6-a
chapitro
NELIGIGHO ESTAS PLENA ABNEGACIO
Same kiel chiu
agado, elirinta el ni, revenas kiel reakcio, same nia
laboro povas enflui chiujn aliajn homojn kaj inverse.
Eble vi estas rimarkinta, ke, laborante malbonan
laboron, homo farighas pli kaj pli malbona, kaj,
laborante bonan laboron, li farighas pli kaj pli
forta kaj lernas chiam fari bonon. Tian intensighon
de impreso de agado oni povas klarigi nur per
reciproka akcio kaj reakcio inter homoj.
Ekzemplo el fiziko:
agante en certa formo, mia menso trovighas en certa
vibracia stato; chiuj aliaj mensoj, kiuj trovighas en
similaj cirkonstancoj, ekhavos emon subordighi al
impreso de mia menso. Se diversaj egale agorditaj
muzikinstrumentoj trovighas en sama chambro, kiam oni
tushas unu, aliaj ankau ekvibros en sama tono. Ankau
chiuj mensoj, kiuj trovighas en egala stato, ricevas
impreson de sama penso. Kompreneble, tiu chi impreso
shanghighos lau distanco kaj aliaj faktoroj, tamen
menso chiam estas malfermita por impresoj. Ekzemple,
se mi faras ion malbonan, mia menso trovighas en iu
certa stato de vibracioj, kaj mensoj en la tuta
mondo, trovighantaj en simila stato, povas ekhavi
impreson de vibracioj de mia menso. Same, se mi
laboras bonan laboron, mia menso trovighas en alia
stato de vibracioj, kaj chiuj simile agordigitaj
mensoj kapablas esti impresitaj de mia menso. Tiu chi
reciproka impresado de mensoj estas pli au malpli
granda rilate de agordigo.
Estas tute eble,
ke, same kiel ondoj de lumo kapablas movighi dum
milionoj da jaroj, ghis atingos iun objekton, ankau
ondoj de pensoj povas vojaghi dum centoj da jaroj,
ghis atingas objekton, kiu vibras kun ili egale.
Estas tute eble, ke
nia atmosfero estas plenplena de tiaj pensaj
pulsacioj, bonaj kaj malbonaj. Chiu penso, kiun
kreskigas iu cerbo, disvastighas ondsimile, ghis
renkontas objekton, kiu perceptos ghin.
Chiu menso, kiu
estas malfermita por percepto de tiuj impulsoj,
perceptas ghin tuj. Se iu homo faras malican laboron,
lia cerbo estas agordigita en iu certa stato, kaj
chiuj ondoj, kiuj egalas al tiu stato kaj jam trovighas
en atmosfero, estos perceptataj de lia menso. Pro tio
maliculo kutime daurigas fari pli kaj pli malbonan
laboron. Lia agado intensighas.
Sama situacio estas
ankau en cerbo de tiuj, kiuj faras bonon; ili
malfermas ghin por bonaj ondoj, trovighantaj en
atmosfero, kaj iliaj bonaj agadoj same intensighos.
Do, farante
malbonon, ni subordighas al duobla minaco; unue, ni
malfermas nin por chiuj malbonaj impresoj, kiuj
trovigas chirkau ni; due, ni kreas malbonon, kio
povas impresi aliajn ech, eble, post cent jaroj.
Farante malbonon, ni malutilas al ni kaj ankau al
aliaj. Farante bonon al ni kaj aliaj, nia forto
ekhavas plian forton de chirkaua mondo.
Konforme al karma
jogo, iam faritan agadon oni ne povas neniigi, ghis
ghi ne donis rezulton; naturo ne havas forton, kiu
kapablus deteni ghin doni rezulton. Se mi agadas
malbone, mi devas suferi pro tio; nenio en tiu chi
universo povas tion haltigi au reteni tion. Same, se
mi agas bone, neniu forto en la mondo povas haltigi
aperon de bonaj rezultoj. Chiu kauzo devas havi
sekvojn.
Venis tre serioza
demando pri karma jogo - nia bona kaj malbona agadoj
estas tre forte interligitaj. Ni ne povas meti limon
kaj diri: jena agado estas vere bona kaj jena - vere
malbona. Ne ekzistas agado, kiu ne donus samtempe
bonajn kaj malbonajn rezultojn.
