A.Ananjin: >La personaj
interrilatoj igxas la ligoj, kiuj tenas la homojn kune,
denove
>kaj denove venigas tiujn al E-renkontigxoj, E-kluboj,
korespondigas kaj
>intertelefonigas.
Mi opinias alie. Kio ligas homojn al Esperanto? Ne
persona amikeco (ghin
chiu povos trovi ech sen Esperanto), ne amuzoj, ne
vojaghoj, sed grava ideo,
kiu trovighas en tiu lingvo: ghi estas revo pri unueca
homaro.
Dum libera disputado, vero
chiam venkas malveron. Tial vero ne timas
liberecon, sed malvero timas. Kiu estas prava, tiu chiam
estas preta
diskuti. Iuj pensas, ke ardaj (iufoje) disputoj en niaj
grupoj atestas pri
ilia "malsaneco". Tio ne estas vera. Antau ni
staras malfacilegaj taskoj.
Kaj solvi ilin ne eblas sen demokratio, sen publikaj
debatoj, sen bataloj
kontrau tiuj, kiuj malshatas Esperanton au falsigas ghian
Internan Ideon.
Kontraue, se en iu grupo regas unupenseco kaj tombeja
paco, tio atestas pri
ghia malsaneco. Plejofte tio signifas, ke la gvidanto ne
lasas al homoj
paroli, au ke la grupo nenion faras. Sovetunio estis
bonega shtato, sed ghi
pereis pro tiu kondamninda malsano.
Kio estas gvidanto? Gvidanto estas "animo" de
sia organizo, kaj la organizo
estas "korpo". Kio vivigas la korpon? La animo.
Tial de gvidanto dependas
tre multe. Konate: kia prezidento, tia lando. La gvidanto
donas impulson al
la organizo. Li devas partopreni chion, aktivigi chiujn.
Gvidanto laboras en
idea kampo, tial li devas aktive partopreni ideologiajn
diskutojn, klare
montrante sian pozicion...
Necesas pli aktive
kunlabori kun eksterlandaj E-asocioj. Necesas analizi
iliajn labormetodojn, organizadon, membraron. Necesas
imiti ilin en chiuj
aferoj, kie ili sukcesas. Temas antau chio pri Hungara,
Pola, Chehha,
Bulgara E-asocioj. Ili havas grandan sperton. Iliaj
landoj estas multe
malpli grandaj, sed iliaj E-movadoj estas multe pli
fortaj. Tio ne estas
normala situacio. REU devus esti pli aktiva kaj pli
multnombra, ol chiuj
E-asocioj de Orienta Europo kune.
Mi ne rimarkas grandan interesighon de REU pri kunlaboro
kun eksterlandanoj.
Ech al siaj renkontighoj REU ne tre volonte invitas
eksterlandajn gastojn.
Shajnas, ke chiuj aranghoj de REU estas organizataj nur
por REUanoj mem,
kiujn unuigas persona amikeco. Do, de unu flanko oni
malmulte kunlaboras kun
eksterlando, de alia flanko oni per E-uzado baris sin
kontrau propra popolo.
Rezultas plena izoleco, kiu kondukas al stagnado.
Ni ne devas timi
disputojn. Ni havas pri kio disputi, kaj ni devas
disputi.
En disputoj naskighas vero. Ghuste por tio estis kreita
chi tiu grupo.
Kiam iu homo eldiras gravajn verajhojn, li neeviteble
renkontas oponadon.
Tio estas legho, kaj alie ech ne povas esti. Ne
ekzistas ago sen reago.
En honesta, korekta disputado de kulturaj homoj kutime
venkas vero. Ech se
la oponanto ne konvinkighas, tion almenau ekkomprenas
aliaj legantoj.
Se ni, dezirante "pacon", decidos malpermesi
disputojn, kio okazos? En tia
situacio, la vero memkompreneble ne povos trabati al si
la vojon.
Prefere shtorma oceano, ol paca marcho.
Chu E-movado estas
neutrala? Tiu demando estas debatata eble jam 100 jarojn.
Kiel mi mem respondas ghin?
En la tuta mondo okazas milito inter Bono kaj Malbono,
Lumo kaj Mallumo.
