SWAMI
VIVEKANANDA
(1863
- 1902)
KARMA
JOGO
el
la angla enlatvigis Rihards Rudzitis
lau la latva versio esperantigis Z.Z.
1-a chapitro
IMPRESO DE KARMO SUR
KARAKTERO
Vorto
"KARMO" estas derivita de "kri"
(sanskrito) - fari. Chiu agado estas karmo. Teknike
chi tiu vorto signifas ankau sekvojn de agado.
Metafizike tio kelkfoje signifas ankau sekvojn, kies
kauzo estis nia pasinta agado.
Sed en KARMA JOGO
ni renkontas nur signifon de KARMO -
"fari". Celo de la homaro estas scioj; tio
estas unu el idealoj, starigitajn por ni de orienta
filozofio. Celo de homo estas ne ghuo, sed scioj.
Ghuo kaj ghojo havas finon. Estus eraro supozi, ke
ghuo estas memcelo; kauzo de chiuj malfelichoj en nia
mondo estas eraraj pensoj de homoj, ke ghuo estas
idealo, kiun oni devas atingi. Poste homo rekonas, ke
ne felicho, sed scioj estas lia celo; ke ghuo kaj
doloroj estas gravaj instruistoj. Chesantaj ghuoj kaj
doloroj postrestigas diversajn impresojn en lia
animo, kaj rezulto de tiu interefiko estas tio, kion
ni nomas karaktero.
Esplorante homan
karakteron, vi vidas, ke ghi estas nur aro da
tendencoj, rezulto de liaj mensaj inklinoj. Vi
trovos, ke felicho kaj malfelicho estas egalaj
faktoroj en kreigho de karaktero. Bono kaj malbono
egale kreas karakteron, kaj kelkfoje malfelicho estas
pli granda instruisto ol felicho. Esplorante plej
grandajn karakterojn, kreitajn de la mondo, oni povas
vidi, ke en plimulto da okazoj malfelicho estis pli
granda instruisto ol felicho; mizereco ol richeco;
batoj de vivo ol laudoj.
Sed chi tiuj scioj
estas ligitaj kun homo; nenia scio venas de ekstere,
chiuj ili trovighas interne. Se ni diras, ke homo
"scias", en lingvo de psihhologoj tio
signifas, ke li "malkovras". Se homo
lernas, li ankau "malkovras", levante
vualon de sia propra animo, kiu estas senfina
konservejo de scioj. Ni diras, ke Newton malkovris
leghon de gravito. Chu tiu lego trovighis ie ekstere,
sidis kaj atendis la scienciston? Ne. Ghi trovighis
en lia propra menso; venis tempo, kaj li ghin
malkovris. Chiuj scioj, kiujn ricevis kaj ricevas la
mondo, venas el menso; via propra menso estas senfina
biblioteko de Universo. La ekstera mondo estas nur
tusho, okazajho, kiu devigas vin esploradi vian
menson, kiu chiam restas la sola objekto de la
esplorado. La falanta pomo estis esplorinstigo por
Newton; li komencis esplori sian menson, reordigis
chiujn erojn en sia menso kaj trovis en ghi novan
menseron - tion, kion
ni nomas gravito. Ghi estis nek en centro de la pomo,
nek sur Tero. Do - chiujn sciojn, spiritajn kaj
laikajn, ni trovas en homa menso. En multaj okazoj
oni ghin ne malkovras, kaj, se la malkovrado estas
malrapida, ni diras, ke ni lernas; sukcesoj en
lernado estas ligitaj kun sukcesoj en tiu
malkovradproceso. Homo, kies mensa vualo estas
levita, scias multe. Homo, havanta densan vualon,
estas nescianto, sed homo sen vualo scias chion. Ghis
nun jam estis chionsciantaj homoj, kaj mi opinias, ke
en sekvaj epokoj estos miloj da tiaj homoj.