Ekzemplo: mi
interparolas kun vi, do mi agas bone! Sed parolante
mi pereigas milojn da mikroboj en aero, do al iu mi
faras malbonon. Se iu agado al ni plachas kaj
impresas bone al tiuj, kiujn ni konas, ni diras, ke tio
estas bona agado. Ekzemple, vi povas mian paroladon
kun vi nomi bona, sed mikroboj opinios alie;
mikrobojn vi ne vidas, nur min. Formo, kiel mia
parolo impresas vin, estas bone videbla, sed ghia
impreso al mikroboj estas nevidebla.
Tiel, analizante
niajn malbonajn laborojn, ni povas opinii, ke ie ili
donas ankau iom da bona rezulto. Tiu, kiu en bona
agado vidas ankau ion malbonan kaj en malbona - ion
bonan, tiu estas ekkoninta sekreton de laboro.
Kio sekvas el tio?
Ne eblas tute klara agado kaj same tute malklara. Ni
ne povas ech spiri au vivi, ne farante al iu
malbonon, kaj chiu mordajho, kiun ni manghas, estas
deigita de alies busho; niaj vivoj elpremas vivojn de
aliaj. Tio povas esti homoj, bestoj au etaj mikroboj,
sed iun el ili ni devas elpremi. Se estas tiel, ni
nature devas konkludi, ke plenecon oni ne kapablas
atingi laborante. Ni povas labori tutan vivon, sed ne
atingi eliron el tiu chi malsimpla labirinto. Vi
povas labori pli, pli kaj pli, sed tiu chi
interligigho de bono kaj malbono en rezultoj de
laboro estos senfina.
Kiel la duan
aspekton ni devas priparoli celon de laboro. Ni
vidas, ke plej multe da homoj en diversaj landoj
pensas, ke venos tempo, kiam ekzistos nek malsanoj,
nek morto, nek malfelicho au malico. Tio ja estas
bona ideo, tre bona mova forto por inspiri
nesciantojn, sed se ni iom pripensos, ni ekvidos, ke
tio ne eblas. Kiamaniere eblus tio, se bono kaj
malbono estas du flankoj de unu monero?
Kio estas pleneco?
Pleneca vivo estas antagonisma demando. Vivo mem
estas senchesa batalo inter ni kaj chirkauajho. Dum chiu
momento ni fakte batalas kontrau chirkaua naturo kaj,
se ni suferas malsukceson, nia vivo devas malaperi.
Tia estas, ekzemple, la chiama batalo por manghajho
kaj aero. Se rnankas manghajho au aero, ni devas
morti. Vivo ne estas simpla, fluanta, sed tre
komplika proceso. Chi tiu kompleksa batalo inter
interno kaj ekstero estas tio, kion ni nomas vivo.
Klare, ke kun cheso de tiu batalo finighas ankau la
vivo.
Ni povus kompreni
kiel idealan felichon finighon de tiu batalo. Sed
tiel ankau vivo finighus, char batalo povas halti nur
kune kun vivo. Ni jam vidis, ke, helpante al la
mondo, ni helpas al ni mem. La chefa rezulto de
laboro, kiun ni faras por aliaj, estas plibonigado de
ni mem. Senchese farante bonon al aliaj, ni provas
liberigi nin; tiu chi sinliberigo estas granda
instruo, kiun ni devas dum vivo ellerni.
Homo malsaghe
pensas, ke li kapablas ighi felicha, kaj post longaj
jaroj de batalo finfine komprenas, ke vera felicho
ekzistas en neniigo de sinamo kaj neniu povas
felichigi lin krom li mem. Chiu akto de bonfarado,
chiu bonkoreca penso, helpo, bona laboro liberigas
nin de nia sinamo kaj devigas nin pensi pri ni kiel
pri la plej malalta kaj la plej eta; do tio donas
bonajn rezultojn. Chi tie ni vidas kunigitajn JHNANI,
BHAKTI kaj KARMA. La supera idealo estas eterna kaj
plena sinoferemo, en kiu ne ekzistas "mi",
sed ekzistas nur "vi"; karma jogo direktas
homon al tiu chi celo.
Predikisto de
religio povas terurighi pro ideo de nepersona Dio, li
povos opinii, ke Dio estas persono kaj ankau mem
havas sian personecon kaj individualecon. Pensu li,
kion li volas, sed liaj moralaj ideoj povas esti
bonaj nur tiam, se ili bazighas sur plena sindonemo.