Movado, kiu pretendas je progresiveco, ne povas esti
neutrala fronte al tiu
milito. Se ghi proklamas sian neutralecon, ghi tuj ighas
ne interesa por
chiuj. Malbonuloj chesigas siajn atakojn kontrau ghi,
char ghi ne plu estas
danghera por ili. Kaj bonuloj, siavice, chesigas subteni
ghin, char ghi
neniel helpas al ghi. Kaj tiu movado jam neniel
kontribuas al progreso. Ghi
jam estas ne movado, sed starado sur unu loko, ekzistanta
ne por la homaro,
sed ekskluzive por si mem.
Bedaurinde, tio okazis kun E-movado. Ghi ighos interesa
por homoj nur tiam,
kiam ni konvinkos ilin, ke Esperanto helpos al la mondo.
Sed nunaj
E-aktivuloj konvinkas homojn nur pri tio, ke Esperanto
helpos al ili mem.
"Pere de Esperanto vi povos agrable vojaghi, flirti
kun alilandaj
junul(in)oj, kolekti poshtmarkojn ktp".
Mi estas konvinkita, ke tia E-"movado" estas
tute senutila por la mondo.
Necesas reorienti ghin de plezurigado de individuoj al
laborado por la
homaro. E-movado konsistu el donantoj, sed ne el
prenantoj; el laborantoj,
sed ne el ripozantoj.
REU devus ighi vere "luma" organizajho kun
forta ideo. Nun ghi tute ne havas
ideon. La chefa ideo de chiu Esperanto-organizajho estu,
memkompreneble,
Homaranismo. Kiel povus aspekti ideologio de REU?
Unue: forjheti senideecon. Foresto de chia ideologio
estas plej fia
ideologio. Tio estas tre ruza elpensajho de fiuloj, por
senutiligi
Esperanton. Do: REU havu sian ideologion. La ideologio
konsistu el:
1) pura Zamenhofeca esperantismo ("fari Esperanton
dua lingvo por chiuj kaj
komuna por chiuj). Raumistoj nomas tion
"finvenkismo". Tamen la
"finvenkismo" estas ghusta ideo. Kaj nur
dank'al ghi homoj venas al
Esperanto. Rifuzi Zamenhofecan "finvenkismon"
favore al marcha "raumismo"
estas perfido kaj detruo de esperantismo.
2) patriotismo (kiu havas nenion komunan kun naciismo).
Do, REU gloru kaj
propagandu kulturojn de chiuj rusiaj popoloj, sed antau
chio - rusan
kulturon. Ni tute ne devas esti sennaciuloj, ne
memorantaj sian devenon.
Historio de rusa popolo estas glora, richa, grandioza,
kaj ghi estas malbone
konata al okcidentanoj. Rusio ofte estas imagata kiel
sovagha lando, en kies
urboj vagadas ursoj. Rusiaj esperantistoj devas batali
kontrau rusofobio.
Ili devas prezenti Rusion kiel plej bonan landon (kaj tio
ja estas vero).
3) spiriteco. Esperanto estas lingvo de ESPERO. Sed
espero ne estas racia
sento. Ghi loghas en koro kune kun kredo kaj amo. Tial,
esperantismo estas
tre proksima al religio. Tio eble mirigos vin, sed tiu
konstato tute ne
estas nova. Esperanto povas bonege servi por pravoslava
religio, same kiel
ghi servas por katolikismo kaj aliaj religioj. Pastroj
havas autoritaton che
la popolo. Oni unue konvinku pastrojn, poste pli altajn
hierarhhojn, tiel
ghis Patriarhho. Memkompreneble, REU devas havi plej
firman kunlaboron kun
societoj de Roerich, kiuj ekzistas en chiuj urboj. Tiel
Esperanto penetros
en konscion de veraj Homoj de Futuro.
Jen dume chio. Mi scias, ke de nunaj REU-estraranoj miaj
proponoj estos plej
decideme malakceptitaj. Ili faris E-movadon marcho kaj
volas, ke ghi restu
marcho. Sed iam nepre venos novaj esperantistoj kun
ideoj, similaj al la
jhus skribitaj, iam ili estos elektitaj en la estraron,
kaj nur tiam - sed
ne pli frue - Rusia E-movado komencos rapide progresi kaj
dum nur kelkaj
jaroj ighos plej multnombra kaj potenca en la tuta mondo.
Rusia E-movado, kiel ankau
la tutmonda E-movado, ne estas sana. Ghia chefa
malsano estas forgeso de la ideoj de D-ro Esperanto.
