5-a chapitro
NI HELPAS AL NI, NE AL LA MONDO

Antau ol paroli pri tio, kiel plenumo de devo helpas al ni spirite kreski, mi volas mallonge analizi ankorau unu aspekton de tio, kion en Hindio oni nomas karma jogo. Chiu religio konsistas el tri partoj: filozofio, mitologio kaj ritualo.

Kompreneble, filozofio estas fundamento de chiu religio; mitologio klarigas kaj ilustras ghin per pli au malpli legendaj biografioj de grandaj homoj, rakontoj, fabeloj ktp. Ritualo donas al filozofio konkretan formon, por ke chiu povu kompreni ghin - fakte ritualo estas karmo. Tion bezonas chiu religio; plej multa nombro el ni ne kapablas kompreni ech simplajn aferojn, ghis ni ne estas spirite elkreskintaj.

Homoj ofte pensas, ke ili kapablas kompreni chion, sed, se renkontas praktikajn okazojn, ili vidas - abstraktaj ideoj ofte estas tre malfacile kompreneblaj. Tial al ni helpas simboloj.

Dum tre longa tempo simboloj estas uzataj en chiuj religioj. En iu senco ni povas pensi nur en simboloj; en alia senco vortoj estas simboloj de pensoj. En ankorau alia senco chion en Kosmo ni povas alrigardi kiel simbolon. Tuta Kosmo estas simbolo kaj Dio la chefa post tio. Chi tiujn simbolojn ne elpensis homoj. Ne estis tiel, ke aro da homoj, apartenantaj al unu religio, kuniras, elpensas simbolojn kaj donas por uzado. Simboloj de religio elkreskas mem, nature. Se ne tiel, pro kio do kelkaj simboloj asociighas kun kelkaj ideoj en menso de preskau chiu homo? Estas simboloj, kiujn oni shatas en la tuta mondo.

Multaj el vi pensas, ke kruco aperis kiel simbolo de krista religio. Sed fakte ghi ekzistis antau kristanismo, antau naskigho de Moseo, antau ol estis eldonitaj Vedoj. Kruco ekzistis en Fenicio kaj che actekoj. Same simbolo de surkrucigita Savanto; simbolon de krucumita homo, shajne, konas chiu nacio...

Rondo estas la simbolo de la mondo. Post tio ekzistas la plej universala de chiuj simboloj fajra krucsvastiko. Iam oni pensis, ke buddanoj estas disvastigintaj ghin, sed nun estas klare, ke ghin uzis popoloj longe antau buddismo. Ghi estas trovita en Babilonio kaj Egiptio. Kion tio signifas?

Chiuj chi simboloj ne povis esti relativaj. Devas esti iu rilato inter simboloj kaj homa menso. Lingvo ne estas rezulto de konceptaro; ghi impresas, ke popoloj iam estus interkonsentighintaj difinitajn ideojn diri per difinitaj vortoj.

Neniam ekzistis vorto sen konformaj ideoj; ideoj kaj vortoj estas nedisigeblaj. Simboloj, kiuj elmontras ideon, povas esti sonaj au koloraj simboloj. Surdaj kaj mutaj homoj devas pensi per aliaj, ne sonaj simboloj.

Chiu penso de menso havas formon kiel konforman malon; en sanskrita filozofio oni nomas ghin nama - rupa (nomo kaj formo). Same neeblas interkonsenti pri iu sistemo de simboloj por krei iun lingvon.

En ritualsimboloj de la mondo ni trovas elmontrojn de religia penso de la homaro. Estas ja facile diri, ke ni ne bezonas ritualojn, preghejojn kaj similajn ajojn; chiu infano nun tiel parolas. Sed ni devas vidi, ke tiuj, kiuj preghas hejme, ne volas iri al preghejo. Pro tio asocio de temploj, ritualoj kaj aliaj konkretaj formoj havas emon mensojn de postsekvontoj de tiu religio direkti al mensoj, kiujn simbolas chi tiuj konkretaj ajhoj. Ne estas saghe malrespekti ritualojn kaj simbolojn entute.

Esplorado kaj uzado de tiuj chi demandoj, kompreneble, ankau estas parto de karma jogo. Chi tiu scienco havas ankorau aliajn aspektojn. Unu el ghi estas - trovi rilaton inter penso kaj vorto kaj tio, kion ni povas atingi per forto de vorto. Estas ech dirite, ke kreskighado komencighis de vorto. Ekstera aspekto de Dia penso estas vorto. Char Dio antau kreado pensis, do kreado eliras el vorto.

Dum peno kaj hasto de nia materialisma vivo niaj nervoj perdas sentivecon kaj malakrighas. Ju pli maljunaj ni farighas, des pli multe ni vivas en la mendo suferante, ni farighas sensentaj kaj kapablas ne rimarki okazantajhojn chirkau ni.

