu plifortigas E-movadon, tiu
mortigas E-organizajhon
(char che amasa movado E-organizajho ne estas necesa).
Pripensu tion. En
tio, eble, trovighas kerno de malkompreno inter mi kaj
Andreo Ananjin.
S-ro XXX deziras, ke REU estu simila al piramido. Sur
supro estas li mem
(kiel faraono). Pli malsupre - estraranoj, kiujn li mem
elektis (char li mem
skribis, ke li kredas nur je teama laboro). Ankorau pli
malsupre - lokaj
oficialaj reprezentantoj de REU. Kaj che malsupro -
ordinaraj esperantistoj.
Kiel en anekdoto: "chio je nomo de homo, chio por
bono de homo - kaj ni
konas tiun homon!"
Tia piramida modelo estas prezentata al ni kiel sole
ghusta modelo de
E-MOVADO. Envere ghi estas ne MOVADO, sed nur ORGANIZAJHO
(= malgranda parto de tuta MOVADO). Kiu ne emas esti
briko en tiu
"piramido", ties agado estas ignorata.
Mi estas granda entuziasto pri MOVADO kaj laboras sole
por MOVADO, sed ne
por ia ORGANIZAJHO, simila al Jezuita ordeno. Au ni
plidemokratiigos REU kaj
identigos ghin kun tuta Rusia E-movado, au estas pli bone
tute forgesi pri
ghi.
Chiu
organizajho povas perdi sian komencan celon kaj ighi
memcelo por si.
Ghi facile putrighas kaj ighas instrumento de
_mallumuloj_. Rememoru
historion de Kristanismo. Kiam kreighis la hierarhhia
eklezio, ghuste tiam
mortis instruo de Kristo.
Mi pensas, ke chion utilan, kion vi faras, eblas fari
ankau sen oficiala
organizajho. Chiuj bonaj faroj estas farataj ne pro devo
kaj ne por salajro,
sed pro entuziasmo, pro samideaneco, pro amikeco. Unuaj
kristanoj, unuaj
esperantistoj, unuaj komunistoj estis grandaj idealistoj
kaj ne havis
organizajhojn. Kiam aperis organizajhoj, iliaj idealoj
forvaporighis.
Nu por kio XXX insiste kreadas reton de "plenrajtaj
reprezentantoj"? Por
kiu diablo ghi estas bezonata? Ja chiuj sen tio povas
senpere ricevi
informojn, aboni ion ajn, korespondi... Multaj homoj
shatas pompajn
titolojn, do eble iuj konsentos esti "plenrajta
reprezentanto", sed chu ili
havas moralan rajton iel ajn "regi" ordinarajn
esperantistojn? Ne!
Mi vidas en tio strebon krei ian malgrandan
"imperieton" por si mem.
Jes, komencantoj bezonas konsilojn kaj helpon. Kaj tion
chiu el ni laupove
donas. Ni ne bezonas specialajn ukazojn por fari tion,
char tiel diktas al
ni nia "verda koro". Kiu povas gvidi E-kursojn,
tiu gvidas; kiu ne povas,
tiu ne gvidos, ech se oni ordonos al li. Kaj tiel en
chio. Mi kun granda
entuziasmo kaj fiero volus senti min apartenanta al Rusia
Esperantista Unio,
se ghi estos libera unuigho de samideanoj. Sed se ghi
estos hierarhhia
strukturo, kie unuj homoj pretendas regi aliajn, mi
restos en opozicio.
Legantoj
de "REGo" ricevas la impreson, ke Esperanto
estas simple gaja
okupo, kaj esperantistoj estas simple amuzistoj.
Tendaroj, tendaroj,
geprincoj, lignofajro, koncertoj, noktaj
"dibochoj" ktp. Nenio serioza,
nenio alloga por pensemaj homoj. Sed tio estas ghenerala
malsano de Rusia
E-movado, ne nur de "REGo".
Kaj jen la kauzo, kial mi opinias okazigon de UK en Rusio
utopia kaj ech
malutila. Ne "stabilan ekonomian kaj politikan
situacion" ni bezonas por
tio, sed pliseriozighon de REU.
Mia ghenerala impreso ne estas tre favora. Jen ankorau
unu interna bulteno,
destinita por "sektanoj" - preskau sama kiel
"Ondo de Esperanto". Ni bezonas
alian gazeton - ruslingvan gazeton PRI Esperantismo, pri
lingvaj problemoj,
justeco, patriotismo kaj Nova Epoko. Nur tia gazeto povas
popularigi
Esperanton kaj fari Rusian E-movadon amasa.
Ordinara
esperantisto ne havas respondecon kaj devon aktivi. Se li
ne
aktivas, li ne meritas laudon, sed ankau riprochon ne
meritas, char li
nenion devas al iu ajn.
Postenoj de REU-prezidento kaj de vicprezidento ne estas
ornamajho por
kontentigi propran memamon, sed antau chio - granda
respondeco.
Prezidento, vicprezidento(j), estrarano(j) devas forgesi
pri si kaj chiutage
servi al ni, esperantista popolo. Kaj nur tiam ili
meritos nian laudon.
Se vi ne povas labori - bonvolu liberigi la postenon! Jen
tiel kaj nur tiel.
Se E-gvidantoj en Rusio havus pli da respondeco kaj se
ordinaraj e-istoj
estus pli postulemaj, E-aferoj estus multe pli sukcesaj.
Vi chiuj estas
amikoj inter si, vi permesas unu al alia nenion fari kaj
nur imiti
aktivecon. Postuli de vi plenstrechan agadon - estas ne
nur rajto, sed ech
devo de ni, ordinaraj movadanoj.
Popolo diras - kiu sin enjungis, devas tiri. Titolo
alportas honoron, sed
pro ghi necesas pagi tre kare - per elspezitaj tagoj kaj
jaroj de vivo, ofte
ghi postulas rezigni multajn plezurojn ktp. Ne plachas
tia dorna vojo - do
ne shovu vin en prezidion, ne farighu estrarano; tiam
neniu rajtos vin
riprochi.
Chiam oni povas dedichi al Esperanto tempon, se oni
scipovas kaj volas
labori. Se en koro brulas fajro, nenio - nek profesio,
nek familio, nek
sanstato, nek io alia - povas malhelpi labori, verki,
krei...
Chefa respondeco pro malprospero de Esperanto en Rusio
kushas sur la
REU-(vic)prezidentoj. Ne plachas al ili la respondeco, ne
volas ili esti
kritikataj - do bonvolu liberigi la postenojn por pli
kapablaj, pli kuraghaj
homoj. Se bone serchi, tiaj trovighos.