Regas senideeco kaj emo
al nuraj amuzoj. Sed mi kredas, ke Rusian E-movadon eblas
sanigi. Rusaj
homoj estas lau sia karaktero tre sinceraj,
komunikighemaj kaj idealismaj.
El tio sekvas, ke Esperanto en Rusio havas plej bonan
perspektivon. Kaj la
malmultnombreco de la nuna movado eble ech faros bonan
servon, char estos
pli facile shanghi ghian strategion. Esperanto povas ighi
populara en Rusio,
kaj REU enhavos pli da membroj, ol kiom da esperantistoj
estas en chiuj
aliaj landoj kune. Sed tio eblos nur kiam REU akceptos la
"internan ideon"
kaj Homaranismon kiel sian oficialan ideologion.
Interalie, tio helpos
liberighi de kelkaj negativaj personoj, do - purigi la
vojon por pli rapida
progresado.
Esperanto vivas en tri mondoj - mentala, astrala kaj
fizika. Fizika
Esperanto estas amuzoj kaj veturadoj, kaj multaj nunaj
esperantistoj vidas
nur ghin. Astrala Esperanto estas literaturo,
korespondado (interalie, ankau
niaj grupoj apartenas al ghi). Mentala Esperanto estas la
potencegaj ideoj
de Mahatmo Zamenhof. Ni povas diri: "Instruo de
Zamenhof estas chiopova,
char ghi estas ghusta". Teorie, esperantistoj devus
esti konduktoroj, kiuj
transportas la ideojn el la mentala plano, materiigas
ghin en la fizika
mondo. Sed praktike multaj el ili estas pli similaj al
izoliloj au
shtopiloj, ol al konduktoroj...
A.Ananjin: >Kaj viaj
proponoj pri strategio estas tute ne klaraj.
Relegu chiujn miajn skribajhojn. Kio povas esti pli
klara?
Unue, se vi volas amasan movadon, ekuzu nacian lingvon en
E-aranghoj. Due,
agnosku kaj fiksu tion per speciala deklaracio en iu
REU-kongreso, ke REU
celas disvastigi ne nur la lingvon, sed la ideon de
frateco, paco, justeco
ktp. Chiujn verkojn de Zamenhof necesas traduki en rusan
lingvon (au trovi,
ja multaj estis verkitaj ruse) kaj eldoni por
esperantistoj kaj
interesighantoj. Esperantistaj kongresoj en Rusio estu ne
kolektighoj de
areto da chiamaj amikoj, sed amasaj, multmilaj festivaloj
de homaranistoj
(ne gravas, ke plimulto ne parolos Esperante; en chiu
okazo, ili scios pri
ghi kaj subtenos ghin).
Shajnas, ke la tuta
problemo estas en tio, ke en Rusio forestas E-movado.
Estas nur iom da dissemitaj individuoj ("eternaj
entuziastoj"). Movado estas
miloj da homoj, kiuj havas komunajn celojn. Char ghi ne
ekzistas, nenia
organizo povas labori sukcese.
Por progresigi Esperanton en Rusio, necesas relanchi
movadon. Kiel fari
tion? Evidente, ni devas imiti Zamenhofon, kiu sola (!)
lanchis internacian
E-movadon. Do, necesus eldoni ruslingvan libron pri
problemoj de internacia
komunikado kaj pri Esperanto kiel solvo.
Char multajn homojn tiras al Esperanto ne pensoj pri
praktika utileco, sed
revoj pri internacia amikeco, necesas propagandi nian
lingvon kune kun ghia
"interna ideo". Pli bone, ol Zamenhof, neniu
povas skribi, tial estus bonege
simple reeldoni liajn verkojn en unu libro...
Dume ni havas organizon sen movado. Pli bone estus movado
sen organizo. Sed
plej bone estus organizita movado, char nur ghi kapablas
okazigi gravajn
kongresojn kaj fari aliajn seriozajn aferojn. Ni esperu,
ke iam en Rusio
okazos ech Universala Kongreso!..
En sia gazeto
("REGo") Garik Kokolija skribas: "...la nuna REU-estraro estas la plej forta...
Chiu el la nunaj estraranoj
estas jam delonge konata aktivulo, multe jam faris por la
movado..."