Tamen homa karaktero ofte devigas nin esplori kelkajn el la simplaj okazoj de chiutaga vivo; tiu chi intereso estas pasho al ekhavo de lumo. Ech ne parolante pri filozofia kaj religia valoro de la Plej Superaj Vortoj, ni vidas, ke sonaj simboloj estas tre gravaj en homa vivo.

Mi parolas kun vi. Mi ne tushas vin; vibracio de aero, kiun mi kreas parolante, atingas viajn orelojn, tushas viajn nervojn kaj en via menso estighas impreso. Vi ne kapablas kontraustari al tio. Chu tio ne estas vere mirinda?

Unu homo nomas alian malsagulo, kaj tiu la dua ekstaras kaj donas al li baton per pugno. Jen, kia estas forto de la vorto! Iu virino ploras kaj estas malfelicha; alia virino diras al si kelkajn mildajn vortojn. La virino plu ne ploras, post nelonga tempo shi jam ridetas. Pripensu potencon de vorto! Tio estas granda forto en la supera filozofio kaj ankau en chiutaga vivo. Tage kaj nokte ni uzas tiun forton, nenion pensante au demandante. Senti tiun forton kaj saghe uzi estas parto de karma jogo.

Nia devo antau aliaj estas helpi al aliaj, farante bonon al la mondo. Se vi demandas - pro kio ni devas helpi al la mondo? Respondo - al la mondo ni helpas nur image, fakte ni helpas al ni mem. Ni devus chiam provi helpi al la mondo, tio devus esti devo, sed, pripensante tion, ni komprenas, ke la mondo tute ne bezonas nian helpon. Chi tiu mondo ne ekzistas por tio, ke mi au vi venu kaj helpu al ghi.

Iam mi audis predikon, en kiu estas dirite: "Tiu chi mondo estas tre bona, char ghi donas al ni tempon kaj eblecon helpi al ghi". La prediko ja estas bona, sed tamen - chu tio ne estas blasfemado de Dio - diri, ke la mondo bezonas nian helpon? Kompreneble, en la mondo estas multe da mizero. Pro tio helpi al aliaj estas la plej bona, kion ni povas fari; tamen finfine ni devos agnoski, ke, helpante al aliaj, ni helpas nur al ni mem.

En infaneco mi havis kelkajn blankajn musojn. Musoj vivis en kesteto kun malgrandaj radetoj. Kiam musoj volis trairi radetojn, ghi turnighis, kaj la bestetoj neniel povis trairi gin. Sama situacio estas inter la mondo kaj nia helpo al ghi. Sola senco de tio - ni ekhavas moralan ekzercon. Tiu chi mondo estas nek bona, nek malbona, chiu homo kreas por si sian mondon.

Se, ekzemple, blindulo provas imagi ghin, ghi estas varma, malvarma, au mola, malmola.

Ni estas aro de felicho au malfelicho: centfoje ni vidis tion en nia vivo. Kutime junuloj estas optimistoj kaj maljunuloj - pesimistoj. Antau junuloj estas tuta vivo, maljunuloj bedauras foririntajn tagojn kaj centoj da nerealigitaj deziroj estas en ilia brusto. Tamen ambau estas nepravaj. Vivo estas bona au malbona rilate de tiu stato de menso, per kiu ni alrigardas ghin. Sola fajro estas nek bona, nek malbona. Kiam ghi bruligas niajn fingrojn, ni insultas ghin. Sed kiam ghi donas varmon, ni diras, ke ghi estas agrabla. Tamen sole, entute ghi estas nek bona, nek malbona. Rilate de formo de uzado ghi formas en ni bonan au malbonan senton; sama estas chi tiu mondo. Ghi estas kompleteco. En sia kompleteco ghi povas ekzisti ankau sen ni, kaj ni ne devas pensi, kiamaniere helpi al ghi.

Tamen ni devas fari bonon; deziro fari bonon estas la plej alta mova forto, kiun ni havas, se ni chiam scias, ke helpi al aliaj estas privilegio. Ne metu vin sur piedestalon, ne tenu etan moneron en la mano, dirante: "Prenu, mizera homo!", sed estu dankemaj pro ebleco helpi.

Sankta estas ne prenanto, sed donanto. Estu dankemaj, ke vi ghenerale povas elmontri vian bonkorecon en la mondo.

Kion ni kapablas fari en la plej bona okazo? Konstrui malsanulejon au vojojn? Ni povas organizi bonfaradon, kolekti 2-3 milionojn da dolaroj; per unu miliono konstrui malsanulejon, per dua organizi balojn kaj trinki champanon, de la tria duonon forshtelos oficistoj, restajhojn fordoni al mizeruloj..., sed kio estas tio?