Kiel fajro en
fajroshtono, tiel scioj en menso; pensoj estas la
forto, kiu liberigas ghin. Same ekzistas chiuj niaj
sentoj kaj agoj - se ni esploros nin, ni vidos, ke
ghi estas rezulto de multaj batoj al nia animo.
Rezulto estas tio, kio ni estas; chiuj batoj kune
nomighas KARMO - laboro, agado. Chiu bato, kiun
ricevas animo kaj kiu eligas fajron el ghi,
malkovrante forton kaj sciojn, estas karmo; se uzi
chi tiun vorton en la plej vasta senco, ni chiam
faras karmon. Mi parolas: tio estas karmo. Vi
auskultas: tio estas karmo. Ni spiras: tio estas
karmo. Chio, kion ni faras fizike kaj mense, estas
karmo.
Ekzistas laboroj,
kiuj estas sumo de multaj etaj laboreroj. Starante
che maro kaj audante, kiel ondoj batighas al bordo,
ni pensas, ke tio estas granda bruo; tamen ni scias,
ke unu sola ondo konsistas el milionoj da etaj
onderoj; chiu el ili kreas bruon, kiun ni ne povas
audi; ni audas nur sumon. Same chiu kor-bato estas
laboro; difinitajn specojn de laboro ni sentas kaj
komprenas; samtempe ghi konsistas el multaj etaj
laboroj.
Se vi volas jughi
pri homa karaktero, ne faru tion lau liaj grandaj
laboroj. Chiu stultulo povas unufoje esti heroo.
Jughu lau plej malkomplikaj laboroj de chiutaga vivo;
tio estas ajho, kiu montras la veran karakteron de
granda homo. Apartaj okazoj levas simplan homon tre
alte; sed nur tiu estas vere granda homo, kies
karaktero estas chiam granda, en chiuj cirkonstancoj.
Impreso de karmo
sur karaktero estas la plej granda forto, kun kiu
renkontighas homo. Homo estas kiel centro, kiu
altiras fortojn de Kosmo; en chi tiu centro li
kunigas ilin kaj denove eljhetas el si per largha
fluo. La vera homo, chionscianta, chionpovanta, estas
tia centro, kaj li altiras al si tutan Universon.
Bono kaj malbono, felicho kaj malfelicho venas al li,
kaj el chi tiuj faktoroj li kreas la egan direktantan
fluon, kiu nomighas karaktero, kaj eligas ghin el si.
Li povas chion altiri kaj chion ankau rejheti. Chiu
agado en la mondo, chiu movigho en homaro, chiuj
laboroj chirkau ni estas simple rezulto de pensoj,
manifestigho de homa volo. Mashinoj kaj laboriloj,
arboj kaj militshipoj - chio estas simple elkresko de
homa volo; fundamento de tiu chi volo estas
karaktero, sed karaktero estas farita de karmo. Same,
kiel ekzistas karmo, ekzistas elmontro de volo.
Homoj, havantaj egan volon, chiuj estas tre laboremaj
- grandaj animoj, kies volo povas rekonstrui la
mondon, kies volo kreskis per laboro trans jarcentoj.
Tian volon, kian havis Buddo au Kristo, oni ne povas
ekhavi en unu sola vivo, char ni scias, kio estis
iliaj gepatroj. Ni ne scias, chu iliaj patroj estis
iam predikintaj por la homaro. Estis jam miloj da
tiaj homoj kiel patro de Jesuo kaj miloj vivas nun.
Same en la mondo vivis jam milionoj da etaj registoj.
Tio ne povas esti nur okazo de denasko. Kiel oni
povas klarigi demandon pri la negrava princo, kiun,
eble, ne respektis ech liaj propraj servistoj, kaj
kies filo estas Dio por duono de la mondo? Kiel oni
povus klarigi la diferencegon inter charpentisto kaj
lia filo, kiun adoras milionoj da homoj? Chi tie ne
helpas denaska teorio. De kie ekestis tia grandega
forto de volo, kian Buddo kaj Jesuo disvastigis en la
mondo? Ghi devus ekzisti jam dam jarcentoj, malrapide
pli kaj pli grandighante, ghis aperos en socio kiel
iu Buddo aa Jesuo, kaj elmontro de tiu forto atingas
ech nuntempon.
