PRI RUSIA E-MOVADO (1)
Kie
E-kluboj prenu monon?
Povas esti, ke la kutimo kolekti membrokotizojn estas
malutila por nia
movado.
Se la kotizoj estas tro grandaj, tio forpushas la
membrojn.
Se la kotizoj estas malgrandaj, ili, ech se kolektitaj,
evidente ne sufichas
por fari ion gravan. Ekzemple, membrokotizo de REU estas
35 rubloj
(proksimume 1 $). Ech se en REU estus 100 pagantaj
membroj, do rezultas
mizera sumo de 100 $ jare. Tio ne estas serioza afero por
landa asocio.
Krom tio, necesas konsideri psikologian faktoron. Al
homoj ne plachas devige
pagi, ech se etan moneron. Ili povas ekpensi, ke E-movado
chasas ne ilin
mem, sed iliajn monujon. Se nia "esper-rus>"
postulus membrokotizojn, chu oni
volonte alighadus al ghi? Ritorika demando.
De alia flanko, E-kluboj kaj asocioj vere bezonas monon,
kaj ju pli, des pli
bone. Kiel eblas ghin preni?
Unue, oni povus proponi anstatau devigaj membrokotizoj
fari laueblajn
mondonacojn. Kutime tio estas pli efika, ol perforta
monkolektado. Sed ech
tio ne solvas la problemon, char se la organizo prenas
ion de siaj membroj,
ghi ne ighas pli richa.
Due, oni povas imiti kelkajn religiajn sektanojn, kiuj
tute ne estas
stultaj. Ekzemple, krishnaitoj vizitas chiujn hejmojn,
proponante acheti
ilian literaturon. Kvankam por plimultego iliaj libroj
estas fremdaj, kelkaj
homoj tamen achetas ilin. Evidente, bonan ruslingvan
libron pri la
internacia libro oni achetadus ech pli volonte.
E-entuziastoj povus vendadi
sian literaturon che stacidomaj atendejoj, kie homoj
enuas kaj volonte
achetas iujn ajn legajhojn. Sekve necesas establi
E-eldonejon, kiu povus
eldoni ruslingvan literaturon pri Esperanto. Profito pro
ghia vendado povas
subteni E-klubojn. Sendube, E-movado povas richighi nur
je konto de
ekstermovadanoj, sed ne je konto de siaj malmultaj kaj
malrichaj membroj.
Trie, oni povus provi peti financan helpon de iuj
richuloj. Certe, mi ne
parolas pri tiaj fiuloj kiel Berezovskij kaj Bryncalov.
Ekzistas aliaj, pli
bonaj richuloj. Interalie, chu vi scias, ke fama
miliardulo-mecenato George
Soros (hungara judo lau deveno) estas filo de
esperantisto? Ial
esperantistoj ghis nun ne uzis tiun fakton.
Mi
rememoris unu bonan libron, kiun eblus reeldoni en Rusio.
Ghi estis
eldonita en Hungario antau 10-15 jaroj. Nomighas
"Esperanto Internacia 1".
Sur la kovrilo estas terglobo, infanoj ktp. La lernolibro
konsistas el
koloraj bildoj kaj nur Esperanta teksto. Praktike ghi
taugas por memlernado
en chiu lando.
Eldonado en Rusio estas malplikosta, ol en Okcidento.
Parton de la
eldonkvanto oni povus vendi al alilandaj E-asocioj, tiel
plene kompensinte
elspezojn por la presado. Kaj ceteran parton oni povus
distribui tra
ordinaraj librovendejoj. Mi estas certa, ke oni achetadus
ghin.
Por ideaj
aferoj kiel nia, mono estas ne tre bezonata. Fakte, mono
estus
tute senutila. Ideaj aferoj movighas per psika
energio de ghiaj adeptoj,
per ilia abnegacia laboro kaj entuziasmo.