4-a
chapitro
KIO ESTAS DEVO?
Studante Karma
Jogon, ni devas scii, kio estas devo. Se mi volas ion
fari, antau chio mi devas scii, chu tio estas mia
devo, kaj nur post tiam mi rajtas tion fari. Ankau
ideo pri devo inter diversaj popoloj diferencas.
Mahometano opinias, ke lia devo estas tio, kio estas
skribita en Korano, kaj katoliko opinias, ke lia devo
estas skribita en Biblio. La vorton "devo"
ne eblas klare difini; ni povas nur havi senton pri
ghi, sciante ghian praktikan agadon kaj rezulton.
En iu difinita
okazo ni chiuj havas naturan au ellernitan impulson
difinite agadi; rezulte de tiu impulso menso
pripensas situacion; unufoje ghi pensas, ke en chi
tiuj cirkonstancoj unu difinita agado estas bona,
alifoje en samaj cirkonstancoj sama agado estas
malbona. Ideo de devo chiam estas tia, ke homon
gvidas lia konscienco. Sed kio okazas, se homo agas
lau ordonoj de sia konscienco? Kio faras agadon devo?
Se kristano trovos
pecon da viando kaj ne manghos ghin, por doni al alia
homo kaj savi ties vivon, li certe sentas, ke estas
plenuminta sian devon. Sed se hinduo en simila okazo
formangos la viandon, li same certe sentos, ke ne
plenumas devon; tion kondichas spirita edukado kaj
tradicioj de hindoj.
En Hindio en
pasinta jarcento loghis rabistaj grupoj, nomataj t u
n g i; ili pensis, ke ilia devo estas mortigi chiun
homon kaj forrabi lian monon; ju pli multe da homoj
ili mortigis, des pli bonaj ili sentis sin.
Kutime se iu homo
mortigas alian homon, li estas malfelicha, char
sentas, ke agas malghuste. Sed, se soldato dum batalo
mortigas ne unu, sed dudek homojn, li estos kontenta
kaj pensos, ke li bone plenumas sian devon.
Do, ni vidas, ke
devon ne kondichas rezulto de agado. Pro tio estas
tute neeble krei objektivan difinon de devo. Tamen
devo ekzistas.
De subjektiva flanko - chiu agado, kiu nin gvidas al
Dio, estas bona agado, chiu agado, kiu nin gvidas
malsupren, for de Dio, estas malbona agado kaj NE
ESTAS nia devo. Subjektive ni vidas, ke estas agadoj,
kiuj faras nin brutalaj. Sed ne eblas scii, kiu agado
kion faras kun diversaj homoj en diversaj
cirkonstancoj. Tamen ekzistas unu sola ideo pri devo,
kiu vivas en chiuj jarcentoj en chiuj popoloj. En iu
sanskrita aforismo ghi sonas jene: "Faru
malbonon al neniu viva estajho. Ne malutili estas
virto, malutili al iu estajho - peko".
En Bhagavad-Gita
estas ofte skribite pri devoj, kiuj dependas de la
deveno kaj stato en socio. Deveno kaj stato en vivo
kaj socio forte kondichas mensan kaj moralan rilaton
de individoj al diversaj elmontroj de vivo. Tial nia
devo estas labori tian laboron, kiu levas nin kaj kiu
kongruas kun idealoj kaj emoj de tiu socio, en kiu ni
vivas. Vi devas memori, ke en diversaj landoj
ekzistas malsamaj emoj kaj idealoj. Nur pro tio ofte
unu popolo malamas alian - pro nesciado de tiu chi
principo.
Usonano pensas, ke
la plej bona estas tio, kion oni faras en lia lando,
konforme al idealoj de tiu lando kaj chiu, kiu agadas
alimaniere, estas tre malbona homo.
Hinduisto pensas,
ke nur liaj kutimoj estas veraj kaj pravaj kaj chiu,
kiu ne sekvas ghin, estas ega malbonulo.
Tio estas simpla
eraro, chiu el ni kapablas tiel erari. Tamen tio
estas tre malutila eraro, tio estas kauzo por duono
de feroco sur mondo.