Tio estas fundamento de moralo; vi povas disvastigi ghin
inter homoj au bestoj; tio estas fundamento de ideo,
principo, kiun enhavas chiuj specoj de moralo.
En la mondo vivas
diversaj specoj de homoj. Antau chio estas Diaj
homoj, kies sindoneco estas pleneca, kiuj helpas al
aliaj, ech oferante propran vivon. Ili estas superaj
inter homoj. Se iu lando havas almenau cent tiajn
homojn, estas tre bone. Sed, bedaurinde, ili estas
tro maloftaj. Postsekvas - bonaj homoj, kiuj faras
bonon al aliaj, se tio ne malutilas al ili mem, kaj
la tria speco, kiu, por fari bonon al si mem,
malutilas al aliaj.
Iu sanskrita poeto
diris, ke ekzistas ankorau la kvara speco de homoj,
kiuj malutilas al aliaj simple por malutili. Same,
kiel en unu poluso de ekzistado estas la supera homo,
kiu faras bonon pro farado de bono, en kontraua
poluso estas homoj, kiuj malicas nur por malicado.
Ili pro tio nenion ricevas, sed karaktero devigas
ilin esti malicaj.
Ekzistas du vortoj
de sanskrito - "privritti", kio signifas
strebi al io kaj la dua - "nivritti", kiu
signifas strebi al nenio.
"Voli atingi
ion" estas tio, kion ni nomas mondo,
"mi" kaj "mia". Kiu chiam shparas
por tiu chi "mia" havajhon, potencon,
gloron, volante kunigi chion en unu centro - "mi
mem", estas "privritti" - natura emo
de homo preni chion, kion havas la dolcha
"mi" de homo. Se tiu chi emo haltas, tiam
ghi estas "nivritti", formovigho, aperas
moraleco kaj religio.
Ambau tiuj chi
vortoj signifas laboron. La unua estas bona kaj la
dua - malbona laboro. "Nivritti" estas
fundamento de chia virteco kaj religio, plenecon ghi
atingas tra vera sindonemo, preteco oferi menson,
korpon, chion - por alia estajho. Se homo atingis
tian staton, li estas atinginta plenecon de karma
jogo. Tio estas supera rezulto de bonfarado.
Ech se homo ne
konas filozofion, kredas al neniu dio kaj neniam
estas preghinta, li povas atingi saman staton, kian
atingas religia homo per preghoj kaj filozofoj per
scioj - li atingas ghin per simpla forto de bonaj
laboroj. Do estas videble, ke filozofo, laboristo kaj
kredanto renkontighas en unu punkto - abnegacio.
Chiu estimas homon,
kiu estas preta oferi sin pro aliaj, ech se lia
filozofio kaj religio estas tute alia. Kaj tio ja
tute ne estas demando de religio: ech homoj, kiuj
agnoskas neniun religion, sentas estimon, se vidas
tian abnegacion.
Ech la plej
kredanta kristano, legante libron "Lumo de
Azio" de verkisto Edvin Arnold, ekestimas
Buddon, kiu, ne predikis Dion, predikis nur veran
abnegacion, sinoferadon. Sola ajho, kiun ne scias
kristano, estas: lia fino kaj vivcelo estas tute
sama, kian havas homoj, kies opiniojn li ne agnoskas.
Kredanto, vivante lau Biblio kaj farante nur bonon,
atingas saman punkton.
Filozofo per siaj
scioj vidas, ke la shajna estado estas obsedateco; li
forjhetas tiun ideon; tio ankau estas abnegacio.
Chie tie do
renkontighas karma, bhakti kaj jnani - tio estas
ideo, pri kiu pensis chiuj grandaj predikistoj de
estinteco, kiam ili instruis, ke Dio ne estas mondo.
Estas tre grava diferenco inter unu ajho - Dio kaj la
dua ajho - mondo. Mondo estas profitamo. Dio estas
neprofitamo.
Homo povas vivi en
ora kastelo, sidi sur trono kaj tamen esti
neprofitama; do li vivas en Dio. Alia homo povas vivi
en arbaro, vestita en chifonacho, nenion posedante,
tamen, se li havos ech iom da profitamo, li tamen
vivos en mondo, ne en Dio.
