PRI RUSIA E-MOVADO (6)
Mi
proponas lanchi diskuton sub komuna titolo "Se mi
estus
REU-prezidento...". En ili mi provos skizi
konkretajn pashojn, kiujn devus
fari bona, honesta kaj aktiva estraro de Rusia E-asocio.
Bonvolu aktive
partopreni!
Do, se mi estus REU-prezidento, mi...
1. ...unuavice kreus tutlandan interret-forumon,
dedichitan al disvastigado
de Esperanto. Fari tion estas facile, sed niaj REU-estroj
ne faras tion.
Kial? Char ili timas eventualan kritikon pri si kaj
evitas malkashan,
liberan diskutadon. Siatempe (antau 3,5 jaroj) ili aktive
kontrauis kreon de
unua dissendolisto por rusiaj e-istoj ("esper-rus").
Poste ili komencis
chiel nigrigi chi tiun dissendoliston kaj kreis
alternativajn listojn
("e-rus" kaj aliajn), sed tiuj estas
mortnaskitaj. Dissendolisto "reu-agado"
estas dedichita al konkretaj agoj de REU, sed agado de
REU kaj problemoj de
E-movado estas tute diversaj aferoj!
Tamen mi parolas ne pri dissendolistoj che Yahoo, sed pri
vera forumo - rus-
kaj Esperant-lingva, kun miloj da partoprenantoj, kiel
ekzemple forumoj de
kristanoj, rerihhanoj au "anastasijanoj". Kial
esperantistoj ne havas
similan forumon? Ne nur tial, ke REU-estroj ne kapablas
organizi ghin, sed
chefe tial, ke ili timas liberan diskutadon. Tio estas
absolute klara.
Kion pridiskutas la REU-estroj? Jhus ili pridiskutis tre
"gravan" problemon,
kiun el ili kandidatigi por "honora membro de
UEA". Postenoj kaj titoloj
ilin pleje interesas. Pli frue ili pridiskutis du ideojn
de N.Gudskov: (1)
transigi la internacian aviadon al Esperanto (pura blufo)
kaj - (2) nomi
esperantistecon kiel sian naciecon dum la tutlanda
registrado. Kie estas
tiuj ideoj nun? - en rubujo, kaj neniu rememoras ilin.
Certe, REU-estroj ne
deziras, ke tia nivelo de ilia pensado estu konata al
chiuj homoj, tial ili
preferas diskuti en sia fermita rondo, ne invitas amasojn
kaj shtopas bushon
al chiu, kiu kuraghas kritiki ilin...
(A.Grigorjevskij
prezentis sian "flugfolion", informantan pri
Esperanto)
Se kredi al la flugfolio de A.G., do esperantistoj
prezentas per si ian
sekretan hierarhhion. Ellerninte Esperanton, oni ligighu
kun "regiona
magistro", kiu donos al oni adresojn kaj aliajn
instrukciojn... Ghenerale,
"regionaj reprezentantoj de E-movado" estas tre
malutila stultajho. Necesas
rezigni tiun putrigan praktikon.