Kiam mi venis en
Usonon kaj rigardis grandan ekspozicion, subite iu
viro dejhetis mian turbanon. Mi vidis, ke tio estas
tre respekta, bone vestita viro. Mi alparolis lin,
kaj li, audante mian anglan lingvon, tre hontighis.
Kiam mi demandis kauzon de lia faro, li diris:
"Sed kial vi tiamaniere vestas vin!"
Simpatioj de tiu
homo estis ligitaj en limoj de lia kompreno pri
vesto.
Granda parto de tiu
feroco, kiun faras grandaj nacioj kontrau malgrandaj,
bazighas sur similaj antaujughoj. Antaujughoj
mortigas iliajn simpatiojn al aliaj homoj.
Viro, kiu volis
malutili al mi nur tial, ke mi ne estis vestita same,
kiel aliaj, eble estis tre bona edzo, patro kaj
civitano, sed lia bonkoreco malaperis, kiam li
ekvidis fremde vestitan homon.
Fremdulojn oni uzas
en chiuj landoj, char ili ne scipovas sin defendi;
pro tio ili revenas hejmen kun miksaj impresoj pri la
vidintaj popoloj. Shipistoj, soldatoj kaj komercistoj
en fremdaj landoj kondutas tre strange; en ilia
hejmlando ili neniam kondutas tiel. Eble pro tio
loghantoj de Chinio usonanojn kaj europanojn nomas
"alilandaj diabloj". Ili ne dirus tiel, se
konus la bonan parton de Okcidento.
Memoru, ke ni chiam
devas vidi devojn de aliaj homoj kvazau per iliaj
okuloj kaj ne jughi fremdajn kutimojn lau nia
mezurilo.
Mi ne estas
mezurilo de Universo. Ne mondo adaptighu lau mi, sed
mi lau mondo.
Ni vidas, ke mondo
shanghas niajn devojn kaj plenumado de devo, kiun ni
en difinita tempo havas,estas la plej bona, kion ni
povas fari sur mondo. Plenumu ni devon, kiun ni havas
jam ekde naskigho, kaj post tiam plenumu devon, kiun
kondichas stato en vivo kaj socio.
En homa karaktero
ekzistas unu minaca linio - homo neniam elprovas sin.
Li opinias, ke kapablus ech sidi sur trono. Ech, se
estus tiel, li ghis tiam devas pruvi, ke li estas
plenuminta sian antauan devon; nur tiam li rajtas
havi pli altan devon.
Serioze eklaborante
en tiu chi mondo, naturo pushadas nin dekstren kaj
maldekstren, donante al ni eblecon trovi nian lokon.
Neniu homo kapablas longtempe labori en nekonforma
loko. Agado kontrau nia adaptigado de naturo estas
sensenca. Tiu, kiu faras malpli altan laboron, ne
estas malpli alta homo. Homon oni devas jughi ne lau
tio, kian devon li plenumas, sed lau tio, kiamaniere
li plenumas ghin.
Poste ni ekvidos,
ke ech ideo pri tasko shanghighas kaj la plej grandan
laboron ni povas fini, se tute ne havas profitajn
motivojn.
Laboro nur pro
sento de devo povas ighi laboro sen ideo pri devo; se
laboro farighas pregho al Dio au ech io pli alta,
tiam ni laboros nur por labori. Ni ekvidos, ke
filozofio de devo, au en morala, au ama formo, restas
sama ankau en aliaj jogoj - devo malfortigi la
malsuperan "MI" tiel, ke la supera
"MI" brilu, malplimultigi difuzon de
energio en la malsupera estada plano por ke animo
povu elmontri sin el la supera. Tion oni atingas,
subpremante la malsuperajn dezirojn. Limigante
profiton, ni kreas vojon al nelimigita ekspansio de
la vera homa naturo.
Devo malofte estas
agrabla. Se amo ne helpus en plenumado de ghi, estus
ankorau pli malfacile. Chu alimaniere gepatroj povus
plenumi devojn antau infanoj, edzoj antau edzinoj?
Devo estas dolcha nur tra amo, sed amo brilas nur en
libereco.
En chiuj etaj
malfacilajhoj, kun kiuj ni renkontighas dum vivo, la
supera elmontro de libereco estaa ABSTINENCO.