Ni jam parolis pri
tio, ke ni ne kapablas fari nur bonon, ne farante per
tio ion malbonan.
Se ni scias tion,
kiel ni povas labori? Pro tio en la mondo ekzistis
sektoj, kiuj en mirinde mallogika formo predikis
malrapidan memmortigon kiel la solan vojon, kiel
forlasi chi tiun mondon, char, se homo vivas, li
devas mortigi bestojn au plantojn. Pro tio, lau ilia
opinio, la sola eliro estas - morti.
Ghajnistoj tiun
ideon predikis kiel superan idealon. Kaj chi tiu
instruo shajnas logika. Tamen la veran respondon ni
devas serchi en Gita. Tio estas teorio de neligigho,
nealtenigho, farante vivan laboron. Sciu, ke vi estas
tute izolitaj de mondo; sed vi tamen trovighas en la
mondo kaj nenion devas fari por vi. Chiu profitama
agado donos rezulton kontrau vi. Se tio estas bona
agado, vi ricevos bonan rezulton, se malbona -
malbonan rezulton; sed chiu agado malprofitama
sekvojn ne restigos.
Ekzistas tre bona
aforismo, kiu klarigas chi tiun ideon: "Ech se
li mortigas tutan universon (au mem farighas
murdita), li ne estas murdisto au murdito, se li scias,
ke ne agas por si".
Karma jogo
instruas: "Ne rezignu la mondon, vivu en mondo,
enlasu chiujn impresojn, kiom vi povas. Sed se tion
vi faras nur por propra ghuo, do ne laboru
tute".
Ghuo ne rajtas esti
vivcelo. Antau chio mortigu vian "mi" kaj
post tio opiniu, ke tuta mondo estas vi, same kiel la
antikvaj kristanoj diris: "La maljuna homo devas
morti". Chi tiu maljuna homo estas la profitama
ideo, ke tuta mondo ekzistas por nia ghuo. Malsaghaj
gepatroj instruas infanojn preghi: "Ho Dio, Vi,
kiu kreis chi tiun mondon por mi...", kvazau Dio
ne havus alian laboron, krom krei chion por infanoj.
Ne instruu al viaj infanoj tiajn stultajhojn.
Ekzistas ankau
homoj, kiuj estas malsaghaj en alia formo - ili
instruas, ke chiuj bestoj ekzistas por tio, ke ni
mortigu ilin kaj manghu, kaj la mondo ekzistas por
homa ghuo. Tigro ja povas diri: "Homo estas
kreita por ni" kaj preghi: "Ho Dio, kiaj
malbonaj estas la homoj; ili ne venas al mi, por ke
mi povu formanghi ilin. Ili ne plenumas sian
devon".
Se la mondo
ekzistas por ni, do ni ekzistas por la mondo. La plej
malsagha ideo, kiu ligas nin, estas ideo, ke la mondo
ekzistas por nia ghuo.
La mondo ne
ekzistas por ni. Milionoj forlasas ghin chiujare, kaj
la mondo tion ech ne sentas. Milionoj venas denove.
Same multe, kiom mondo ekzistas por ni, ni ekzistas
por ghi.
Do, por labori
ghuste, ni devas forjheti ideon de ligigho. Kaj ankorau
- ne partoprenu en batalo, sed rigardu ghin kiel
atestanto kaj daurigu la laboron.
Mia instruisto
diris: "Alrigardu vian infanon kvazau per okuloj
de vartistino". Vartistino karesas vian infanon
kiel propran, sed, se vi plu ne bezonos shian
laboron, shi forlasos vian domon kaj vian infanon. Al
shi nenion signifos lasi vian infanon kaj same
ekvarti alian. Estas forgesita chiu ligigho, por
vartistino nenion signifos lasi vian infanon kaj
varti alian.
Same vi devas pensi
pri chiu via havajho. Estu vartistino, kaj, se vi
kredas je Dio, pensu, ke chiuj viaj ajhoj fakte
apartenas al Li. Homo ofte havas inklinon pensi, ke
iu alia homo estas dependa de li kaj li povas por iu
fari bonon. Tiu penso estas patrino de tuta nia
ligigho, per tiu chi ligigho ekestas chiu nia doloro.
Ni devas scii, ke neniu homo dependas de ni, neniu
mizerulo dependas de nia bonkoreco, neniu animo de
nia afableco.