Tuj supre li konfesas: "shajnas, ke la plej
profundan punkton de la regreso
ni trairis proksimume en 1997-98..."
Do, chiu havanta logikon, povus ekcerbumi pri demando:
pro kio estis entute
la regreso, se la movadon estris tiom bonegaj aktivuloj?
Mi respondas: la
regreso estis natura kauzo de malghusta agado de tiuj
samaj laudataj
aktivuloj. La REU-estraro konsistas el personoj, kiuj
delonge pruvis sian
plenan malkapablon kaj preskau tute entombigis E-movadon
en Rusio.
La mortanta movado rericevis spiron tute ne dank'al (pli
ghuste diri - spite
al) la estraranoj, sed dank'al nova fenomeno en nia vivo
- INTERNETO.
Interneto ebligis organizi novajn kursojn, interligis
esperantistojn,
relanchis diskutojn pri E-movado (dum E-renkontighoj,
lastatempe, seriozaj
diskutoj entute forestis).
Sagha REU-estraro shanghus la prioritatojn. Anstatau
okupighi nur pri
renkontighoj, ghi instigus krei novajn retpaghojn,
traduki utilajn
programojn, lanchi novajn kursojn, kolekti arkivon de
Rusia E-movado,
bibliotekon ktp.
Alivorte, de korpa agado necesas transiri al agado
intelekta.
Interneto estu chefa strategio por E-movado. REU-estraro
subtaksas au tute
ignoras ghin. Kial REGo ne aperas rete? Char per reta
eldonajho ne eblos
fanfaroni en E-renkontighoj...
Shajnas, ke iuj estraranoj sekvas devizon "Esperanto
por mi", ne "mi por
Esperanto". Se ne estas tiel, kial ili akceptas
chiun aferecan kritikon kiel
malamikan atakon?..
Fisho putras de kapo, kaj E-movado putras de ghia
estraro.
La agado de estraro konsistas chefe el lautaj alvokoj,
kiuj (mole dirante)
estas malproksimaj de genieco.
Jen oni jhus disdividis la landon kaj eksterlandon inter
siaj aktivuloj.
Pura volapukismo. Kial ligi la movadon en tiuj regionoj
nur al tiuj homoj?
Kion ili devas fari - ne klare. Anstatau pliaktivigi la
"lokajn
kunordigantojn", oni simple ofendas kaj pasivigas
aliajn aktivulojn en tiuj
regionoj.
Same estas tre dubinda la ideo pri komisionoj. Chu
formalaj postenigoj faros
almenau etan rezulton? Certe, ne. Chiuj decidoj de
REU-estraro estas nur
imitado de agado, nur por montri, ke ili regas chiujn kaj
kunordigas chion.
REU-estraro devas kutimighi al novaj kondichoj kaj
prezenti siajn decidojn
unue kiel proponojn por chiuflanka pridiskutado de
esperantistoj, el kiuj
plimulto ne estas malpli saghaj ol la estraranoj.
Rusiaj e-istoj forgesis
sian destinon...
ili skias, sketas, skutas, bicikletas, parashutas...
à ïðè ÷åì
çäåñü ýñïåðàíòî?
chu tion saman ne eblus fari sen Esperanto?
Kian rilaton al E-movado havas sportaj kaj rolludaj
aranghoj de rusiaj
E-parolantoj? - Absolute nenian.
Esperanto-movado ne estas uzado de Esperanto.
Esperanto-movado estas
batalado por internacia lingvo (konkrete - por la lingvo,
kreita de
Zamenhof). Kiam Esperanto venkos kaj ighos internacia
lingvo, tiam E-movado
memkompreneble ne plu ekzistos. Tiam oni ne plu batalados
por Esperanto, oni
nur uzados ghin. Sed nun esperantistoj devas esti ne
uzantoj, sed
batalantoj, char aliokaze Esperanto ne venkos. Por mi
esperantistoj-uzantoj
ne estas veraj esperantistoj; aliflanke, efike batali por
Esperanto oni
povas ech ne sciante tiun lingvon. Bedaurinde, multaj
niaj "samideanoj"
estas nur uzantoj. Ili nur amuzighas, ghuas
"bonetoson" dum E-renkontighoj
kaj poste miras - kial radio ne disaudigas Esperante,
kial ne aperas dikaj
gazetoj en Esperanto ktp... kvazau iu devas fari chion
tion anstatau ili!