Uragano povas dum kvin minutoj neniigi vian malsanulejon. Kion tiam vi faros? Erupcio de vulkano povas detrui vojojn, malsanulejojn kaj urbojn. Forlasu ni la stultajn parolojn pri helpado al la mondo. Ghi ne atendas vian au mian helpon. Tamen ni devas labori kaj senchese fari bonon, char tio donas al ni sanktecon. Tio estas la sola vojo, kiel farighi pleneca. Mizerulo, al kiu ni helpis, ne estas shulda al ni. Ni chiuj estas shuldaj al li, char li donis al ni eblecon elmontri nian bonkorecon. Estas tute malghuste pensi, ke ni helpis al tiaj homoj. Tio estas stulta penso, kaj chiuj stultaj pensoj alportas malfelichon. Ni pensas, ke ni estas helpintaj al iu kaj atendas de li dankon, kaj, ne ricevinte ghin, ni sentas nin malrespektataj.

Kial ghenerale ni atendas ion reen pro tio, kion ni faras? Estu dankemaj al homo, por kiu vi helpas, pensu pri li kiel pri Dio. Estas ja granda privilegio - servi al Dio, helpante al niaj samtempuloj. Se ni estus vere neligitaj, ni povus eviti dolorojn de atendo de danko kaj povus ghoji fari bonon por la mondo. Neligita laboro neniam alportas malfelichon kaj mizeron. La mondo kun siaj felicho kaj malfelico ekzistos eterne.

Iam vivis malricha viro, kiu tre bezonis monon. Li elpensis, ke estus bone havi spiriton - ghinon, al kiu li povus ordoni alporti monon kaj ghenerale chion bezonatan. Li vagabondis, serchante homon, kiu povus helpi al li ekhavi tian ghinon, kaj finfine trovis iun saghulon, kiu havis grandan forton. Kiam la viro petis helpon, la saghulo demandis, por kio li bezonas ghinon. "Mi bezonas ghinon, por ke ghi laboru por mi. Sinjoro, instruu min, kiel ekhavi ghinon, mi tre volas ghin", diris la viro. Sed la saghulo diris: "Ne maltrankvilighu, iru hejmen". En sekva tago la viro denove venis al la saghulo, ploris kaj petegis: "Donu al mi ghinon, sinjoro, mi bezonas ghinon, por ke ghi helpu al mi". La saghulon tio jam abomenigis, kaj li diris: "Prenu chi tiun talismanon, diru jenan magian vorton. Venos ghino kaj faros chion, kion vi ordonos. Sed estu atenta - ghinoj estas teruraj estajhoj, kiuj chiam bezonas laboron. Se vi ne donos laboron al la ghino, ghi forprenos vian vivon". La viro respondis: "Tio ja estas facila, mi donos al li laboron por tuta vivo". Post tiam li eniris en arbaron kaj longe ripetis la magian vorton. Aperis giganta ghino kaj diris: "Mi estas ghino, mi servas al via magio, sed mi devas chiam labori; se mi ne havos laboron, mi mortigos vin". La viro diris: "Konstruu por mi kastelon", kaj la ghino respondis: "Kastelo preta". La viro diris: "Alportu por mi monon", kaj la ghino respondis: "Prenu, jen via mono". "Forhaku chi tiun arbaron kaj sur tiu loko konstruu urbon". "Estas jam preta", diris la ghino, "Kion vi ankorau deziras?" La viro ektimis kaj komprenis, ke plu ne havas laboron por la ghino, char ghi chion plenumas momente. La ghino diris: "Donu al mi laboron, au mi formanghos vin".

La malfelicha viro ne trovis laboron por la ghino kaj tre ektimis. Li ekkuris kaj kuregis, ghis atingis la saghulon kaj diris: "Ho sinjoro, savu mian vivon!" La saghulo demandis, kio okazis; kaj la viro respondis: "Mi plu neniun laboron havas por la ghino. Chion, kion mi ordonas, ghi plenumas momente, kaj nun ghi minacas formanghi min, se mi ne trovos por ghi laboron". En tiu momento aperis la ghino kaj ekkriis: "Mi formanghos vin!" kaj pretis fari tion. La viro tremis kaj petis la saghulon savi lian vivon. La saghulo diris: "Mi trovos por vi eliron. Jen estas hundo, ghia vosto estas rondforma. Detranchu voston kaj ordonu al la ghino elrektigi ghin". La viro detranchis la voston kaj donis al la ghino, dirante: "Elrektigu ghin". La ghino prenis ghin, malrapide kaj zorgeme elrektigis la voston, sed tuj post kiam ghi forlasis la voston, ghi denove rondformighis. Denove ghi malrapide elrektigis ghin... nur por ekvidi, kiel la vosto refarighas rondforma. Tiel li agadis kelkajn tagnoktojn, ghis lacighis kaj diris: "Ghis nun neniam mi estis en tiel acha malagrablajho, kvankam mi estas maljuna kaj sagha ghino". Ghi diris al la viro: "Ni interkonsentu. Lasu min libera, kaj por vi restos chio, kion mi donis al vi, kaj mi promesas ne tushi vin". La viro estis tre ghoja kaj tuj konsentis.