Por chiuj helpas
naturo kaj helpos, ech se en la mondo plu ne ekzistus
milionoj da homoj. Procesoj de naturo haltos nek pro
mi, nek pro vi. Helpi al aliaj, samtempe edukante nin
- tio estas nur nia felicha privilegio. Tio estas tre
grava viva instruo, kaj, se ni tute ellernos gin, ni
neniam estos malfelichaj, ni povos vivi en chia
socio, ne malutilante al ni. Se ni agados lau
principo, ke la mondo ne ekzistas por vi kaj vin ghi
ne bezonas, vi povos havi mil servistojn, landojn,
kastelojn kaj tamen tio ne malutilos al via
karaktero. Jam chi-jare povas morti multaj viaj
amikoj; chu pro tio la mondo haltos? Chu ghi atendos,
ghis viaj amikoj revenos? Ne, ghi funkcios plu. Eliru
el via menso ideo, ke vi devas fari ion por la mondo;
la mondo vian helpon ne bezonas. Se homo pensas, ke
estas naskighinta, por helpi al la mondo, li estas
simple stulta.
Se vi estas
ekzercinta vian menson kaj nervojn, por kompreni, ke
la mondo ne dependas de vi, laboro ne kreos en vi
doloran reakcion. Se vi donas ion al iu homo, ne
atendu dankon. Via nedankiteco ne dolorigos vin, se
vi neniam pensis pri tio, ke vi navus rajton ion
rericevi; vi donis al li tion, kion li devis ricevi,
kion al li ebligis lia karmo; vi estas nur peranto.
Pro kio vi fieras,
se vi estas fordoninta ion? Vi estas heroldo, kiu
alportis al la mondo donacon, kiun ghi meritis per
sia karmo. Pro kio vi fieras - chu vi fordonis ion
egan? Kiam vi ighos neligita, vi ne vidos diferencon
inter bono kaj malbono. Tiun diferencon kreas
profitamo. Tion kompreni estas tre malfacile, sed
venos tempo, kaj vi komprenos, ke nenio en la mondo
povas regi vin, se vi ne permesas tion. Nenio povas
superregi homan "Mi", gis tiu
"Mi" ne ighas malsagha, perdante
sendependecon. Neligighante vi estas pli forta ol
chiu potenco.
Estas ja facile
diri, ke nenio povas efiki sur vin, ghis vi ne
permesas tion. Sed lau kio vi povas jughi, ke homo
estas vere libera, estas nek felica, nek malfelicha,
dum sur lin efikas la ekstera mondo?
Signo estas jena:
nek felicho, nek malfelicho shanghas lian menson; en
chiaj cirkonstancoj li restas sama.
En Hindio iam vivis
granda saghulo Viaza. Li estas konata kiel autoro de
aforismoj de Vedanta kaj kiel sankta homo. Lia patro
longe laboris, por ighi neligita, sed sensukcese. Lia
avo same strebis al tio, kaj same sen sukcesoj. Li
mem plene ne atingis tion, sed lia filo Shuk naskigis
pleneca. Viaza instruis lin kaj, kiam fordonis siajn
proprajn sciojn, sendis la filon al kortego de registo Janaka. Tio estis
granda registo, lia plena nomo estis Janaka Videha.
"Videha" signifas "senkorpa".
Kvankam li estis granda registo, li estis tute
forgesinta pri sia korpo kaj sentis sin kiel spirito.
Viaza volis, ke la registo instruu lian filon. Janaka
sciis, ke la filo de Viaza venos, kaj pretighis al
tio. Kiam la knabo atingis la kastelon, gardistoj ech
ne rimarkis lin. Ili ordonis al li sidighi kaj
atendi; Shuk sidis tiel dum tri tagnoktoj. Neniu
interparolis kun li nek demandis, kio li estas. Shuk
estis filo de tre granda saghulo, lia patro estis
grava homo, shatata en la tuta lando, kaj li mem
ankau estis grava persono, tamen la gardistoj ne
respektis lin.
Post tiam subite
venis chiuj ministroj, chiuj superaj oficistoj,
akceptis lin kiel tre gloran gaston. Al la knabo oni
donis la plej belajn chambrojn, mirindan vestajhon;
dum ok tagoj li loghis en vera lukso. Sed la
trankvila, serioza vizagho de Shuk tute ne
shanghighis, kiam tiel subite shanghighis rilato al
li. Li en lukso restis sama, kia estis dum atendado che
la kastelo. Poste li estis alvenigita al la registo.