Edzinoj, kiuj estas
sklavinoj de propra jhaluza, maltrankvila karaktero,
ofte kulpigas siajn edzojn kaj parolas pri libereco,
ne sciante, ke per tio pruvas, ke ili estas
sklavinoj. Samaj estas viroj, kiuj chiuj kulpigas
siajn edzinojn.
VIRGECO estas la
plej grava virto de edzo kaj edzino. Malofte estas
edzo, kiun, (ech se li estas tute malmoralighinta)
milda, amanta kaj virga edzino ne povas remoraligi. Mondo
ja ne estas tute malbona. Ni multe audas pri brutalaj
viroj en tuta mondo, pri malmoraleco de edzoj, sed
ekzistas same multe da malmoralaj kaj brutalaj
virinoj. Se chiuj virinoj estus puraj kaj bonaj, en
la mondo vivus neniu malpura viro.
Chu ekzistas tiom
granda brutaleco, kiun pureco kaj virgeco ne kapablus
neniigi? Bona, virga edzino, kiu pensas pri chiu viro
(krom shia edzo) kiel pri sia infano kaj kies rilato
al chiuj viroj egalas, fortighos en virgeco tiel, ke
ne ekzistos viro, kiu ne sentus shian sanktecon, ech
se li estas brutalega. Same chiu viro devas rilati al
chiuj virinoj (krom sia edzino) kiel al patrino au
filino. Viro, kiu volas esti religia instruisto,
devas rigardi chiun virinon kiel sian patrinon kaj
same agadi.
Stato de patrino
estas la plej alta sur la mondo, char ghi estas sola,
de kiu oni povas lerni la plej grandan malprofitamon.
Super patrina amo estas nur Dia amo, chiuj aliaj
estas malpli altaj. Devo de patrino estas pensi unue
pri sia infano kaj nur poste pri si mem. Se geedzoj
pensas unue pri si mem, rilatoj inter geedzoj kaj
gefiloj farighas samaj, kaj inter birdoj kaj birdidoj
- post plenkreskigho ili plu ne konas gepatrojn.
Sankta esta tiu
homo, kiu vidas virinon kiel enkorpighon de Dio en
patrino. Sankta estu tiu virino, por kiu viro estas
enkorpigho de Dio en patro. Sanktaj estu tiuj
gefiloj, kiuj vidas siajn gepatrojn kiel elmontron de
Dio en tiu chi mondo.
La sola ajho sur
vojo supren estas plenumi nian plej proksiman devon
kaj tiamaniere plifortigi nin, ni atingas la supran
staton.
Juna sanjazino
foriris en arbaron, tie li longtempe meditis, preghis
al Dio kaj okupigis pri jogo. Post malfacilaj jaroj,
plenaj de laboro kaj ekzercoj li sidis sub arbo. Subite
kelkaj sekaj folioj falis sur lian kapon. Li
ekrigardis supren kaj ekvidis sur la arbo batalantajn
kornikon kaj gruon. La sanjazino tre kolerighis kaj
ekkriis: "Kiel vi kuragas jheti sur mian kapon
sekajn foliojn?" Samtempe li kolere alrigardis
la birdojn, el lia kapo eliris fajro (tio estis forto
de joga instruo) kaj bruligis ambau birdojn ghis
cindrigho. La sanjazino, vidante tian elmontron de
sia forto, tre ekghojis. Post nelonga tempo li devis
iri al urbo peti por si manghajhon. Li iris, haltis
che iu pordo kaj diris: "Patrino, donu al mi
manghi". Iu vocho el la domo respondis:
"Atendu iomete, filo mia". Junulo ekpensis:
"Vi, malrespektinda virino, vi kuraghas ordoni
al mi atendi? Vi ankorau ne konas mian forton!"