Chion chi kondichas
karmo, laboro. Neniu povas ion ricevi, antau ol
meritos ghin per laboro; tio estas eterna legho. Ni
pensas, ke estas alie, sed poste ni konvinkighas pri
tio. Homo povas tutan vivon batali pro richajhoj; li
povas trompadi milojn da homoj, sed poste kompreni,
ke li ne rajtas esti richa, kaj vivo por li farighos
peza kaj malagrabla. Ni povas shpari ajhojn por
korpaj ghuoj, sed vere nia estas nur tio, kion ni
meritas. Stultulo povas acheti chiujn librojn en la
mondo kaj meti en sian bibliotekon, sed legi li povos
nur tion, kion li meritas ellegi. Tion montras lia
karmo. Nia karmo kondichas tion, kion ni rajtas havi
kaj kion ni kapablas atingi. Ni mem respondecas pri
tio, kio ni estas, kaj ni havas forton por ighi tio,
kio ni volas esti.
Se tio, kio ni
estas, estas rezulto de nia iama agado, do - chion,
kion ni volas en estonteco, ni povas krei per agado
de estanteco; do - ni devas scii, kiamaniere agi. Vi
povas diri: "Pro kio ni devas lerni labori? Chiu
en la mondo ja laboras en iu formo de laboro. Tamen
ekzistas demando pri difuzigo de nia energio.
Bhavagad-Gita pri
Karma Jogo diras, ke ghi instruas nin labori per sagho kaj scioj; sciante
kiel labori, oni povas atingi la plej grandajn
rezultojn.
Vi devas memori, ke
ni laboras por malkovri jam ekzistantan forton de
menso, por veki la animon. Forton havas chiu homo,
same sciojn; diversaj laboroj estas kiel batoj, kiaj
malkovras, vekas ghin. Homo laboras por diversaj
celoj; ne ekzistas laboro sen kauzo. Homoj laboras
por ekhavi gloron au potencon. Aliaj volas atingi
paradizon kaj laboras por tio. Ankorau aliaj volas
restigi sian nomon post morto. Anoj de kelkaj
mahometanaj sektoj tutan vivon laboras por post morto
ekhavi grandan mauzoleon. Estas sektoj, en kiuj tuj
post naskigho de infano oni pretigas por li
mauzoleon. Ankorau aliaj laboras por pento de pekoj -
faras malbonon kaj poste donacas ion al sacerdotoj
por ricevi pasporton al chielo. Ili pensas, ke tia
bonfarado liberigos ilin kaj senkulpigos. Jen kelkaj
ekzemploj de kauzoj de laboro.
LABORU POR LABORO!
Estas ja homoj, kiuj laboras nur por laboro, ne
zorgante pri gloro au chiela vivo. Ili simple
laboras, char laboro kreas bonon.
Estas ankorau
aliaj, kiuj helpas al mizeruloj kaj helpas al homaro
pro ankorau pli altaj motivoj - ili kredas je farado
de bono kaj amas bonon. Motivoj de gloro malofte tuj
donas rezultojn, ghi atingas nin en maljuneco, kiam
ni jam finas la vivon. Se homo laboras sen profitamaj
motivoj, chu li nenion atingas? Li atingas LA PLEJ
ALTAN CELON . Malprofitamo kompensigas plej multe,
homoj nur ne havas paciencon praktiki gin. Ghi
kompensigas pli bone ankau el vidpunkto de sano.
Amo, malprofitamo
kaj fideleco ne estas nur vortoj; el ili konsistas
niaj plej altaj idealoj, char ili enhavas grandan
elmontron de forto. Homo, kiu kapablas labori dum
kvin horoj au nur dum kvin minutoj tute sen
profitamaj motivoj, havas kapablojn estighi morala
giganto. Atingi tion estas malfacile, char interne ni
chiam scias valoron de nia laboro.