La registo sidis sur trono, sonis muziko, dauris
dancoj. La registo donis al la knabo pokalon, plenan
de lakto kaj ordonis sepfoje chirkauiri la
chambregon, ne elvershante ech guton da lakto. La
knabo trankvile prenis la pokalon kaj ekiris; muziko
ludis kaj belaj vizaghoj rigardis lin. Sepfoje li chirkauiris
la chambregon kaj ne elvershis ech guton el la
plenplena laktopokalo. Neniu ajho en la mondo povis
maltrankviligi menson de la knabo, ghis li ne
permesis tion. Kaj kiam li redonis la pokalon al la
registo, la registo diris: "Via patro vin ghuste
instruis, kaj vi mem vin estas ghuste instruinta; mi
povas nur diri - iru hejmen, vi scias, kio estas
vero".
Same nenio povas
impresi homon, kiu estas lerninta sinregon; por li ne
ekzistas sklaveco. Lia menso estas libera. Nur tia
homo kapablas bone vivi en la mondo.
Ghenerale homoj
havas du opiniojn pri la mondo. Unu parto estas
pesimistoj kaj diras: "Kiel terura kaj malbona
estas la mondo", kaj la dua parto estas
optimistoj kaj diras: "Kiel bela kaj mirinda
estas la mondo!"
Por tiuj, kiuj ne
regas sian menson, la mondo estos au plena de
malbono, au, en la plej bona okazo, ghi estos
miksajho de bono kaj malbono.
Mondo por ni
farighas optimisma, se ni farighas registoj super nia
menso. Nenio povas nun impresi nian menson kiel bono
au malbono. Ni vidas, ke chio trovighas en ghusta
stato kaj estas harmonia. Multaj homoj, kiuj diris,
ke la mondo estas infero, diras, ke ghi estas chielo
post kiam ili ellernis sinregon.
Se ni estas veraj
karma-joganoj kaj deziras esti liberaj, ni chiam
finos per vera sinrego kaj abnegacio kaj, kiam
malaperos la imaga "mi", la mondo, kiu ghis
nun shajnis plena de malbono, shajnos plena de bono
kaj mirinda.
Tia estas celo de
karma jogo kaj tia estas ghia pleneco en praktika
vivo. Diversaj jogoj ne estas kontraudiraj, char
havas unu solan celon; ni devas nur multe ekzerci. La
sekreto estas en ekzercoj. Antau chio vi devas audi,
post tiam pensi kaj finfine - ekzerci. Tia estas vojo
de chiu jogo. Vi antau chio devas audi pri jogo,
ekscii, kia ghi estas; kaj dum pensado klarighos tio,
kion vi ne komprenas. Malfacile estas chion tuj
kompreni. Klarigo de chio trovighas en vi mem. Ghenerale
ni chiuj devas nin instrui, memlerni, sed ne esti
instruataj de aliaj.
Ekstera instruisto
nur iniciatas la internan instruiston agadi. Chiuj
demandoj klarighas, dank' al nia menso kaj pensado.
Ni devas chion kompreni en nia animo, kaj de tiu
kompreno elkreskos grandega forto de volo.
Antau chio estas
sento, kiu farighas strebo; strebo farighas grandega
laborkapablo en chiu nervo kaj muskolo, ghis tuta via
korpo farighas senprofita laborilo de jogano,
atingante la superan celon.
Atingado de celo ne
devenas de iu dogmo, instruo k.a. Ne gravas, chu homo
estas kristano au buddisto au ateisto. Chu vi estas
senprofitama - jen demando! Se vi estas tia, vi
atingos celon, ech ne legante religiajn librojn, ne
enirante en preghejon.
Chiu el jogoj
kapablas fari homon pleneca ech sen helpoj de aliaj
jogoj, char chiuj ili havas unu komunan celon. La
jogoj de laboro, de sagho kaj preghoj - chiu povas
esti sendependa ilo por atingi la plenecon. Nur la
difektistoj diras, ke laboro kaj filozofio estas du
diversaj ajhoj. Saghuloj scias, ke laboro kaj
filozofio, kvankam shajnas diversaj, tamen venigas
homon al sama celo.