Subite la vocho denove eksonis: "Filo mia, ne
pensu pri vi tro bone. Chi tie trovighas nek gruoj,
nek kornikoj". La sanjazino estis tre surprizita,
tamen atendis. Finfine el la domo eliris virino, li falis
che shiaj piedoj kaj demandis: "Patrino, kiel vi
povas scii tion?" Shi respondis: "Filo mia,
mi ne konas vian jogon kaj viajn ekzercojn. Mi estas
simpla chiutaga virino. Mi volis, ke vi iom atendu, char
mia edzo estas malsana kaj mi prizorgis lin. Dum tuta
vivo mi nur plenumadis miajn devojn. Ghis edzinigho
mi plenumis devon antau gepatroj; nun mi plenumas
devon antau mia edzo. Tio estas tuta mia jogo. Sed,
plenumante mian devon mi ighis lumigita; tial mi
kapablis legi viajn pensojn kaj scii, kion vi faris
en arbaro. Se vi volas ekscii ion pli altan ol tio,
iru al urba bazaro. Tie vi trovos iun vjadhon; li
rakontos al vi, kion vi volonte ellernos."
La sanjazino
pensis: "Pro kio mi devas iri al bazaro kaj serchi
iun vjadhon?" Sed tamen li iris. En la bazaro li
tuj ekvidis iun grandan, dikan vjadhon; per granda
tranchilo li dispecigis viandon, interparolis kaj komerciis
kun diversaj homoj. La junulo pensis: "Helpu Dio!
Chu vere de tiu chi viro mi devas lerni? En la plej
bona okazo li estas nur enkorpigho de diablo."
La viro alrigardis la sanjazinon kaj diris: "Ho,
svami, chu vin alsendis tiu virino? Sidighu, ghis mi
finos mian laboron." La sanjazino pensis:
"Kion mi chi tie ekhavos?" Li sidighis. La
viro daurigis laboron; finfine li prenis sian monon
kaj diris al la sanjazino: "Ni iru al mia
domo". Atingante la domon, la vjadho diris al la
sanjazino: "Atendu chi tie", kaj eniris en
la domon. Li manghigis kaj lavis siajn maljunajn
gepatrojn, poste revenis al la sanjazino kaj
demandis: "Kiel mi povas helpi al vi?"
La sanjazino
demandis lin pri animo kaj Dio.La vjadho rakontis al
li lecionon, kiu estas parto de Mahabharata, nomata
Vjadha-Gita. Tio estas unu el plej altaj flugoj de
Vedanta. La sanjazino surprizighis. Li demandis:
"Pro kio viaj scioj trovighas en tia korpo? Pro
kio vi trovighas en korpo de vjadho kaj faras tiom
malpuran kaj achan laboron?"
"Filo mia,-
respondis la vjadho - neniu devo estas
malrespektinda, neniu devo estas malpura. En tiaj
cirkonstancoj mi trovigas jam ekde naskigho. En juneco
mi lernis mian metion; mi estas neligita kaj strebas
plenumi mian devon - fari chion, por ke miaj patro
kaj patrino estu felichaj. Mi ne konas vian jogon, mi
ne estas sanjazino,
tamen chion, kion vi vidis kaj audis, mi ekhavis,
neligite plenumante la devon, kiun mi havas en mia
stato".
En Hindio vivas unu
saghulo, granda jogano, unu el plej mirindaj homoj
inter miaj konatuloj. Li estas stranga homo - ne
volas instrui aliajn. Se vi demandos al li ion, li ne
respondos. Esti instruisto li ne volas. Se vi demandos
kaj atendos kelkajn tagojn, li enigas tiun temon en
interparolojn kaj respondas. Li iam diris al mi sekreton
de laboro: "Estu celo kaj rimedoj kunigitaj en unu".
Faru chian laboron,
nenion plu pensu, faru tion kiel preghon kaj dedichu
por tio tutan vian vivon.
Same en la rakonto
la virino kaj vjadho simple, ghoje plenamis sian
devon - rezulte ili farighis lumigitaj, per tio
montrante, ke rekta plenumo de devo en chia stato de
vivo donas al ni superan plenighon de animo.
Laboranto, kiu estas
ligita, malamas sian devon; por neligita laboranto chiuj
devoj estas egalaj. Devoj por li estas iloj, per kiuj
li povas neniigi profitamon, kreante liberecon de
animo. Niaj meritoj tro multe kondichas niajn devojn.
Konkurado kreas enviemon, mortigante bonkorecon. Por
ligita homo chiuj devoj estas malagrablaj, chio en
lia vivo finighos per malsukceso.
NI LABORU, FARANTE
CHION kiel nian devon kaj chiam estu pretaj helpi.
TIAM NI CERTE EKVIDOS LA LUMON !