Tia abstinenco
estas la plej granda elmontro de forto. Kvarchevala
veturilo povas kuri de monto nebridita au kochero
povas bridi ghin. Pafila kuglo povas flugi ghis falo,
sed iu muro povas haltigi ghin, kaj ekestos de tio
multe da energio.
Chia eliranta
energio, kiu servas por profitamaj motivoj,
difuzighas; ghi ne kreas forton, kiu revenas al vi,
sed, se ni ghin limigas, ghi disvolvas forton. Tia
memkontrolo kreas egan volon, karakteron, kiu formas
novan Kriston au Buddon. Malsagnloj ne scias chi tiun sekreton; sed
tamen ili volas regi la homaron. Ech malsaghulo
kapablas regi mondon, se li laboras kaj atendas.
Atendu li kelkajn jarojn, ghis malaperos tiu stulta
ideo pri regado; kiam ghi estos tute malaperinta, li
havos potencon.
Ni preskau chiuj ne
kapablas antauvidi je pli ol kelkaj jaroj en propra
vivo. Eta, mallargha rondo - nia mondo. Ni ne havas
paciencon antauvidi, kaj pro tio ni farighas
nemoralaj. Tio estas nia malforto.
Ech la plej
malaltaj formoj de laboro estas respektindaj. Homo,
kiu ne konas veron, laboru profitame, por gloro. Chiu
devas kompreni kaj akiri altajn kaj ankorau pli
altajn motivojn. Ni havas rajton je laboro, sed ne
havas rajton je rezulto de laboro, kompenso. Vi ne
bezonas salajron. Pro kio ni zorgu pri rezulto? Se vi
volas helpi al iu homo, neniam pensu, kion li poste
donacos al vi. Se vi volas fari bonan laboron, ne
pensn, kia estos rezulto.
Aperas grava
demando pri idealo de laboro. Agado estas bezonata,
ni devas chiam labori. Ni ne povas, ne rajtas ech
minuton vivi sen laboro. Sed ripozo? Jen unu duono de
viva batalo - laboro senpaca. Kaj la dua - paca
abstinenco - chirkaue nur paco, tre malmulte da bruo,
nur naturo; bestoj kaj floroj.
Neniu el chi tiuj
vidajhoj estas plena. Homo, kiu kutimas vivi en
soleco, pereas en urbo, same, kiel fisho de oceana
profundo pereas en malprofunda akvo. Kaj homo, kiu
ghis nun vivis en svarmo kaj hasto, ne kapablas vivi
sola. Homa idealo estas en la plej profunda
trankvileco kaj soleco trovi la plej intensan agadon
kaj en la plej intensa agado trovi dezertan silenton
kaj trankvilon. Tia homo konas sekreton de
abstinenco, li regas sin.
Sur svarmaj stratoj
de urbego lia menso estas tiel trankvila, kiel
trovighante en senbrua kaverno. Kaj dume li intense
laboras.
Tio estas idealo de
Karma Jogo, kaj, se vi estas atinginta ghin, vi estas
atinginta SEKRETON DE LABORO.
Tamen ni devas
komenci de origino, diversajn laborojn eklabori
lauvice, kaj malrapide ni chiutage devas farighi pli
malprofitemaj. Ni devas trovi laboron kaj forton, kiu
direktas ghin. Dum konencaj jaroj niaj motivoj
ankorau estos profitamaj, sed poste persisto venkos
ghin. Venos tempo, kiam ni kapablos labori vere
malprofitame.
Chiuj ni povas
esperi, ke iam, batalante tra la vivo, venos tempo,
kiam ni farighos tute malprofitamaj, kaj, atingante
tion, chiuj niaj fortoj estos koncentrigitaj, kaj
scioj, kiujn ni havas, malkovrighos.