Tiu chi mondo estas simila al la rondforma vosto de hundo: multaj homoj dum jarcentoj provis elrektigi ghin, sed tuj post forlaso - denove rondforma. Chu ekzistas alia ebleco?

Antau chio homo devas scii, ke tiu, kiu laboras neligita, neniam farighos fanatikulo. Se ni scias, ke la mondo similas al la rondforma vosto de hundo, kiu neniam farighas rekta, ni ne farighos fanatikuloj. Se la mondo ne havus fanatismon, ghi estus pli progresighinta. Estas eraro pensi, ke fanatismo povas helpi al progreso de la homaro. Tute male. Ghi estas malhelpanta elemento, kiu kreas malbonan impreson, koleron, devigas homojn interbataladi kaj faras ilin malbonkoraj.

Ni pensas, ke chio, kion ni faras kaj chio, kion ni havas, estas la plej bona en la mondo, kaj tio, kion ni ne faras kaj kion ni ne havas, estas senvalora. Memoru por chiam ekzemplon pri la hunda vosto, se vi sentas emon farighi fanatikulo.

Sensence estas perdi trankvilon au dormon pro la mondo; ghi povas movighi plu ankau sen vi. Se vi evitis fanatismon - vi laboros bone. Se trankvila homo faras bonan laboron per granda amo kaj bonkoreco, li faras bonon. Fanatikulo estas sensagha kaj ne havas bonkorecon; neniam li elrektigos la mondon kaj ne farighos pura kaj pleneca.

Kunigu ni chefajn aspektojn de la leciono.

1). Antau chio ni devas memori, ke ni chiuj shuldas al la mondo, sed la mondo nenion shuldas al ni. Por ni chiuj estas donita la granda privilegio fari ion bonan por la homaro. Helpante al la mondo, fakte ni helpas al ni mem.

2). Dio ekzistas en tiu chi universo. Ne estas vero, ke nia universo movighas sen celo kaj bezonas mian au vian helpon. Dio estas chi tie chiam. Li estas senmorta, eterne laboranta, sendorma. Kiam Kosmo dormas, li ne dormas. Li laboras senchese, chiuj shangoj kaj elmontroj aperas en la mondo pro li.

3). Ni neniun devas malami. Nia devo estas simpatii por malfortuloj kaj ami ech maliculon. La mondo estas granda ejo por moralaj ekzercoj, en kiu ni tute ne devas esti fanatikuloj, char fanatismo estas malo de amo. Fanatikuloj ofte parolas: "Mi ne malamas pekulojn, mi malamas pekon".

Sed ne ekzistas homo, kiu povus trovi diferencon inter peko kaj pekulo. Paroli ja estas facile. Se ni povus trovi diferencon inter eco kaj ties posedanto, ni farighus plenecaj. Malfacile estas atingi tion - ju pli trankvilaj ni estas kaj ju malpli ni maltrankviligas niajn nervojn, des pli multe ni amos kaj des pli bona estos nia laboro.

<< >>

PRI TUTKOMUNA LINGVO
PRI RUSA LINGVO
PRI ANGLA LINGVO
PRI ALIAJ NACIAJ LINGVOJ
BATALO DE LINGVOJ
ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO
"" PRI "KONKURENTOJ" DE ESPERANTO
LECIONOJ DE ESPERANTO
.KONSULTOJ DE E-INSTRUISTOJ
ESPERANTOLOGIO KAJ INTERLINGVISTIKO
TRADUKO DE MALSIMPLAJ FRAZOJ
TRADUKOJ DE DIVERSAJ VERKOJ
FRAZEOLOGIO DE ESPERANTO
, . VERKOJ DE ZAMENHOF KAJ PRI LI
, PROKSIMAJ MOVADOJ
ELSTARAJ PERSONOJ KAJ ESPERANTO
PRI ELSTARAJ ESPERANTISTOJ
. EL HISTORIO DE RUSIA E-MOVADO
KION ONI SKRIBAS PRI ESPERANTO
ESPERANTO EN LITERATURO
. KIAL E-MOVADO NE PROGRESAS
HUMURO PRI KAJ EN ESPERANTO
- ESPERANTO POR INFANOJ
DIVERSAJHOJ
INTERESAJHOJ
PERSONAJHOJ
/ DEMANDARO / RESPONDARO
UTILAJ LIGILOJ
IN ENGLISHPAGHOJ EN ANGLA LINGVO
PAGHOJ TUTE EN ESPERANTO
NIA BIBLIOTEKO


. miresperanto.com !